october 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

november 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

november 2008 (2)
october 2008 (4)
september 2008 (4)
august 2008 (5)
july 2008 (7)
june 2008 (7)
may 2008 (26)
april 2008 (20)
march 2008 (5)
february 2008 (6)
january 2008 (3)
december 2007 (4)
november 2007 (19)
october 2007 (9)

October 20, 2007

Plumamikeco

Korespondo estas tradicia maniero de la praktiko de Esperanto, same kiel multaj esperantistoj mi ankaŭ ŝatas korespondadon, speciale korespondi kun alilandaj esperantistoj. Mirja Perunka, mia finna korespondantino, estas unu plej bona el miaj plumamikoj.

Tempo returniĝas al aŭgusto 1988. Iun tagon mi ricevis poŝtkarton el Roterdamo. Mi miris, mi ne havis amikon en tiu loko, kiu skribis al mi? Post legado mi sciis, ke la sendinto estas Mirja Perunka, finna kongresanino de la 73a UK, kiu sciis mian adreson dum la kongreso kaj skribis al mi. Kiel ĝoja mi estis, ĉar unuafoje mi ricevis korespondpeton el fremdlando, mi tuj respondis...

Mirja loĝas en Rovaniemi, nun jam estas 81-jaraĝa, ŝi eklernis Esperanton en 1979, tiam ŝi estis jam 69-jara. Kiel tiel altjara maljunulino ankoraŭ lerni fremdan lingvon estas nepenseble al ni ĉinoj, sed Mirja lernis, lernis sola...

Mi tre interesiĝas pri la lernorimedo de sinjorino Mirja Perunka. Ŝi prezentis, ke kiam ŝi ne havis leteramikon, ŝi praktikis sian cerbon tradukante el la gepatra lingvo en Esperanto. "La plej bona rimedo estas skribi!" ŝi diris; ŝi skribis al si, en ŝia tirkesto estas multaj skribaĵoj pri diversaj temoj. Ŝi praktikis sian aŭdon kaj parolon en "kasedo-rondo" (t.e.oni korespondas per voĉletero - sonbendo; ĝenerale unu rondo konsistas el 5-6 homoj.)

Mi lernis de Mirja desegni la "arbon de la gramatiko de Esperanto". La "arbo" vere granda, kun densaj branĉoj kaj folioj! Mi bone sciis la strukturon de Esperanta gramatiko pere de ĝi.

Multe da fojoj Mirja instigis min sendi skribaĵojn al "Esperanto Finnlanda" kaj aliaj revuoj. Kvankam mi ofte publikigis miajn artikolojn en niaj gazetoj, tamen neniam en eksterlanda. Sub ŝia kuraĝigo mi sendis la prozaĵon "Aleo" al la redakcio de Esperanta Finnlando en novembro 1990. Ha, mi sukcesis, ĝi aperis en al unua numero de ĉijaro.

Speciale dankinde estas, ke Mirja donas al mi multe da libroj. Ĉe nia lando fremdlandaj libroj kaj gazetoj estas preskaŭ ne mendeblaj. Iam mi petis, ke ŝi aĉetu por mi "Plenan Analizan Gramatikon de Esperanto" ĉe la libroservo de la 74-a UK. En Brajtono ŝi malsanis, kaj partoprenis nur iom da programoj, tamen ŝi vizitis tiean libroservon kaj aĉetis por mi la libron.

"Mi tre rekomendas vin daŭre lerni la Lingvon Internacian! Vi estas juna, vi havos eblojn uzi kaj utiligi ĝin!" En la leteroj sinjorino Mirja Perunka ĉiam kuraĝigis min studi pene Esperanton. Ŝi ĉiam gratulas kiam mi estas iom progresa. Ŝiaj leteroj donas al mi grandan forton, kiu igas min persisti en la studado.

En la mondo la plej trezora estas amikeco. Sinjorino Mirja pliaĝas ol mi je 58 jaroj, nia korespondado daŭras nur tri jarojn, tamen ni starigis amikecon sinceran, puran kaj profundan, ĝi superis la limojn de la kontinentoj, nacioj, lingvoj, eĉ aĝoj.

Vivu nia amikeco! 

© Published at 06:40 / 1 comment / 108 visits
This post is public

October 20, 2007

《茶花》自述——兼答胡国柱老师

要说我茶花Tefloro,还得先从我这名字说起。看到这图片了吧,除了南方的朋友,您北方的绝对不认识我,因为我不是大伙儿赏玩的那种茶花儿呀!别看王老师的词典收词最全,从他那儿您也只能查到“KAMELIO”,绝对查不到我“TEFLORO”。告诉您吧,我是版主的专利。您不用瞎猜,我也不是茶叶树上的花儿,我是版主老家漫山遍野的油茶树上的花儿。这油茶可是个好东西,其籽仁榨出的茶油号称咱东方的“橄榄油”呢!花儿也好哇,看到那淡黄的花心没有,里面有蜜,甜着呢!版主小时候就常常采一根草管去吸这蜜呢。这花儿就快开了,一直要开到明年春天哩!

