About this blog

  • 17 posts
  • 7 956 visits / 1 comment
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 13, 2009

Ŝipeto Narklo

Sxipeto Narklo
Sxipeto Narklo
Sxipeto Narklo
Sxipeto Narklo



Narklo estas malgranda kaj malnova ŝipeto. Ni invitas vin legi bildrakonton pri ĝi: http://fabelo.trovu.com/fabelo_narklo



Sxipeto Narklo
Sxipeto Narklo
Sxipeto Narklo
Sxipeto Narklo

Published at 04:57 ( 15 comments / 119 visits )
This post is public

November 6, 2009

Vojo laŭ maro. Ĉapitro 1

La tero, kiu volis forflugi

Fabelaj noveloj en Esperanto. M.: Impeto, 2009. - 122 p.

La tero, kiu volis forflugi
La tero, kiu volis forflugi


ISBN 978-5-7161-0197-5

Mendi tiun ĉi libron eblas ĉe UEA:

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8271


Nia libro konsistas el du fikciaj filozofiaj noveloj. Unu el ili vi povas libere legi en nia retejo:

http://fabelo.trovu.com/fabelaj_noveloj


Vojo laŭ maro. Ĉapitro 1



La koro frapegis ĝuste sub la gorĝo, kaj Tim preskaŭ ne aŭdis, kiel ĝi batas. Tim unuafoje en la vivo aŭskultis batadon de sia propra koro, antaŭe la ideo aŭskulti propran koron neniam venus en lian kapon. Amuze estos, se iu el la konatoj ekvidos lin nun. Lin, penantan rekapti spiron post longa kurado tra la matenaj kampoj, lin, sin premintan per la dorso al varma raspeta pina trunko, lin, rigardantan al la maro, post kiu apenaŭ ekbriletis flava strio de aŭroro, lin, ridantan, aŭskultantan batadon de la propra koro. Tim eĉ ĉirkaŭrigardis. Li subite ekvolis, ke iu lin ekvidu, demandu, kio okazis, kaj ke Tim, unuafoje en la vivo, respondu, ke li ne scias. Iu el tiuj, kiuj konis lin kiel serioza klera junulo, avancinta siajn samaĝulojn preskaŭ en ĉio.

“Ĉu vi memoras, kiel mi dum ĉiu interleciono grimpis sur branĉon de la kverko en la korto kaj legis tie libron post libro? - Tim ridetis, puŝis la dorson de la pino kaj ekiris plu, tien, kie finiĝis la kruta bordo kaj komenciĝis la maro. - Kaj rigardu min nun: saltis el la lito antaŭaŭrore, kuris el la domo, kaj ekstere kvazaŭ mem la malvarmeta luno solviĝis en la aero, kaj ĝia roso brilas sur la herbaro. Kaj kiel do oni tiam ne ekkuru, ne tuŝu malsekajn branĉojn, ne skuigu de ili malvarmajn gutojn. Jes, tiu estas mi, via serioza Tim. Tiu, kiu neniam kuradis, ĉar li ne vidis en tio sencon, tiu, kiu gvidadis post si grupetojn de lernantoj kaj adorantinoj, tiu, kiu malsanadis la tutan vintron kaj al kiu ĉiuj vi alportadis vazojn kun framba konfitaĵo. Kaj tiam mi eĉ decidis, ke venis por mi la tempo foriri, enuego estis, sed ne vivo, kvazaŭ mi ĉion scias, ĉiujn vojojn trairis. Jen al vi ĉiuj. Sed evidentiĝis, ke eblas ne nur iri, sed ankaŭ kuri”.
Kaj Tim trisalte atingis la sekvan arbon, eksaltis, ekpendis sur la branĉo, kaj la folioj faligis sur la teron tutan pluvon de la lunaj gutoj. La lastaj el ili, antaŭ ol fali, sukcesis ekvidi ĉe horizonto rondan vilan dorseton de la suno, leviĝanta post la malhela maro kaj blanka nebulo.
La nova ventoblovo duonlevis pezas bluan pelerinon de la pinaj branĉoj, klara lumo de la leviĝanta suno tranĉis la okulojn de Tim, kaj kune kun tiu lumo preskaŭ ĉe la bordo aperis la ŝipo, kvazaŭ naskiĝinta el brilanta ŝaŭmo kaj aero saturita per varmo. Tim eĉ ne rimarkis, kiel ĝi eldrivis el-post la kabo. Neordinara ŝipo, evidente ornamita por iu festo, ĝiaj veloj estis kudritaj el ora silko. Ĝi kvazaŭ kronis tiun matenon, tian belan kaj sorĉan. Kaj, deŝirante de la kruta deklivo nubojn da rufa sablo, Tim ekimpetis suben, sur la bordon.
Kaj jen li denove staras, rekaptante la spiron, mirigite ĉirkaŭrigardas la brilantan trankvilan maron, sed la ŝipo kun la oraj veloj malaperis. Ĉi-matene nenio jam mirigos Timon, la miraklo atendis lin ankoraŭ ekde mateno, flustris strangajn sonĝojn, vokis lin eliri el hejmo ĉe aŭroro, pelis en la antaŭmatenan aroman arbaron kaj, fine, transformiĝis je la teksita el suno ŝipo kun oraj veloj. Tim iom subenklinas, kaŝante la okulojn de la klara lumo, la ŝipeto kun oraj veloj lumas rekte antaŭ liaj piedoj, eta ludila ŝipo, ferdeko el pina ŝelo, brulanta kandelo kaj peceto de ora pakpapero, ligita al bastoneto-masto. Anstataŭ flago balanciĝas sur fadeno faldita letero. Per tremantaj fingroj Tim malligas la miraklan mesaĝon, eĉ forgesinte pripensi, kial la ondoj ne malsekigis la paperon kaj ne estingis la kandelon. Ja se vi enlasis la miraklon en la koron, do kredu ĝin ĝis la fino.
“Ĉu vi kredas je la ŝipo kun oraj veloj? Vi tenas tiun ĉi leteron, do vi kredas. Kaj ja ne povas esti aliel. Stelo, falanta surteren, disfalas je du partoj, kaj la partoj iĝas animoj. Mi bezonas stelon por trairi la Vojon, gvidantan laŭ la maro, tial mi ekbruligis kandelon de mia animo kaj lasis ĝin navigi sub ora velo. Kaj la miraklo ekflugis apude. Mi atendas vin sur la Vojo, gvidanta laŭ la maro. Antikva ŝipo de la dioj navigis, forirante en la ĉielon, kaj desegnis ĝin sur la akva surfaco. Ne ĉiu povas iri laŭ ĝi, sed vi havas mian animon, prenu ĝin kaj gardu ĝian fajron. Mia nomo estas Inga”.
Kiel bunta kalejdoskopo flugis antaŭ la okuloj la vizaĝoj de knabinoj el lernejo, malgrandaj amatinoj, kiuj portadis al Tim konfitaĵon. Iom pli klare ekflamis en la memoro simpla vizaĝeto de Mari, de tiu, kiun ĉi-vintre forprenis la maro. Tim kredis neniujn stelduonojn, sed interne jam brulis vera incendio, ĝojo pri miraklo kaj vojo, kaj la koro jam delonge impetis al la horizonto. Tim levis la kandelon pli alten, ĝia respegulo aperis surakve kaj etendiĝis plu kiel duondiafana ora vojeto. Kaj nun forgesinte jam pri ĉio, Tim senŝuiĝis kaj ekiris laŭ la akvo, dekomence dronante en ĝi ĝis maleole, poste, kutimiĝinte, tute laŭ la surfaco, eĉ ne malsekigante la piedojn. La vojeto brilis, videbla por okuloj nur je kelkaj paŝoj antaŭen, turniĝis, ĉirkaŭirante ĉebordajn rokojn, kaj la suno leviĝis jam tute alte, kaj ĝiaj radioj ludis unu kun la alia tuŝludon, ruliĝante laŭ ondaj montetoj. Kaj la festo de la hela, sala kaj viva mateno kaptis Timon definitive, deviginte forgesi pri ĉio kaj ĉiuj, unuafoje en la vivo.

