liujiawan4 Des pli, la prezentado pri la moroj estas aparta programo dum la festivalo. Turistoj povas spekti la prezentadon ĉe la placo nomata Portalo de la Maro. La prezentata repertuaro enhavas tradiciajn legendojn kaj diversajn folklorajn artojn. La aktoroj tute devenas de la fiŝista vilaĝo Liujiawan kaj najbaraj vilaĝoj, la prototipa prezentado fare de la senafektaj vilaĝanoj, kvankam rustika kaj primitiva, tamen sukoplena kaj originala, herediĝas tra generacioj, jam enlistigita en la nomliston de la urbaj nematerialaj kulturaj heredaĵoj. Estro de la Turisma Administracio de Donggang-Distrikto sinjoro Xiao Jianhua konigis, ke kun la turisma festivalo, releviĝas la popolaj artoj,

"La fiŝistoj mem kompilis la teatraĵojn, kaj mem ludas rolojn de fiŝoj, konkoj, salikokoj kaj kelonioj. Ni trovis avojn pli ol 80-jarajn, kiuj scipovas fari la rekvizitojn por la folklora prezentado. Popolanoj aspiras la kulturan vivon. Ni faras tion kuncele savi kaj protekti la nematerialan kulturan heredaĵon."