About this blog

  • 29 posts
  • 8 608 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 28, 2009

Preĝo

Ho Sinjoro, donu al mi la trankvilon toleri tion, kion mi ne povas ŝanĝi, donu al mi la kuraĝon ŝanĝi tion, kion mi povas ŝanĝi kaj donu al mi la saĝon povi distingi unu de la alia.

Friedrich Christoph Oetinger (1702-1782), germana teologo kaj pietisto

Published at 15:18 ( 4 comments / 47 visits )
This post is public

March 8, 2009

Ŝerco de la tago

Progreso de la medicino



Du maljunulinoj interparolas:

„ Kiam mi ankoraŭ estis juna, mi ĉiam devis tute senvestiĝi, kiam mi konsultis kuraciston. Sed nun mi jam nur devas montri mian langon.“

„Nu jes, vere multege evoluis la medicino intertempe, ĉu ne?“



Published at 15:25 ( 3 comments / 444 visits )
This post is public

December 19, 2008

Demokratio

"Demokratio vivas per kompromisoj. Kiu ne kapablas fari kompromisojn, tiu ne taŭgas por demokratio."

Helmut Schmidt, iama federacia kanceliero der Germanio, kiu plenigos sian

90-an vivojaron la 23-an de decembro 2008

Published at 08:12 ( 11 comments / 487 visits )
This post is public

December 5, 2008

Ŝerco de la tago

En la zoologia ĝardeno

Juna paro iras en la zoologian ĝardenon. Antaŭ la kaĝo de gorilo ili rimarkas, ke la vira gorilo aparte interesiĝas pri la dekoltaĵo de la juna virino. Tiu amuziĝas pri tio kaj komencas lascive balanci la koksojn. La gorilo pli kaj pli nervoziĝas kaj ŝi komencas butonumi sian bluzon. La gorilo furioziĝas. Fine ŝi levas sian jupon. Nun la gorilo ne plu estas retenebla, flankenfleksas la latisan barilon kaj ekkuras al la virino.
"Ho, terure", ŝi krias, "kion mi nun faru?"
"Faru kiel ĉiam", proponas la viro, "diru al li, ke vi havas vian monataĵon aŭ migrenon."

Published at 14:38 ( 2 comments / 272 visits )
This post is public

December 2nd, 2008

Ŝerco de la tago

Savo de vivo

Fizikprofesoro en universitato klarigas al siaj studentoj aparte kompleksan koncepton, kiam subite studento interrompas lin per la vortoj:
"Kial diable ni devas lerni tiajn aĉaĵojn?"

"Por savi vivojn", diras la profesoro kaj daŭrigas
Post kelkaj minutoj la studento denove interrompas:
"Kiel do fiziko povas savi vivojn?"
La profesoro dum momento fiksrigardas la studenton kaj diras:
"Fiziko savas vivojn, ĉar ĝi detenas idiotojn de la studado de medicino!"

Published at 10:09 ( 3 comments / 255 visits )
This post is public

November 28, 2008

Sekureco

Post la starto de la pasaĝeraviadilo la stevardino turnas sin al la fluggastoj per la jenaj vortoj:
"Gesinjoroj, nia piloto ne nur bonege stiros la aviadilon, li ankaŭ estas kapablega paraŝutisto!"

Published at 14:10 ( 1 comment / 173 visits )
This post is public

November 25, 2008

Tempo



Ni ne havas tro malmulte da tempo, ni havas tro multe da tempo, kiun ni ne uzas!

Seneca (ĉ. 1-65 p.K.), romia filozofo

Published at 18:50 ( 2 comments / 137 visits )
This post is public

November 24, 2008

Pripensinda vero

Paco ne estas ĉio, sed sen paco ĉio estas nenio!

Eldiro de la iama germana federacia kanceliero Willy Brandt

Published at 08:09 ( 4 comments / 259 visits )
This post is public

November 20, 2008

Ŝerco de la tago

Inter politikistoj

Du politikistoj interbabilas:

La unua diras: "Kion vi antaŭ nelonge diris en via brila parolado pri la senlaboreco inter gejunuloj?"

La dua: "Nenion."

