About this blog

May 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

Favorite blogs

Tereza Kapista Tereza Kapista's Blog
1 post

May 4th, 2012

INFLACIA MILIARDULO

Mi estis miliardulo! Ĉu vi kredas min – miliardulo?!
Reale, nekredeble. Tamen, tio okazis en la jaro 1993, en tiama Jugoslavio.
001_Miliardulo
001_Miliardulo
003b Miliardulo
003b Miliardulo


003c Miliardulo
003c Miliardulo


Se vi ankoraŭ ne kredas – montru fotojn! Mi konservis kelkajn banknotojn el tiu tempo de mia miliardado. Dek dinaroj (1990) = 10.000 dinaroj (1992) = 1.000.000.000 (1993).
Tamen, mi deziras al vi, ke neniam faru tia miliardulo.
Published at 10:17AM ( 2 comments / 64 visits )
This post is public

April 29th, 2012

EN LA SOCIETO UNU ESTIS GRETA

Beograda fervojista E-societo „Branko Maksimoviĉ“ organizis Tagon de rememoro dediĉitan al Margareta Greta Ŝtol. Membrojn de societo, merkredon la 25an de aprilo, apud de pluva tago vizitis tombon de Greta, metis florojn kaj poste kamaradis je bona etoso en Domo de fervojista lernejo, rememorante de ilia iam tre aktiva kaj konata membrino. Samideano Bora (Sulko) aldonis kelkajn fotojn pri vizito de malsana Greta, kiam li al ŝi donis lian, inter niaj esperantistoj, konatan Magian bastonon por meritaj personoj, kaj mi parolis pri ŝi kaj pri ŝiaj poemoj. read more
Published at 11:10AM ( 0 comments / 51 visits )
This post is public

February 19th, 2012

En urbeto Senta, Serbio: TAGOJ DE TIBOR SEKELJ

Esperanto-societo de vojvodina urbeto Senta organizis la 17-an kaj 18-an de Februaro en Domo de kreitaĵoj en Senta Tagojn de Tibor Sekelj.
Partoprenis esperantistoj el Senta, Subotica, Segedo kaj Beogrado. Estis malfermita ekspozicio pri Tibor Sekelj kaj pri tiu mondkonata esperantisto parolis Erĵebet Sekelj (vidvino de Tibor), Aranka Laslo, sekretariino de Subotica E-societo, Ljiljana Sekelj, filino de lia frato Antonije, Tereza Kapista, Boriša Miliĉeviĉ kaj Dimitrije Janiĉiĉ.
Restado en Sento, kovrita per neĝo, estis tre agrabla kun bona esperanta etoso. En Biblioteko de Senta, krome, estas ekspoziciita parto de muzeaj objektoj kiujn kolektis Tibor Sekelj.
Published at 08:08PM ( 2 comments / 469 visits )
This post is public

February 13rd, 2012

ATENDADO

Ĉi tio estas poemo por amiĝintoj, okaze de tago de amiĝintoj. Bela tago en malbela vetero. Sed amiĝintojn varmas amo, ĉu ne? Ĉi tiu poemeto aperis en januara numero de VESPERTO interesa literatura ret-revuo kion redaktas ipernitano Bela Apati Kovac (vidu).read more
Published at 12:54PM ( 3 comments / 153 visits )
This post is public

January 28th, 2012

SE VI SERĈAS GEAMIKOJN – LERNU ESPERANTON

Okaze de la 12aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj (9-11 de Decembro 2011) ĉi tiu teksto partoprenis konkurson „Se vi serĉas geamikojn – lernu Esperanton“, kaj aperis en Bjalistokaj Kajeroj n-ro 2. Eldonisto estas Książnica Podlaska im. Łukasza Górnickiego ( www.ksiaznicapodlaska.pl ). Mi kredas ke inter ipernitanoj ekzistas pli da legantoj de similaj tekstoj, aparte ke iuj ipernitanoj estis menciitaj en teksto.read more
Published at 03:51PM ( 2 comments / 191 visits )
This post is public

