Mi estis tre ĉagrenita, tralegite jam la duan pesimisman artikolon pri Esperanto-movado en Rusio kaj la monda movado ĝenerale, kiun verkis la prezidanto de REU Grigorij Arosev. Ambaŭ artikoloj estas se ne rekte kontraŭesperantistaj, do konkrete malentusiasmigaj por la rusiaj esperantistoj. Sed ĉefe pluraj informoj en ili estas malaktualaj aŭ malobjektivaj, kio misgvidas la legantojn, kiuj ne tre bone konas la detalojn, menciitajn en ili.
La lasta artikolo havas la titolon "Kio estas la reala trezoro de REU?" (La Ondo de Esperanto 2011, №10 (204); oktobra REGo, kiu jam la 20-an de septembro 2011 aperis en la retpaĝo, nomata La Balta Ondo).
Pli frua artikolo estas intervjuo kun G. Arosev kaj havas la titolon "Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo?" (La Ondo de Esperanto, 2011, №7 (201), intervjuis Aleksander Korĵenkov.)
Mi opinias, ke tiaj artikoloj estas malobjektivaj kaj malutilaj por la Esperanto-movado ĝenerale, kaj plej malbonas ke tiaj artikoloj devenas de la homo, kiu prezidas unun el la landaj Esperanto-asocioj.
Grigorij komencas la artikolon per iuj dubindaj kaj apenaŭ aktualaj nuntempe supozoj, kiujn kutime uzas malbone edukitaj kontraŭuloj de Esperanto.
Ekz. li skribas: "...Inter tiuj problemoj estas malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. La angla dominas jam delonge, sed la fulma evoluo de teknologioj nun permesas ĝin reale uzi ĉiutage..." Min interesas kiujn informajn fontojn uzis Grigorij por konstati, ke Esperanto nuntempe havas malpli da valoro, ol antaŭe, rilate al la internacia komunikado?
Krome, mi havas grandan sperton de la internacia komunikado pere de la diversaj retoj kaj povas konstati, ke la angla pro la apero de la interreto multon perdis, ĉar la modernaj teknologioj, plejparte rilataj al la diversspecaj tradukiloj kaj interpretiloj, ne postulas de la uzantoj konon de la angla lingvo por la ĉiutaga komunikado, legado de la scienca, teknika ka. enhavo. Do, oni bezonas nek la anglan, nek Esperanton, nek iun alian lingvon por iĝi ano de la granda kaj komplika reta informsistemo.
Poste la aŭtoro nomas la Esperanto-etoson "absolute ĥimera, nepalpebla kaj malfidinda", kion mi traktas kiel rekta ofendo de pluraj esperantistoj el la tuta mondo. Sed ja Eperanto-etoso pri kiu tiom dubas la nuna prezidanto de REU estas absolute reala afero de la Esperanto-renkontiĝoj kaj tion konstatas ankaŭ pluraj neesperantistaj atestantoj. Kiom da internaciaj kaj enlandaj E-renkontiĝoj vi, Grigorij, partoprenis dum la pasintaj du-tri jaroj? Kiujn konkrete? Ĉu vi vizitadas Moskvan E-klubon?
La homa mondo iĝis multe pli varia, modernaj homoj preskaŭ ĉiam povas elekti la okupojn laŭplaĉe, kio diferencigas ilin de la homoj el la pasinteco. Grigorij skribas, ke nun por konvinki neesperantistojn lerni Esperanton "...estas malpli facile trovi motivon..." Mi konsentas, tamen la motivoj por tio nuntempe estas multege pli multaj, ol antaŭe, kaj feliĉe ili ne estas limigitaj per teorio, ke Esperanto estas pli simpla, ol la angla.