La dua: "Nu, tion mi ja scias, sed kiel vi vortumis tion?"

Published at 08:58 ( 2 comments / 177 visits )
This post is public

August 22, 2008

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (15-a parto kaj fino)

44. La sakranta rabenedzino
La edzino de iu rabeno estis fifama pro siaj ofte elbuŝigitaj blasfemoj, sakraĵoj kaj malbenoj.
Unu tagon ŝi diris al sia edzo:
"Mia patro - Lia memoro estu benata - diradis, ke se mi naskiĝus viro, mi sendube fariĝus `Hebrea grandulo`. Li ĉiam esprimis grandan bedaŭron, ke mi naskiĝis ino."
Ĝemis la rabeno kaj diris:
"Eĉ multe pli ol li, mi bedaŭras tion..."
Grava atentigo:
Per tiu ĉi ŝerco finiĝas tiu "rubriko" en mia blogo pro du kaŭzoj:
1. La aŭtoro resp. kolektanto de tiu kolekto de judaj ŝercoj kaj anekdotoj, JOSEF ŜEMER el Tel Avivo, planas eldoni la kolekton libroforme, (esper)eble jam venontjare kaj
2. Ĉiu ŝatanto/amiko de juda humuro povas tuj aliĝi al dissendolisto por ricevi ŝercon/anekdoton aŭtomate eĉ dufoje ĉiusemajne.
Do, bv. simple sendi retmesaĝon al la adreso
jshemer@actcom.net.il
nur kun la petvorto: "Sendu!"
Published at 09:54 ( 1 comment / 410 visits )
This post is public

August 15, 2008

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (14-a parto)

 

41. Eksjuda pastro
Ŝaul Meirson, usona judo, decidis kristaniĝi kaj fariĝi "Paul Maiers".
Post longa studado li fariĝas pastro.
Venis la tago en kiu li gvidis sian unuan meson antaŭ speciale invititaj altrangaj pastroj.
En la fino de la prediko, farita de la nova pastro, iras al li la kardinalo por gratuli lin.
"Pastro Maiers", li diras, "Estis bona via meso kaj perfekta via prediko. Sed mi petas vin, ke en la venonta fojo vi ne komencu la parolon per la vortoj "Karaj Gojoj".
 
42. Tio okazis iom antaŭ la dua mondmilito, kiam klera judo veturis per trajno de Bjalistoko/Bjelostoko al Kovno.
Li babilis (pli precize: monologis) kun sia goja najbaro kaj senĉese kaj fanfarone prezentis al li longan liston de mondfamaj judoj:
Moseo, Maimonides, Nostradamus, Albert Einstein, Heinrich Heine, Sigmund Freud, Karl Marx, Franz Kafka, L. L. Zamenhof, Leo Trotzki,  Stefan Zweig, Moses kaj Felix Mendelssohn, Rosa Luxemburg, Gustav Mahler, Henri Bergson, Baruch Spinoza, Walther Rathenau, Benjamin Disraeli, Emanuel Lasker, Marcel Proust, Leon Blum, Arnold Schonberg, Julian Tŭim ktp. 
 
Post 10 minutoj la aŭskultanto, ege tedita, ekkriis: "Je Jesuo kaj  Maria, ĉesu jam!"
Respondis la judo: "Ankaŭ judoj!"
 
43. Benita estonta edzino
 
Enkonduko:
En la ortodoksaj judaj komunumoj la konatiĝo cele al geedziĝo okazis pere de profesiaj svatistoj ("edzperantoj"). Ekzistas multaj ŝercoj pri tiu-ĉi temo.
 
Ŝerco:
La fraŭlo estis ege malbone surprizita kiam oni unuafoje prezentis al li la junulinon. Li prenis la svatiston flanken kaj flustris en lian orelon riproĉmaniere: "Kial vi venigis ŝin al mi? Ŝi estas malbela kaj maljuna, ŝi strabas kaj ŝi havas malbelajn okulojn kaj putrajn dentojn!"
"Vi ne devas flustri", respondis la svatisto, "ŝi estas ankaŭ surda."
 