December 21st, 2011

Niaj jubileantoj: Boriša Milićević – okjaraĝa: PLI RIĈA VIVO – DANK' AL ESPERANTO


Nia membro, monde konata esperantisto kaj tradukanto, profesoro Boriŝa Milićević ĉi-jare estas okdekjaraĝa. Tio estas kialo por paroli kun li pri lia Esperanta aktivado kaj tion verki en nia revuo “Beograda verda stelo”. Tio estas nur ŝuldo de ni, esperantistoj, al homoj kiuj restas fidelaj al internacia lingvo pli ol duonon de jarcento kaj restigis rimarkindajn signojn en Esperanto-movado de Serbio. …read more
Published at 09:16AM ( 3 comments / 531 visits )
This post is public

December 10th, 2011

LA LIBROJ



Ĉi tiu poemo enhavas titolpaĝojn de libroj aŭ ĝiaj partoj. Eble, inter ili estas libron aŭ aŭtoron kiun/kion vi ŝatas (ŝatis). read more
Published at 11:12PM ( 2 comments / 309 visits )
This post is public

November 17th, 2011

Internacia foiro de libroj Beogrado: FOIRO DE LIBROJ – RENKONTIĜO DE LINGVOJ

Não sou nada.
Nunca serei nada.
Não posso querer ser nada.
À parte isso, tenho em mim todos os sonhos do mundo.

Нисам ништа.
Никада нећу бити ништа.
Не могу желети да будем ништа.
Ако се то изузме, имам у себи све снове света.



Mi ne estas nenio.
Neniam mi estos nenio.
Mi ne povas deziri esti nenio.
Se tion esceptas,
mi havas en si ĉiuj sonĝoj de mondo.


Foiro Portugalio 2
Foiro Portugalio 2
Ĉi tiuj versoj de portugala verkisto Alvaro de Kampuŝ komencas teksto de portugala ĵurnalisto kaj lektoro en Filologia fakultato en Beogrado, Andre Kunja, kiu ĵurnaliste prezentis portugalan literaturon en iu tagĵurnalo en Beogrado. Li ludis kun vorto „nada“ kiu portugale signifas „nenio“ kaj en serba „espero“, (esperançaсе) nomu-minte renkontiĝo de du lingvoj en Beograda foiro de libroj „Kiso de espero“.
Honora gasto en Beograda foiro de libroj ĉi foje ne estas ŝtato, sed estas portugala lingvo. Dum honora malfermo de tiu manifestacio parolis Svetislav Basara, konata serba verkisto kaj Mija Koto, verkisto el Mozambiko kie inter dudek lingvoj parola lingvo estas ankaŭ portugala. Beograda internacia foiro de libroj ĉijare partoprenas 817 eldonistoj el 27 landoj.

Serĉante e-librojn mi trovis nur pasintajaran eldonon de libro „Sonĝo pri amo kaj morto“ de Filip David ĉe eldonisto „Interpres“.

Foiro daŭris de la 23a ĝis la 31a de Oktobro.
Published at 08:58PM ( 1 comment / 257 visits )
This post is public

November 4th, 2011

LIGNOURBO (DRVENGRAD)



008 Bela cxirkauxajxo
008 Bela cxirkauxajxo

En kadro de serbia nacia parko de naturo „Tara“, en loko Mokra Gora, estas konstruita neordinaran urbon. Li konstruis konata serba filma reĵisoro Emir Kusturica. Tio estis la urbo de ligno.





