April 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30      

Archives

September 2009 (1)
May 2009 (1)
April 2009 (3)
March 2009 (3)
February 2009 (3)
January 2009 (2)
December 2008 (2)
November 2008 (8)
October 2008 (4)
September 2008 (4)
August 2008 (5)
July 2008 (7)
June 2008 (7)
May 2008 (26)
April 2008 (20)
March 2008 (5)
February 2008 (6)
January 2008 (3)
December 2007 (4)
November 2007 (19)
October 2007 (9)

April 11, 2009

Esperanto sur 64 milionoj da balotiloj - definitive!



Laŭ decido de la balota komisiono de la 10-a de aprilo, la germana sekcio de la politika movado "Eŭropo - Demokratio - Esperanto" (EDE) rajtas partopreni en la Eŭropaj Balotoj 2009 en Germanio. Tio signifas, ke ĝis la komenco de junio la germana ŝtato presigos almenaŭ 64 milionojn da balotiloj, sur kiuj troviĝas ĝia nomo. Ankaŭ la nomoj de la 10 kandidatoj de EDE-Germanio - kun prof. d-ro Reinhard Selten sur la unua loko - troviĝos sur ĉiu voĉdonilo.

EDE starigas listojn ankaŭ en ĉiuj regionoj de Francio, tiel ke entute ĉ. 108 milionoj da eŭropanoj (64 milionoj en Germanio kaj 44 milionoj en Francio) havos la eblecon subteni la disvastigon de Esperanto per sia voĉo. Dum en Germanio ĉiu voĉdonanto aŭtomate trovos EDE sur la balotilo, en Francio oni bezonos specialan voĉdonilon. EDE planas presigi kaj disdoni 7 milionojn da ili, kaj krome oni ofertos la eblecon elŝuti ilin el interreto.

En Germanio entute 32 partioj kaj politikaj asocioj partoprenos la balotojn - pli ol iam ajn antaŭe. Jam nun ĵurnalistoj publikigis la opinion, ke tiu ĉi abundo povus instigi la grandajn partiojn akcepti ideojn de la novaj politikaj movadoj. Tiel ankaŭ EDE esperas, ke ĝia baza ideo, plibonigi la kompreniĝon pere de Esperanto kaj tiamaniere akceli lingvan egalrajtecon kaj demokration sur eŭropa nivelo, ekhavos novajn impulsojn.

Pro al la partopreno en la balotoj, EDE povos senpage elsendi varbajn filmetojn en la germana kaj franca televido. Krome oni klopodas multe informi ekzemple pere de afiŝoj, faldfolioj, informstandoj kaj gazetaraj komunikoj. Eĉ se (pro la neceso superi la 5 %-an sojlon en Germanio kaj Francio) la akiro de seĝo en la parlamento ne ŝajnas esti realisma, nun milionoj da homoj ekscios pri la ekzisto de Esperanto, tiel ke certe ankaŭ la ĝenerala Esperanto-movado profitos de la balotoj.

Laŭ realisma takso, EDE povos atingi en Germanio kaj Francio sume ĉ. 100.000 voĉojn. Jam tia nombro certe pli impresus la eksteran mondon ol la membronombro de la diversaj Esperanto-asocioj en Eŭropo. La eŭropaj balotoj do povas grave helpi en tio, ke oni prenos la Esperanto-movadon pli serioze.



Ulrich Matthias

vicprezidanto de EDE-Germanio

laŭ Ret-info

Published at 12:01 / 6 comments / 414 visits
This post is public

April 11, 2009

Nova Koresponda Servo - kun fotoj!

Ekfunkciis nova internacia esperantista koresponda servo kun la nomo "Koresponda Servo Universala, KSU".

La Servon iniciatis Viktor Kudrjavcev, redaktoro de la revuo "Komencanto". La servo facilas por uzo kaj preskaŭ ĉiuj korespondanoncoj kunhavas fotojn!

Adreso de la servo: esperanto-plus.ru/koresponda-servo

Estimataj samideanoj, bonvolu uzi la Servon mem kaj rekomendi ĝin al viaj konatoj, instruistoj, kursgvidantoj, redaktoroj, abonantoj, komencantoj...

Krom plumamikaj "Koresponda Servo Universala" akceptas ankaŭ alispecajn anoncojn kaj informojn!

Normal 0 7.8 磅 0 2 de Viktor Kudrjavcev

laŭ Ret-info

Published at 12:06 / 1 comment / 541 visits
This post is public

April 22, 2009

Kunhavigu e-novaĵojn de Tefloro

Ĉu vi havas propran retejon?

Ĉu vi volas aldoni plejlastajn e-novaĵojn al via retpaĝo?

Kopiu kaj gluu suban kodlinion al via retpaĝo kaj vi tuj kunhavigos la novaĵojn en via retejo:

<script language='javascript' src='http://www.tefloro.cn/js.php?job=label&id=307'></script>

Ĉu vi ankaŭ volas dividi interesajn rubrikojn de via retejo? Donu al mi la kodojn, por riĉigi la enhavon de Tefloro!!!

Tefloro ( www.tefloro.cn ) ĉiam esperas vian kunlaboron per kontribuaĵojn!



Published at 13:07 / 5 comments / 527 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...