Published at 09:32 ( 1 comment / 275 visits )
This post is public

July 26, 2008

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (13-a parto)

 

38. Tio okazis en vintra tago en la strato de rusia urbo. Judo renkontis tie sian konaton. Li komencis rakonti al li ion "gravan" kaj dum longa tempo parolis kaj parolis, dum la alia homo aŭskultas sed nenion diras.
Koleriĝis la parolanto kaj diris: "Mi parolas al vi jam dum 10 plenaj minutoj kaj vi havas nenion por diri, neniun konsilon por doni al mi, nenion por diskuti kun mi?!"
 Respondis la alia: "Ĉu vi volas ke en tia malbona vetero mi elpoŝigos miajn manojn?"
Klarigo: Kiam judo parolas, li ĉiam uzas ankaŭ la manojn. (= li parolas "per la manoj")
 
39. Mazal Tov *
Tre malĝoja eniras Miĥael Cohen en la oficejon de la juda komunumo. Li iras al la sekretario kaj diras: "Ŝmuel, mi venis por aranĝi la enterigon de mia edzino."
"Cohen", diris la sekretario. "Ĉu vi ne memoras ke ni entombigis vian karan edzinon antaŭ 2 jaroj?"
Respondis Cohen: "Certe mi memoras. Mi tre bone memoras tion. Sed tiam temis pri mia unua edzino. Nun mi venis pro la dua."
"Dua edzino?" diris la oficisto. "Mazal Tov! Mi ne sciis ke vi denove edziĝis!"
________________________________
* Mazal Tov - (Bonan fortunon/sukceson/sorton/feliĉon)
Hebrelingva gratulo uzata ĉe judoj dum festeno je naskiĝo, geedziĝo ktp.
(jide: Mazltov
 
40. Kariero
En trajno judo diras al la apude sidanta pastro: Mi miras ke vi elektis tiel senperspektivan profesion.
La pastro malkonsentas:
- Tute ne, mi povas progresi laŭ la ŝtupoj de la hierarkio kaj baldaŭ mi estos prelato.
- Kaj tio estas la fino?
- Tute ne, poste mi estos episkopo.
- Kaj poste?
- Nu, mi povos fariĝi ĉefepiskopo, kardinalo...
- Tamen ĉiam vi devos obei vian superulon.
- Ne ĉiam. Mi havas la ŝancon esti elektita papo.
La judo eĉ rilate al tia kariero ne montras entuziasmon. Tiam la pastro iom nervoziĝas:
"Vi eble volas, ke mi fariĝu Dio. Tion-ĉi ne povas atingi homa estaĵo."
Respondas tuj la judo:
"Tamen unu el la niaj sukcesis."
Published at 07:54 ( 1 comment / 288 visits )
This post is public

July 13, 2008

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (12-a parto)

 

35. Herŝel komencis rakonti ŝercon al sia amiko: "Mandelbaum kaj Rosenbaum veturis kune per la trajno..."
Tiam la amiko ĉesigis lin dirante: "Ĉesu vi kun via judaj ŝercoj. Jam tedis al mi de ili. Kial vi ĉiam rakontas nur pri judoj? Eble vi ŝanĝu foje la nomojn de la protagonistoj al tiuj de alia popolo?!"
Tiam Herŝel rekomencas: "Hashimoto kaj Suzuki veturis kune per la trajno, survoje al Bar-Micva de la filo de sia kuzo..."
 