按说吧,我也得叫KAMELIO,都是同根生嘛。但一年前版主创办我《茶花》杂志的时候就想了:信阳是茶叶之乡,而他老家生产的“长园”牌野生山茶油也是响噹噹的名气。这两种茶树上的花是很相似的,但又略有不同,与您们赏玩的那种茶花相比较,更是区别大了!再说也没人去赏玩这两种花呀,不起眼还没什么香气嘛。所以他就给我起了“TEFLORO”这个名字,好理解呀,中国人看得懂,外国人也明白,既符合世界语造词法,又不用大伙去查词典,多好啊!

大家不是要打中国世界语的品牌嘛,咱茶花也在打自己的品牌呢,不信您登陆茶花网上的世界语搜索引擎查查看,满世界都有我的名字呢。说不定我茶花长大后还会收购SAT,进入PIV呢。“五大”的代表同志们,麻烦您们给中华世协领导捎个信儿,就说茶花虽没资格参加“五大”,但还想明年UK时开个Tefloro网友、读者座谈会呢,请他们行个方便。EPĈ能开,CRI能开,咱Tefloro为什么不开?

茶花咱是个私生子,刚满月就被送到UEA家,可版主还是疼我呀,这段时间他忙里偷闲,日夜加班,总算为我建起了“茶花网”,安了个家。这可是版主学做的第二个主页哟!

当然了,咱茶花更希望得到您的关爱。为了让您对咱的茶花网有所了解,这里就给您作个简介绍吧。

Ĉefpaĝo:这儿当然是《茶花》杂志的简介了。版主还想在这里再放点世运要闻及网站重点文章的链接什么的,但现在没有时间来作。

Aperintaj Numeroj:以往所出的各期《茶花》,都要在这儿。

Senpaga Abono:这是俺茶花在UEA家的房间。在这儿您可以免费订阅《茶花》,也可以订阅其他的世界语电子杂志,了解《茶花》在电子杂志中的排行榜,创建自已的电子杂志等等。ABONU.COM绝对不会向您发送垃圾邮件的。

Teo-Festivalo:这儿主要是宣传信阳茶叶节及信阳市的一个窗口,世界语与节会经济相结合的试验园。2001-2002年我们已连续两届成功邀请国外世界语者参加信阳茶叶节,您不妨也试试?。这里还在搞建设……

Intervjuo:能被茶花请到这儿来的,可都是大腕名角哟!茶花在初期可是想推出对国内知名世界语者的采访的呢,希望“五大”的代表们能辛苦点,借这千载良机,代茶花多跑跑腿,采访采访,写几篇稿子来。茶花决定先任命您们为茶花杂志社“首席特派记者”。您的稿子最好是Esperanta格式,实在没时间,也就China格式啦!

Familio: 小孩过家家,这屋还没盖好呢。大概是双语幼稚园之类的吧,版主没说,我茶花也搞不准。

Kabano Deodaro:雪松居。这可是版主的屋子。看见没,这是他以前译译写写的一部分东西,听说还有叫什么《中国散文诗选译》的东西,也想搬进来,不过那草稿在他老家了,今年是搬不来了。

Gastlibro: 这是咱茶花网的顾客留言本,有中文的,也有世界语的。您对茶花网络及杂志的批评与建议,大至整个网站、杂志,小至一个标点符号,以及您个人的信息等等,都可以在这里发布。您甚至可以把它们当作论坛来用。

Diĝestoj: 报刊文摘。别忘了向我推荐好文章哟!

Babilejo: 这是咱茶花网从Ĝangalo那借用的世界语聊天室,很不错的,可要常来哟!

Amikaj Ligoj: 茶花认为值得一去或交换链接的网站。

Inter Ni:这是茶花专门用来接待您的。

汉世大词典:茶花为王崇芳老师的《汉世大词典》词条摘选专留的空间。茶花希望这个栏目不仅方便读者,更能引起热心人士对王老师所编词书的关注,希望大家以各种形式帮助王老师早日出版《汉世大词典》。没准王老师一高兴,收Tefloro做Kamelio的妹妹呢!

茶花文苑:这可是专为咱世界语者发表文章的地方哟!原创也好,翻译也好,世界语、汉语或双语对照也好,只要您是世界语者,茶花就用您的稿子!

翻译竞赛:以竞赛的形式练练笔,以译会友,相互学习,共同提高。茶花想效仿胡国柱老师主持《La Mondo》翻译竞赛的形式来办,但又略有不同,具体说明去看《试行办法》好了。

语言探密:这是个语法等语言知识方面的探讨与研究的专栏,茶花目前没有这类稿件,如果您肯相助,茶花十分感谢。

古申茶馆:咱信阳跟上海一样,古称“申城”,咱“茶花杂志社”开的茶馆,自然得叫“古申茶馆”了。不过在上海您可喝不到正宗口味的毛尖茶,您得来咱“古申茶馆”才能品味得到。“浉河中心水,车云顶上茶”,咱信阳毛尖还得用咱信阳的水来泡,那才是地道的毛尖味呢!茶花给泡是一壶上等毛尖,咱们就可以边品边侃了:什么世运长,世协短,“五大”为什么跑到延边开,UK政府还管不管…… 只要您不说脏话,我茶花就倍您侃。

世界语论坛:这个茶花就不想多谈了,人气不够呀!黑龙江的朋友最近怎么不来了?茶花看您喜欢研究语言,想向您讨篇稿子,不知您肯不肯给面子。要说还是黄石的哥们,铁!他不生俺茶花的气,一来就唰唰地贴。谢谢了,卢兄!不过我得告诉老兄,茶花想在“悠深”搞个双语论坛,只是没有找到合适的简洁程序而已。这儿先过度一下吧。

