february 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

november 2008 (2)
october 2008 (4)
september 2008 (4)
august 2008 (5)
july 2008 (7)
june 2008 (7)
may 2008 (26)
april 2008 (20)
march 2008 (5)
february 2008 (6)
january 2008 (3)
december 2007 (4)
november 2007 (19)
october 2007 (9)

February 26, 2008

Lampiro

Ekzistas vasta mallumo en la mondo, kaj do nepre ankau eta lumo. Mi celas lampirojn, kiuj flugas silente en la nigra nokto. Infanaghe en somera ghardeno steloj brilis sur la chielo. Lampiroj flugis super kampo. Panjo diris, ke la lampiroj estas falintaj steloj. Tion mi ne kredis. Shi ankau diris, ke lampiroj estas la okuloj de feino, kiu perdis sian arghentan orelringon kaj nun ghin serchas.

Tio estas nur mito, ankau tion mi ne kredis. Nur kiam en longa, longa nokto la luno ne videblas, la steloj ne aperas, nuboj kovras la chielon, la vento estigis chiujn lampojn; kaj nur kiam en la longa, longa nokto ni vidas la kuraghe flugantajn lampirojn, tiam mi kredas: la lampiroj estas okuloj de l' vero. Char ili pruvas la mallumon de la nokto per sia malforta lumo.
[Kontakto 6/1998] 

© Published at 08:50 / 5 comments / 349 visits
This post is public

February 26, 2008

GRANDA VORTARO ĈINA-ESPERANTA

Ĝi estas
il-libro nepre necesa por ĉiu ĉino, kiu lernas, uzas aŭ lingvistike studas Esperanton,
referenca libro altvalora por ĉiu specialisto pri leksikologio aŭ leksikografio,
vortaro mirakla, kiu povas servi kiel ponto inter la kulturoj Orienta kaj Okcidenta.

© Published at 23:28 / 10 comments / 1109 visits
This post is public

( 2 posts )