Sekve la prezidanto de REU kiel la dogmon proponas al ni, ke okazas la "maldensiĝo de alfluo de novaj homoj" al Esperanto-mondo. Poste li ligas tion al la malkresko de la membrokvanto de REU, kaj eĉ supozas, "...ke ne temas pri novaj esperantistoj entute". En la lasta frazo li tute pravas. Do, eblas konstati, ke la problemo de la membra malkresko estas problemo nur de REU kiel organizo, kaj ĉefe ĝin kaŭzis la politiko de la REU-estraro kaj ĝia prezidanto (ne nur la nuna, sed ankaŭ la antaŭaj). La ĝenerala kvanto de Esperanto-parolantoj en Rusio kaj en la aliaj landoj pli-malpli kreskas ĉiujare, kion verŝajne kaŭzis la disvolviĝo de la interreto kaj kion konstatas jam pluraj spertuloj de Esperanto-movado. Novaj esperantistoj en Rusio estas iom aliaj, ol antaŭe, kaj vidas neniun realan bazon por la agado ĉe REU, ili ne vidas strukturon de la movado, kiu estas merita por aliĝi, pro tio ili agas ekster tiu organizo kaj ni diru multe pli efike kaj videble agas.
Sekve Grigorij vere konstatas, ke ekzistas multaj homoj, kiuj aktive okupiĝas pri Esperanto-movado, kaj li skribas, ke "La problemo estas, ke ili okupiĝas pri siaj aferoj, kiujn ili elpensis, "naskis", kaj nun vartas kaj prizorgas." Sinjoro prezidanto, tio ne estas la problemo. La homo devas okupiĝi pri tio, pri kio li volas kaj kapablas okupiĝi, male rezultiĝas kutime iu stultaĵo! Krome Grigorij ĉiartikole montras la propran malbonan konon de rusia kaj ankaŭ de la internacia Esperanto-movado kaj kulturo. Li montras la bildon de Rusia Esperanto-aktivado, kiu estis aktuala eble ĉ. 10 jaroj antaŭe. En liaj ekzemploj tute mankas la elstaraj rusiaj kaj ruslingvaj Esperanto-projektoj. Ekz. Universitato "Justo", kiu situas en Moskvo, devige kaj oficiale instruas Esperanton. Ĝi ankaŭ disponigas ejon por la Moskva E-klubo kaj la pluraj E-renkontiĝoj. Krome, ĝi foje organizas sciencajn esperantologiajn konferencojn sur la nivelo de la rusiaj ŝtataj ministerioj. Krome ekzistas pluraj regionaj E-movadoj, kiel ekz. en Ĉeboksari, Peterburgo, Tiĥvin, Ekaterinburg ka. Estas dubinde, ke la nuna prezidanto ankaŭ neniam aŭdis pri la lingvaj festivaloj, kiuj okazas ĉiujare jam en kelkaj rusiaj urboj, pri la aktivado de la universitataj instruistoj (en Moskvo, Peterburgo, Ivanovo, Krasnojarsko kma), rilate al Esperanto, pri la aktivado de REU-membroj kaj ceteraj rusiaj esperantistoj kadre de la internaciaj Esperanto-projektoj. Ne estis menciitaj ankaŭ la pluraj ofte vizitataj ruslingvaj kaj esperantlingvaj diversnivelaj retejoj pri Esperanto, kiujn kreas la aktivuloj el pluraj regionoj de Rusio. Parolante pri la vortaristoj, Grigorij absolute forgesis, ke pluraj aktualaj eldonoj kun milaj eldonkvantoj de diversspecaj lerniloj (ankaŭ vortaroj) nuntempe estas disponeblaj en la dekoj de la plej grandaj rusiaj librovendejoj kaj la amaso de la interretaj. Tiuj lerniloj estas oficiale eldonitaj kaj estas sufiĉe sukcesaj dank' al la aktivuloj de Esperanto-movado en Rusio kaj eksterlando. La malbonan konon de la rusia Esperanto-kulturo nuna REU-prezidanto montris ankaŭ en la pasintfoja intervjuo, kiun faris Aleksander Korĵenkov por La Ondo de Esperanto. Li tiam diris, rilate al Rusia E-literaturo: "En nia lando oni publikigas kaj eldonas nur unu aŭtoron, kaj tio ne estas lia kulpo - li verkas laŭ siaj fortoj kaj talento. Evidentas, ke redaktorojn kaj eldonistojn ne interesas aliaj nomoj." En Rusio en Esperanto estas eldonataj pluraj rusiaj kaj eksterlandaj aŭtoroj kaj nuntempe neniu el ili estas eldonata signife pli ofte, ol la alia. Estas evidente, ke pluraj rusiaj esperantistoj povas trovi en tiu ĉi frazo de la prezidanto iujn politikajn superstiĉojn, kiuj estis aktualaj en bataloj en la Rusia Esperanto-movado multe pli ol dek jarojn antaŭe, sed ne nun.