***

La bordo ne plu videblis. La entuziasmo iom elĉerpiĝis, volviĝinte interne kiel varma buleto, la suno iĝis malpli hela, rufa, antaŭvespera, la laco komencis superi. La pale-flava vojeto same iom videblis antaŭe, kaj, forlasinte la lastajn dubojn kaj timojn, Tim eksidis por ripozi, merginte la nekutimiĝintajn por longa irado piedojn en malvarman maran akvon. “Jen do vi ricevis, kion vi volis. Ĉu en la vivo nenio novas? Pardonu, Tim. Vi iras laŭ la vojo, kiu ne povas ekzisti, al la knabino, kiun, verŝajne, elpensis. Vi unuafoje en la vivo honeste konfesas, ke vi nenion komprenas, kio estas la morto kaj la vivo kaj ke vi vivas. Vi tiel komprenas, ke la spiro haltas. Kaj samkiel antaŭe vi babilas kun vi mem”. Tim fermis la okulojn kaj ankoraŭ longe pensis pri ĉio, kio okazis, pri si mem, pri la miraklo, pri la vojo. Poste li ekdormetis.
- Tim, mia kara, mia amata Tim! - La junulo duonmalfermis la okulojn, rozkolora lumo de la sunsubiro ankoraŭ superverŝis la maron ĉirkaŭe, kaj la ĉielo iĝis nokte violkolora. Rekte antaŭ li sur la ondoj balanciĝis la boato, en ĝi sidis Mari, malgranda, magra, en simpla blanka robeto. Tiam, antaŭlonge ŝi brodis tukon por Tim, sed poste ŝi foriris promeni ĉe la maro, kaj neniu plu vidis ŝin. Tiam Tim volis plori kaj memori ŝin ĉiam, sed nek tion, nek alion li sukcesis, la memoro ne konservis eĉ ŝiajn vizaĝtrajtojn. Sed nun ŝi sidas antaŭ li tutsama, kia ŝi estis, kun la sama timigita-feliĉa vizaĝo.
Kaj tra ŝia travidebla korpo aperas sunsubire forbrulanta horizonto. - Nur ne ploru pri mi nun, kara Tim, - ŝi rimarkis, kiel ekbriletis larme liaj okuloj. - Vi pensis, ke mi dronis en la malvarma vintra maro, sed mi donacis al vi tuketon kaj estis feliĉa pro tio, ke mi finfine kuraĝis aliri vin, ekparoli kun vi, do mia animo impetis el la brusto. Sed la animo ja estas kandelo, kiu povas lumigi eĉ la plej kaŝitan vojon. Do jen mi ekvidis la vojeton inter la maraj ondoj.
Tim eksaltis sur la piedojn, vigligita de la ĝoj­iga penso. Mari estas viva, ŝi simple ekiris la saman Vojon, kiu gvidas laŭ la maro, nun li iratingis ŝin, kaj ili pluiros kune. Sed la feliĉo tuje estingiĝis, li ekvidis la oranĝkoloran rondon de la subakviĝanta suno, ekvidis ĝin tra la korpo de la knabino, sidanta en la boato. Tra ŝi.
- Mari, ankaŭ mi… ankaŭ mi estis tiam tre ĝoja, mi konservis vian tuketon, ĝi ankaŭ nun tie, hejme estas, mi… - Li jam volis paŝi en ŝian boaton, sed ĝia ligna fundo solviĝis, kvazaŭ malpeza nebulo, kaj Tim apenaŭ ne falis en la maron. La vizaĝo de Mari ne ŝanĝiĝis - nek timo, nek sopiro, nek ĝojo. La sama esprimo de feliĉo, sed en la okuloj - malpleno.
- Ĉu vi pereis, Mari? Ĉu la Vojo baldaŭ mal­aperos? Aŭ vi estas sonĝo?
- Mi ne scias, ĉu malaperos la Vojo, Tim. Mi iris laŭ ĝi nur kelkajn minutojn. Poste mi komprenis, ke ĉio ĉi ne povas esti, ke mirakloj estas nur en fabeloj. Jen do ĉio, mi falis. Ni multas ĉi tie, ni estas fantomoj de la Vojo. Ĝin ne eblas lasi, se vi foje paŝis sur ĝin, al ĝi ne eblas reveni, se vi foje ĝin lasis. Tial ni estas ĉi tie poreterne. Tiel trankvile estas ĉi tie, vidu, mi eĉ ne ĝenas min paroli kun vi. Tiu ĉi Vojo ne povas ekzisti, komprenu, kara Tim, iru kun ni! Io malica kaj malagrabla pikis Timon ĝuste en la koron. Kaj li ekvolis kuri for de tiu fantomo, nun ekŝajninta terure, neklarigeble fremda. Lin atendas la Vojo, lin gvidas la miraklo, lin vokis Inga kun la ora ŝipeto.
La suno malaperis post la horizonto, kaj la maro subpiede subite eklumis. Miloj da helbluaj lanternetoj ekbrilis en la travidebla akvo, lumigante la palan fundon, perlamotajn konkojn, arbarojn de verdaj algoj… kaj centojn de travideblaj homoj en blankaj vestoj. Ĝuste ili tenis lanternojn en la manoj, ili ridetis, naĝis unu al la alia, kunvenante en rondon. Kiam ĉe horizonto malaperis la lastaj radioj, la lanternoj eklumis ankoraŭ pli forte, malfermiĝis aloj de la subakvaj konkoj, liberigante etetajn marajn elfojn. Ili selis arĝentajn fiŝetojn kaj rajdadis vete, suprenigante milojn da lumantaj veziketoj. El densa algaro, brilante per skvameroj de la vostoj, leviĝis la verdaharaj marvirinetoj, tenante en la manoj spiralajn konkojn. Supreniĝinte preskaŭ al la surfaco, ili metis la konkojn al la lipoj, kaj sovaĝa terureta muziko plenigis la nokton. Fantomoj, elfoj kaj arĝentaj fiŝetoj ekturniĝis en unu grandega brilanta rondodanco.
- Ni iru, kara Tim, ĉi tie estas nek doloro, nek timo, venu kun mi. Tiaj ĉarmigaj fajretoj, tia belega fundo, priŝutita per konkoj. Kiel simple estus forgesi la lernejon, junu­linojn, lernejanojn, la ŝipon kun oraj veloj - scii nenion, simple ekkredi, ke la Vojo ne ekzistas, kaj resti ĉi tie por ĉiam. Tim jam staris en akvo ĝisgenue, la Vojo malleviĝis, blanka mano de Mari estis etendita al li. Ŝi tiel amas lin, kaj li estos kun ŝi ĉiam. Agrabla langvoro kaptis lian animon, li ekis antaŭen. Lasta puŝo - ekvidi ŝiajn okulojn, tiajn bonvolajn, ĝuste ilin li ne forgesis. Tim levis la kapon. Kaj renkontis la malplenan rigardon de la fantomo. Indiferentajn fremdajn okulojn. La dolĉa langvoro malaperis. Tim rekonsciiĝis, forturniĝis kaj malrapide ekiris foren, afable ekflamis la ora kandelo en lia mano. Lin atendas la Vojo, lin atendas Inga. La fantomo malantaŭ li ankoraŭ minuton rigardis al li, poste same indiferente malleviĝis en la akvon, solviĝinte en komuna rondodanco de elfoj, fantomoj kaj bluaj lanternoj.
Kaj jen jam la freneza mara balo restis fore mal­antaŭe, la mara surfaco iĝis velure-nigra, kaj la mal­amon kaj maltrankvilon anstataŭis kvieta laco. Tim kuŝis, tutkorpe etendiĝinte sur la Vojo kaj rigardis la stelojn. Atlaso de la stela ĉielo estis la unua libro, pri scio de kiu li fanfaronis antaŭ la geamikoj, kaj nun li serĉis en la alto konatajn konstelaciojn, penante almenaŭ iom deflankiĝi de la ĉi-tagaj eventoj. La matena sento de facileco kaj la deziro kuri mal­aperis senspure. La Vojo laŭ la maro evidentiĝis esti tro reala, kaj la iro laŭ ĝi jam ne ŝajnis facila. Ĉu ĝi subakviĝos, farinte lin, Timon, fantomo kun malplenaj okuloj? Kien ĝi gvidas, kaj kio atendas lin en la fino? Ĉu vere ekzistas Inga, kio ŝi estas, de kie ŝi povis ekscii, ke ekzistas li? Sed la steloj afable trembrilis, tute samkiel hejme, en mola bluo balanciĝis la figuro de la Granda Ursino, la laco superis lin. Tim kuntiriĝis kaj, varmiĝinte, ekdormis, ne sukcesinte rimarki, ke la gastama Vojo sub lia korpo iĝis mola, kvazaŭ somera nubeto.