茶花在这儿要特别感谢胡老师的关心,尤其是对俺茶花翻译竞赛的关心。茶花9月17日夜10点多才把翻译选题传上去的,次日一大早(邮件显示2003-09-18 05:31:28,估计胡老师是清晨登陆茶花网的吧?)胡老师就给茶花寄来了准备制作成电子书的《TK小结合刊(1-12)》,以鼓励茶花在网上主办翻译竞赛,为茶花壮声势。

胡老师您要求茶花的评委要公正,告诉您吧,目前茶花翻译竞赛的评委班子精简着呢,就版主一个人,主席、评委一身兼,而且保证公开、公正。您当年主持La Mondo的竞赛,要是玩点“猫腻”有谁知道?现在不同了,网络这东西害人得很,惹恼了大家,贴子往网上一发,叫版主脸往哪搁呀?他好面子着呢!再说,他搭着时间和精力搞竞赛,图什么呀?不就是想搭个台子,把大伙儿聚在一起,以译会友,相互之间学习学习,切磋切磋,乐呵乐呵吗?

至于这小结嘛,不瞒您说,眼下也只能让他来写。当然了,大伙儿可能会信不过的,也难怪,这圈子里有几个人认识他呀!一没地位,二没名份,国内什么世协也不加入,好不容易搞个活动吧,他还没钱去。不过他人倒是个热心肠,也还谦虚。他说了,真有那解决不了的问题,就向您们前辈和网友们讨教。我想您们不会把他拒之门外吧?咱茶花的网站还没过满月,人气也不足,擂台虽然搭好了,可大伙儿愿不愿捧场,有没有人来比试,还是个问号呢!只要网友肯给俺茶花面子,帮咱把竞赛搞活了,那时候,嘿嘿,我炒他鱿鱼,请您这样的大腕们来主持!到时候可不能向茶花开天价哟!

俺茶花开网站,是大姑娘上轿——头一次。但俺明白,这网上得时常上点新东西,不然谁还来呀?我这虽然免费供应《茶花》饼,可大伙儿也不能光顾着呀,怎么着也得参与参与是不?要不然茶花咱迟早得关门呢!

好了,大伙儿在这也呆半天了,咱茶花也得回去看门了,怎么样,也到咱茶花网上看看去?

2003-09-23

© Published at 06:42 / 0 comments / 114 visits
This post is public

October 26, 2007

La luno — La Natura Satelito de la Tero

La luno La Natura Satelito de la Tero

月球——地球的天然卫星 

La nomo “luno” estas donata al la natura satelito de la tero kaj iafoje ankaŭ al la satelitoj de la aliaj planedoj en la suna sistemo. La diametro de la tera luno estas ĉ. 3,480 km, aŭ ĉ. kvarono de tiu de la tero, kaj la volumeno de la luno estas ĉ. kvinono de tiu de la tero. La maso de la tero estas 81-oble pli granda ol tiu de la luno, sekve la meza denseco de la luno estas nur tri kvinonoj, kaj la gravita altira forto ĉe la luna supraĵo nur sesono, de tiu de la tero respektive. La luno havas nenian likvan akvon, nek atmosferon, kaj tial ekzistas nenia vetero, kiu ŝanĝus la supraĵon de la luno. Kiam ni rigardas supren al la luno, ni povas vidi malhelajn partojn sur ĝi, kiuj, nomitaj lunmaroj unuafoje de la itala astronomo Galilejo, efektive estas sekaj malaltaj ebenaĵoj. 

luno”这个名称既可指地球的天然卫星(即月球),有时也可指太阳系其他行星的卫星。月球的直径约为3,480公里,即约为地球直径的四分之一,月球的体积约为地球的五分之一。地球的质量比月球的质量大81倍,因而月球的平均密度仅为地球的十五分之一,月球表面引力仅为地球的六分之一。月球上没有液态水,也没有大气,因而也就不存在可能改变月球表面形态的天气现象。当我们抬头看着月亮的时候,可以看到月球上有阴暗部分,意大利天文学家伽里略首次把这些阴暗部分称为月海,它们实际上是一些根本没有水的低洼的平原。  

La luno rondiras ĉirkau la tero je meza distanco de 384,403 km, kaj en meza rapido de 3,700 km/h (t.e. metroj en horo). Ĝi faras unu rivoluon en elipsa orbito ĉirkaŭ la tero en 27 tagoj 7 horoj 43 minutoj 2.8 sekundoj rilate al la steloj. Por la luno la irado de unu fazo al la sekvanta simila fazo, aŭ unu luna monato, postulas 29 tagojn 12 horojn 44 minutojn 2.8 sekundojn. La luno rotacias unufoje ĉirkaŭ sia akso en ĉ. la sama tempoperiodo, kiu forpasas por ĝia sidera tempoperiodo de rivoluo, kio klarigas la fakton, ke la preskaŭ sama parto de la luno estas ĉiam turnata al la tero. La luno eligas nenian propran lumon, kaj la lumo de la luno, kiun ni vidas sur la tero, estas la sunlumo de ĝi reflektita. Kvankam la luno vidiĝas sufiĉe brila al nia okulo, tamen ĝi reflektas nur 7 procentojn de la sunlumo, kiu falas sur ĝin.

