Esperanta gazetaro en neŭtralaj landoj


En la batalantaj landoj de unu flanko kaj la alia nur kelkaj esperantlingvaj gazetoj daŭre publikiĝis. Laŭ revuo Esperanto:
La pli multaj Esperantaj gazetoj interrompis sian aperon. De la milito nur la jenaj gazetoj aperis: British Esperantist, Germana Esperantisto, German-Aŭstria Esperantisto, Holanda Pioniro, Ondo de Esperanto, La Espero (Norvegujo), Vegetarano.
Esperanto, XIIa jaro, n-ro 173 (12) (1915-1-5), p. 9


Al la periodaĵoj menciitaj de la oficiala organo de UEA, oni devas aldoni almenaŭ Kataluna-n Esperantisto-n, presorganon de la vigla kataluna E-movado. Malgraŭ la hispana registaro ne partoprenis la militon, Frederic Pujulà –la francdevena direktoro de Kataluna Esperantisto, «kiu veturis Francujon okaze de la Deka Kongreso»– estis mobilizita de la franca armeo jam en aŭgusto 1914. La kataluna gazeto seninterrompe aperadis ĝis la fino de sia unua epoko en aprilo 1917.


Post la malapero de La Suno Hispana kaj Portugala Revuo en 1914, Kataluna Esperantisto restis kiel la nura esperanta periodaĵo en la ibera duoninsulo. Kvankam en 1916 KE iĝis organo ankaŭ de Baska Esperanta Federacio kaj poste de Aragona Esperantista Federacio, la klopodoj por kunigi la iberian (poste nur hispanan) esperantistaron pere de konfederacio ne plenumiĝis.


Kataluna Esperantisto, VIIa jaro, n-ro 69-70 (novembro-decembro 1916)

En junio 1916, estis aranĝita en Reus la 1-a Kongreso de Hispana Esperantista Konfederacio (kune kun la 5-a kataluna), sed la E-movado jam estis disigita. Baldaŭ oni starigis en Madrido Zamenhofan Federacion, «tiun de ĉiuj grupoj, esperantaj societoj, kaj izolitaj esperantistoj en la regionoj ambaŭ Kastiloj, Ekstremaduro, Murcio. Galicio, Asturio, Navaro kaj Balera kaj Kanaria Insularoj» kaj en
januaro 1917 ekeldoniĝis Hispana Esperantisto. Julio Mangada (malgraŭ nomo de direktoro ne troviĝas) ĉefredaktis la periodaĵon ĝis februaro 1923 (868 paĝoj entute).

Gazetkapo de la unua numero de Hispana Esperantisto (januaro 1917)

Sed, kompreneble, la plej grava E-gazeto eldonita en neŭtrala lando estis Esperanto, la oficiala organo de UEA, tiam eldonita en Ĝenevo kaj direktita de Hector Hodler (1887-1920). En majo 1914, dum premilita etoso, la rubriko Nuntempaĵoj ekigis la publikigon de «La paco, ĉu vi volas ĝin?», artikolon de F. Brossier, «originala studo pri la paca demando, kiu pritraktos sinsekve la jenajn punktojn: Armadhaltigo. Malarmo. Malpligrandigo de l'armstato. Antimilitarismo. Arbitracio senescepta. Federacio.» Kvin eroj de la seria artikolo aperis, la lasta en la numero de 20 de julio 1914 sub anonco al la legantoj pri prokrasto de la venonta numero.

Esperanto, XIa jaro, n-ro 172 (13) (1914-7-20), p. 197

La prokrasto estis pli granda kaj bedaŭrinde ne pro la 10-a UK. Nur en januaro 1915 Esperanto reaperis kiel monata gazeto.
Ni opiniis, ke en ĉi tiuj cirkonstancoj nia Asocio povas plenumi utilan rolon, kaj ni faris la eblon por ke ĝi ankaŭ partoprenu en la impona movado, kiu celas malpliakrigi la suferojn kaŭzitajn de la milito. Ni ne volas, ni ne devas forgesi, precipe en la malfeliĉo, la solidarecon, kiu ligas la membrojn de nia Asocio, kaj la devojn de reciproka helpado, kiujn ĝi trudas.
Esperanto, XIIa jaro, n-ro 173 (1) (1915-1-5)

La kutimaj artikoletoj pri la esperanto-agado en pluraj landoj ne ĉesis, sed parte lasis spacon al novaj rubrikoj kiel Niaj mortintoj aŭ Esperantistaj militkaptitoj.

