Mi jam antaŭlonge legas mesaĝojn en dissendolisto "uea-membroj" kaj diversaj aliaj, en kiuj temas pri malmoderneco de retejo de UEA. Antaŭ kelkaj tagoj mi sendis iun similan al la suba opinion al la menciita dissendolisto. Verdire mi ricevis neniun respondon al ĝi, sed malgraŭ tio la listanoj, ignorante mian mesaĝon, daŭrigis mallaŭdi la retejon de UEA, sen ion objektivan kaj adekvatan proponi por solvi la situacion.

Iu el la listanoj havis ideon, ke preskaŭ la tuta problemo konsistas el tio, ke uea.org havas malmodernan aspekton (dezajnon).

Se ĉio estus tiom simple, UEA sufiĉe facile dungus profesian aspektiston (ne gravas ĉu esperantiston aŭ ne), kiu kapablas krei "modernajn" aspektojn por la retejoj. Kredu, tio estus ege facila solvo kaj mi pensas, ke UEA senprokraste elspezus tian etan sumon por tia grava afero. Tamen la situacio estas multEGE pli komplika.

Aspekto (dezajno kaj interfaco) estas tre grava momento, tamen se temas pri la retejo de UEA, se kurte esprimi la situacion, tiu ĉi tasko ne estas la ĉefa.
La ĉefaj praktikaj kaŭzoj, pro kiuj nuntempe UEA ne povas solvi problemojn kun la retejo estas laŭ mi la sekvaj:

1. http://uea.org (kaj ĝiaj aldonaj domajnoj) havas grandegan kaj komplikan sistemon de la internaj informfluoj, kiuj (mi supozas) estas integritaj kun iuj eksterretaj programoj, instalitaj ĉe komputiloj en CO. Ekz. la retejo enhavas apartajn "giĉetojn" por ĉiu UEA-membro (tiun eblecon vi verŝajne jam almenaŭ unufoje uzis), sistemojn por aliĝi al la kongresoj kaj asocio, mendi servojn, libroservon kun pluraj miloj da varoj kma. Ĝi urĝe bezonas kompletan modernigadon, tamen krei skeleton por tia sistemo kostus dekmilojn (eble eĉ centmilojn) da eŭroj. Transmeti ĉiujn kolose ampleksajn datumojn el la malnova sistemo al la nova kostus multe pli.
Krome tio postulas trovi specialistojn de la plej alta grado kaj tio estas ege komplika tasko, ĉar tiaj estas malmultaj kaj kutime estas tro okupitaj.

2. Laŭ miaj eble ne tre atentaj deflankaj observoj, mi konstatis, ke dum pluraj jaroj (eble eĉ pli ol dum jardeko) teknikaj kreantoj/subtenantoj de UEA-retejo, rifuzante ŝanĝi la sistemon al la plej moderna kaj fleksebla, faris kompromisajn kaj portempajn (ofte dubindajn) plakojn kaj "alkonstruojn" por la jam ekzistanta retejo. Rezultiĝis t.n. "makaronia monstro", preskaŭ ne fleksebla kaj kolose grandega. Tio plejparte kaŭzis la situacion, kiun mi priskribis en p. 1.

En la dissendolisto unu esperantisto montris kaj proponis pridiskuti la novan dezajnon, kiun li kreis por la estonta informa retejo pri Esperanto kaj skribis, ke ekz. aspekto de http://esperanto.org ne estas alloga, sed lia allogas. Jes, ĝi estas pli moderna kaj povas esti pli alloga, ol tiu de http://esperanto.org. Sed ĝi neniel diferenciĝas de iuj aliaj centmiloj da retejoj kun la "modernaj" aspektoj. Ja por allogi neesperantistojn al paĝaro pri Esperanto, necesas konsideri la plej modernajn tendecojn ktp.!

Tamen, kiel mi jam antaŭe skribis, efika retejo pri Esperanto devas enhavi ne nur aspekton, sed ankaŭ modernajn kaj imponajn teknikajn eblecojn kaj por neesperantistoj, kiuj hazarde vizitas ĝin kaj ankaŭ por la kontribuantoj, kiuj verkas/tradukas/programas/
reklamas ktp.

Kaj fine grava afero pri la aspekto! Necesas ĉiam konsideri, ke gustoj de ĉiu individuo estas malsamaj. Iu ŝatas la ruĝan koloron, iu la verdan, iu malŝatas stelojn ktp. Iu kritikos vin, ke grandeco de la literoj estas tro malgranda, la alia male, ke ĝi estas tro granda, la alia, ke ili estas tro nigraj aŭ verdaj, aŭ bluaj... Do, "alloga aspekto", kiu kontentigos ĉiujn, estas nur mito.