Urbo enhavas stratojn (ankaŭ de ligno), kafejojn, restoraciojn, kulturan centron, kinon, bazenon, gardistojn ktp, ktp. La stratoj portas nomojn de la konataj serbaj kaj mondaj verkistoj kaj filmaj kreintoj, aktoroj…


007 Strata detalo
007 Strata detalo

La lignaj domoj estas preparitaj por gastoj. Urbeto estas turisma atrakcio – urbo-hotelo.
Jen kelkaj fotoj el Lignourbo.
Published at 04:11PM ( 2 comments / 496 visits )
This post is public

October 13rd, 2011

GVOZDEN SREDIĆ F-Ero

Mia longjara amiko, fervojisto, esperantisto, kamarado kaj kunlaboranto
Gvozden Sredić (1935-2011)
ekvojaĝis en eterneco.
Antaŭ ses jaroj mi aperis poemon dediĉita al li. Jen:
read more
Published at 09:30PM ( 4 comments / 633 visits )
This post is public

September 21st, 2011

RAKONTO – EKZERCO

Andreo Cseh, aŭtoro de direkta metodo, preparis specialan vortaron (vidu blogo de Bojana) por lernantoj. La difinoj de vortoj estas plejparte ŝercaj, sed certe estas „valora gimnastiko por la cerbo“. Mi faris mallongan rakonteton en „ordinara“ lingvo kaj mi tradukis ĝin laŭ Cseh-vortaro. Mi kredas ke similaj ekzercoj povus esti utilaj por gvidantoj de E-kursoj.

read more
Published at 03:00PM ( 0 comments / 252 visits )
This post is public

September 19th, 2011

Naskiĝtago



Hodiaŭ estas naskiĝtago de

Oni diras ke patro estas usonano Harvi Bolo.

ktp

Do, feliĉan naskiĝtagon!

Published at 09:28AM ( 0 comments / 210 visits )
This post is public

September 14th, 2011

APATIN KAJ BANLOKO JUNAKOVIĈ



Apatin_Urba domo
Apatin_Urba domo
La urbeto Apatin (32.000 loĝantoj) situas en la norda parto de Serbio (Vojvodina). La urbeto estas bela, stratoj plane konstruitaj, ekzistas multajn fontanojn kafeoj, ĉardoj (hungara kampara drinkejo), granda fabriko de biero, haveno kaj banloko „Junakoviĉ. Apatin en skribaj historiaj dokumentoj unuafoje estis menciita en la jaro 1011, antaŭ mil jaroj.



Banloko "Junakoviĉ"_Vladan Martinoviĉ_Venero
Banloko "Junakoviĉ"_Vladan Mar…
Proksime de Apatin, en riĉaj arbaroj, estas banloko „Junakoviĉ“ kaj la natura rezervejo „Gornje Podunavlje“. La banloko, diras fakuloj, havas sanigan akvon kiel Karlovy Vari. La banloko havas grandan olimpian basenon, kie somere, gastas ĉirkaŭ 1.000-2.000 homoj. Interese estas ke en ejoj de la banloko ekzistas kelkaj centoj de artpentraĵoj kaj en la banloka parko dudek da skulptaĵoj.



Mi faris kelkajn fotoj el Apatin kaj el banloko Junakoviĉ.
Published at 07:32AM ( 0 comments / 192 visits )
This post is public

September 2nd, 2011

En Apatin, urbo en Serbio: NIGRA DIPATRINO

Nigra Dipatrino 004
Nigra Dipatrino 004
Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas en ĉefurba strato de urbeto Apatin en Vojvodino (Serbio). En ĝi ekzistas neordinara Nigra Dipatrino. Tio estas unu el tri, kiel ekzistas en la mondo – oni diras al ni en preĝejo.

De kie? Ĝis kiam?

Preĝejo estis konstruita en la jaro 1795 sur ruinoj de preĝejo kion forbruligis turkaj okupantoj. Konstruantoj trovis en fajroloko nur ĉi tiu skulptaĵo: Dipatrino kun Jesuo, nedetruita, sed tute nigra. Tiel rakontas legendo kaj tiu nigra Dipatrino staras en preĝejo pli ol ducent jaroj.

En Apatino loĝis kaj loĝas neniu homo de nigra haŭto, sed nigra Dipatrino estas ĉi tie aparte estimata, ŝatata kaj gardata.

Published at 08:31PM ( 1 comment / 385 visits )
This post is public

August 8th, 2011

NOVA PONTO EN BEOGRADO

Hodiaŭ (la 8-an de Aŭgusto 2011) estis ligitaj du bordoj de rivero Sava per la nova ponto.