***

La mateno estis malserena. Tim vekiĝis pro frosto, abomene kaptinta lian tutan korpon. Frosto ĉiam kunportas malcertecon kaj timon. Kaj se ekos tempesto? Kiel terure la ondoj levados kaj mallevados mincan strion de la Vojo! Aŭ entute disŝiros ĝin je pecetoj… Tim tuj forpelis tiujn pensojn. La hieraŭa vespero memorigis al li unu gravan regulon de ĉiuj fabeloj en la mondo: se vi ekiris por miraklo, bonvolu ne dubi pri ĝi, aliel ne atendu indulgon. Krome, la kandelo daŭre brulis, montrante la vojon. Tim iom kuretis por varmiĝi, kaj poste ekiris trankvile. La kutimo pensi ĉie kaj ĉiam ne lasis Timon ankaŭ ĉi tie. “Inga… Mi ja delonge ne kredas, ke inter homoj povas esti io efektive grava… Mi volis ami Mari, sed forgesis ŝin… Mi volus memori ĉiujn, kiuj vizitadis min vintre, dum mi malsanis, sed mi apenaŭ nomus eĉ duonon. Neniu ion ŝanĝos. Ami kaj amiki eblas nur ĝis vi nenion scias, ĝis vi ne komprenas aliajn homojn, simple elpensas iliajn aspektojn. Mi ne zorgu pri Inga. Simple mi trovis en la vivo tion, kion mi ne konas. La Vojon. La sola, kion mi volas, - estas trairi ĝin ĝisfine”.
- Sed se ĝi ne havas la finon?
Tim stumblis je propra piedo kaj apenaŭ ne falis en la plumbe-grizan maron.
- Mi ja silentis, ĉu vi pensojn legas, do?!
- Ja necesas almenaŭ pri io okupiĝi ĉi tie…
La kunparolanto estis junulo ĉirkaŭ deksepjara, samaĝulo de Tim. Iom maldika, minca, vila, li sidis, submetinte sub sin la krurojn, kaj penis rideti. Tamen li sidis en malgranda, fera, kiel por sovaĝa besto, kaĝo, balanciĝanta sur ĉeno. La ĉeno leviĝis al la similantaj grizan fumon nuboj.
Tim faris paŝon malantaŭen - tiu ĉi estas pli terura ol la hieraŭaj fantomoj. La korpo de la junulo estis same diafana, sed en la okuloj anstataŭ indiferento estis tia ĉagreno, ke Tim ekvolis plori. Eble, indus fuĝi, kiel hieraŭ, sed Tim denove vidis tion, kion li ne sciis. Do endis ekscii.
- Sed se la Vojo ne havas finon, frato?
- Do mi ĉirkaŭiros la Teron kaj revenos.
- Stulta, ĉu vi ankoraŭ ne komprenis, ke la Vojo havas nek spacon, nek tempon. Kiel tion koncernas la Tero?
- Ankaŭ vi, kiel mi vidas, sendolĉe vivas, fantomo de la Vojo.
- Ne juĝu pri tio, pri kio vi ne havas imagon! - rebatis la junulo. - Iru, kien vi volas, mi kraĉu.
Tim sidiĝis, montrante, ke li ne intencas foriri. Ekpluvetis. Kelkajn minutojn ili sidis en silento. Poste la fantomo ekparolis:

- Vi havas du animojn. Kaj kune ili estas stelo. Vi preskaŭ tenas ĝin en la manoj, ĝia sorĉa lumo ludas sur la Vojo. Kaj vi pensas, ke ĉiam estos tiel, ĉu?
- Mi ĝenerale nenion pensas kaj scias nek pri la kandelo, nek pri la Vojo.
- Sed mi scias. Mi ja ne havis kandelon, mi iris palpe, mi tre volis ĝisiri…
Ŝia nomo estis Mari. Ŝi iris rapide, kuris antaŭen, kaj mi trenis min post ŝi. Blinde, du paŝojn tage… Kaj poste mi komprenis, ke mi neniam atingos ŝin, ke tiu damnita Vojo ne havas finon. Mi frostis, tre frostis…
La junulo kuntiriĝis, kovrinte la vizaĝon per la gratitaj polmoj. Do ankaŭ fantomo povas gratvundi polmojn, provante rompi vergojn de la besta kaĝo.
- Kaj? - Tim leviĝis kaj venis pli proksimen al la kunparolanto.
- Kaj mi saltis suben, en la maron, tian varman, molan. Poste rekonsciiĝis ĉi tie. La Vojo ne havas finon, frato, ĝin ne eblas lasi.
- Ne eblas, se ne atingi la finon. Sed mi atingos.
La timo donis al Tim fortojn.
Ili ankoraŭ longe silentis, poste la junulo ŝovis la manon tra la krado, kunpreminte la ŝultron de Tim.
- Se… Se vi hazarde trovos ŝin, mian Mari… Diru al ŝi, ke mi iris. Bonvolu. La mano, kunpreminta la ŝultron, estis varma, la fantomo de la Vojo estis viva. “Ne lasu Dio, ke vi eksciu, kie estas via Mari. Vi trairis pli malproksimen ol ŝi, de ŝi venas nur frosto”, - pensis Tim.
- Jes, mi diros al ŝi.
- Dankon… Vidu, estis minutoj, kiam mi amis la Vojon… Kaj… Komprenu, tio, kion vi amas, devas havi nek komencon, nek finon.
- La Vojo havas finon, kaj mi iras al ĝi. Mi nenion kaj neniun amas, - decideme respondis Tim. La junulo nur ridetis.
- Restu ankoraŭ… Malvarmas ĉi tie, mi havas kandelrestaĵon, simplan kandelrestaĵon, sed fajro mankas.
Tim etendis al la junulo la kandelon.
- He, frato, tio ne estas via animo, vi ne povas dividi ĝin kun iu.
La fantomo proksimigis sian manon al la brusto de Tim, kaj post kelkaj sekundoj la kandelo iomete eklumis. Tim rigardis al la kunparolanto kaj ne rekonis lin: tia bona, ĉarma kaj malfeliĉa ŝajnis li nun. Larmoj ektremis en la okuloj de Tim.
- Kio do tio? - Li senhelpe kunpremis la fingrojn. - Mi neniam-neniam ploras!
- Vi fordonis al mi parton de la animo, al vi estas dolore, ĉar vi fordonis parton de vi mem, ĝuste tio estas amo, kiun vi ne kredas. Sed pro la amo oni ĉiam ploras. Nun iru.
Tim obeeme antaŭeniris, tuj kaj tuj rerigardante. Kaj, eble, kulpis la nebulo, eble, la larmoj ankoraŭ plenigantaj la okulojn, sed subite al li ekŝajnis, ke la kaĝo iĝis iom pli travidebla kaj io nova, akra, ĝoja pikis la koron. La junulo preskaŭ malaperis en la griza nebulo, kiam Timon atingis liaj vortoj:
- Via Inga havas rufajn harojn kaj grizajn okulojn! Kaj la antaŭa kandelo, kiun mi forbruligis, brulis de ŝia fajro!

