Vi verŝajne jam havis eblecon vidi kelkajn niajn fotojn, kiun ni faris dum la tradicia Novjara Esperanto-renkontiĝo IF:
www.ipernity.com/blog/dima_sxevcxenko/369735
Ĉifoje Internacian Festivalon gastigis germana urbo Xanten, kiu situas proksime de la nederlanda landlimo.
Ĉijare ni kune kun mia edzino Anna Striganova (www.ipernity.com/home/108484) tre aktive kontribuis al la programo de festivalo.
La 28-an de decembro ni kun helpo de Mikaelo Bronŝtejn kaj Sergeo Straŝnenko organizis koncerton, kiu nomiĝis "Rusa Vespero".
Dum ĝi ni prezentis teatraĵon, kiun verkis Anna, estis demonstrataj ŝiaj belaj fotoj de la rusia naturo, sonis kantoj kaj muziko.
impeto.trovu.com/if28
Dum la unua tago de la 2012-a jaro ni kun Anna tradicie voĉlegis niajn bildfabelojn, kiuj estas origine verkitaj en Esperanto. Kompreneble, ni volĉlegis ankaŭ verŝajne konatan al vi "Ŝipeton Narklon".
La 2-an de januaro ni havis eĉ du prelegojn. La unua nomiĝis "Esperantaj retoj 2.0". Tie ni rakontis pri interretaj projektoj, kiujn kreis aŭ partoprenas esperantistoj. Post la prelego okazis vigla kaj fruktedona diskutado kun la partoprenantoj.
Kompreneble inter ĉio temis ankaŭ pri tiaj retoj, kiel Esperanto.com, Klaku.net ka.
Dum la dua prelego ni prezentis nian projekton "Fabelaj mondoj". Resumon pri la projekto antaŭnelonge mi jam publikigis en Ipernity (www.ipernity.com/blog/dima_sxevcxenko/365936). La prezentado vekis realan intereson de la ĉeestantoj.
Ĉiun el niaj programeroj (krom "Rusa Vespero", kie ĉeestis pli malpli la tuta IF-anaro) partoprenis ĉirkaŭ po 15-25 personoj.
Kompreneble, jam iĝinta tradicia fabela ekspozicio ankaux okazis. Por ĝi Anna speciale portis kelkajn novajn fabelajn estaĵojn kaj pentraĵojn.
Dima Ŝevĉenko has replied to Jianping ZhaoDima Ŝevĉenko has replied to Francisko-BraziloDima Ŝevĉenko has replied to MinosunSign-in to post a comment.