Ekkono
 
 
Dum la tempopaso vi lernas,
            ke teni manon ne estas la sama
            kiel kateni animon
            kaj ke amo ne signifas sinapogon
            kaj akompano ne sekurecon.
 
Iom post iom vi lernas, 
            ke kisoj ne estas kontraktoj
            kaj donacoj ne egalas promesojn.
 
Kaj vi komencas
            akcepti viajn malvenkojn
            kun levita kapo kaj malfermaj okuloj,
            ne kverelante kiel infano.
 
Kaj vi lernas
            konstrui ĉiujn viajn stratojn sur la hodiaŭo,
ĉar la morgaŭo estas tro nesekura grundo.
 
Iom post iom vi ekkonos,
            ke eĉ sunbrilo brulvundas,
            se vi ricevas tro multe de ĝi.
 
Kultivu vian ĝardenon
            kaj mem ornamu vian animon per floroj
            anstataŭ atendi,
            ke aliaj plektu florkronojn por vi.
 
Kaj pripensu,
            ke vi vere povas elteni
            kaj vere estas forta.
 

Poemo de Kelly Priest, titolo kaj traduko de Dieter Dungert