***

La Vojo laŭ la maro definitive ĉesis esti ludo, ĝi ŝanĝadis Timon, ŝanĝadis sendevie. Tim ekde infanaĝo malestimis sinmortigantojn. Se vi ne havas fortojn por vivi, do ne indis, ke vi naskiĝu, kaj vi ne indas eĉ la plej malbonan rememoron. Sed la Vojo decidis aliel. Unuafoje en la vivo Tim sentis, ne volis senti, sed ĝuste sentis, ke ies sorto firmege ligiĝis kun lia sorto, ke aperis la homo, kiun li memoras. Kaj eĉ terure iĝis pro tio, kiel simple, kaj krome kun lia konsento, okazis tio, kion li ne kredis ekde la mondokomenco. Malgranda duonringo, simila al ĉielarko, leviĝis super la hela strio de la Vojo. “Ĉu la nova aventuro? Ĝi ĝojigas min. La Vojo ne ripetiĝas, la Vojo havas finon, kiun mi certe atingos”. Proksime la duonringo ĉesis ŝajni ĉielarko, kaj, diference de ĉio antaŭe renkontita ĉi tie, ĝi ne estis travidebla. Baldaŭ Tim distingis tutsupre belan kun brilanta kaj respegulanta skvamaro drakan kapon. La ĉielarko evidentiĝis esti la belega, kvazaŭ sur la bildo de la infana libreto, mara drako, englutinta propran voston. Foj-foje la besto sin tiris antaŭen, suprenlevante blankan akveraron, sed nur senhelpe turniĝis ĉirkaŭ la Vojo, jen plonĝante kape en la akvon, jen eksorante en senforta provo ŝiri la pal-oran strion kaj liberiĝi. Tim senpove mallevis la okulojn.
Poste, pli proksime al la griza, eĉ pli malserena ol la mateno, tagmezo, Tim ekvidis ĉe horizonto la insulon: malafablan peceton de roko, elstaranta el la maro, superkreskita de muskoj kaj nordaj, violkoloraj erikoj. Kvankam Tim iris la Vojon nur dum unu tago, li jam sopiris pri la tero, floroj, printempa, varma grundo, kaj li infanece ekĝojis, kiam li rimarkis, ke la vojo ĉirkaŭas la insulon kiel maŝo kaj nur poste iras plu, en la grizan, maltrankvilan maron. Ĉirkaŭirante la insulon, Tim iratingis nejunan sinjoron en multekosta kostumo. La lasta estis tiom enpensiĝinta, ke li eĉ ne rimarkis lin.
- Bonan tagon! - Tim ridetis, antaŭsentante novan lecionon, kiun instruos al li la Vojo.
- Kaj al vi bonan tagon, juna sinjoro!
- Kia bela erikaro, tie, sur la insulo, ĉu ne? Se mi ne timus perdi la Vojon, mi nepre naĝus al ĝi, sidus sur la tero, kolektus florojn. Eble, tie, interne, eĉ la fragoj jam maturiĝis. Aŭ fruas ankoraŭ, kiel vi pensas?
- Eĥ, infanoj-infanoj, - tute oldulmaniere suspiris la kuniranto. - Vi ankoraŭ eĉ ne sukcesis ellerni, ke ĉiuj floroj kaj beroj estas tute similaj, kaj ankaŭ la insuloj, kaj vivoj, kaj vojoj. Vi iras al io nova, sed venas tien, de kie vi komencis la vojon. Kaj, ĝenerale, eĉ ne estas diferenco, ĉu vi vivis aŭ ne. La viro elprenis el la poŝo de la jako ĉifitan cigaron kaj portis ĝin proksimen al sia brusto. La cigaro nevolonte, malrapide ekbrulis. Ankaŭ tio estis fajro de la animo, kaj, eble, ĝi estis la lasta cigaro, por kiu sufiĉis la fajro.
Unuafoje dum la tempo, pasigita sur la Vojo, Timon kaptis vera teruro. Ja li mem, Tim, ankoraŭ unu tagon antaŭe absolute certis, ke ĉiuj liaj geamikoj similas, ke en la mondo ne ekzistas diversaj floroj kaj beroj… Aspektus bone li post kelkaj jaroj, ekfumanta cigaron de la estingiĝanta fajreto de la propra, al neniu apartenanta animo… La vojo tre proksimiĝis al la insulo, kaj io tuŝis Timon je la vizaĝo. La branĉeto de eriko, rozkolora eriko. Tim ŝiris ĝin, por konservi por tiu terura tago, kiam al li denove ŝajnos, ke ĉiuj floroj en la mondo similas. Tim kaj la maljuna sinjoro ĉirkaŭiris la insulon. Tim rapidis plu, sed la kunvojano ne sekvis lin, li denove revenis al la maŝo. Kaj tiam Tim unuafoje rimarkis, ke tra ties korpo kaj kostumo li vidas blankan strion de la nebulo surhorizonte. Ne homo, plia fantomo de la Vojo.
- Kien vi? Ja vi iras laŭronde, sed la Vojo gvidas tien, foren.
- Ajna vojo gvidas laŭronde, knabo.
- Mi ĵus vidis la maran drakon, jen ĝi efektive estas kondamnita por la eterna rotacio laŭ la rondo, sed vi estas libera!
- Ni ĉiuj estas kondamnitaj, ankaŭ vi.
- Nenio simila! En la mondo ne ekzistas du samaj floroj, kaj ĉiu tago, de ni travivita, jam neniam ripetiĝos. La Vojo ne estas rondo. Ĝi havas la komencon, do ĝi havas ankaŭ la finon. Tim premis al la brusto erikbranĉeton. Samsekunde la Vojo ektremis pro fortega tondro, la fulmo ŝiris grizan ĉielon. Kaj poste suronde glitis io granda, hela. La mara drako levis sin super la akvo kaj, belega, libera, ekflugis al la horizonto.

