Kiujn Esperanto aranĝojn vi planas partopreni kaj/aŭ organizi ĉi jare?
Aldonu informojn pri viaj Esperanto-aranĝoj al la listo, kalendaro kaj mapo! Alŝutu fotojn, aldonu aliĝilojn, bildojn, informilojn kaj ajnajn aliajn materialojn. Publikigu viajn impresojn kaj fotojn pri la pasintaj Esperanto-renkontiĝoj. Ni konservu informojn kaj sperton por la estontaj generacioj de esperantistoj, por ke ili vidu laŭeble plenan bildon de Esperanto-agado, sed ne nur kurtajn indikojn de datoj kaj nomoj, kiujn necesus ĉerpi el diversaj foraj partoj de la interreto, kvazaŭ konstante perdiĝantajn grajnetojn.
esperanto.com/esperanto_mondo