July 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

September 2009 (1)
May 2009 (1)
April 2009 (3)
March 2009 (3)
February 2009 (3)
January 2009 (2)
December 2008 (2)
November 2008 (8)
October 2008 (4)
September 2008 (4)
August 2008 (5)
July 2008 (7)
June 2008 (7)
May 2008 (26)
April 2008 (20)
March 2008 (5)
February 2008 (6)
January 2008 (3)
December 2007 (4)
November 2007 (19)
October 2007 (9)

July 6, 2008

ipernity支持PicLens 3D图片查看

由于你们对PicLens团队的支持,从现在开始大家可以浏览特定会员发表的所有3D文档——他最喜欢的图片、他的相册以及发布在群组中的文档。
怎样运行3D?
1) 请为你的浏览器安装PicLens
2) 返回ipernity,进入文档页面、或相册、群组、最喜欢的文档等页面……
3) 将鼠标移动到任何一个文档上,就可以在左下角看到一个新的箭头……
4) 点击箭头开始畅游PicLens的3D空间吧!

Published at 09:04 / 2 comments / 392 visits
This post is public

July 9, 2008

Mia filino eklernas Esperanton

Ekde la 3a de julio mi ekinstruas Esperanton al mia filino, uzante la lernolibron Moderna Esperanto por Infanoj kompilita de prof Li Weilun.

La lernolibro konsistas el 18 lecionoj, kaj estas tre taŭga por mia 10jara filino. Laŭ mia plano ŝi lernos unu lecionon en tri tagoj kaj finlernos la tutan libron antaŭ la someraj ferioj (ĝis aŭgusto).

Mi esperas ke ŝi povas korespondi kun aliaj infanoj dum la lernado, se via infano ankaŭ lernas Esperanton, kontaktu min por la amikeco.

Jen la retejo de mia filino en ipernity:

www.ipernity.com/home/36454

Published at 00:29 / 21 comments / 1058 visits
This post is public

July 11, 2008

救命之水 | Vivsava Akvo

  一位沙漠流浪者已经十几天没有喝水了,正当要昏倒时,前面出现了一座小木屋,他用尽全身力气,爬进了木屋里。他发现木屋 的小桌上有一杯水,也发现了木屋的角落有几具骸骨。他正要喝时,一位老人走进来,讨水喝。流浪者想:“给他还是不给他,给他我就会死亡,不给他老人就会死 亡。”他吞了口唾沫,将水拱手相让,这时老人突然化身为上帝,说:“你是唯一一个肯给予的人,这水下了毒,喝了便会死,真正的水在我身上。”说着他将清澈 的水取出,拿给了流浪者,并送他回到了城市。

  给予让人幸福,让人活的有意义,那些不会给予的人便会像木屋中的骸骨,死的毫无意义。

  我走在大街上,帮助着他人,给与他人快乐,心中也感到一阵欢乐。

Iu vagulo en dezerto jam ne trinkis dum pli ol dek tagoj, kiam li falos senkonscie, antaŭe montris ligna kabano, li do rampis en la lignan kabanon per sia tuta forto. En la ligna kabano li malkovris glason da akvo sur la tabulo, kaj ankaŭ ostojn de kelkaj mortintaj homoj en la anguloj de la kabano. Kiam li intencas trinki la akvon, eniris maljunulo por peti la akvon. La vagulo pensis: "Ĉu mi donas al li la akvon? Se jes, mi mortos pro soifo, se ne, la maljunulo mortos."  Li englutis salivon kaj donis la akvon al la maljunulo. Tuj tiam la maljunulo enkorpiĝis en Dio kaj diris: "Vi estas unika homo donema, la akvo estas venenita, se vi ĝin trinkus, vi tuj mortos, la bona akvo estas ĉe mi." Dirante li elprenis la puran akvon kaj ĝin donis al la vagulo, kaj samtempe sendis lin reveni al sia urbo.

Donemo feliĉigas kaj valorigas homon. Homoj, kiuj ne scipovas donon, mortos senvalore, kiel ostoj de la mortintaj homoj  en la ligna kabano.

Published at 12:28 / 6 comments / 408 visits
This post is public

July 21, 2008

Ĉina Radio Internacia prezentis pri nia urbo Xinyang

La 15an de julio Ĉina Radio Internacia prezentas al aŭskutantoj pri nia ubro Xinyang - kies vidindejoj Lingshan-templo, Nanwan-lago, Jigongshang-monto kaj kies fama teo Xinyang Maojian.

 

Published at 12:46 / 0 comments / 278 visits
This post is public

July 23, 2008

Vortareto por lernantoj


de LAULUM

Antauparolo

    Sperto montras al ni, ke oni devas havigi al si la kutimon pensi en Esperanto, se oni volas ghin bone uzi chu bushe chu skribe. Kaj por akiri tiun kutimon, la lernantoj devas alkutimighi al klarigo de la novaj vortoj per Esperanto en sia lernado. Tamen la Plena Ilustrita Vortaro estas ne oportuna por la komencantoj. Tiun chi vortareton mi kompilas por ilin helpi.