***

Tim iĝis pli kaj pli meditema, la Vojo laŭ la maro akiradis pli kaj pli seriozan sencon. Gaja okupo dum horo de anima enuo transformiĝis en aventuron, kies prezo povis iĝi la vivo. Nun tiun aventuron eniris aliaj homoj. Tie, surtere eblas eniri domon de la homoj, kaj eliri el ĝi, ne lasinte spuron. Sed tie ĉi renkontiĝis ne homoj, sed sortoj, kaj ĉiu lasis en la alia neforigeblan spuron. Antaŭe Tim sciis kaj komprenis ĉion, nun li vidis nur strieton de lumo sur­akve - kelkajn paŝojn antaŭen kaj kelkajn paŝojn malantaŭen. Kaj la Vojo plaĉis al Tim pli kaj pli, kutime enpensiĝema kaj preskaŭ moroza, nun li ĝojis, ke li vidas ĝin, ke al li sufiĉas fortoj iri laŭ ĝi, ke lia korpo ankoraŭ plenas je fortoj, ke li neniam iĝos travidebla, li ne estas fantomo de la Vojo, li kredas ne nur je tio, ke la Vojo ekzistas, sed ankaŭ je tio, ke ĝi havas finon, ke ĝia ekzisto mem havas sencon.
La ĉielo estis ankoraŭ malserena, tial la krepusko venis frue, sed eĉ la fojfoje gutetanta pluveto estis sentruda kaj varma. Fakte, samkiel dum ajna griza tago, la tempo pasis iom pli longe, ol ĝi pasas kutime, Tim preskaŭ ekenuis, sed baldaŭ ekvidis antaŭe alian vojiranton. La junulo kun kravato kaj okulvitroj, glate kombita kaj pure razita, sidis rande de la Vojo kaj skribis ion en la metita sur la genuojn kajero. Tim scivoleme rigardis trans lia ŝultro, la kvadratita papero estis plenskribita per formuloj. La junulo eĉ ne rimarkis, ke iu venis. Li abrupte substrekis la ricevitan rezulton kaj saltis sur la piedojn, kolere tradentis:
- Ne, la Vojo laŭ la maro ne ekzistas, ĝi ne povas esti!
Tim atendis, ke la Vojo malaperos sub la piedoj de la junulo-matematikisto, tio estas la leĝo de ajna fabelo. Tim nur ĵus rememoris ĝin. Sed la junulo staris sur la Vojo, kaj la mara akvo ne tuŝis eĉ liajn ŝuplandojn.
- Vi staras sur la Vojo kaj ne kredas, ke ĝi ekzistas, ĉu? - informiĝis Tim.
- Pli malbone! - la kunparolanto furioze ĉifis la kajerfolion kaj svinge ĵetis ĝin en la maron, tiom malproksimen, kiel li povis. - Ĉu vi renkontis jam tiun suicidulon, kiu sidas en la kaĝo? Li plu revas trovi sian knabinon, kiu kvazaŭ atingis preskaŭ la finon de la Vojo.
Tim ekvolis svinge vangofrapi la junulon, ne li juĝu pri tio, okulvitrulo-matematikisto. Sed la scivolemo estis pli forta:
- Jes, mi renkontis, - respondis Tim.
- Do jen, li legas la pensojn de ĉiuj preterirantoj, scias, ke lia Mari estas la plej neglektinda el la fantomoj, rondodancanta kun marvirinetoj komence de la Vojo. Kiel mi mokridis pri li, kiel mi lin malestimis! Kiel eblas kredi je io, kiam vi ĝuste scias, ke ĝi ne ekzistas kaj ekzisti ne povas?! Deliraĵo…
- Sed ja almenaŭ io devas subteni lin… - Al Tim iĝis netolereble malĝoje, kial li mem povis ne ekvidi tion, ne paroli pri tio kun la junulo, kiu nun estas ligita kun li por ĉiam?
- Mi plej multe en la mondo malŝatas homan stultecon. Malamegas! Mi trairis ankoraŭ malmulte, mi ne volis dormi, mi decidis okupiĝi pri la ŝatata afero - solvado de fizikaj kaj matematikaj taskoj. Kaj tiam mi hazarde pruvis, ke la Vojo ne ekzistas. Tio ĝenerale ne povas esti. Mi freneziĝas, mi rekal­kulis kelkcentfoje, mi timas pensi, kiom da jaroj pasis, sed tiu damnita Vojo ne deziras malaperi! - Kaj la junulo tutforte piedfrapis. Se la Vojo ne estus teksita el apenaŭ distingebla lumo, sed envere estus materia, ĝi verŝajne rompiĝus, tiom da fortoj kaj mal­amo li enmetis en tiun frapon.
Poste la junulo reeksidis, prenis la kajeron kaj komencis kalkuli. Tim sidiĝis apude, decidinte permesi al si iom ripozi. La junulo longe skribadis, poste levis la lacajn okulojn al la grizaj nuboj. Lia rigardo ŝanĝiĝis, li ne simple rigardis, li admiris la densan nebulon, maron, ekpendintan enfore striitan pluvan pelerinon. “Amuza sorto, - pensis Tim, - freneze ami kaj kredi ion kaj malŝpari la tutan vivon por pruvi al si: tio, kion vi tiel amas, por vi ne ekzistas”.
- Vi, verŝajne, opinias, ke mi estas absoluta idioto, ĉu? - li denove ĉifis en la mano plenskribitan kvadratitan folion. - Nu kiel, kiel eblas kredi je tio, kio ne ekzistas!
Tim silente ŝultrumis. Malheliĝis, tempis serĉi lokon por noktumado, kaj noktumi kun tiu stranga junulo li ne emis. Kvankam ankaŭ tiu estis siamaniere malfeliĉa kaj siamaniere prava, sed Tim jam komencis vidi la principon de la Vojo. Li postrigardis nur unufoje, por vidi, ĉu la horizonto videblas tra la korpo de la matematikisto, ĉu li jam iĝis la sama fantomo de la Vojo, kiel ĉiuj antaŭaj renkontitoj. Sed la krepusko jam densiĝis super li, kaj ekzakte respondi al sia demando Tim ne povis.
Tamen la aventuroj de tiu tago ankoraŭ ne finiĝis. Rekte antaŭ Tim, sur la lumanta strieto de la Vojo staris kruda ligna pordo kun fera tenilo. Fermita pordo. La humoro estis brava, bona, li eĉ imagis, kiel amuze de tie supre aspektus kverka pordo, staranta marmeze. Ajnokaze, ja eblas plonĝi en la maron kaj elplonĝi de alia flanko. Ja Tim bonege naĝas. Kvankam li jam sciis, ke tion li ne bezonos. Se eĉ erikoj surinsule kreskis ne simple tiel, do ankaŭ la pordo havas sencon. Jes, ĝuste tiel, la aŭdon de Tim, aŭ al li tio nur ŝajnis, atingis la flustro: “Fermu la okulojn, rememoru la Vojon kaj diru, kion vi komprenis pri ĝi, trairinte ĝian unuan parton”. Tim fermis la okulojn.
- Je la Vojo necesas kredi - se vi dubos - do vi tuj por ĉiam iĝos fantomo, - la pordo knaras, sed ne malfermiĝas. - Necesas kredi, fidi al la Vojo, ĉiam vidi en ĝi sencon, - faras la novan provon Tim. La pordo iom malfermiĝas. - Ĉar vi povas kredi aŭ ne kredi kaj ne endas serĉi ion mezan. Tute nenion.
Post la plene malfermita pordo la Vojo iĝas iom pli larĝa, enfore videblas lumturo. Tim kuŝiĝis, ankoraŭ kelkajn minutojn rigardis al ĝia afabla rufa lumeto, poste dolĉe ekdormis, denove ne rimarkinte, kia mola iĝis la Vojo sub lia dorso.



