Laŭ la ligna kornica vojo longa je 1 300 metroj oni libere vizitas la muzeojn unu post la alia. La ligna kornico liganta la kvin sunajn turojn, bela kaj kontraŭputra, bildigas la marbordon kadre de la marĝardeno.

Sinjorino Yu Jiying veninta el proksima mara urbo Qingdao, admiris la originalan stilon de la mara ĝardeno. Ŝi diris:

"Kolekti markreskaĵon ŝajnas koncepto longtempe for. Infanaĝe ni faris tion, tamen jam multajn jarojn oni ne plu tiel faras pro la regado super la marbordo en Qingdao. Tie ĉi mi retrovas la plezuron de infaneco."

Dum la dektaga festivalo por kolekti markreskaĵojn, Liujiawan-marĝardeno proponas pli ol dek programojn, ĉiutage la programoj aperas laŭ temo. Ekzemple en la unua de oktobro, nome la ĉina Nacia Tago, oni aranĝis "konkurson pri kolektado de markreskaĵoj; kaj la 4-a de oktobro estis "konkurso pri plektado de fiŝretoj fare de fiŝistinoj";tiuj agadoj enkorpigas la vivointereson de la vilaĝanoj kaj multe montras la morojjn de la fiŝvilaĝo