Klaku por pligrandigi

La artikolo «La paco, ĉu vi volas ĝin?» estis interrompita kaj la Nuntempaĵojn verkis Hector Hodler, kiu persone prenis la konduk-rimenojn de la gazeto. La plej tiklajn aferojn (ekz. «Pri la rolo de UEA dum kaj post la milito») eble pritraktis Th. Cart en sia rubriko «Bileto de blankbarbulo».
Niaj naciaj Societoj estas „naciaj”, ĉu ne? Ŝajnas do evidente, ke malprave oni rifuzus al ili la rajton defendi la nacian vidpunkton kaj klopodi, por ke ĝi estu akceptita de la neŭtralaj landoj. Ĉu tio por ili estas absoluta devo, eble ne; sed absoluta rajto, certe jes.
Esperanto, XIIa jaro, n-ro 175 (3) (1915-3-5) , p. 32

Alia celo subtenita de revuo Esperanto estis la agado de la svisa oficejo por la rehejmigo de la civilkaptitoj, estrata de D-ro E. Raethisberger (kies studo «La viktimoj de la milito» aperis serie) aŭ la dissendado de propagandiloj kaj lernolibroj inter la militkaptitoj.


Zamenhof en la E-gazetoj dum la milito
La 1-an de aŭgusto 1914 Zamenhof kaj sia edzino alvenis en Kolonjon kaj tie ili eksciis pri la proklamita «stato de militdanĝero». Germana Esperantisto rakontis jene:
Senprokraste ili revojaĝis orienten, por ankoraŭ sufiĉe frue atingi la rusan landlimon. Ili ja atingis la limon, sed ne plu veturis vagonaro, kiu ilin povus porti en Rusujon. Pro tio ili reveturis Berlinon kaj de tie tra Danujo, Svedujo kaj Finnlando al Peterburgo, kie ili estis ankoraŭ je la fino de Aŭgusto. Ĉu ili atingis Varsovion aŭ ili nun estas aliloke, oni ne certe scias; sed dank' al la afabla pero de F-ino Noll el Kopenhago ni scias almenaŭ, ke Ges-roj Zamenhof antaŭ du monatoj fartis sufiĉe bone laŭ la cirkonstancoj. Ili faris longan kaj tre malagrablan vojaĝon. Dek kvin tagojn ili estis survoje, kaj ĉar ili, pro la rapideco de la travojaĝo tra Berlin ne povis kunpreni sian pakaĵon, ili eĉ estis sen tolaĵo dum la tuta vojaĝo. Ilia pakaĵo kuŝas ankoraŭ en stacidomo Friedrichstrasse en Berlin. La pakaĵekspedejo malfermis la valizojn, kaj trovinte en ili interalie Esperantajn librojn, oni konkludis, ke la valizoj apartenas al la elpensinto de Esperanto! La ekspedejo sciigis pri tio la subskribinton kaj petis lin, per helpo de esperantisto en neŭtrala lando venigi de Dro Zamenhof la pakaĵbileton, por ke oni povu enmanigi al li la valizojn por konservo ĝis post la milito. Gis nun bedaŭrinde ne estis eble, ricevi la paperon, pro tio la pakaĵo ankoraŭ estas en la deponejo de la stacio. Sed la pakaĵa afero ne estas tiel grava; la ĉefaĵo estas, ke Ges-roj Zamenhof ankaŭ nun fartas bone kaj ne estas en danĝero pro la milito. Ni esperu la plej bonan laŭ tiu rilato! Ni estus dankaj, se oni sciigus al ni ion certan pri la nuna estejo de nia Majstro kaj lia kara edzino.
Germana Esperantisto, 11a jaro, n-ro 8-10A (aŭgusto-oktobro 1914), p. 113

La malapero de La Revuo ne nur estis vangofrapon por la E-movado, sed ankaŭ por la financa situacio de Zamenhof. La manko de enspezoj instigis lin proponi la vendon de la aŭtoraj raĵtoj de ĉiuj liaj verkoj.