Pliaj ĉapitroj:

http://fabelo.trovu.com/fabelaj_noveloj

Published at 10:18 ( 2 comments / 102 visits )
This post is public

October 31, 2009

Poma kuko por Halovino

Poma kuko por Halovino
Poma kuko por Halovino

Ni kun Anna (www.ipernity.com/home/108484) kreis ludon pri Halovino. Eblas ludi en ĝin en nia retejo:

fabelo.trovu.com/poma_kuko

Published at 09:40 ( 3 comments / 83 visits )
This post is public

September 8, 2009

Kolektado de fungoj...

Ni la duan semajnfinon kolektas fungojn. Fotoraporto ĉe Anna:

www.ipernity.com/doc/108484/album/147764

Published at 17:45 ( 12 comments / 402 visits )
This post is public

August 26, 2009

Nia E-somero: 94-a UK en Bjalistoko

Pasis preskaŭ monato de tiu tempo, kiam mi revenis de 94-a UK en Bjalistoko. Nun mi povas trankvile verki pri miaj impresoj, rilataj al sendube plej grava Esperanto-evento de la jaro.

Salono "Zamenhof"
Salono "Zamenhof"
Kvanto da partoprenantoj. Kongreson partoprenis iom pli, ol 1800 esperantistoj. Por Bjalistoko tio estis ege malmulte. Oni povas supozi tute diversajn kaŭzojn de tio: tutmonda ekonomika krizo, ne sufiĉa reklamado de la kongreso, "interretiĝo" de esperantistoj, malbona organizado dum la antaŭa UK en Roterdamo... Kiu kaŭzo estas la plej reala?

Loka registaro kaj loka efiko. Urbestro de Bjalistoko, diversaj parlamentanoj kaj aliaj regionaj kaj tutpollandaj gravuloj faris ĉion por tio, ke UK estu tre sukcesa kaj pli multe da diversaj amaskomunikiloj eksciu pri ĝi. Bjalistoko iĝis preskaŭ tute esperanta urbo. Preskaŭ ĉiu loĝanto almenaŭ ion aŭdis pri Esperanto: tra la tuta urbo estas starigitaj anonctabuloj pri Esperanto-lokoj de la urbo, en la centro funkcias "Cafe Esperanto", Esperanto-centro, abundis Esperanto-flagoj ks. Dum la kongreso urbo plenplenis de kongresanoj, kiuj preskaŭ tutdiurne vagadis tra ĝiaj stratoj, pro tio multaj restoracioj, picejoj kaj kafejoj profitis okazon fari menuojn, anonctabulojn kaj diversajn aliajn reklamaĵojn en Esperanto (aŭ io simila al Esperanto :) ). Pluraj koncertoj kaj teatraĵoj estis organizitaj ekster la kongresejo en diversaj partoj de Bjalistoko. Pro tio miloj da loĝantoj de Bjalistoko povis ĝui fruktojn de la esperanta kulturo. Ĉu tio tutcerte utilas por disvastigo de Esperanto? Mi kredas, ke jes, sed ĉu ni povas trakti tiun ĉi efikon sufiĉe serioze? Kion ĝi donas al ni, esperantistoj?

Libroservo
Libroservo
Libroservo kun pli, ol 9000 titoloj. Ni kun Anna reprezentis eldonaĵojn de eldonejo Impeto en la speciala budo, kiu staris apud la libroservo. Ni tre ĝojis renkonti tie multajn malnovajn kaj novajn amikojn, homojn de la tuta mondo, kiuj interesiĝas pri arto, same kiel ni. Vendado de libroj en la libroservo estis tre malvigla. Se kompari kun Roterdama UK - duoble, aŭ eble eĉ trioble malpli vigla. Mi kredas, ke pro fora situo de konstruaĵo de la libroservo, eble triono de kongresanoj eĉ ĝenerale ne trovis ĝin kaj vizitis neniam, malgraŭ multaj informoj kaj direktiloj. Ĉu literaturo jam ne plu estas grava parto de Esperanto-kulturo? Mi kredas, ke esperantistoj simple ne sukcesis trovi la libroservon en fremda lando :)

Arta programo. Ĝi estis tre varia, multe pli, ol dum Roterdama UK. Okazis ĉiutage kelkaj koncertoj, teatraĵoj ks., kiuj povis allogi homojn de ĉiuj aĝoj kaj gustoj. Ĉu arto en Esperanto povas konkurenci kun la arto en la aliaj lingvoj?

Suficxe for de la urbocentro kaj kongresejo eblas renkonti reklamon en Esperanto
Suficxe for de la urbocentro k…
Manĝado, trinkado kaj drinkado. Tiuj aferoj estas ege mallmultekostaj en Pollando. Ni povis manĝi en kafejoj, aŭ eĉ en restoracioj kaj pagis same, aŭ eĉ malpli koste, ol ni aĉetus manĝaĵon en vendejo de Moskvo kaj kuirus ĝin memstare. Unu nia amiko el Nederlando eĉ ŝercis, ke li aĉetas en la kafejo bieron kaj oni donas al li picaon senpage :). Organizantoj de la kongreso bonege solvis problemon kun nutrado de la kongresanoj: en/apud la kongresejo funkciis kelkaj kafejoj kun tre malmultekosta, kvalita kaj bongusta manĝaĵo.

Etoso. Ĝi estis bonega! :)

Published at 08:10 ( 43 comments / 679 visits )
This post is public

August 9, 2009

Fotoj de UK

Fotojn de Bjalistoka UK vi povas trovi en nova albumo:

http://www.ipernity.com/doc/55113/album/142248

Published at 20:17 ( 7 comments / 439 visits )
This post is public

July 29, 2009

Nia E-somero: ankoraŭ pri la antaŭkongreso

Pli ol 130 metroj sub tero en salminejo
Pli ol 130 metroj sub tero en…
Vespere de la lasta tago de la antaŭkongreso, kiam ni promenis al ligna preĝejeto, kiu situas apud nia ripozloko, kaj tra la montara arbaro, ni havis lastan vespermanĝon kaj ion similan al la adiaŭa vespero.

Frumatene de la sekva tago ni startis al urbo Wieliczka, kie ni vizitis unikan kaj mondfaman salminejon. Tie ni malsupreniĝis je 130 metroj profunden kaj pasigis ĉirkaŭ du horojn sub tere. Tio estis verŝajne la plej bona kaj memorinda ekskurso dum la antaŭkongreso.

Supre, sur la tero, salminejoj aspektis, kvazaŭ malgranda vilaĝa dometo. Nur malgranda tureto supre de la domo diferencigis ĝin de la aliaj konstruaĵoj. Ene oni rekonstruis stilon de minejo de la komenco de la 20-a jarcento.

