Kiel preskaŭ ĉiuj esperantistoj bone scias, la Fundamento de Esperanto konsistas el la Antaŭparolo, la Gramatiko, la Ekzercaro kaj la seslingva Universala Vortaro. Zamenhof aperigis la libron (eldonita de Hachette) en la jaro 1905, ĵus antaŭ la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer. Tie la kongresanoj oficialigis ĝin per la Deklaracio pri Esperanto:
Ekde la publikigo de la unua eldono en 1905, pluraj gramatikistoj pridiskutis aŭ prikomentis la enhavon kaj dum la lastaj du-tri jaroj Bernardo aperigis ĉe Ipernity 57 tre legindajn blogerojn pri la Fundamento, nun elŝuteblajn kiel PDF-dosieron (se vi ne povas elŝuti ĝin, legu la enhavtabelon ĉi tie, sub rubriko 0).
Kiel dirite, preskaŭ ĉiuj esperantistoj konas la devigan Fundamento-n, kaj la libro, plurfoje reeldonita, ornamas multajn bretojn tra la mondo. Mi mem posedas de antaŭ longe la dekunua eldono de Edistudio.
La verko estas ankaŭ libere legebla kaj elŝutebla rete.
Tamen, ne ĉiuj esperantistoj legis ĝin. Ankaŭ mi neniam ĝis hodiaŭ (sufiĉe pluva dimanĉo miaurbe) tralegis la tutan Universalan Vortaron (nur 94 p.).
Inter la radikoj, oni trovas fruktojn (ananas-, pom-, oranĝ-, persik-, pir-...), spicojn (pipr-, cinam-, muskat-) kaj kompreneble ankaŭ oni povas laŭfundamente «manĝi» viandon, fiŝon, legomojn, iom pli prilaboritajn manĝajojn kiel panon, buteron, fromaĝon, tortojn, kolbasojn, kaĉon aŭ gustumi delikataĵojn kiel ostrojn kaj kaviaron.
Iomete surprizigis min la vorto vermiĉel-, de la itala vermicelli, kaj tiu de la latina vermis, vermo.
vermiĉel- vermicelle | vermicelli | Nudel | лапша | makaron
Sendube la angla kaj la franca favoris la enkondukon de alia italdevena vorto en esperanto.
Do, vermiĉeloj ja estas sufiĉe specifa manĝaĵo, sed kompreneble pli konkretaj pladoj ne aperas en la Fundamento: nek paelo, nek gulaŝo, nek bujabeso, nek brasikaj rulaĵoj.
Tamen, oni povas legi:
barĉ- soupe de betteraves | red-beet-soup | Beetensuppe | борщъ | barszcz
Eble tio estas alia eta sugesto de Kiel «rusa» esperanto vere estas. Ĉiuj rusoj, poloj aŭ litovoj bone konas barĉon, eĉ ciuj el ili kuiras la «veran» barĉon.
Ekzistas kompreneble pluraj variantoj. Jen la vikipedia recepto de la plej fundamenta kaj «netuŝebla» supo:
Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia Esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo "Fundamento de Esperanto", en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.
Ekde la publikigo de la unua eldono en 1905, pluraj gramatikistoj pridiskutis aŭ prikomentis la enhavon kaj dum la lastaj du-tri jaroj Bernardo aperigis ĉe Ipernity 57 tre legindajn blogerojn pri la Fundamento, nun elŝuteblajn kiel PDF-dosieron (se vi ne povas elŝuti ĝin, legu la enhavtabelon ĉi tie, sub rubriko 0).
Kiel dirite, preskaŭ ĉiuj esperantistoj konas la devigan Fundamento-n, kaj la libro, plurfoje reeldonita, ornamas multajn bretojn tra la mondo. Mi mem posedas de antaŭ longe la dekunua eldono de Edistudio.
La verko estas ankaŭ libere legebla kaj elŝutebla rete.
Tamen, ne ĉiuj esperantistoj legis ĝin. Ankaŭ mi neniam ĝis hodiaŭ (sufiĉe pluva dimanĉo miaurbe) tralegis la tutan Universalan Vortaron (nur 94 p.).
Inter la radikoj, oni trovas fruktojn (ananas-, pom-, oranĝ-, persik-, pir-...), spicojn (pipr-, cinam-, muskat-) kaj kompreneble ankaŭ oni povas laŭfundamente «manĝi» viandon, fiŝon, legomojn, iom pli prilaboritajn manĝajojn kiel panon, buteron, fromaĝon, tortojn, kolbasojn, kaĉon aŭ gustumi delikataĵojn kiel ostrojn kaj kaviaron.
Iomete surprizigis min la vorto vermiĉel-, de la itala vermicelli, kaj tiu de la latina vermis, vermo.
vermiĉel- vermicelle | vermicelli | Nudel | лапша | makaron
Sendube la angla kaj la franca favoris la enkondukon de alia italdevena vorto en esperanto.