36. Juda logiko
 
Post monatoj de intertraktado kun la aŭtoritatoj, iu Talmudisto (judo kiu dum jaroj kunstudas la Talmudon en judreligia seminario) de Odeso finfine akiris permeson viziti Moskvon.
Li surtrajniĝis kaj trovis liberan lokon. Ĉe la sekvanta haltejo envenis juna viro kaj sidiĝis proksime de li. La judo rigardis la novan najbaron kaj pensis: Tiu ĉi ulo ne aspektas kiel kamparano. Kaj se li ne estas kamparano, li probable venas de ĉi tiu distrikto. Se li venas de ĉi tiu distrikto, tiam li devas esti judo, ĉar finfine ĝi estas juda distrikto.
Sed de la alia flanko: se li estas judo, kien do li povus iri? Mi estas la sola judo en nia distrikto, kiu havas permeson veturi al Moskvo.
Aha, atendu! Ĝuste ekster Moskvo situas vilaĝeto nomata Samvet, kaj judoj ne bezonas specialan permeson por iri al Samvet. Sed kial li veturus al Samvet? Li certe estas iranta viziti unu de la judaj familioj loĝantaj tie. Sed kiom da judaj familioj estas en Samvet? Aha, nur du- La Bernsteinoj kaj la Steinbergoj. Sed ĉar la Bernsteinoj estas terura familio, evidente belaspekta ulo kiel li certe vizitas la Steinbergojn.
Sed kial li estas iranta al la Steinbergoj en Samvet? La Steinbergoj havas nur filinojn, du, do eble li estas ilia bofilo. Sed se li estas tia, kiun filinon li edzinigis? Oni diras ke Sara Steinberg edziniĝis al bela advokato de Budapeŝto kaj Ester edziniĝis al negocisto el Ĵitomer. Do li devas esti la edzo de Sara. Tio signifas ke lia nomo estas Aleksander Cohen, se mi ne eraras.
Sed se li venas de Budapeŝto, tial pro la antisemitismo kiun ili havas tie, li certe devis ŝanĝi sian nomon.
Kio estas la hungara ekvivalento de Cohen? Tio estas Kovacs. Sed ĉar ili permesis al li ŝanĝi lian nomon, li certe devus havi specialan statuson por ŝanĝi ĝin. Kio tio povus esti? Li certe devus esti doktoriĝinto de universitato. Nenio malpli ol tio.
En tiu ĉi punkto, sekve de tio, la Talmuda lernanto turnas sin al la juna viro kaj diras: "Pardonu min, d-ro Kovacs. Ĉu ne ĝenos vin se mi malfermos la fenestron?"
"Tute ne", respondis la surprizita kunvojaĝanto. "Sed de kie vi konas mian nomon?"
"Aha", respondis la Talmudisto, "Tio estas memevidenta".
 
37. Juda junulino (de ortodoksa familio) venigas unuafoje sian fianĉon Abrahamo al la gepatroj por vespermanĝo. Post la manĝo la patrino petas de la patro prezenti al la fianĉo diversajn enketajn demandojn.
La patro sidiĝas aparte kun Abrahamo kaj komencas "enketi":
Patro: "Kiuj estas viaj vivoplanoj?"
Abrahamo: "Mi studas en Jeŝivo." ("Jeŝiva": multjara juda seminario por studi la religiajn skribaĵojn kaj ankaŭ por fariĝi rabeno).
Patro: "Tre bele, sed kiamaniere vi prizorgos materie mian filinon, kiu kutimas je sufiĉe alta vivnivelo?"
Abrahamo: "Mi studos kaj Dio zorgos por ŝi."
Patro: "Kaj kiamaniere vi povos aĉeti por ŝi belan geedziĝan ringon, kiun ŝi ja meritas?"
Abrahamo: "Mi koncentriĝos je la studado kaj Dio prizorgos tion."
Patro: "Kaj kiu prizorgos la estontajn infanojn?"
Abrahamo: "Ne zorgu, sinjoro. Dio prizorgos ankaŭ ilin."
Pludaŭris la interparolo, tiel ke je ĉiu demando de la patro la junulo respondis per la sama frazo: "Dio prizorgos tion".
Post kiam la fianĉo iris hejmen, la patrino demandis la edzon: "Nu, kion vi parolis kun li?" Respondis la patro: Li ne havas laboron; li ne havas planojn; sed la bona afero estas, ke li pensas ke mi estas Dio.
Published at 08:49 ( 0 comments / 228 visits )
This post is public

July 11, 2008

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (11-a parto)

 

32. Ĉu vi kuiras ĉine?
 
Ajzik Kohen (Isak Cohen) manĝis en ĉina restoracio (same kiel ĉiu "bona" judo en Usono...) kaj babiletis kun la kelnero Ŭong Ĉong (Wong Chong).
 