    En tiu chi vortareto mi enmetis la pli ol 700 radikojn de la unuaj 5 grupoj de vortoj de la "Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). Al ili mi aldonas kelkajn el la ceteraj grupoj. Por faciligi la komprenon de la klarigoj, mi klopodas uzi simplan lingvajhon kaj donas ekzemplojn pri la uzado de la vortoj, ilustras per bildoj, kiam eble. Por faciligi memoradon de la plej ofte uzataj vortoj, mi aldonas al ili ankau versajhojn simplajn.

    La ciferoj 1, 2, 3, 4, 5 ktp antau la artikoloj montras al kiuj grupoj tiuj vortoj apartenas.

Mallongigoj uzataj en la vortaro:

a = avorto, adjektivo
art. = artikolo
e = evorto, adverbo
i = ivorto,verbo
inter. = interjekcio
kon. = konjunkcio
num. = numeralo
o = ovorto, substantivo
onom. = onomatopeo.
pron. = pronomo
pref. = prefikso
prep. = prepozicio
pron. = pronomo
sub. = subjunkcio
suf. = sufikso
tr. = transitiva

Published at 05:58 / 9 comments / 652 visits
This post is public

July 28, 2008

Korsigno

Kapturne, mi fotis vian ĉeeston per mia rigardo trans multaj ŝlultroj. La fiksarigardo ja estas la senvoĉa lingvo, kaj la brilanta lumo en la koro estas antaŭdestino.

Ni iru por spekti la maron. Mi korinklinighas al vi, kvazaŭ al la maro mistera kaj vasta, kie ŝvebas laroj, huras la onderoj, kaj flagretas mia arda senton.

Mi vere volus fariĝi naĝanto, kaj sinĵeti en viajn vastajn brakojn por ĉasi la belajn koralojn kaj kisi la molan plaĝon.

En la belan leterkeston mi metis mian amoplenan koron similan al la ruĝfabo en la suda Ĉinio. Kvazau pejzaĝo soleca kaj emocia, la senornama sekundara ĉielarko de mia malkaŝa koro akompanos vin tra la tuta mondo.

Eĉ se tio estus bela eraro, mi obstene atendas ankaŭ la tagon, kiam mi glugle fluetigos la obsedan sopiradon en via koro...

el retejo Tefloro

Published at 13:16 / 2 comments / 557 visits
This post is public

July 28, 2008

La Vivo de l' Homo

La Vivo de l' Homo


    Dio kreis azenon kaj diris al ghi: Vi senchese laboros kun shargho de mateno ghis vespero, kaj vi manghos nur herbojn, kaj vi ne havos intelekton. Kaj vi havos 50 jarojn da vivdauro, kaj via nomo estas azeno! Kaj la azeno diris: Mi estas azeno, sed 50 jaroj da vivdauro estas tro longa, kaj sufichas por mi 20 jaroj! Kaj Dio donis al ghi 20 jarojn da vivdauro.
      Kaj Dio kreis hundon kaj diris al ghi: Vi devas gardi hejmon por homo, kaj vi estas la plej fidela amiko de la homo, kaj vi nur povas manghi chion kion donis al vi la homo. Kaj vi havos 25 jarojn da vivdauro, kaj via nomo estas hundo! Kaj la hundo diris: 25 jaroj estas tro longa, kaj sufichas por mi 10 jaroj! Kaj Dio donis al ghi 10 jarojn da vivdauro.
      Kaj Dio kreis simion kaj diris al ghi: Vi devas salti tien kaj reen sur arboj, kaj faros malsaghajhojn por amuzigi homojn. Kaj vi havos 20 jarojn da vivdauro, kaj via nomo estas simio! Kaj la simio diris: Dio, 20 jaroj estas tro longa, kaj sufichas por mi 10 jaroj! Kaj tion ankau konsentis Dio.
      Kaj fine Dio kreis homon kaj diris al li: Vi estas homo, la nura prudenta estajho sur la tero, kaj vi regos la mondon. Kaj vi havos 20 jarojn da vivdauro. Kaj la homo diris: Dio, mi estas homo, sed ne sufichas por mi 20 jaroj da vivdauro, kial vi ne donas al mi la 30 jarojn forlasitan de' l azeno, kaj 15 jarojn forlastitan de' l hundo, kaj 10 jarojn forlasitan de' l simio? Kaj tion konsentis Dio.
      Kaj de tiam, la homo travivis 20 jarojn kiel homo. kaj post la edzigho travivis 30 jarojn kiel azeno kun shargho. Kaj kiam liaj idoj vivis for de la hejmo, dum 15 jaroj li gardis la hejmon kaj manghis chion, kion donis al li iu ajn, kaj poste, iom post iom li maljunighis kaj emeritis. Kaj en la lastaj 10 jaroj li iradis inter la idoj kaj la hejmo, kaj faris malsaghajhojn por plezurigi siajn idojn. 

--tradukis Deodaro

Published at 14:17 / 8 comments / 718 visits
This post is public

( 7 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...