 

月球以平均384,403公里的距离和每小时3,700公里的速度围绕地球运行。它以椭圆形的轨道绕地球公转一周需恒星时277小时432.8秒。月球从一个月相运行到下一个相似的月相,即一个太阴月(或称为朔望月),需时2912小时442.8秒。月球自转一周和它公转一周所需的恒星时大致相同,这就解释了这一事实:月球总是以几乎同一部分朝向地球。月球本身不发光,我们在地球上看到的月球的光,是它反射的太阳的光。虽然月球在我们肉眼看来是足够明亮的,但是它只反射了落到它上面的太阳光的百分之七。

 

La aspekto de la luno vidata de sur la tero dependas de la relativaj pozicioj de la tero, la luno kaj la suno. Jen kial la luno aspektas diversmaniere vidate de sur la tero en malsamaj stadioj de sia orbito. Kvankam ni ĉiam vidas nur 50 procentojn de la tuta surfaco de la luno, tamen pliaj 9 procentoj povas esti vidataj de tempo al tempo ĉirkaŭ la videbla rando pro la relativa moviĝo nomata luna libracio. Tio ĉi estas pro la iomete malsamaj vidanguloj de sur la tero kaŭze de malsamaj relativaj pozicioj de la luno sur ĝia klinita elipsa orbito.

 

从地球上观察,月球的形象随地球、月球和太阳的相对位置的不同而变化。这就是为什么在地球上看上去月球在自身轨道的不同阶段上有各种不同的形象的原因。虽然我们始终只能看到整个月球面的百分之五十,但在边缘附近的可见部分由于被称为月球天平动的一种相对运动的影响,偶而也可以看到另外的百分之9的部分。这是由于月球在其倾斜的椭圆形轨道上的相对位置不同,因而从地球上观察的视角也略有不同的缘故。

 

La luno laŭgrade montras malsamajn fazojn dum sia moviĝado sur sia orbito ĉirkaŭ la tero. Duono de la luno ĉiam estas en la sunlumo, same kiel duono de la tero havas tagon dum la alia duono havas nokton. La fazoj de la luno dependas de kiom da parto de la sunlimigita duono povas esti vidata en iu ajn tempo. En la fazo nomata la novluno, la surfaco, kiu estas turnita al la tero, estas tute en ombro. Ĉ. unu semajnon poste, la luno estas en sia unua kvarono, simila al luma duoncirklo; ankoraŭ unu semajno poste, la plenluno montras sian tute prilumatan surfacon; unu semajnon pli poste, en sia lasta kvarono, la luno denove aperas kiel duoncirklo. La tuta ciklo ripetiĝas en ĉiu luna monato. La luno estas plena tiam, kiam ĝi estas pli malproksima de la suno, ol la tero; ĝi estas nova tiam, kiam ĝi estas pli proksima. Kiam ĝi estas pli ol dunone brila, ĝi estas, oni diras, en pli-ol-duona fazo, kaj kiam ĝi estas malpli ol duone brila, ĝi estas en malpli-ol-duona fazo, kiu estas vulgare nomata lunarko. La luno estas videbla kiel lunarko vespere inter la novluno kaj la unua kvaronluno, kaj matene inter la lasta kvaronluno kaj la novluno. La luno estas nomata malkreskanta luno tiam, kiam ĝi iom post iom fariĝas de plena al nova, kaj kreskanta tiam, kiam ĝi denove iom post iom fariĝas al plena. La temperaturoj sur ĝia supraĵo estas ekstremaj, variante de maksimumo de 127°C ĉe la luna tagmezo ĝis minimumo de 173°C ĝuste antaŭ la luna tagiĝo.

 

月球在自身的围绕地球的轨道上运行的过程中渐次呈现不同的月相。月球的一个半面总是 被阳光照射着,就像地球的一个半面是白天,另一个半面就是黑夜一样。月相取决于无论什么时候被阳光照射的那一半中可见部分的大小。在被称作新月的月相中,朝向地球的那一面完全在阴影中。大约一星期后,月球处于上弦的月相,样子就像一个光亮的半圆形;再过一个星期,满月的月相就把它完全被阳光照射的一面呈现给我们。一个星期以后,月球到了下弦的位置,又呈现出半圆的形状。整个周期在每一个太阴月里重复一次。月球在比地球离太阳远的时候,是满月的月相;在比地球更接近太阳的时候,是新月的月相。当月球多于一半的部分明亮的时候,就被称作凸月;当它不足一半的部分明亮的时候,就是蛾眉月,俗称月牙。当月球处在新月和上弦月之间时,人们可以在晚间看到蛾眉月;当月球处在下弦月和新月之间时,也可以在凌晨看到蛾眉月。当月球逐渐由满月变为新月的时候,就被称作渐亏月;当月球重新逐渐变为满月时,就被称为渐盈月。月球表面的温度是冷热悬殊的,月球正午时最高可达摄氏127度,月球即将黎明时最低可降至摄氏负173度。

 Kiel supredirite, ĉar unu rivoluo de la luno ĉirkaŭ la tero postulas iom pli ol 27tagojn 7 horojnkaj la luno rotacias ĉirkaŭ sia akso en tiu ĉi sama tempodaŭro, tial la sama surfaco de la luno estas ĉiam prezentata al la tero. Dum periodo iom pli longa ol 29 tagoj 12 horoj, la luno trapasas serion de fazoj, en kiuj senĉese ŝanĝiĝas la kvanto de la prilumata duono de la luno, kiun ni vidas de sur la tero. Tiuj ĉi fazoj estas kaŭzitaj de la ŝanĝiĝanta angulo de la sunlumo trafanta la lunon. (La periodo de fazoj estas pli longa ol la periodo de la luna rivoluo, ĉar la moviĝado de la tero ĉirkaŭ la suno ŝanĝas de nokto al nokto la angulon, je kiu la sunlumo trafas la lunon).

