La 6-a Moskva internacia lingva festivalo en nia universitato sukcesis!
Mi jam skribis ĉiteme antaŭe: www.ipernity.com/blog/dima_sxevcxenko/372903
Venis ĉirkau 1200 gastoj, estis prezentitaj pli ol 70 lingvoj, okazis pli ol 160 progameroj sume. Festivalo iĝis la plej amasa en la historio de moskvaj lingvaj festivaloj. La eventon ĉeestis pluraj amaskomunikiloj. Krome, la estraro de mia fakultato ne nur subtenis la festivalon, sed multfoje publike subtenis Esperanton.
Dum la festivalo nia lingvo estis senprecedente vaste reprezentita. Krome okazis nia tradicia fabela ekspozicio, kiun vizitis centoj da vizitantoj, kaj ankaŭ prelego pri lingvo de la fabeloj, al kiu venis pli ol 60 personoj.


Alklaku por legi detalan raporton pri la evento!