Kohen: "Vi, ĉinoj, estas konsiderataj kiel tre saĝa popolo."
Ŭong: "Tio veras. Ĝi estas pro tio, ke nia kulturo estas tre antikva: 4,000 jarojn. Sed ankaŭ vi, judoj, estas tre saĝaj. Ĉu mi pravas?"
Kohen: "Jes, ni estas saĝaj. Nia kulturo aĝas 4,500 jarojn."
Ŭong: "Tio tute ne eblas! Kie do vi manĝis dum 500 jaroj?"
 
33. Juda patrino
Poldevena juda patrino Roza sidas ĉe la frizistino en Tel-Avivo (sub la harsekigilo...).
Frizistino: "Nu, kiel fartas via filino?"
Roza: "Sufiĉe bone, dank` al Dio. Ŝi edziniĝis al bonega viro, bonstata. Li havas tre bonan postenon en granda firmao kaj pro tio ŝi rezignis pri la laboro de sekretariino. Ŝi povas do sidi hejme sed devas nek kuiri nek purigi la hejmon, ĉar la edzo zorgis pri tio, ke ŝi havu kuiristinon kaj purigistinon. Li ankaŭ prizorgis por vartistino por la ĉarmaj 2 infanoj, do ŝi ne devas tro okupiĝi pri ili."
Frizistino: "Bonege. Kaj kiel fartas via filo?"
Roza: "Ho, li estis malbonŝanca kaj lia vivo estas malsukcesa. Li edziĝis al terura virino. Ŝi neniam kuiras kaj pro tio li devis dungi kuiristinon. Ĉar ŝi ne volas purigi la tapiŝojn kaj la polvon, li devis akiri purigiston. Li devas labori kiel azeno ĉar ŝi ne trovis laborlokon. Krome, pro tio ke ŝi neglektas mian nepon, li estis devigita dungi vartistinon."
 
34. Tre maljuna judino el Novjorko decidis prepari testamenton kaj prizorgi siajn "lastajn dezirojn".
Ŝi iris al la rabeno kaj diris: "Mi havas du lastajn dezirojn. Unue, mi volas ke oni kremaciu mian korpon. Due, mi volas ke oni dissemu la cindron super la grandvendejo Bloomingdales."
"Kial, s-ino Kuchenfresser?" demandis la mirigita rabeno.
Respondis ŝi: "Tiel ĉi mi estos certa, ke miaj du filinoj vizitos min du fojojn semajne."
Published at 09:09 ( 1 comment / 303 visits )
This post is public

July 6, 2008

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (10-a parto)

 

29. Diris pastro al judo:
"Se vi revenos al mi morgaŭ kaj deklaros, ke vi kredas pri la jenaj tri aferoj, mi donacos al vi 100 orajn monerojn. Jen la tri aferoj:
·    Jesuo Kristo naskiĝis al virino, sed lia patrino koncipiĝis de la Sankta Spirito.
·    Jesuo Kristo liveris al 5,000 homoj 5 panojn kaj 2 fiŝojn, kaj ĉiuj manĝis kaj plensatiĝis.
·    Oni krucumis kaj entombigis Jesuon Kriston, sed post 3 tagoj Li eltombiĝis kaj ekvivis."
Respondis la judo:
"Estimata pastro, vi petas de mi ion vere grandan, kiun mi ne povos plenumi sola. Permesu al mi aligi kunulon, kaj tiam ni ambaŭ plenumos vian peton."
La pastro estis kontenta kaj akceptis.
La morgaŭan tagon revenis la judo kun lia kunulo, kristano.
Diris la judo: "Estimata pastro, donu al mi la promesitajn monerojn."
Pastro: "Ĉu vi jam kredas pri la 3 aferoj?"
Judo: "Ni du - mi kaj mia nova kunulo, kiu staras antaŭ vi - kredas poparte:
·       Mi kredas ke Jesuo Kristo naskiĝis al virino. Ke lia patrino koncipiĝis de la Sankta Spirito- pri tio kredas mia kunulo;
·       Mi kredas ke Jesuo Kristo liveris al 5,000 homoj 5 panojn kaj 2 fiŝojn. Ke tio sufiĉis por satigi ilin - pri tio kredas mia kunulo;
·       Mi kredas ke oni krucumis kaj entombigis Jesuon Kriston. Pri tio, ke Li post 3 tagoj eltombiĝis kaj ekvivis, pri tio kredas mia kunulo..."
 