 如上所述,由于月球绕地球公转一周需要277小时,月球自转一周也需要同样的时间,因而月球总是以同一面朝向地球。月球在2912小时稍多一点的时间经历着一系列的月相,这其间,月球被阳光照射的半面中的我们能在地球上见到的那部分的大小在不断地变化着。这些月相是由阳光照射月球的角度改变而发生的。(月相的周期比月球公转周期长,因为地球围绕太阳公转每夜都在改变着阳光射向月球的角度。)

 La luna orbito ĉirkaŭ la tero estas klinita je 5° disde la ebeno de la tera orbito. Pro tiu ĉi klineco, kiam la luno estas ĉe la punkto en sia orbito, ke ĝi estas inter la tero kaj la suno, la luno ordinare estas iom supre aŭ malsupre de la suno. Tiutempe la suno prilumas la flankon de la luno, kiu estas deturnita disde la tero, kaj la flanko de la luno rigardanta al la tero, estas malluma. Tiu ĉi punkto en la luna orbito estas responda al la fazo de la luno, kiu estas nomata la novluno. La kvaronluno okazas tiam, kiam la luno estas je rektaj anguloj al la linio formita de la suno kaj la tero. La suno prilumas la flankon de la luno plej proksiman al ĝi, kaj nur duono de tiu flanko estas videbla de sur la tero, formante brilan duoncirklon. Kiam la luno estas en kontraŭa flanko de la suno, la surfaco de la luno videbla de sur la tero estas prilumata, montrante la plenmunon sur la ĉielo.

 

月球绕地球运行的轨道倾斜于地球运行的轨道面5度。由于这一倾斜度,当月球处于自身轨道上地球和太阳之间的点上时,月球通常略高或略低于太阳。这时阳光照射着月球背向地球的那一面,朝向地球的那一面则是明亮的。月球轨道的这个点对应于被称之为新月的月相。上弦月的月相发生在月球跟地球的连线和太阳跟地球之间形成的连线成直角的时候。太阳照射着月球最靠近它的那一面,并且那一面只有一半可以在地球上看到,这就形成了一个明亮的半圆形。当月球处于相对于太阳的地球的对面时,从地球上看到的月面是明亮的,这时天空就出现了一轮满月。

 

Pro la klineco de la luna orbito, la luno ordinare pasas supre aŭ malsupre de la suno en la fazo de novluno kaj supre aŭ malsupre de la ombro de la tero en la fazo de plenluno. Iafoje, tamen, la plenluno aŭ la novluno transpasas ankaŭ la ebenon de la tera orbito. Pro koincio de la naturo, eĉ se la luno estas ĉ. 400-oble pli malgranda ol la suno, kaj ĝi estas ankaŭ ĉ. 400-oble pli proksima al la tero, ol la suno, la luno kaj la suno aspektas preskaŭ samgrande. Se la luno liniiĝas kun la suno kaj la tero en la fazo de plenluno (kiam la tero estas inter la luno kaj la suno), la ombro de la tero kovras la lunon, tiam okazas eklipso de luno.

 月球因其轨道的倾斜在新月月相时通常都在太阳的上方或下方经过,在满月月相时则在地球阴影的上方或下方经过。然而满月或新月有时也穿行于地球轨道的平面。由于自然的巧合,纵使月球比太阳小400倍,也比太阳更靠近地球400倍,月球和太阳看上去也几乎同样大小。如果在满月时月球跟太阳和地球之间排成了一直线(当地球在月球和太阳之间),地球的阴影就覆盖了月亮,这时就发生了月食。

 Ĉe la luna eklipso, la luno estas en la ombro de la tero. Kiam la luno estas parte en la ombro de la tero, fariĝas parta luna eklipso, kaj kiam la luno estas tute en la ombro de la tero, kreiĝas plena luna eklipso, kaj la plena luna eklipso estas videbla de ĉie sur la duono de la tero, de sur kiu tiutempe la luno estas videbla. Rezulte de tio, pli multaj homoj povas vidi plenajn eklipsojn de luno, ol plenajn eklipsojn de suno.

 月球在月食时是在地球的阴影之中。当月亮部分地处于地球的阴影中时,就发生月偏食,而当月球全部在地球的阴影之中时,就产生月全食。在可以看到月球的半个地球上,月全食到处都可以见到。因此,能看到月全食的人多于能看到日全食的人。

 

el “Encarta Encyclopedia”

(Esperantigita de Wang Chongfang)

(资料来源:微软百科全书)

(王崇芳世译和汉译)

© Published at 02:25 / 0 comments / 119 visits
This post is public

October 28, 2007

Impreso pri Bona Virino

Impreso pri Bona Virino

de Lan Tian

 

Iu diris, ke bona virino estas lernejo.

