Vi jam verŝajne aŭdis pri la sukceso de pasinta Lingva Festivalo en Moskvo. Organizado kompreneble estas tre grava afero, sed partopreno de tiaj esperantistaj aranĝoj ne malpli gravas.
Do, hieraŭ la 22-an de aprilo, ni partoprenis la 6-an Lingvan Festivalon en Sankt-Peterburgo. Tiu ĉi urbo situas ĉ. 650 kilometrojn for de nia loĝloko, sed laŭ la rusiaj taksoj, tio estas bagatelaĵo. :))
La festivalo hazarde evidentiĝis bona, kelkaj fuŝetoj, kiuj rilatis al la organizado ne tre ĝenis kaj apenaŭ rimarkeblis (Karaj organizantoj, sekvontfoje konsideru ilin! :)). Okazis kelkdeko da diversaj lingvaj prezentoj kaj kelkaj prelegoj, rilataj al lingvistiko. Pluraj prelegantoj venis de la aliaj urboj kaj eĉ de la aliaj landoj.
Kompreneble kaj tradicie ankaŭ ni havis kelkajn prezentojn. Anna prelegis pri "Lingvo de fabeloj". Interalie tio estas vasta temo, kiu rilatas al defendita de ŝi magistra disertacio, nuntempe similteme ŝi planas defendi la doktoran. Kelkajn artikolojn pri tio vi povas trovi en nia retejo pri fabelaj mondoj. Post la prelego aŭskultantoj vizitis nian fabelan ekspozicion, kiu ĉi foje estis tro malgranda pro la maloportuna vojo. Kadre de diversaj programeroj, okazis prezentadoj ankaŭ de esperantista eldonejo Impeto. Dum la solena fermo de festivalo ĉeforganizanto Slavik Ivanov laŭdis agadon de eldonejo Impeto pro tio, ke ĝiaj libroj estas reprezentitaj en la grandegaj librovendejoj de Sankt-Peterburgo, kio estas ege valora kaj utila afero por Esperanto-movado.
Esperanto dum festivalo estis sufiĉe bone prezentita: okazis prelegoj pri ĝi kaj t.n. "paroliga klubo de Esperanto". Dum la lasta okazis io simila al la tradicia E-lingva kluba kunveno, kie ni pridiskutis kelkajn gravajn aferojn pri E-movado en Rusio, ĉefe la estonton de lingvaj festivaloj en Rusio kaj ilian rolon en disvastigo de Esperanto.
Ni dankas Slavik Ivanov la ĉefan organizanton pro la sukcesa festivalo!
Nuntempe en diversaj landoj kreskas movado de la Lingvaj Festivaloj. Komence de 2012-a jaro jam okazis pluraj festivaloj en Rusio: Moskvo, Uljanovsk, Kaluga, hieraŭ ankaŭ en Peterburgo. Indas noti, ke LF en Kaluga, kiu okazis 21-an de aprilo, verŝajne estis la unua rusia LF, kiun organizis ne esperantistoj. Ĉijare kadre de ĝi Esperanto iel estis reprezentita, sed kiu scias, kio okazos sekvontjare...
Okazis ankaŭ festivalo en Kievo (Ukrainio).

Dima Ŝevĉenko has replied to Vjaĉeslav Slavik Iva…Mi provos kurte klarigi la aferon.
Domaĝa afero por Esperanto-movado estas, ke pluraj unikaj (ofte geniaj) ideoj kaj iniciatoj de esperantistoj, estas "ŝtelataj" de la ŝtataj, komercaj kaj nekomercaj organizoj. Plejofte post tia "ŝtelo" ili ne nur ne mencias, ke aŭtoras tion esperantistoj, sed foje eĉ malreklamas Esperanton, nomante ĝin marĝena, ridinda ktp. Pro tio rilato kaj opinio pri Esperanto de la ekstera publiko iĝas multe malpli objektiva. Estas interese, ke Esperanto-movado havas plurajn "tre seriozajn" iniciatojn, kiuj estas "pli seriozaj", ol la similaj de neesperantistoj, sed bedaŭrinde oni ne ofte reklamas tion. Iel tiel...
Tio rekte rilatas ankaŭ al Lingvaj Festivaloj.
Dima Ŝevĉenko has replied to KameliaManolo has replied to Dima ŜevĉenkoDima Ŝevĉenko has replied to Mikaelo BronsxtejnVjaĉeslav Slavik Iva… has replied to Dima ŜevĉenkoDima Ŝevĉenko has replied to Vjaĉeslav Slavik Iva…Vjaĉeslav Slavik Iva… has replied to Dima ŜevĉenkoKvankam en la Peterburga Antaŭkongreso de IJK 2004 oni ŝtelis dorsosakon de francino, pro nia misatento laŭ ŝi, ĝenerale la impresoj estis pli poztiviaj, mi kredas. Ekde tiam mi ne partoprenas organizadon de eventoj, pro ne ĉiam klara mekanismo de mia partopreno.
Dima Ŝevĉenko has replied to Cyrille HurstelIam en mia urbo (Madrido) okazadis io simila "Expolingua", ĉiuprintempe. Ĝi estis priskribita kiel "Foiro de lingvo", sed en la praktiko ĝi estis speco de bazaro por vendi staĝojn en anglalingvaj landoj por enmerĝiĝi en la angla kulturo, lingvo-metodojn (ĉefe por la angla, sed ankaŭ por kelkaj aliaj lingvoj), lingvo-kursojn (ja 99% pri la angla).
En la lastaj realiĝoj de tiu foiro ni sukcesis starigi budon (kontraŭpage, kompreneble) kaj iomete veki la scivolemon de lingvemuloj. Do, mi scias kia estas la laboro!
Sign-in to post a comment.