Sekve Grigorij nomas kelkajn Esperanto-entreprenojn en Rusio (Sezonoj, Impeto, REGo kaj REU) la "vendomarkoj", miksante la ofte uzatajn kun la diversaj sencoj la anglalingvajn terminojn "brand" kaj "trade mark" el la reklamsciencoj kaj sciencoj pri la publikaj rilatoj ka. Kara prezidanto, unuavice REU estas ne "brand", sed la socia publika organizo, kiu persekutas ne la komercajn aŭ iujn aliajn privatajn celojn, sed strebas plenumi la taskojn, kiujn komisiis al ĝi ĝiaj membroj. Ĉio cetera venas poste.
Sekve Grigorij skribas, ke "neniu bezonas ion ajn" en la rusia Esperanto-movado kaj poste ege strebeme provas klarigi kial. Sinjoro prezidanto, vi mensogas - mi bezonas, mia edzino bezonas, miaj gepatroj bezonas, miaj amikoj bezonas... Kion vi povas proponi al ni? Jes, nenion!
Unu el la ekzemploj de Grigorij pri la "pigremo" de la esperantistoj en Rusio estas la retejo e-kluboj.ru. Pri ĝi sinjoro Arosev en ĉi artikolo skribas, ke "Evidentiĝis, ke homoj tion ne bezonas, kvankam mi daŭre opinias la ideon tre bona, speciale kiam temas pri tiom granda lando kiel Rusio." Mi komencu per la demandoj: kion la prezidanto de REU kaj la estraro faris por disvastigi la informojn pri la nova retejo? Ĉu vi verkis grandajn klarigajn kaj inspirigajn artikolojn pri ĝi al REGo, La Ondo ka. amaskomunikiloj? Ĉu vi reklamis ĝin vaste tra la sociaj retoj? Ĉu vi persone senĉese turmentis plurajn E-klubojn tra Rusio? Ĉu vi faris vastan prezentadon de la projekto almenaŭ en la E-klubo de la urbo, kie vi loĝas? Ne! Post tio vi skribas en via intervjuo al La Ondo de Esperanto: "Sed bedaŭrinde mi renkontis preskaŭ plenan indiferentecon pri la afero flanke de lokaj kluboj." Kaj en la nuna artikolo "Samtempe mi volas emfazi, ke esperantistoj en Rusio ĝenerale estas nesufiĉe aktivaj." Via privata projekto fiaskis, ĉar vi eĉ ne provis iel disvastigi ĝin. Mi povas konstati, ke se la prezidanto de REU estas nesufiĉe aktiva en Esperanto-movado, ne necesas kompari lin kun la ceteraj movadanoj en la lando. Krome, se la diskuto denove venas al la retejo e-kluboj.ru, mi kiel spertulo pri la retaj aferoj kaj plenuminto de kelkaj sukcesaj retaj Esperanto-projektoj (kaj ne nur) povas konstati, ke ĝenerale la ideo de la retejo ekde komence estis malbone pripensita. Mi ne malkovros ĉiujn ideojn ĉi-rilate, sed pli bonus ekzemple uzi la Vikipedion, ĉar tutegale tie estas uzata la "vikia teknologio". Oni povas facile aldoni al la Esperanto-versio de tradicia Vikipedio la informojn pri E-kluboj en Rusio, kiujn vidos diference al la e-kluboj.ru ne nur iuj hazardaj vizitantoj, sed ĝenerale la tuta internacia Esperanto-mondo. Ankaŭ la aldono de la samaj informoj, sed ruslingvaj al la rusa parto de la tradicia Vikipedio povus fari bonan reklamon por Esperanto en Rusio.
