Kataluna Esperantisto en Biblioteko Molera
Tre baldaŭ la plena kolekto de Kataluna Esperantisto estos legebla en la renovigota retejo de Biblioteko Molera. Jam de tempo, Aŭstria Nacia Biblioteko skanis kaj disponigis kiel apartajn JPG-dosierojn plurajn numerojn de KE. Profitante je tiu inda laboro, ni kunigas la bild-dosierojn en pli konvena formo kaj kompletigas la gazetotekon pere de skanado de mankantaj numeroj el la kompleta kolekto de Biblioteko Molera. La revuoj elŝuteblos kiel PDF-dosierojn serĉeblajn danke al tekst-rekonado farita pere de la programo ABBY Fine Reader. Aldone, oni eblos elŝuti la enhavtabelojn kaj dosierojn kun plenaj jarkolektoj. Biblioteko Molera aperigos en januaro la unuan epokon de Kataluna Esperantisto kaj dum venontaj monatoj ankaŭ la ceterajn.

La renovigita retejo de Biblioteko Molera estos atingebla ekde la 9-a januaro


Kataluna Esperantisto (1910-1917)
Kataluna Esperantisto estas la oficiala organo de KEA (Kataluna Esperanto-Asocio). Ĝi aperas ekde junio 1982, post la fondiĝo de la nuna kataluna asocio. Oni devas paroli, tamen, pri pli historia gazeto, ĉar KEA estas fakte heredanto de Kataluna Esperantista Federacio (KEF), kiu eldonis Kataluna-n Esperantisto-n ekde 1910.

Unua numero de Kataluna Esperantisto (januaro-aprilo 1910)

Malgraŭ ke neniu nomo de respondeculo aperas sur la 16 paĝoj de la unua numero, ĝin redaktis Doménech Serdá. Tiu unua numero bone prezentas la viglan staton de la kataluna movado tuj post la 5-a Universala Kongreso en Barcelono en 1909. Sub la rubriko «Enlanda movado», Delfí Dalmau skribis pri la celo starigi Barcelona-n Esperantista-n Societo-n, ĉar tiam ekzistis pluraj grupoj en barcelonaj kvartaloj (Sant Martí, Poble Sec, Sarrià...), sed ankoraŭ ne ekzistis tuturba esperantista societo. Sub la sama rubriko oni sciigas en tiu unua numero pri la agado en Sabadell, Terrassa, Vic, Reus, Olot kaj Balaguer. Tre baldaŭ KE raportis pri la 1-a Kataluna Esperanto-Kongreso en Sabadell (1910). Aliaj rubrikoj kiel «Gazetaro» spegulas la tiaman energion de la movado en Eŭropo. Literaturo (ĉefe diskutoj pri la bezono de originalaj beletraĵoj) kaj detalaj raportoj pri alilandaj, universalaj kaj fakaj kongresoj ankaŭ havis sian lokon en tiuj unuaj numeroj de KE. Dum la unua jaro, nur kelkaj sciiigoj publikiĝis en la kataluna lingvo, ĉio alia estis en esperanto.

«Kelkaj Geronaj Esperantistoj dum la Gerona Asambleo»

En 1911, Pujulà i Vallés, prezidanto de la Loka Komitato dum la 5-a Universala Kongreso, komentis pri la kataluna esperantistaro:
Kaj stranga afero. En fremdaj landoj, Esperanto estas apartenaĵo de la homoj poliglotaj, inteligentaj kaj eĉ revoluciemaj. La literaturistoj ankaŭ fervore ĝin utiligas; tamen ĉi tie, la esperantista plimulto estas precize formata de nekleraj laboristoj. Kun kia fido kaj entuziasmo ĉi tiuj lernadas! Mi vidas kiel belan kaj esperoplenan spektaklon la priokupon de masonisto aŭ metallaboristo, pri gramatikaj aferoj. Estas iuj sciantaj tiel bone la verbojn kaj adjektivojn kiel sian propran metion.

Tiu esperantistaro ankaŭ kreis tiujare Havena Propaganda Sekcio de KE por «propagandi Esperanton inter la maristarojn de la fremdaj ŝipoj, kiu vizitas la havenon de Barcelono». Alia objekto de la gazeto estis plibonigi la scipovon de esperanto kaj tiucele aperis pluraj paĝoj pri gramatikaj malfacilaĵoj por katalunoj kaj programo por iĝi profesoro de esperanto.

La numero de julio-aŭgusto 1911

Doloran vangofrapon Kataluna Esperantisto ricevis en junio 1911, kiam forpasis la juna direktoro de la gazeto, Doménech Serdá.
Kiam por ni devus esti motivo de ĝojo la redaktado de ĉi tiu numero, kiam niajn orelojn ankoraŭ frapas la festbruo okaze la sukceso de nia dua Kongreso al kiu ne povis ĉeesti nia amiko, restigita en lito de grava malsano per kiu morto kruela subĵetis en ombron tiun potencan cerbon, ni restas kortuŝitaj, kaj de nia plumo anstataŭ flui kanto el ĝojo kaj entuziasmo, fluas kanto funebra.