30. Okazis entombigo de fama riĉulo. La ĉareton, kiu portis la mortinton, sekvis plorantaj parencoj kaj geamikoj.
Alvenis fremda homo kaj aliĝis al la grupanoj, same ploranta.
Demandis lin unu de la proksimuloj: "Kial vi ploras? Vi ja ne estas parenco de la mortinto."
Respondis la ulo: "Ĝuste pro tio mi ploras..."
 
31. Fiera juda patrino sendis sian filon al la lernejo unuafoje.
"Estu bona knabo, mia BUBALE (ĝenerala karesnomo por infanoj, en la jida lingvo)!", ŝi diras. "Gardu vin kaj pensu pri Panjo, DOLĈAĴO! Panjo amegas vin, SUKERAĴO! Venu poste hejmen rekte per la buso, MIELO."
Posttagmeze ŝi atendas la buson kiu revenigas sian filon. Vidante lin ŝi demandas: "Kion mia AMO lernis en la unua tago?"
Respondis la knabo: "Mi lernis ke mia nomo estas David."
 
Published at 09:56 ( 4 comments / 366 visits )
This post is public

July 4, 2008

Ekkono (II)

 

Ekkono (II)
 
Kiam la lasta arbo estas faligita, la lasta fiŝo kaptita kaj la lasta rivero venenigita, tiam vi komprenos, ke monon oni ne povas manĝi.
 
Malnova indiana popola saĝo
Published at 07:03 ( 3 comments / 282 visits )
This post is public

July 3rd, 2008

Vivkoncepto

 

Pri mia rilato al la alia
 
 
Vi kaj mi havas interrilaton, kiun mi ŝatas.
Mi scias, ke ni ambaŭ celas kontentigi niajn bezonojn.
 
Se vi per via konduto malhelpas la realigon de miaj bezonoj,
mi diros al vi tute malkaŝe kaj sincere kiel mi fartas,
por ke vi ĉiukaze povu ŝanĝi vian konduton.
Kaj mi konfidas al tio, ke ankaŭ vi diros al mi,
se mia konduto malhelpas la kontentigon de viaj bezonoj.
 
Se ni havas konflikton, ni kune serĉos solvojn,
kiuj kontentigas la bezonojn de ĉiuj tiel,
ke estos nek gajnantoj nek malgajnantoj.
 
Se vi havas problemon kontentigi viajn bezonojn,
mi akcepteme kaj kompreneme aŭskultos vin
por tiel ebligi al vi trovi solvojn,
kiuj konvenas al vi,
anstataŭ trudi al vi mian solvon.
Kaj mi esperas, ke ankaŭ vi tiamaniere
aŭskultos min, se io okupas min.
 
Tiel ni ambaŭ povos evoluigi kaj realigi niajn kapablojn.
Kaj ni povos havi kontentigan interrilaton
surbaze de respekto, amikeco kaj amo. 
Published at 08:08 ( 2 comments / 267 visits )
This post is public

July 1st, 2008

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (9-a parto)

 