The British Esperantist, Vol. XI, n-ro 129 (septembro 1915), p. 165

kaj devigis lin serĉi novan eldoniston por lia tradukprojekto.

Esperanto, XIIIa jaro, n-ro 195 (11) (1916-11-5), p. 131

La 22an de novembro 1914, Zamenhof suferis koratakon kaj doktoro Kunig ordonis al li resti en la lito. Poste Zamenhof nur laboros dum du horoj postagmeze en sia okulkuracistejo kaj dediĉos plej parte de la libera tempo al tradukado de la Malnova Testamento. La antaŭeniro de la eldonado de la Biblio legeblas ĉefe en The British Esperantist, sed finfine la esperanta traduko ne eldoniĝis ĝis 1931. Pri la ĉefa celo de Zamenhof tiutempe, lia strebado al homaranismo, preskaŭ nenio legeblas en la esperantlingvaj periodaĵoj.

Post la reveno de Zamenhof en Varsovion, oni malmulte scias pri li pere de la E-gazetaro. Nur la jam menciitajn artikolon de la germana kapitano G. (en septembro 1915) kaj tiu de la vizito de Edmond Privat al domo de strato Krołewska en decembro 1916.

Esperanto, XIVa jaro, n-ro 197 (1) (1917-1-5), p. 9
Klaku por pligrandigi kaj legi

Kompreneble la forpaso de Zamenhof en april 1917 plenplenis la paĝojn de la E-gazetojn. Esperanto tuj publikigis naŭ paĝojn pri la vivo kaj verko de «la Majstro».

Esperanto, XIVa jaro, n-ro 201 (5) (1917-5-5)


Zamenhof aperigis sian lastan gravan artikolon en 1915. Ĝin publikigis unue The British Esperantist (marto 1915) originale kaj en la angla kaj tuj ĝin represis revuo Esperanto (aprilo) kaj aliaj gazetoj kiel Kataluna Esperantisto (majo). Kiel kutime, estis la estonto, kio plej zorgigis Zamenhofon.

POST LA GRANDA MILITO
Alvoko al la diplomatoj


De D-ro L. L. Zamenhof
(Aliaj gazetoj bonvole represu!)

