Ĵus mi ekvidis la averton de Ipernity-teamo, ke ekde 3-a junio nur 200 lastaj fotoj en la spaco estos alireblaj en la kontoj de uzantoj, kiuj uzas Ipernity senpage. Do, ekde tiam 1358 el miaj 1558 fotoj ne estos alireblaj.
Mi dume ne decidis ĉu pagi aŭ ne. Ĉu tio indas? Ĉu vi jam havas "klub-konton" aŭ ĉu planas akiri ĝin?