Tiu sama duobla numero sciigas nin pri la dua kataluna kongreso en Tarragono kaj pri ĝia literatura konkurso, kiun Serdá jam ne povis prezidi pro sia malsano. Post tiu konkurso, la devizo de Eulàlia Rosell «Maro estas gutaro» aperos ĉiu-monate sur la unua paĝo de KE. Post la forpaso de Serdá, Pujulà i Vallés okupis la direktoran lokon de KE, oficiale ekde januaro 1912.

La katalunaj reprezentantoj de KEA kaj la Loka Organiza Komitato de la 7-a UK

Malsame ol Serdá, Pujulà ne evitis ĉefrolecon nek tiklajn aferojn. Rilate al la 7-a UK en Antverpeno, li plendis pri la traktado de la Loka Organiza Komitato al la reprezentantoj de KEF (Bremon, Pujulà kaj ties edzino).
Sed vere grava estas, ke ĉar oni apartigas la esperantistojn laŭ lingvoj, oni enmiksis nin, baskojn kaj kastilojn en saman grupon kaj sub saman nomon.
Ĝenerala regulo por ĉiuj povas esti nelogika; sed escepto por unu, aŭ kontraŭ unu estas nekonvena. Lingva estas nia afero, kaj ne laŭ ŝtatoj, gentoj, sklavaroj aŭ registaroj oni devas nin grupigi sed laŭ lingvoj.
KE, n-ro 3 (24) (marto 1912), p. 385-386.

En junio 1912, unuafoje aperis la Bulteno de Barcelona Stelo kiel aldono al KE sub devizo «Barcelono vivu, kresku kaj floru», prenita el kongresa parolado de Zamenhof.

Gazetkapo de la 1-a numero de la bulteno

Provo de la disvastigo de esperanto en Katalunio estas la listo de rajtigitaj administrantoj por enkasigi la kotizojn al KEF (el 34 katalunaj urboj kaj Bonaero!) aŭ la granda nombro de partoprenantoj en la 3-a Kataluna Kongreso en Terrassa, kie Ròmul Rocamora anstataŭis Bremon kiel KEF-prezidanton.

Afiŝo de la 3-a Kongreso de KEF kaj foto de la organizanta grupo Lumon (el la pagoj de KE)

En 1912, KE longe raportis pri la solenaĵojn okaze de la jubilea jaro (25-jariĝo de la Unua Libro) en pluraj katalunaj urboj, ĉefe en Sabadell. Tie, strato Ronda del Nord alprenis la nomon Ronda del Doctor Zamenhof kaj en Can Feu 5.000 homoj partoprenis kulturfeston, kies elstarpunkto estis Mistero de doloro, «bele prezentata de la sama aktoraro kiun prezentis ĝin dum la Vª Kongreso Internacia». Inter la reklamiloj oni trovas tiun de Joan Amades, kiu volis «akiri aĉete, interŝanĝe aŭ donace» pluraj E-periodaĵojn. Amades estis ja unu el la pioniroj en la kolektado de esperantaj publikaĵoj.

En 1913 Pujulà denove enmiksiĝas en tiklajn aferojn kiel la verkaron de Zamenhof.

Ni povos pli bone opinii kiam ni scios, kiu enspezos la profiton de la vendado de tiu verko de Dro. Zamenhof eldonita, en formo de unu libro, de la Presa Esperantista Societo. Ĉu ĝi vendiĝos profite al la blinduloj?

Bulteno de Barcelona Stelo daŭre aperis kune kun KE kaj en ĝiaj paĝoj eblas legi pri la diskutoj por kunigi 12 grupojn barcelonajn. La jaro 1913 estas ankaŭ la jaro de la normigo de la kataluna ortografio. En sia rubriko «Pri», kiu malfermis ĉiujn numerojn, Pujulà laŭdas la dezidon de la Institut d'Estudis Catalans kaj parolas pri lia partopreno.

En Barcelono ĉiu eldonejo, ĉiu presejo, ĉiu gazeto, ĉiu aŭtoro havis apartan ortografian sistemon. La verkisto, kiu laboris por diversaj firmoj nepre kaj fine enviadis la ĥinan skribadon. Por legi, oni bezonis specialajn filologiajn konojn, kaj ofte okazis al mi, forlasi libron aŭ ĵurnalon pro hemikranio kaŭzita de deĉifrado de vortoj. [...] Antaŭ du jaroj, mi havis la honoron prezidi la lingvan sekcion de la «Kongreso de Ateneoj kaj Kulturasocioj» kaj mi prezentis proponon favoron al Esperanto kaj al Ortografia Unuigo de Kataluna lingvo. [...] La solvo venis nun. La «Institut d'Estudis Catalans» leĝodonis la deziratajn ortografiajn normojn.

Listo de societoj kaj grupoj aliĝintaj al KEF

Ne nur la devizo de Eulàlia Rosell plibeligis ĉiujn numerojn de KE, sed ŝi ankaŭ kontribuis kolektante kelkajn «Nekonitaj opinioj de konitaj esperantistoj» pri feminismo. Ŝia fratino Teresa kompilis historion de esperanto en Vilanova i la Geltru (ilia urbeto).