Terura milito ekkaptis nun preskaŭ la tutan Eŭropon. Kiam finiĝos la grandamasa reciproka buĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon, kunvenos la diplomatoj kaj penos reordigi la rilatojn inter la popoloj. Al vi, al tiuj estontaj reordigantoj, mi nun min turnas.
Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan kaj gravan taskon. De vi dependos, ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam, aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove interrompos diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ novaj militoj. Pripensu do frutempe kaj tre zorge vian taskon, ĉar nun, kiam por via laboro estas oferitaj multaj centmiloj da homaj vivoj kaj milionoj da tre malfacile akiritaj homaj bonstatoj, vi havos sur vi tre grandan moralan respondecon. Zorgu do, ke via laboro ne estu sencela kaj senfrukta kaj ke post la fino de viaj laboroj la homaro povu diri: ni ne vane elportis la grandegajn kaj terurajn oferojn.
Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X kaj la terpeco B al la gento Y? Estas vero, ke tian laboron vi devos fari; sed ĝi devas esti nur negrava parto de viaj laboroj; gardu vin, ke la refarado de la karto ne fariĝu la tuta esenco de viaj laboroj, ĉar tiam viaj laboroj restus tute senvaloraj, kaj la grandegaj sangaj oferoj, kiujn la homaro elportis, restus vanaj.
Kiom ajn vi volos kontentigi la popolojn, kiom ajn justaj vi penos esti kontraŭ diversaj gentoj, vi nenion atingos per refarado de la karto, ĉar ĉiu ŝajna justeco koncerne unu genton estos samtempe maljusteco koncerne alian genton. La nuna tempo ne estas simila al la tempo antikva: sur ĉiu disputebla peco da tero laboris kaj verŝis sian sangon ne unu gento, sed ankaŭ aliaj gentoj; kaj se vi decidos, ke tiu aŭ alia terpeco devas aparteni al tiu aŭ alia gento, vi ne sole ne faros agon justan, sed vi ankaŭ ne forigos sur tiu terpeco la kaŭzon de estonta batalado. La „liberigo”, kiun vi donos al tiu aŭ alia terpeco, estos nur sofismo, ĉar ĝi signifos nur, ke al tiu aŭ alia gento vi donos la rajton esti sur tiu terpeco mastroj super homoj de aliaj gentoj, kiuj ankaŭ tie naskiĝis, laboris kaj suferis kaj havas koncerne sian patrujon la samajn naturajn rajtojn, kiujn ĉiu infano havas koncerne sian patrinon. Estas vero, ke tiu gento, kiun vi privilegios, entuziasme krios: „Vivu la dlplomatoj” kaj se tiu gento sur la koncerna terpeco prezentos la plimulton, ĝi per teroro silentigos la aliajn, kaj ĉiuj gazetoj en la mondo diros, ke „la tuta loĝantaro de la terpeco A sentas sin tre feliĉa” . . . Sed tio estos mensogo, simpla mensogo, kiun la mondo ne komprenos nur pro tio, ke la ĝemado de la terore silentigitaj prematoj, de homoj, kiuj en sia patrujo fariĝis „fremduloj”, ne venos al ĝiaj oreloj.
Transdonante ian terpecon al la homoj de tiu aŭ alia gento, vi ĉiam faros maljustaĵon kontraŭ aliaj homoj, kiuj havas la samajn naturajn rajton koncerne tiun terpecon. La sola efective justa decido, kiun vi povas fari estas: laŭte proklami kiel oficialan, firme interkonsentitan kaj plene garantiitan decidon de ĉiuj Eŭropaj regnoj la sekvantan elemente naturan, sed ĝis nun bedaŭrinde ne observatan principon:
Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj.
Tio estas, ke en sia privata vivo ĉiu civitano en ĉiu regno havas plenan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas; ke se en la institucioj publikaj estas uzata unu sola regna aŭ loka lingvo, tio estas nur por-oportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne humiliga tributo de gentoj mastrataj al gento mastranta. Ĉar la gentaj nomoj, kiujn portos ankoraŭ multaj regnoj kaj provincoj, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia supozata deveno, tial ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian.
Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj Eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn „Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo”. Sed se nun estas ankoraŭ tro frue, por paroli por tio, oni devas almenaŭ per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento.
