La 21-an de februaro nia komunumo Esperanto.com iĝos 5-jara. Dum tiu ĉi periodo la projekto multe evoluis. Ĝi akiris pli ol 2300 membrojn, kiuj aldonis multe da enhavo en Esperanto.

Post 5 jaroj de seninterrompa funkciado estas bona tempo por pensi pri la plua evoluigo de projekto. Por tio ni lanĉas specialan diskuton, kie ĉiu povas esprimi siajn proponojn kaj ideojn. Kion plibonigi? Kio mankas al Esperanto.com? Kiel fari ĝin pli utila por esperantistoj?

Jen estas la diskuto:
esperanto.com/enhavo/kiel-evoluigi-esperantocom