 

Mi diris, ke bona virino estas startpunkto elfosanta la valoron de l’ vivo.

 

Iu diris ke, kia ajn malforta viro estas ankaŭ arbo kaj monto; kia ajn forta virino ankaŭ herbeto kaj vergoliano.

 

Mi diris, ke bona virino estas vere senvalora trezoro.Unue estas bona virino, kaj poste forta viro.

 

Bona virino nin virgigas kaj nobuligas.

 

Eĉ kiam ni malĝojas, perplekiĝas, ŝi ankaŭ nin inspiras.

 

Bona virino mantras sian prudento en modesto,sian gloron en ordinaro;eltenas ŝarĝan malfacilaĵon en soleco,konstraŭas tradician putron en mild-odoro!

 

Bona virino agitas la ondegojn de penado.

 

Aĥ! Iu diris, ke milo da amikoj ne anstataŭas bona virino.

 

Mi diris, ke bona virino dediĉas ie ajn!

 

Nek oreloskua tamburado, nek bruega tondro; nek senlima parolado nek orelopika bruo, bona virino estas grandioza beleco de abundrikolta kampo, klara fonto de seka tero, fruktoplena montego.

Estas sopiro obsedanta en mia sonĝo, de tagoj al noktoj. (tradukis Deodaro)

© Published at 16:11 / 0 comments / 108 visits
This post is public

October 28, 2007

La Flutanto

Kiu vi estas,ne videbla flutanto?

Mi kaj printempo malpeze eniras en vian korton, sed neniun ni vidas.

La korto estas malplena. En la borĝanta verdo staras la domo, kvieta kaj silenta. Herboj, verdaj kaj velkaj, ondetas kaj kovras ĉiun angulon de la korto.  Sur la tera muro plene rampas longaj sarmentoj, kiuj tiras mian veston.

Kiu vi estas, ne videbla flutanto? Via flutsono vokas al mi printempon,sed kie vi estas?

Mi sopiras intreparoli kun vi. Mi kaj printempo staras en via korto, serĉe rigardas kaj aŭdas flutsonon, vigla kaj longdaŭra…

© Published at 16:15 / 0 comments / 207 visits
This post is public

October 28, 2007

Sentemo

Mi marŝas en malplena vivo.

La unika eĥo en la mondo fiksas en via senintenca silento.

Poemoj jam frue silentiĝis en unu puran sovaĝherbon.

Mi fariĝis neniohava nur en unu nokto, tiel ke mi neniel montras la veron de mia vivo.

Dum vi staras ekster la fenestro.

Sed restas al mi nur la fenestro, kiel okulo.

© Published at 16:28 / 1 comment / 163 visits
This post is public

October 29, 2007

Aŭtuna Nokto

Aŭtuna Nokto

Verkis Bakin     Trad. Wang Chongfang

Ekstere pluvegas. La ĉielo estas nigra kiel ĉina inko. Vento blovas tra la fenestrofendoj en la ĉambron, ke la lampo sur la skribotablo kelkfoje palpebrumas. Kiam mi turnas la libron Sovaĝa Herbaro1 ĝis la lasta paĝo, mi levas mian kapon kaj kvazaŭ vidas, ke s-ro Lusin staras antaŭ mi.

La sama malalta staturo, la sama nigra robo, la samaj densaj brovoj, la samaj grandaj lipharoj, la sama penetrema rigardo, la sama afabla rideto, kun cigaredo inter la fingroj de la dekstra mano. Li profunde eksuĉas la cigaredon kaj elblovas fumnubon en la aeron.

Li malrapide paŝas tien kaj reen en la ĉambro kaj sidiĝas sur la seĝo. Li fumas kaj legas. Li parolas, li skribas kun la busto klinita super la skribotablon, li kuŝiĝas sur la liana kuŝoseĝo por ripozo, li subite eksplodas per sonora rido …

Kiom ajn mallume estas ekstere, se li nur levas la okulojn, la tuta ĉambro tuj heliĝas. Lia rigardo estas tiel penetrema, ke estus al vi neeble eĉ havi ekintencon mensogi antaŭ li. Malgraŭ ke senĉese pluvegas en la korto, se li nur ekparolas, vi tuj sentus, ke ĉiu lia vorto klare eniĝas en vian koron. Li neniam riproĉis aliajn dum sia vivo. Li kuraĝigus vin, konsolus vin, pacience helpus al vi pli larĝe malfermi la okulojn kaj kondukus vin je la mano antaŭen. Se troviĝus malhelpaĵo sur la vojo, li forigus ĝin por vi.

Li tute ne ŝanĝiĝis. Li ankoraŭ estas tiel kvieta, tiel sincera, tiel varmkora, kaj tiel afabla. Li sidas sur la seĝo, kaj lia korpo kvazaŭ dissendas ondon post ondo da varmo. Mi sentas, ke en la ĉambro fariĝas pli kaj pli varme.