Kiam la supre dirita principo estos oficiale fiksita per garantiita decido de ĉiuj Eŭropaj regnoj, tiam malaperos la ĉefa kaŭzo de militoj kaj de konstanta reciproka timado kaj senfina armiĝado, ĉar tiam oni jam neniam kaj nenie povos diri, ke „la patrujo estas en danĝero”. Oni scias ja tre bone, ke la vortoj „patrujo en danĝero” ne signifas, ke iu volas deŝiri parton de nia patrujo kaj ĵeti ĝin en la maron, aŭ ke iu volas rabi por si la havon de ĝiaj loĝantoj, sed plej ordinare tiuj vortoj signifas simple: „Minacas danĝero, ke sur ia terpeco, kie ĝis nun mia gento estis mastro kaj aliaj homoj estis nur pli aŭ malpli tolerataj, morgaŭ eble alia gento fariĝos mastro kaj mia gento estos nur tolerata.”
Kiam en la tuta Eŭropo regos politika justeco absoluta, t. e. natura, ĉie kaj por ĉiuj egala, kiam en la lando ĉiuj loĝantoj estos morale kaj materiale plene egalrajtaj, kiam la landoj ne portos plu gentajn nomojn, kiam la regna lingvo ne havos plu karakteron genteŝovinisman kaj humiligan kaj ne ekzistos plu gentoj-mastroj kaj gentoj-servantoj – tiam ne ekzistos plu kaŭzo por intergentaj militoj; tiam ĉiu homo povos sidi tute trankvile en sia natura, sole vera kaj sincere amata patrujo, li ne bezonos plu timi, ke iu povas „forpreni” ĝin de li, kaj li ne bezonos revi pri forpreno de la patrujo de aliaj homoj.
Mi scias tre bone, ke la malamo inter la gentoj ne malaperos subite, en unu tago, kian ajn aranĝon la diplomatoj farus. Sed por tio poste laboros jam personoj privataj, per predikado, edukado, alkutimigado, ktp.; de vi, diplomatoj, ni atendas nur, ke vi donu al ni la eblon tion fari. Reciproka malamo inter la diversaj gentoj de la homaro ne estas io natura, kiel ne estus natura ia reciproka malamo inter la diversaj familioj de unu gento: la malamon kaŭzas nur – krom la facile forigebla reciproka nekomprenado kaj nekonado – la ekzistado de gentoj premantaj kaj gentoj premataj, la blinda egoismo, fiereco kaj kalumniemeco de la unuaj, la natura reagemeco de la lastaj. Estas facile interfratigi homojn liberajn kaj egalrajtajn, sed estas nefareble interfratigi homojn, el kiuj unuj rigardas sin kiel rajtajn mastrojn super la aliaj.
Se vi eĉ farus nenion alian, se vi nur forigus la gentajn nomojn de la landoj (afero tre facile farebla), vi jam farus per tio agon eksterordinare gravan, vi kreus novan eron en la historio de Eŭropo. Ĉar en lando kun neŭtrala nomo la tute nature plena egalrajteco de ĉiuj ĝiaj loĝantoj pli aŭ malpli frue nepre estos atingita, sed en lando kun nomo genta la egalrajteco neniam estos plena kaj daŭra, ĉar la malfeliĉa nomo ne sole kvazaŭ pravigos la plej malnoblajn intergentan maljustaĵojn en la diversgentaj landoj de la orienta Eŭropo, sed eĉ en landoj pli civilizitaj ĝi ĉiam konfuzos la kapojn eĉ de la plej honestaj civitanoj, subtenante en ili ĉiam la opinion kaj senton, ke la lando apartenas nur al tiu gento, kies nomon ĝi portas, kaj ĉiuj aliaj gentoj estas en ĝi ne nur fremduloj. Eĉ ĉe la plej bona volo la civitanoj de tiu lando ne povas alkutimiĝi al la ideo, ke ili ĉuj prezentas unu nacion, ĉar por tia nacio simple ne ekzistas vorto, kaj, demandite pri tio, al kiu popolo li apartenas, la loĝanto de tia lando pro manko de tiu vorto estas devigata nomi ian genton; kaj ĉi tiu devigata konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento anstataŭ al la komuna nacio de la lando forte subtenas la gentan ŝovinismon kaj malpacon inter la samlandanoj.
Resumante ĉion, kion mi diris, mi ripetas:
Kiam post la fino de la milito kunvenos la diplomatoj, ili povos fari ŝanĝojn en la karto de Eŭropo; sed tio ne devas esti ilia ĉefa laboro. Ilia ĉefa laboro devas esti: starigi en la nomo kaj sub la garantio de siaj registaroj pli-malpli ia sekvantajn leĝojn:
1e Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj.
2e Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj publikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto.
3e Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj Eŭropaj regnoj.
4e Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.
Sinjoroj, diplomatoj! Post la terura eksterma milito, kiuj starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon per ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.
The British Esperantist, vol XI, n-ro 123 (marto 1915), p-oj. 51-55