Nova ponto 005
Nova ponto 005



La nova ponto estas plurflanke interesa: estas longa 964 m, larĝa 45 m, kaj tuta ponto tenas unu betonan pontonon alta 200 m. Hodiaŭ estis metita lasta parto de ŝtala konstrukcio longa 16 m kaj peza 300 tunoj.



La unuaj vojaĝantoj trans ponto estis ĵurnalistoj kun prezidanto de Serbio Boris Tadiĉ, urbestro de Beogrado Dragan Djilas kaj prezidanto de Serba Akademio dro Nikola Hajdin.

Jen kelkajn fotojn de nova ponto faritaj antaŭ kelkajn tagojn.

Published at 05:46PM ( 6 comments / 585 visits )
This post is public

July 26th, 2011

AMO

Al mia enamiĝinta amiko



Mi scias ke vi scias.

Mi amas vin
vi amas min.

Ni amas.

Tuta mondo ni estas nun.

Published at 02:18PM ( 1 comment / 393 visits )
This post is public

July 21st, 2011

VENKINTO



Venkinto 006
Venkinto 006
Monumento, nomita „Venkinto“ estas simbolo de Beogrado, ĉefurbo de Serbio. Tio estas neordinara skulpturo. Nuda junulo kun glavo en unu mano kaj kolombo sur la dua mano. Glavo estas enpikita en tero.


Skulptoro estis konata skulptisto Ivan Meŝtroviĉ. Monumento estis farita por centro de urbo, sed… beogradaj sinjorinoj malpermesis tion. Nuda junulo povus negative influi iliajn junajn filinojn. Pro tio monumento estis metita en parko Kalemegdan, sur tre alta kolono.


Signifo de monumento, certe, estas kontraŭdira: glavo, simbolo de batalo, sed enpikita en tero, kaj kolombo (simbolo de paco kaj amo) sendas kontraŭan mesaĝon. Aŭtoro de lasta libro pri Beogrado (Aŭro de Beogrado) Milivoje Tomaŝeviĉ diras ke Venkinto estas magika mesaĝo.


Se vi vizitos Beogradon, rigradu monumenton! Jen kelkaj miaj fotoj de monumento.
Published at 03:59PM ( 3 comments / 467 visits )
This post is public

June 12nd, 2011

En la centro de Beogrado: NOVA VESTO DE MALNOVA PARKO

Monumento por infanoj pereitaj en bombardato 1999
Monumento por infanoj pereitaj…
La beograda parko Taŝmajdano (nomon de la parko faras du turkaj vortoj kiuj signifas „ŝtonminejo“), unu el la plej belaj parkoj en la ĉefurbo de Serbio estis renovigita helpe de rimedoj de la amika lando Respubliko Azerbajĝano. La projekton de renovigo prilaboris beograda universitata profesoro d-ro Jovan Mitroviĉ.





Monumento al Milorad Pavic
Monumento al Milorad Pavic
La parko enhavas grandan surfacon, 9.500 kvadratajn metrojn de aleoj, 200 benkojn, kaskadon, infanan ludejon, spacon por hundoj, spacon por ŝakludistoj ktp. En la parko estas metitaj du novajn monumentojn: de Hakdar Alijev, la unua prezidanto de la sendependa Azerbajĝano kaj de konata serba verkisto Milorad Paviĉ, aŭtoro, de, interalie, mondkonata romano „Hazara vortaro“. La monumentojn en bronzo (altajn tri metrojn) skulptis la azerbajĝana skulptisto Natig Alijev.

Venontjare en Bakuo, ĉefurbo de Azerbajĝano, laŭ konsento de ŝtataj registaroj, estos starigita bisto de la mondkonata serba inventinto Nikola Tesla.
En kadro de tiu parko estas ankaŭ Preĝejo de la Sankta Marko, de la Rusa preĝejo, seismologia stacio, kafejo kaj multaj skulptaĵoj.
Published at 11:12AM ( 3 comments / 562 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3 4 5 6   next →   

( 106 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Dimitrije Janicic

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...