Tamen, por krei portalon pri rusiaj Esperanto-kluboj indus uzi la retejon reu.ru kune kun ĝia profil-sistemo (ĝian subdomajnon aŭ subdosierujon). Kial tio ne estis farita? Ĝenerale eblas konstati, ke la projekto ekde komenco estis pure privata afero, neniel rilata al la organizo, ĉar la domajno e-kluboj.ru estas registrita ne nome de REU (kiel tio estas pri reu.ru), sed kiel privata propraĵo de persono, kiu jure havas ĉiujn rajtojn pri ĝi.
Sekve Grigorij skribas pri la retejo de REU kaj konstatas: "La statistiko montras, ke la retejo estas sufiĉe malvaste uzata." Vidu, la rusiaj esperantistoj ne estas la problemo de tio, la problemo estas la metodo de la ĝenerala malmoderna kaj stagna reta politiko de REU. Tio ankaŭ rilatas al la e-kluboj.ru. Ni kreis sufiĉe sukcesan internacian informcentron pri la gazetara kampanjo, kiun komisiis al ni UEA ĉirkaŭ la Universala Kongreso en Kopenhago. Ekzistis multaj malfacilaĵoj, ankaŭ rilate al la malaktiveco de la esperantistoj, sed ni neniam verkis fatalismajn artikolojn, ke ĉio estas malbona. Kaj ni sukcesis! Mi invitas ĉiujn esperantistojn el Rusio, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al Esperanto.com, aliĝi kaj informi pri la kluboj kaj Esperanto-agado en iliaj urboj!
Mi miras, ke REU eĉ ne provis konsultiĝi kun la profesiuloj pri la retaj aferoj, kiuj feliĉe en Esperantujo abundas, sed okupiĝis pri iuj "amatorecaj" agoj.
Poste la prezidanto de REU Grigorij Arosev skribas pri sia rezigno rekrei kaj evoluigi la libroservon de REU. Tion li promesis en sia prezidanteca programo. Li skribas, ke jam ekzistas en Rusio la libroservo kaj pro tio REU ne bezonas la alian. Denove aperas la demando pri la kompetenteco de la prezidanto, rilate al la kulturo kaj literaturo en Esperanto. Ĉu la estraro kaj la prezidanto de REU kontaktis ĉi-teme la internaciajn organizojn por helpi al la rusiaj esperantistoj akiri librojn de la pluraj Esperanto-eldonejoj tra la mondo? Ne! Kio rezultiĝas? Esperantistoj en Rusio ne havas eblecon ricevi helpon de REU por akiri Esperanto-literaturon nek ene de Rusio, nek ekster ĝi.
Poste Grigorij skribas pri la aktivado en la reto. Ĉiuj priskribitaj de li agoj, kiujn faris REU, estas fareblaj de unu eĉ malsperta ĉi-teme persono maksimume dum 2-3 tagoj. Oni jam konstatis fiaskon de la disvastigo de REU en la sociaj retoj, ĉar ĝiaj grupoj apenaŭ ie videble aperis, ol ĉe la Rusia reto Vkontakte (tie ĝi ankaŭ estas malmultnombra kaj malaktiva).
Krome la estraro kaj la prezidanto de REU neniel aktivas en la internacia Esperanto-movado, internaciaj sociaj retoj, kio povas montri la ĝeneralan malintereson de ili pri la evoluo kaj disvastigo de Esperanto kaj informado de la eksterlandaj esperantistoj pri la rusia Esperanto-movado.