Do, vermiĉeloj ja estas sufiĉe specifa manĝaĵo, sed kompreneble pli konkretaj pladoj ne aperas en la Fundamento: nek paelo, nek gulaŝo, nek bujabeso, nek brasikaj rulaĵoj.
Tamen, oni povas legi:
barĉ- soupe de betteraves | red-beet-soup | Beetensuppe | борщъ | barszcz
Eble tio estas alia eta sugesto de Kiel «rusa» esperanto vere estas. Ĉiuj rusoj, poloj aŭ litovoj bone konas barĉon, eĉ ciuj el ili kuiras la «veran» barĉon.
Ekzistas kompreneble pluraj variantoj. Jen la vikipedia recepto de la plej fundamenta kaj «netuŝebla» supo:
Fotis Dmitri Breĉalov
Ingrediencoj
Vianda buljono - 2 litroj
Ruĝa beto - 2 pecoj
Vinagro (3-6%) aŭ citronsuko - 1 kulero
Butero - 1 kulero
Brasiko - 300 gramoj (ĉirkaŭ 1/3 peco)
Terpomoj - 3 pecoj
Cepo - 1 peco
Karoto - 1 peco
Tomatpasto - 1 kulero
Oleo - 2 kuleroj
Laŭro - 2 folioj
Pipro - 5-10 pizoj
Verdaĵo (aneto, petroselo, ŝenoprazo) - 1 kulero
Ajlo - 2 pecetoj
Salo
Muelitaj pipro kaj papriko
Kuirado
Metu kaserolon kun bovaĵa, porkaĵa aŭ kokinaĵa buljono sur fornelon. Purigu ĉiujn legomojn. Metu en bolantan buljonon tranĉigitan brasikon. Diserigu beton un fritetu ĝin en aparta poto kun butero kaj vinagro dum 3 minutoj. Aldonu al beto unu tason (ĉerpilon) da buljono kaj lasu ĝin kuiri kun malforta fajro. Aldonu al brasiko distranĉitajn terpomojn. Diserigu cepon kaj karoton. Varmegu olion sur pato. Fritu cepon 3 minutoj, aldonu karoton kaj fritu 3 minutoj, aldonu tomatpaston kaj fritu 3 minutoj. Metu en buljonon beton kaj patan ĉimon. Enigu laŭron kaj pipron, saligu. Diserigu kaj aldonu ajlon. Diserigu kaj aldonu verdaĵon. Bolu 3 minutoj. Gustumu! Barĉo devas esti dolĉacida. Se vi bezonas, korektu saporon per vinagro kaj spicoj. Malfermu kovrilon, estingu fajron kaj lasu barĉon maturiĝi almenaŭ dum duonhoro. Ĝi estos pli gusta post kelkaj horoj.
Ni nun ricevas suprecepton !
Do dankon al la pluvo, al vi, kaj al la fundamento !!!
Cetere, mi jam ofte rimarkis, ke bonaj esperantistoj ne nepe estas bonaj kuiristoj, sed ĉe Krause la Rote Beet-Suppe (germane) kiel( Borschtsch (germane) enestas kaj eĉ kiel barĉa supo, sed kun la aŭdaca rimarko, ke estas rusa supo, kvankam ĝi ekzistas ankaŭ en Pollando, en Ukraino, Litovio ktp... do, mi supozas, ke estas origine slava supo. Eble estas supo, kiu estas eĉ pli olda ol Ruslando mem, kiu laŭ mia scio ekestis unue en la nuna ĉefurba tereno de Ukrainio. Se estus tiel, la supo estas ankaŭ historie kaj internacie rigardate tre fundamenta supo, ĉu ne? Ne dubu, iom post iom ni remalkovros la tutan veron pri la bona olda barĉosupo:). Kelkaj erarvojoj bezonas pli da tempo ol jarcenton... tiel tio iras..
Cetere, la barĉosupo ankaŭ tial estis bona por Zam, ĉar ĝi malaltigis lian sangopremon, kaj tio estis bona por lia koro. Ankaŭ pri tiaj banalaj aferoj oni devas pensi. Kaj Klara certe sciis tion, kaj ŝi ja tre amis sian edzon, tial ŝi certe ofte prezentis bonan barĉosupon al li, pri tio apenaŭ iu dubo eblas. Kiu volas defendi la E-fundamenton, devas defendi ankaŭ la kreinton de la fundamento, ankaŭ tial la barĉosupo havas laŭordan lokon en la fundamento...
Amike, Cez!
vian tekston pri la plej fundamenta supo mi trovas tiel sprita kaj interesa, ke mi volonte prezentus ĝin en miaj blogoj, ĉu en ordo? Kompreneble kun la ligoj al vi mem. Ĉu konsentite?
Cezar has replied to desesperoSign-in to post a comment.