Komence, ĝis profundo de ĉirkaŭ 60 metroj, ni malsupreniĝis per terurega malgranda malluma metala lifto, en kiu ene estis po 8 personoj samtempe kaj preskaŭ mankis spaco inter la homoj. Tie ŝajnis, ke tio estas vera funkcianta minejo. Sed iom poste, post kelkcent paŝoj, ni venis al granda ĉambro-kavo, kie situis statuoj de antikvaj laboristoj de la minejo, kreitaj plene el salo. Ĉiu sekva ĉambro, kiu aperis el la mallumo, montris iun scenon pri laboro en la antikva salminejo aŭ minejan legendon. Tiel ni promenis ĉirkaŭ horo kaj poste malsupreniĝis pli profunden ankoraŭ je 30 metroj. Komence tie ni ekvidis subteran lagon kaj havis eblecon gustumi salan akvon el subtera fonto. Sed la plej mirinda atendis nin antaŭe: mallarĝa ŝtuparo, kreita el salŝtonoj, kondukis nin al mineja preĝejo, kie ĉiuj monumentoj, altaro, planko, plafono ks. estas kreita el salŝtonoj. Ĝi estas ne malpli granda, ol mezgranda preĝejo.

Vespere ni havis eblecon iom promeni en centro de Krakovo, post kio ni vespermanĝis kun partoprenantoj de ILEI-kongreso kaj startis per nokta trajno al Varsovio, kie nin atendis buso ĝis Bjalistoko kaj kongresejo.



Vidu fotojn de nova albumo, kie estas salminejo ktp.

Published at 19:02 ( 6 comments / 261 visits )
This post is public

July 23, 2009

Nia E-somero: antaŭkongreso el revoj

Por trafi la 18-an de julio al “Antaŭkongreso el revoj” ni bezonis fari rilative grandan vojon. Komence ni veturis per buso el Tiĥvin, kie okazis TEMoj, al Peterburgo. Tie ni promenis kelkajn horojn kaj post tio veturis per internacia buso tra limo al Riga, ĉefurbo de Latvio, kie ni promenadis ĉirkaŭ 10 horojn, atendante sekvan buson, kiu veturigis nin al Krakovo. En Riga ni trairis preskaŭ tutan historian parton de la urbo. Plej parto de loĝantoj (vendistoj, kelneroj ks.) parolas rusan lingvon, do ni ne havis ajnajn problemojn por komuniki.

Tio estas mia unua sperto partopreni en antaŭkongreso de UK. Al belega montara ripozejo, kiu troviĝas apud urbeto Zlockie venis ĉirkaŭ 30 personoj el tute diversaj landoj. Malgraŭ tio, ke aranĝon partoprenis tiom malmulte da esperantistoj, ĝi havis bonegan esperantan etoson.

Nun mi ne havas tempon por multe rakonti, sed provos tion fari kurte.

Sabate, la 18-an de julio ni venis al Krakovo, kie pro mistikaj :) cirkonstancoj maltrafis al buso de esperantistoj, kiu veturis al nia ripozdomo. Sed tamen Halina Komar (ĉeforganizanto de antaŭkongreso) telefonatingis min. Post tio ni akiris taksion kaj “postkuris” buson kaj feliĉe enbusiĝis. Post longa veturado en sufoka malnova buso ni finfine alvenis al ripozdomo “Geovita” en Zlockie. Vespere ni havis trankvilan “interkonan vesperon”.

Dimanĉe ni veturis al la apuda ripozdomo “NESTOR” (ĉirkaŭ 5 km for), kie samtempe okazas IKBE-kongreso, kie ĝuis dancojn kaj kantojn de pluraj lokaj folkloraj ensembloj. Vespere Roman Dobrzynski rakontis pri infandomo “Bona Espero” en Brazilo kaj pri lia nova libro. Ankaŭ germana magiisto Don Espero prezentis lian bonegan magian spektaklon, dum kiu Anya eĉ gajnis malgrandan verdan steleton :) .

Lunde post la tagmanĝo ni havis bonegan kaj ne enuan (kiel okazas kutime) ekskurson al urbo Krynica, kie en grandega trinkejo (en Pollando oni nomas ĝin “Centra Trinkejo”) ni gustumis diversajn specojn de saniga minerala akvo. Poste ni veturis al “Reĝlando de abeloj”. Tio estas granda abelejo kun muzeo de abeloj, preĝejo de abeloj, vendejo kaj kafejo. Tie ni povis vidi, kiel oni prizorgas abelojn kaj gustumi diversajn mielajn manĝojn kaj trinkaĵojn (eĉ mielan vinon).

Marde ni ekskursis al Stary Sacz kaj Nowy Sacz, kie en preĝejo estis koncerto de klasika muziko.

Merkerede ni veturis per buso al urbo Zakopane, kiu troviĝas apud Tatry-montaro, kie ni iom promenis kaj poste ni flosis dum 2.5 horoj laŭ rivero Dunajec, kiu fluas inter la montoj. Belegaj lokoj!

Hodiaŭ ni ĝuas la lastan tagon de antaŭkongreso kaj morgaŭ ni forveturos al Krakovo, de kie ni startos per la trajno al 94a UK en Bjalistoko.



P.S.: Per vortoj estas malfacile esprimi multon. Mi kreis albumon kun fotoj pri antaŭkongreso, kie vi povas vidi iom.

Published at 17:39 ( 3 comments / 181 visits )
This post is public

July 20, 2009

Nia E-somero: TEMoj

Mi kun Anna
Mi kun Anna
Mi promesis raporti al vi, karaj, pri nia vojaĝo. Do, jen. :)

Finiĝis la unua parto de nia somera Esperanto-vojaĝo. Ni sukcesis partopreni TEMojn en Tiĥvin de 12-a ĝis 16-a de julio. La renkontiĝo finiĝis 18-an, sed ni bedaŭrinde (aŭ ne :) ) devis veturi plu al suna urbo Krakovo, kie la 18-an komenciĝis “Antaŭkongreso el revoj”, de kie ni post ĉirkaŭ semajno veturos al UK en Bjalistoko.

TEMoj estis bonega renkontiĝo, kiu okazis en apudurba ripozbazejo. Ĝin partoprenis esperantistoj de preskaŭ ĉiuj aĝoj (sume pli ol 50 partoprenantoj). Eksterlandon reprezentis francoj kaj civitanoj de eksovetuniaj landoj (plej parte el Ukrainio). Varia programo, bona vetero kaj apuda lago ne permesis ripozi eĉ malfrue nokte. Unun vesperon ĉiuj partoprenantoj estis veturigitaj per speciala buso al urba “domo de kulturo” (aŭ palaco de kulturo :) ), kie okazis “Benefico de Mikaelo Bronŝtejn”. Estis interesa koncerto, sed tamen laŭ mi iom enua. Ĝenerala etoso de la renkontiĝo estis plaĉa por mi kaj estis malfacile por la animo forlasi ĝin.

En la libroservo dum TEMoj furoris novaj libroj de Mikaelo Bronŝtejn “Lecionoj por knabo” kaj “Kajto”. Kio temas pri nia nova libro “La tero, kiu volis forflugi” (kiun mi jam menciis): ni kunportis al TEMoj nur 20 ekzempleroj. 18 el ili estis venditaj preskaŭ tuje dum unuaj tagoj kaj 2 ekzemplerojn ni donacis al la amikoj.



Nun ni sidas en belega montara ripozloko apud Krakovo, sed pri tio mi skribos iom poste... :) Ĝis baldaŭ al ĉiuj!