Dmitrij Ŝevĉenko
Tiu ĉi artikolo aperos en REGo, oktobro 2011.
Plurajn numerojn de la gazeto vi povas trovi ĉi tie:
Dima Ŝevĉenko has replied to Blazio VAHA (n.s. W…Dima Ŝevĉenko has replied to BojanaDima Ŝevĉenko has replied to jadranka miricDima Ŝevĉenko has replied to Mikaelo BronsxtejnSe Grigorij vizitus ural-siberian renkontighon "EsPrimo-7" en Tobolsk, li eble shanghus sian opinion pri E-movado en Rusio. La renkontigho estis interesa kaj enhavricha, la temo estis "Generacioj de esperantistoj en Uralo". Lau ideo de Vladimir Opletajev estis lanchita projekto "Portreta Galerio de uralaj kaj siberiaj esperantistoj". Pli ol 50 partoprenintoj... Vidu raportojn kun pluraj fotoj che ural-sib.org/eo/esprimo/esprimo-7/esprimo-7-el-vidpunkto-de-ĝiaj-organizantoj
Mi ripetas mian komenton al lia artikolo per fragmentoj de konata poemo
= = =
Nu, vi certe enketas
pri la Movado kaj l’ nuna perspektivo?
Nu, ni laboras. Sed – vi scias – la homoj
estas inertaj, … malfavoras l’ epoko:
…
Ni mem kelkfoje
donacis kelkan monon, sed ni malriĉas.
Ne pensu, ke ni nenionfaradas survoje!
…
estis agrable… Ĝis la revido;
= = =
La samajn pesimismajn opiniojn pri E-to oni audis antau 50 jaroj, kaj antau 100 jaroj
Sed, ekzemple, Aleksandr Osincev chi-jare, kontrau propraj rimedoj kaj fortoj organizis kaj gvidis la unuan E-kinofestivalon - anstatu plori, ke neniu ion bezonas.... Okazis ke jes, bezonas!
Li printempe gvidis kurson en Ekaterinburg, kaj kelkaj liaj kursanoj jam vizitis internaciajn E-renkontighoj kaj revenis plenaj de entuziasmo.
Mi supozas, kies melodion nun ludas fluto de Grigorij, estas vere bedaurinde, ke materialoj de la prezidanto unue aperas ne en la movada informilo. Antau kelkaj jaroj en RET-02 Grigorij estis tute alia homo, mi konstatas.
Dima Ŝevĉenko has replied to Viktor KudrjavcevDima Ŝevĉenko has replied to BorisKolkerValentin Melnikov has replied to BorisKolkerKiel emociiga estas la vortoj de mia samideano Dima. Tie ĉi ni bezonas tiajn homojn. Se vi estus brazilano certe mi voĉdonus vin por esti prezidento de nia lando. Fervoro! Tiu estis kion mi sentis. Vidu ni la bonan flankon de intervjuo de sro Arosev...li ekbruligis niajn animojn, mi esperas, ekbruli ankaŭ animojn de mia Brazilo. Antaŭen kaj supren! Tiu estas la direkto.
Gratulon pro via mirinda teksto!
Dima Ŝevĉenko has replied to ĴajroMi scias, ke la rusa E-movado estas forta, spite al tiaj problemoj, kiujn havas ĉiu E-movado en la mondo, do mi kiel eksterulo rigardas la rusojn eĉ kiel ekzemplodonaj pri sukcesa Esperanto-agado, tio estas mia persona impreso. Kiel legantoj de nia retmagazino KARAPACO-PANORAMO, kiu tute ne estas verkata speciale por rusoj, ili kvante estas je la tria loko, do, jam tio pruvas, ke ekzistas forta E-movado en Ruslando, kun multaj esperantistoj, kiuj bone regas la lingvon. Tio ne eblus sen relative forta bazo, sen sukcesa movada agado. Do, ĝuste, se temas pri la rusaj esperantistoj, mi tute male al Arosev, ne havas kaŭzon plendi aŭ esti pesimisma, vere ne.