La vento tremigas la fenestron, la pluvo torente faladas. En la ĉambro la lampo verŝas palan lumon. Sed de tie, kie li sidas, venas blindigaj radioj. Mi fikse rigardas tien. Tra la nigra robo mi vidas ruĝe brulantan koron. Lia koro ĉiam brulas, ke ĝi fariĝas helruĝa, travidebla kaj brile radianta. Dum mi rigardas la koron, mia tuta sango bolas, kaj mi sentas la bezonon ellasi la varmon el mia korpo kaj la deziron pri sindediĉo. Ne unuafoje mi havas tian senton. Antaŭe, kiam mi estis en rekta kontakto kun li aŭ legis liajn verkojn, mi vidis tiun ĉi flamantan koron kaj ofte havis tian senton. En efektiveco ne nur mi, sed ankaŭ multaj aliaj gejunuloj siatempe ricevis de tiu ĉi koro varmon, kuraĝigon kaj inspiron.

Li stariĝas kaj paŝas al la fenestro, kun la koro ankoraŭ flamanta en la brusto. De multaj jaroj, mi rememoras, tiu ĉi koro ĉiam flamas kaj ĉiam montras al homoj la vojon. Kien ajn li iris, lia koro eligis lumon kaj varmon. Mi scias, kiom multe da gejunuloj kun animvundo turnis sin al li, por peti helpon, kaj kiel li zorge kuracis iliajn vundojn kaj helpis al ili reakiri la energion kaj kuraĝon, por iri plu al la luma estonteco.


“Bonvolu ne foriri de ni!” Ankoraŭfoje mi aŭdas tiun peton. Tio estas la voĉon de multaj homoj, precipe de multaj gejunuloj. Mi aŭdas laŭtan respondon: “Neniam mi foriros de vi!” Tio estas la voĉo, kiun mi ofte aŭdas de multaj jaroj. Mi vidas, ke li, starante ĉe la fenestro, eksvinas la manon al la ekstero kaj kvazaŭ ree diras al iu tiujn ĉi multfoje diritajn vortojn.

La pluvo ĉesis, la vento kvietiĝis. En la ĉielo aperis, mi ne scias kiam, iom da grizo. Regas nokta silento. Estas aŭdebla eĉ la krakete brulanta koro. Li premas sian manon sur la bruston, kaj mi sentas, ke lia korpo iom skuetiĝas. Mi aŭdas lian ekscitan voĉon:

“Forgesu min kaj mem zorgu pri via vivo. Sed mi neniam forgesos vin.

“Kion do, pro vi mi ne volus fordoni?

“kion do por vi, mi hezitus fari?

“Ĉu mi iam min retirus de la vero? Aŭ ĉu mi klinus mian kapon antaŭ la perforto?

“Por la vero, ĉu mi ne estas kuraĝa paroli, agi, blasfemi, ami kaj malami?

“Ĉu ne jam aperas antaŭ vi ‘la lumo de la estonteco’, kiun mi antaŭdiris?

“Do ankoraŭ tenu en via memoro: por la vero estu kuraĝa ami, malami, paroli, agi kaj strebi!

“Kuraĝe marŝu antaŭen al pli hela lumo!”

La voĉo rompas la noktan silenton. Ŝajnas, ke la tuta spaco tumultiĝas, eĥoj aŭdiĝas de ĉiuj flankoj. La sonoj iom post iom kunfandiĝas kvazaŭ en unu grandan mason. Venas de kie mi ne sicas fajro, kaj ĝi tuj ekbrulas. Ju pli ĝi brulas, des pli ĝi heliĝas, tiel ke en la tuta ĉambro kaj eĉ en la tuta nokta spaco fariĝas tiel lume, kiel dumtage.

La maso plu brulas kaj pli kaj pli malgrandiĝas, ke fine ĝi fariĝas io simila al homa koro. Ju pli ĝi brulas, des pli ĝi alten leviĝas, kaj iom post iom ĝi supreniĝas al la ĉielo, kie ĝi pendas kvazaŭ la ruĝa suno ĵus leviĝinta.

Mi ree turnas mian rigardon al la fenestro por vidi la figuron de s-ro Lusin, sed ĝi malaperis mi ne scias kiam.

Mi rapidas al la fenestro. Mi trovas, ke tio, kio pendas en la ĉielo simile al ĵus leviĝanta suno, estas la flamanta koro de la sinjoro. Je la unua rigardo mi vidas nur la koron. Sed, levinte la kapon, mi faras pluan pririgardon: ĉu ne estas tie ankaŭ la afabla vizaĝo de la sinjoro? Kiel gaje li ridas! Tiel plenkore, gaje ridantan vizaĝon de li mi neniam antaŭe vidis!

Ankaŭ mi ekridas, ridas plenkore, gaje.

Mi scias, ke s-ro Lusin ne mortis kaj neniam mortos!

Mi revenas al mia skribotablo kaj, ferminte la libron Sovaĝa Herbaro, ekvidas kun granda miro, ke ankaŭ sur la libro brulas la travidebla ruĝa koro …

Jen kion mi sonĝis, apogante mian kapon sur la malfermita Sovaĝa Herbaro de s-ro Lusin, en aŭtuna nokto.

De ekstere aŭdiĝas ankoraŭ la bruo de la pluvo kaj la sono de la pluvogutoj falantaj sur la foliojn de la baŝoo2 kaj la ŝtonan peronon.

Kaj tamen sur la libro de la sinjoro mi efektive vidas la hele flamantan koron.

---------
1. Sovaĝa Herbaro estas kolekto de poemoj en prozo, verkitaj de s-ro Lusin.