26. Pastro diris al rabeno: "Vi, judoj, studas Talmudon la tutan tempon. Kion vi gajnas de tio? Vi ja ne estas pli saĝaj ol ni, nejudoj?"
Rabeno: "Ĉu mi pruvu al vi ke vi eraras?"
Pastro: "Jes."
Rabeno: "Mi prezentas al vi demandon: du homoj falas de la tegmento tra la kamentubo. Unu eliras malpura sed la alia - pura. Kiu el ili iros lavi sin?"
Pastro: "Tre simple. La malpurulo iros lavi sin kaj la purulo ne."
Rabeno: "Mi diris al vi ke vi ne sukcesos kompreni. La respondo estas tute mala: La pura homo rigardas sian kolegon, vidas ke li estas malpura, pensas ke ankaŭ li estas malpura kaj tiam li iras lavi sin. De la alia flanko, la malpurulo rigardas la purulon, vidas ke li estas pura, pensas ke ankaŭ li estas pura kaj tiam li ne iras lavi sin."
Pastro: "Pri tio mi ne pensis. Bv. nun demandi al mi ion plian."
 Rabeno: "Jen io plia: du homoj falas tra la kamentubo. Unu eliras malpura kaj la alia- pura. Kiu el ili iros lavi sin?"
Pastro: "Tre simple. La pura homo rigardas sian kolegon, vidas ke li estas malpura, pensas ke ankaŭ li estas malpura kaj tiam li iras lavi sin. La malpurulo rigardas la purulon, vidas ke li estas pura, pensas ke ankaŭ li estas pura kaj tiam li ne iras lavi sin."
Rabeno: "Vi denove eraris. Jen la ĝusta respondo: La purulo rigardas la spegulon, vidas ke li estas pura kaj ne iras lavi sin. La malpurulo rigardas la spegulon, vidas ke li estas malpura kaj iras lavi sin."
Pastro: "Sed vi ne diris ke troviĝas tie spegulo!"
Rabeno: "Ĝuste tio estas la afero kiun vi ne povis kompreni: Laŭ la talmudo oni devas pensi pri ĉiuj eblecoj!"
Pastro, ĝemanta: "Bone. Ni provu denove!"
 
Rabeno: "Nun la lasta fojo. Aŭskultu bone: Du homoj falas tra la kamentubo. Unu eliras malpura kaj la alia- pura. Kiu el ili iros lavi sin?"
 
Pastro, ridetanta: "Tio estas tre simpla:
a. Se ne estas tie spegulo- La pura homo rigardas sian kolegon, vidas ke li estas malpura, pensas ke ankaŭ li estas malpura kaj tiam li iras lavi sin. La malpurulo rigardas la purulon, vidas ke li estas pura, pensas ke ankaŭ li estas pura kaj tiam li ne iras lavi sin."
b. Se estas tie spegulo: La purulo rigardas la spegulon, vidas ke li estas pura kaj ne iras lavi sin. La malpurulo rigardas la spegulon, vidas ke li estas malpura kaj iras lavi sin."
Rabeno: "ne, vi denove eraras: Bonvolu klarigi al mi kiel povas esti, ke kiam du homoj falas tra la kamentubo, unu eliras malpura kaj la alia- pura?"
 
****************************************************************************** 
 
27. Du judoj sidas en restoracio. Ili ricevas du (koŝerajn...) bifstekojn sur komuna grandtelero. Neniu rapidas preni la unua, ĉar la bifstekoj videble ne samegalas. Ili afable instigas unu la alian servi sin. Finfine Avraham decidas servi sin kiel la unua: li metas sur sian teleron la pli grandan pecon kaj tiam Icik prenas la restintan malpli grandan. Ili manĝas silente, sed finfine ekparolas Icik:
"Vidu, amiko Avraham, la afero ne estas grava, tamen se mi servus min la unua, mi prenos la malpli grandan bifstekon." 
Respondas Avraham: "Amiko Icik, mi sciis tion kaj pro tio mi tuj prenis la pli grandan."
 
********************************************************************************* 
 
28. Estis malriĉulo, kiun ĉiuj parencoj malatentis kaj kiun neniu vizitis, eĉ unu fojon jare.
Unu tagon li fariĝis riĉa. Tiam ĉiuj liaj konatoj kaj parencoj fariĝis liaj proksimuloj kaj komencis viziti lian hejmon matene, dumtage kaj vespere.
Vidinte tion, li decidis starigi feran monkeston sur la tablon antaŭ la gastoj, dum li mem turnis la korpon kaj rigardis la muron silentante.
Ĉiuj gastoj ekmiris kaj unu el ili demandis lin: "Ĉu vi ne deziras ke ni, viaj gastoj, parolu al vi kaj interesiĝu pri via bonfarto?"
Respondis la homo: "Ĉu pro mi vi venis? Vi venis pro tio, kio staras sur la tablo. Parolu do al ĝi kaj demandu kiel ĝi fartas!"

 

 

Published at 09:03 ( 6 comments / 387 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 29 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Dieter Dungert

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...