may 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

may 2008 (4)
february 2008 (1)

May 2nd, 08

Piratado de Esperanto muziko

Ordigante mian komputilon mi (re)trovis la artikolon "Piratado kaj Sabotado de Esperanto-Muziko" kompilita de Floréal Martorell. Ĝi bone montras la problemojn de produktado de E-muziko kaj la realaj kostoj. Mi alŝutis la artikolon kaj ĝi nun kuŝas ĉe miaj dokumentoj se vi emas legi ĝin.

Published at 14:25 / 3 comments / 112 visits
This post is public

May 17, 08

Novaj muzikaĵoj de Hotel Desperado

Majo iĝis sufĉie ludplena monato: Hotel Desperado ludis la 1an de majo, 2 foje la 10an - ĉe la Kopenhaga Karnevalo kaj en Ringsted, la 14an en la malliberejo "Vestre Fængsel" (ege interesa koncerto - ĉeestis ĉirkaŭ 50 malliberuloj kiuj ŝajne ege aprezis la muzikon) kaj venontvendrede ni ludos en Støberiet. Ni ankaŭ surbendigis la koncertojn ĉe la karnevalo kaj en la malliberejo kaj tri kantojn iris ipernity-en:

Kaj se vi volas aŭdi pli, tiam simple venu al KEF - ĉu vi jam aliĝis?

Published at 21:38 / 0 comments / 51 visits
This post is public

May 24, 08

Koncertfilmoj de la 10a de majo

Jen kelkaj filmetoj de niaj koncertoj la 10an de majo. Matene ni ludis kiel la unua grupo ĉe la Karnevalo en Kopenhago. La unua filmeto estas "Ungdomshuset", nia kanto kontraŭ la detruo de la alternativa junularcentro "Ungdomshuset":

Sed ni ja ankaŭ kantas esperante - jen "Ska virino":

 

Vespere (pro tio ni ludis tiom frue ĉe la karnevalo) ni veturis al Hallingelille, alternativa vilaĝeto apud Ringsted, por ludi tie. Jen eta kompliaĵo de la vespero:

Published at 08:23 / 0 comments / 32 visits
This post is public

May 25, 08

Afro Funk Jam de Støberiet

Vendrede ni ludis ĉe la 25-jara jubileo de Støberiet, kultura domo en Kopenhago, kun premiero de la lasta versio de nia nova kanto de Mark, "Afro Funk Jam":

Published at 05:44 / 0 comments / 93 visits
This post is public

( 4 posts )