Tamen, se vi permesas, mi volus doni ankoraŭ bonan konsilon speciale al Arosev sed ankaŭ al vi ĉiuj, pripensu ĉiam denove la vortojn de L.L.Zamenhof el fama parolado, kiuj ŝajne neniam malaktualiĝas:
www.steloj.de/esperanto/paroloj/kongr8a.html
Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, kaj kiuj ne tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta esperantisto, solvu ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto. Neniam permesu, ke en nia afero regu la principo: "kiu pli laŭte krias, tiu estas prava". Per unueco ni pli aŭ malpli frue certe venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ne forgesu, ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun ĉiu el ni uzas nur por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava socia problemo, ke, por atingi nian celon, ni devas konstante propagandi nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ĝi. Se en nia afero aperas io, kio ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune interkonsentita decido; sed ni neniam semu en nia tendaro reciprokan malamon kaj malpacon, kiu nur ĝojigas kaj triumfigas niajn malamikojn. En la unuaj jaroj de nia laborado sur nia standardo estis skribitaj la vortoj "espero, obstino kaj pacienco"; tio tute sufiĉis, ĉar ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde ofte forgesis tiun devon; tial nun, transirante en la duan gravan periodon de nia historio, en la duan kvaronjarcenton, ni skribu sur nia standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu kiel sanktan ordonon; tiu vorto estas: "konkordo".
PSS:
Klaku ankaŭ tien:
karapacopanoramo.blogspot.com/2011/09/dmitrij-sevcenko-la-prezidanto-de-reu.html
Dima Ŝevĉenko has replied to CezarAnkaŭ la citaĵo el Zamenhof estas taŭga!
Cezar has replied to Dima ŜevĉenkoNe tre zorgu vortojn de prezidanto iu ajn en Esperantujo! Kutime, okazas similaj fenomenoj tra la mondo, kiam E-organizaĵon respondecas pliaĝuloj, kiuj jam sentas sin finance malsufiĉa, energie mankanta kaj iom laciĝa post longa aktivado multajn jarojn sen ideala rezulto. Kvankam ili parolas pesimisme, tamen en ilia koro neniam malaperas espero de Esperanto. Se malaperis la espero, ili jam malaperis de Esperantujo. Ili ne deziras ke novuloj instruas eĉ proponas al ili aktivigon de la movado, sed ili deziras ke la novuloj montru al ili siajn sukcesojn, al kioj ili klopodis kaj atendas delonge. Miasperte, nuntempe ne diskutu E-movadon kun prezidanto aŭ veteranoj, sed laboru per Esperanto por konkretaj aferoj kiel kultura aranĝo kaj internacia kunlaboro por turismo kaj komerco. Ah, mi jam estas apenaŭ 55-jara aĝulo, prezidanto de Xi'an-a Esperanto-Asocio, profesia komercisto internacia per Esperanto jam multajn jarojn. Mi komencis lerni Esperanto ekde 1979. Komence de tiam mi ĉiutage vivas kune kun Esperanto. Mi havis similan travivaĵon ne kompreninta antaŭulojn, sed nun jam komprenas ilin. *mi havas komercan kompanion kun kelkaj eistoj laborantaj per Esperanto por nia komerco. Eble pro tio mi ne fariĝas ŝajna pesimisto de nia movado... Kuraĝon al via kariero de Esperanto!
Valentin Melnikov has replied to Vjaĉeslav Slavik Iva…Kaj poste oni diras, ke la caro estas bona, sed bedaŭrinde la popolo ne sufiĉe bonas...
Cezar has replied to Valentin Melnikovwww.esperanto.org/literaturo/mp3/estas_mi_esperantisto.html
La prezidanto komplete fiaskis pri siaj antaŭaj malavaraj promesoj. Li ja promesis multe, diris ĝenerale saĝajn vortojn, aludis, ke li havas en rezervo ion, kion li dume ne volas malkaŝi ktp. - do faris ĉion por esti elektita.