Published at 10:09 ( 6 comments / 237 visits )
This post is public

July 10, 2009

Vojaĝo al UK

La tero, kiu volis forflugi
La tero, kiu volis forflugi
Finfine vizoj estis ricevitaj. Morgaŭ ni forveturas el Moskvo por partopreni sinsekve en tri diversaj E-renkontiĝoj: TEMoj en Tiĥvin, antaŭkongreso
en Krakovo kaj, kompreneble, al UK en Bjalistoko.
Ĵus el presejo aperis kunaŭtora libro de
Anna Striganova kaj mi, kiu enhavas
du filozofiajn fabelajn novelojn. Unun el ili eblas legi
en nia nova retejo,
kiun ni lanĉis antaŭ kelkaj tagoj. Ankaŭ ĝin eblos aĉeti en libroservo dum kongreso. La libro nomiĝas "La tero, kiu volis forflugi".
Dum Universala Kongreso ni reprezentos
eldonejon Impeto, kie ni havos budon dum Movada Foiro kaj
dum la tuta periodo en la kongresejo. Vi povas facile trovi nin laŭ afiŝoj, kiujn vi povas vidi en ĉi tiu artikolo.
Impeto afisxo 2
Impeto afisxo 2


Ĝis baldaŭ!
Impeto afisxo
Impeto afisxo


P.S.: Se mi havos retaliron, mi strebos skribi ion al blogo kaj aldoni fotojn pri vojaĝo eĉ dum ĝi, sed dume ni ne certas pri tio.

P.S.2:
Anna verŝajne kunprenos por montri kelkajn ŝiajn perlajn artaĵojn, kiujn multaj jam vidis en miaj
fotoj. Do, se iu el vi volas rigardi ilin, vi povas veni al nia budo kaj ni volonte montros. :)

Published at 17:55 ( 26 comments / 391 visits )
This post is public

June 23, 2009

Klaku.net: ĉu klaki?

Pasis jam preskaŭ duonjaro post tiu momento, kiam Joan Català transdonis al mi http://klaku.net por administrado, eventuala evoluigado ks. Tiam Joan fermis projekton kaj skribis ĉe ĝia ĉefpaĝo, ke li senreviĝis kaj ne pensas, ke ĝi estas daŭre bezonata al esperantistoj.

Post fermo de la projekto kaj preskaŭ tuja malfermo jam de mi, aperis multaj artikoloj pri ĝi en esperantistaj amaskomunikiloj (ekz. en la Libera Folio: http://www.liberafolio.org/search?SearchableText=klaku) kaj tio iom vigligis ĝin: komencis pli rapide kaj multe aperadi novaj artikoloj ks.

Sed tamen post iom da tempo, ĝi denove revenis al ioma stagnado, kion ankaŭ konstatas aktiva uzanto ombresaco : http://laherezulo.blogspot.com/2009/06/kroniko-de-morto-antausignita.html


Do kio plu? Ĉu estas senco iel evoluigi projekton? Eble indas aldoni novajn eblecojn, servojn? Aŭ ĝi jam ne havas iun grandan valoron kaj signifon?

Published at 22:11 ( 10 comments / 391 visits )
This post is public

June 14, 2009

Ĉu vi planas viziti UK en Bjalistoko?

Estas interese ĉu multaj anoj de Ipernity planas viziti UK-2009? Ĝis nun estas ne tre multe da aliĝintoj.

Published at 20:51 ( 76 comments / 1307 visits )
This post is public

September 23, 2008

Malnova artikolo

Ĵus mi trovis artikolon, kiu aperis en la revuo "Esperanto" antaŭ 14 jaroj. Interese kaj amuze :)

Voĉoj el la libroservo

La naŭjara Dima Ŝevĉenko transprenis iom el la ĵurnalistaj ŝarĝoj de via redaktoro. Jen fragmentoj de la intervjuoj kiujn li faris kun klientoj de la kongresa libroservo.

Kiujn librojn vi plej ŝatas?

Povilas Jegorovas (Litovio): La Jarlibron de UEA, ĉar tiun mi plej ofte uzas.


KIM Sihon (Koreio): Romanojn kaj lernolibrojn. Tamen mi ĵus aĉetis Hamleto en la traduko de Zamenhof.


Probal Daŝgupto (Bharato): Mi ŝatas novelojn kaj romanojn, iom malpli poezion.


Ĉu vi ion aĉetis?


Bildlibrojn por mia kvarjara filo: La ŝalmisto de Hamelin, la aliajn titolojn mi ne memoras.


Ĉu via filo ŝatas librojn?


Jes, ĉar li vidas ilin ĉiam en la domo. Kaj li vidas kiel liaj gepatroj senĉese skribas, do ankaŭ li prenas plumon kaj faras diversajn makulojn kaj strekojn. Mi tre ĝojas pri tio. Mi donas al li malnovajn Jarlibrojn de UEA por ludi, do li pensas pri onklo Zamenhof kaj onklo Hodler...
Eble li estos eldonisto...
Certe li tre longe ŝatos librojn, krom se li komencos malŝati siajn gepatrojn ... ankaŭ tio okazas. Ĉu vi ŝatis librojn kiam vi estis kvarjara?
Jes, sed mi ankoraŭ legi ne scipovis. Al mi panjo legis librojn kiam mi estis kvarjara.


Kaj al vi, ĉu plaĉas ĉi tie?


Agneta Emanuelsson (Svedio): Jes, plaĉas ke oni povas vidi la librojn, kaj poste mendi ilin.
Jes, ĉar oni kutime tra montrofenestro rigardas librojn, sed ni ne povas tiel rigardi.


Kion vi ŝatas legi?

Beatrice Clarke (Britio): La poezion de Auld. Kaj vi?
Aventurojn de Tinĉjo.

Dima Ŝevĉenko (Rusio)

Tiu ĉi artikolo ankaŭ estis publikita en mia retejo.

Published at 23:55 ( 20 comments / 1282 visits )
This post is public

August 18, 2008

VivĴurnalo

Amikoj, ĉu iu uzas VivĴurnalon? Mia estas:

retumanto.livejournal.com/

Published at 20:24 ( 6 comments / 928 visits )
This post is public

August 13, 2008

Vojaĝo al Universala Kongreso

Ni vojaĝis tra la Eŭropo kun moskva grupo. Sume estis vizititaj 12 landoj kaj multe pli da urboj. Parton de fotoj mi metis al ipernity. Iom poste mi trovos iom da tempo por aldoni ankoraŭ iom da fotoj kaj esprimi impresojn en vorta formo. Ilin mi aldonos ĉitien kaj al mia blogo:

retumanto.com/eo

Nun min atendas la laboro.

Published at 01:17 ( 4 comments / 678 visits )
This post is public

July 12, 2008

UK

Mi planas iom vojaĝi tra Eŭropo kaj viziti Roterdaman UK-on. Fotojn kaj impresojn mi publikigos ĉitie kaj en mia retejo.

Ĉu iu ankoraŭ planas partopreni ĉijaran UK-on?

Published at 21:14 ( 10 comments / 799 visits )
This post is public

July 6, 2008

Bakalavro!

Ĥo! Mi jam dum la semajno estas bakalavro pri ĵurnalismo! :))))

Published at 14:39 ( 12 comments / 638 visits )
This post is public


( 17 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Dima Ŝevĉenko

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...