Bedaŭrinde mi ne ŝatas la novan Ipernity. Pri kio okazis kun la alŝutitaj fotoj de ne Pro/Club membroj, ni ĉiuj scias. Ĉefe ĉagrenas min, kial Ipernity nun ne volas kompreni la HTML-kodon de miaj artikoloj kaj fuŝis ilin. Ankaŭ la kontrolo de komentoj kaj reagoj estas pli malfacila nun.
Pro ĉio ĉi tio, mi nun malmulte ipernitumas.
Mi ankoraŭ blogas en
http://enesperantujo.blogspot.com
kaj ankoraŭ prizorgas mian retejon pri
Literatura Mondo
Mi ne uzas Facebook, sed fojfoje mi pepas en
Twitter.
Amike,
Desesp'