Oni elektis lin. Pasis jaro. Nenio bona estas farita - ĉu pro lia nekapablo, pigreco ktp., ne gravas.
Kaj nun li volas resti la prezidanto, sed devas ja iel argumenti siajn malsukcesojn. Do, kulpas ne li, sed la mondo, homoj kiuj "nenion bezonas"...
Nu jes, oni povas rapide interkomunikiĝi en primitiva angla - sed kun kia rezulto? Se oni volas nur manĝi-drinki, aŭ danci-fiki, oni facilege trovos ĉion bezonatan per kvindeko da anglaj vortoj. Tio sufiĉas por multaj, eble eĉ por plejmulto... sed ja ekzistas homoj iom pli evoluintaj cerbe kaj anime. "akirado de amikoj funkcias bonege preter Esperanto – pere de sociaj retoj (Facebook k.a.)" - sed de kiaj amikoj? Jes, por fiki kaj drinki, kaj fojfoje por interŝanĝi kelkajn sensencajn afablumaĵojn - jen ĉio.
Jes, "por rusianoj estas sufiĉe malfacile ellerni fremdan lingvon, kaj preskaŭ ĉiuj [...] direktas siajn fortojn por lernado de la angla, franca ktp" - mi nur forigas la vorton "prave". Ĉar "utilan" anglan lingvon oni povas lernadi dum jardekoj, kaj la rezulto estos NULA, dum E-on oni dum jaro povas ekparoli tute libere.
REU ne povas esti "vendomarko", ĉar neniu ĝin "aĉetus", neniu bezonas. E-movado ekzistas sen REU kaj preter ĝi.
Ankaŭ kluboj kiel formo de laboro jam fakte formortis, almenaŭ ĝi delonge ne estas la ĉefa formo de E-aktivado - mi pri tio avertis antaŭ pluraj jaroj. Do ne mirinde, ke la retejo pri e-kluboj preskaŭ neniun interesas...
Do ne diru ke "neniu bezonas ion ajn". Oni nur ne bezonas la asocion, kiu nenion faras, sed ŝajnigas sin ege grava. Oni ne bezonas la homojn, kiuj nur volas havi potencon, ordoni al aliaj (eĉ se "neformale"). Oni ne bezonas la prezidanton, kiu pri siaj fiaskoj kulpigas iun ajn, nur ne sin mem.
Cezar has replied to Valentin MelnikovMi diras ke "Interreto estas la ilo kiun bezonis Esperanto kaj Esperanto estas komunikilo kiun bezonas Interreto".
La nuntempa facila maniero interkontakti homojn de la tuta Mondo estas kampo por la disvastigo de Esperanto. Homoj nune estas eblaj kontakti iu ajn, sed lingvo eĉ estas la plej grava bariero. Do, homoj bezonas ekscii pri Esperanto.
Mi tute ne konsentas kun tiuj kiu opinias ke la Angla daŭros kiel internacia lingvo; la plej vasta parto de homaro ne parolas ĝin nek volas eklerni ĝin. Do, kunportu ni Esperanton al la mondo.
Nune estas reala monda, homa bezono -dank' al la reto- pri internacia -facila kaj tutampleksa- lingvo; tial, malplena lingva spaco estas tie. Plenigu ni tiun spacon de Esperanto.
Niaj esperantistaj organizaĵoj devas respondece agadi por disvastigi Esperanton; ĉiuj, UEA, naciaj unuiĝoj kaj asocioj, lokaj kluboj, fakaj asocioj, ĉiuj!
Mi ne konas la agadon de REU nek de ties estruloj, sed mi decide apogas tiujn vidpunktojn kaj entuziamon kiujn kuraĝe montras Ŝevĉenko.
Bondezirojn al rusanoj, el Mekŝiko!
Guillermo Macias,
Meksika Esperanto-Asocio, A.C.
Valentin Melnikov has replied to GuillermoPlease sign-in to write a comment.