Teresa kaj Eulàlia Rosell

La kutimaj sekcioj, longa seria artikolo de Pujulà «Tra Germanujo» kaj sciigoj pri Kataluna Kongreso en Sant Feliu de Guíxols plenigis la paĝojn de KE en 1914 ĝis la numero de majo.

Multe ŝangis Sant Feliu de Guíxols ekde la tempo de la 5-a Kataluna Kongreso de Esperanto en 1914

Poste, la eksplodo de la unua mondmilito haltigis la aperadon de la gazeto ĝis decembro. Ĉefa kialo estis, ke la direktoro Pujulà (franca civitano) vojaĝis al Parizo por partopreni la Universalan Kongreson. Li «estis mobilizita la 1-an de Aŭgusto, kaj enkorpusiĝis al 32ª Teritoria Regimento de Infanterio». Kurioze, la unua artikolo de tiu numero, subskribita de «La Redakcio», ne parolas pri la milito, sed nur pri problemoj kun pagoj de jarkotikoj. Nur post tiu redakcia sciigo, oni legas novaĵoj pri la milito kaj pri la kongreso en Sant Feliu de Guíxols.

La unua numero post la eksplodo de la unua mondmilito

Kataluna Esperantisto komencis la jaron 1915 per artikolo pri la propono starigi Iberian Esperantistan Konfederacion.

Kiam en la Kongreso de Sant Feliu de Guíxols estis legata la propono de S-ro Amades, publikigita en nia numero de Majo 1914ª, celanta etendigi la Katalunan Esperantistan Federacion al ĉiuj landoj katalune parolantaj, montriĝis klare la ĝenerala aprobo de la kongresanoj, multaj el kiuj estis aprobintaj per aklamado en la antaŭa Kongreso, Olot 1913ª, la proponon starigi «superan potencan Komitaton, kiu kunigante ĉiujn fortojn kaj havante ĉies reprezenton, klopodos por la starigo kaj oficialigo de Esperanto en Iberio.

Tiun ĉi gravan artikolon por la organizo de la esperanto movado subskribis Josep Grau, alia el la ĉefaj kunlaborantoj de la gazeto. La diskuto daŭris la tutan jaron kun la partopreno de Víctor O. de Allende. Finfine, en oktobro 1915, Kataluna Esperantisto iĝis ankaŭ organo de Baska Esperanta Federacio kaj Josep Grau, provizore sed oficiale, alprenis la lokon de F. Pujulà.

Gazetkapo de KE

KE ankaŭ represis artikolojn pri la milito el The British EsperantistLa Ondo de Esperanto kaj Josep Grau diskutis la ideon de neŭtraleco de Th. Cart. En «Bohemaj gastoj inter la katalunaj esperantistoj», Ed. Kuhnl subskribas travivaĵon de lia forkurado el Parizo al Barcelono, kiam mondmilito anstataŭis UK-on.

En la stacidomo de Barcelono nin salutis tie deĵoranta urba gvardiano, kiu sciante Esperanton faris por ni interpretiston ĉe la serĉado de loĝejo.
KE, n-ro 3-4 (54-55) (marto-aprilo 1915), p-oj 30-34

Dum la milito disvolviĝis en Eŭropo –kaj KE, kiel aliaj E-gazetoj tra la mondo, publikigis la «Alvoko al la diplomatoj»-n de Zamenhof (majo 1915)–, Delfí Dalmau raportis el Argentino, la lokaj grupoj daŭrigis siajn agadojn kaj Joan Amades, sian kolektadon.

Reklamo de Joan Amades sur la paĝoj de KE

KEF eldonis markojn por propagandi kaj la gazeto restis senpage por la gefederacianoj. La jarkotizo kostis 3 pesetoj enlande kaj 2 spesmiloj eksterlande.

Marko kaj reklamo el la paĝoj de KE



Artikolo el Josep Grau pri la ĵus naskita Hispana Esperantista Konfederacio malfermas la jaron 1916 por Kataluna Esperantisto. En marto, Víctor O. de Allende sciigas, ke S-ro Giménez Loira «ne plu reaperigos La Suno Hispana» kaj pretas akcepti KE-n kiel provizora organo de la konfederacio. La aranĝoj por la kongresoj en Reus (la 7-a de KEF kaj la 1-a de Hispana Esperantista Konfederacio) iĝis la ĉefa temo dum la jaro 1916, kaj ekde la numero de aprilo-majo ankaŭ la nomo de Aragona Esperantista Federacio aperis en la gazetkapo de Kataluna Esperantisto.

Kun dato januaro-aprilo 1917 aperis la lasta numero de la unua epoko de Kataluna Esperantisto. La funebra sciigo pri la morto de Ludoviko Zamenhof signalis ankaŭ la malaperon de la kataluna presorgano ĝis 1921.

Lasta numero de la unua epoko de KE

(Daŭrigota)