August 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

August 2008 (2)
May 2008 (4)
February 2008 (1)

August 10, 2008

ukraine do amerika

kelkaj el vi verŝajne konas la ukrainian popolkanton "marusia" de la albumo "jomo slavumas" (eldonita de vinilkosmo 2006). kiam mi loĝis en rusio kaj esploradis pri rusa rok-muziko mi ludis la trumpeton en la ska-punk grupo svoboda. unu el la kantoj kiun ni ludis kaj surbendigis 2005 estis fakte "marusia".mi pro tio iomete miris kiam mi poste aŭdis la version de jomo kiu estas sufiĉe simila al la nia - sed nia versio estas kun blovsekcio, en ska-punk ritmo kaj nia kantisto kantas ĝin en la ukraina, ne esperanto. ;-)

vizitante berlino antaŭ kelkaj semajnoj mi vidis ke nia versio de "marusia" ĵus aperis sur la kompilaĵo "ukraine do amerika" farita de la russendisko dĵ-oj wladimir kaminer kaj yuriy gurzhy (vi povas vidi la anoncon en la germana ĉi-tie: www.russendisko.de) - sufiĉe agrabla surprizo! por tiuj el vi, kiuj ne konas la russendisko, tio estas unu el la plej famaj noktaj eventoj en berlino hodiaŭ kie vi nur aŭdas muzikon el la antaŭa soviet unio. nepras viziti ĝin en kaffee burger (la evento okazas ĉiun duan sabaton).

Published at 10:22 / 0 comments / 301 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...