En Ipernity min ofte demandas esperantistoj, kial mi preskaŭ nenion blogas pri Rusio, rusia kulturo, tradicioj ktp.
Do nun mi skribu iomete pri la rusa kulturo, pri ĝia eta, sed agrabla ero - festo, kiu nomiĝas Butersemajna karnavalo (ruslingve: Масленица). Tio estas antikva pagana tradicio, kiu fakte aperis plejverŝajne tiam, kiam la nunaj naciecoj ne ekzistis ĝenerale. Similajn tradiciojn oni povas trovi en la kulturoj de pluraj popoloj. Ekzemple, en Vikipedio vi povas legi esperantlingvan artikolon pri Karnavalo, kiun oni festas en katolikaj landoj. Tiuj ĉi festoj havas plurajn komunajn trajtojn. "Buteraj tagoj" daŭras la tutan semajnon kaj kulminas per la dimanĉa Butersemajna karnavalo. Dum ĝi oni adiaŭas vintron, bruligante ĝian remburitan figuron, ĝissate manĝas blinojn (krespojn), okazigas plurajn ludojn kaj konkursojn, kantadas kaj dancadas.
Hodiaŭ mi kaj Anna kune kun miloj da aliaj partoprenis tiun ĉi festegon. Ĝi okazis pli ol 40 kilometrojn for de Moskvo. Por atingi la lokon ni bezonis vojaĝi ĉ. 3 horojn tien kaj same reen. Estas interese, ke Anna antaŭe kreis kelkajn pupetojn, kiuj rilatas al tiu ĉi festo. Iliajn fotojn eblas trovi en nia ruslingva retejo pri Fabelaj Mondoj.
Do, pri nia aventuro.
Por ni ĉio komenciĝis per la frumatena ellitiĝo, post kiu ni ĉirkaŭ unu horon vojaĝis per metroo kaj post tio ankoraŭ proksimume unu horon veturis per la regiona trajno (estas interese, ke la kutimaj pasaĝeroj estis ŝokitaj pro la amasa plenŝtopiĝo de la trajno, ĉar kutime dimanĉe frumatene oni povas vidi apenaŭ 2-3 pasaĝerojn ĉiuvagone). Post tia sufiĉe longa veturado, nin atendis nova aventuro - ni devis piedmarŝi tra la arbaro preskaŭ 40 minutojn. Ajna transporto tie mankis, eĉ peraŭte la lokon atingi apenaŭ eblis. Tamen la paŝado estis agrabla, ĉar pluraj centoj da gajaj festantoj kuniris kaj ni eĉ ne pensis, ke ni povas enui. :) Finfine ni venis al la loko, sed laŭ la tradicio oni ne rajtis enlasi nin libere al la ĉefa festa kampego, kiu estis protektita per la firma konstruita el la neĝo barilo. Estis du eblecoj por eniri: eblis distri la gardistojn per la kanto aŭ danco ĉe la ĉefa enirejo aŭ uzi la alternativan varianton: malvastan tunelon, kie apenaŭ eblis rampi. Sed tio ne estas la plej interesa afero! Dum vi rampas tra la tunelo, infanoj aktive atakas vin per la neĝaj buloj! Nekredeble! Post tio vi duonfreneza elrampas el tiu truo plenŝtopita per la neĝo! :) Sed vi estas tre gaja kaj bonhumora! :) Poste sekvis kelkaj freneze agrablaj horoj de dancado, kantado, diversaj paralelaj konkursoj, kiuj pasis en diversaj lokoj de la kampego. Fotojn de kelkaj el ili vi povas vidi sube kaj se vi havos iujn demandojn, precizigojn aŭ klarigojn, komentu ĉi tiun blogaĵon kaj mi nepre respondos al vi. La ĉefaj programeroj de la festego estis sieĝo de la grandega neĝa fortikaĵo kaj la tradicia bruligo de remburita figuro akompanata de la amasa dancado.
Tio estas tre imprese! Ĉu ne? :)