La 19-an de januaro ni (mi kaj Anna Striganova) vizitis Esperanto-klubon "Kariljono" en Peterburgo, kien invitis nin ĝia gvidanto Jo Haazen, fama esperantisto kaj kariljonisto el Belgio. La klubo troviĝas en centro de Peterburgo (Rusio), ene de la fama fortikaĵo de Petro kaj Paŭlo. La kunvenon ĉeestis ĉirkaŭ 30 esperantistoj. Ni kune kun Anna prelegis preskaŭ du horojn. Ĉefe temis pri la Esperanto-ĵurnalismo kaj ĝia rolo en la moderna epoko.
Kompreneble tie ni inter ĉio prezentis niajn esperantajn retajn projektojn, Fabelajn Mondojn kaj Esperanto-eldonejon Impeto:
fabelo.trovu.com
impeto.trovu.com

Ni ankaŭ anoncis pri la 6-a Moskva internacia lingva festivalo (www.ipernity.com/blog/dima_sxevcxenko/372903 ) kaj kelkaj klubanoj ekintencis partopreni la aranĝon.

Pri tiu nia kurta Esperanto-vojaĝo estis publikigita la novaĵo en la ruslingva retejo de mia katedro. Jen:
kafedramk.ru/content/nashi-aspiranty-vystupili-v-petropavlovskoj-kreposti