2. baŝoo (Musa basjoo) ; japana banano

 

© Published at 07:40 / 0 comments / 136 visits
This post is public

October 30, 2007

Poemprozoj de Ke Nan

Sincereco

Mi estas tre malriĉa kaj nenion havas.

Mia nura riĉaĵo estas mia sincereco. Mia nura kontenteco estas mia sincereco.Mia nura fiero estas mia sincereco. Ĝin havinte mia kapo neniam malleviĝas. Ĝin havinte miaj okuloj neniam evitiĝas.

Mia sincereco igas min sen malĝojo, sendoloro, kaj sen pentomordo dum la tuta vivo.

Ĉiam brilu mia sincereca vivo.


Mi

Mi ekzistas, mi ankaŭ ne ekzistas... Mi plenas en ĉiu koro, mi estas fajro, akvo, arbo, kaj tero. Mi estas tondro, elektro, salo, aero, suno, kaj greno. Mi estas ĉio kio elmontras forton.

Mi ankaŭ estas malforta herbeto, sablo kaj facil-velkema floro.

Mi eĉ estas ne okulvideblaj monekulo, kaj faktoro.

MI entenas en ĉio eraro kaj kulpo, aŭ en ĉio inteligento kaj kuraĝo.

Tial mi nur povas ekzisti en ĉiu koro. La forta kaj malforta tute apartenas al mi...


Bonvolu ne...

Bonvolu ne pluki mian fragil-vibran kor-kordon en senintenco. Tio vekos mian senliman revon.

Bonvlu en pluki mian sentivan korkordon per nebula lingvo. Amo estas amo, kaj malamo estas malamo. Mi ne doloros...

Bonvolu ne pluki miam ĉiam sinceran korkordon per hazit-suspektaj fingroj. Sen sincereco la korda sono mutiĝos, kaj tio pli rompigos la koron ol ploro.

Bonvolu rn pluki rn mia korkordo la melodion, kiu plektiĝis el fora permeso kaj el altira promeso. La fantazia ĝojo nur velkigos la korkordon.

Bonvolu ne domaĝi ke la korkordo de l' vivo nur povas pluki per sincera vivo, nur tiel la vivo kaj amo povas denove komenciĝi kaj aŭdi la alvokon de espera estonteco.

(elĉinigis Zhang Xuesong)

© Published at 11:55 / 0 comments / 270 visits
This post is public

October 31, 2007

ESPERANTO KAJ ZAMENHOF VIVU ETERNE

ESPERANTO KAJ ZAMENHOF VIVU ETERNE KUN LA UNIVERSO!

世界语和柴门霍夫将和宇宙同存!

De Wang Chongfang, Ĉinio

Ĉu vi scias, ke en la vastega universo orbitas du asteridoj en la spaco inter Marso kaj Jupitero de nia planedara sistemo, kiuj estas nomitaj respektive Esperanto kaj Zamenhof? La tiela nomiĝo de la du senĉese rondirantaj asteridoj signifas, ke nia Esperanto kaj ĝia kreinto ekzistos ĉiam kaj eterne kun la universo!

Jen estas du pecoj da tekstoj koncernantaj la du asteridojn, kiujn mi trovi en Vikipedo kaj tradukis en la ĉinan lingvon, por faciligi vian legon kaj dividi kun vi la fieriĝon pro tio:

Pri Esperanto

1421 Esperanto estas asteroido (planedeto orbitanta la sunon en la spaco inter Marso kaj Jupitero) malkovrita de Yrjö Väisälä la 18-an de marto 1936 en Turku, Finnlando. La trovinto donis al ĝi nomon omaĝe al la internacia lingvo proponita de L. L. Zamenhof (pseŭdonime D-ro Esperanto). 1421 estas la orda numero de la asteroido, kaj la kompletan nomon oni povas skribi aŭ 1421 Esperanto aŭ (1421) Esperanto; ofte oni tute forlasas la numeron.

“1421 Esperanto”是一颗小行星(即在火星和木星轨道之间围绕太阳公转小型的行星),它是由芬兰人Yrjö Väisälä在图尔库于1836年3月18日发现的。发现者为纪念笔名为希望者博士创始的国际语,特将这颗小行星命名为Esperanto (音译为“希望者”,现为这一国际语的名称)。1942是这颗小行星的编号,它的全名可以写成“1421 Esperanto”或“(1421) Esperanto”;编号常可以省略。

La asteroido havas formon neregulan, ĝia diametro estas proksimume 43 kilometroj. Ĝia grando estas komparebla ekz. kun Fobo, luno de Marso, kiu verŝajne estas kaptita asteroido. Por komparo, la plej granda asteroido Cereso, kiu en 2006 estis reklasita nanplanedo, havas diametron de preskaŭ 1000 km. La longa duonakso de la orbito de Esperanto (duono de ties plej longa diametro) estas 3,091 AU kaj la discentreco 0,078. Tio signifas, ke ĝi orbitas proksimume meze inter Marso kaj Jupitero.

这颗小行星形状不规则,直径约为43公里,大小和火星的最大的卫星“Fobo”(火卫一)差不多,这颗卫星很可能就是被火星俘获的小行星。与直径约为1000公里的最大的小行星谷神星(小行星1号,这颗小行星已在2006年重新定为矮行星)相比,Esperanto小行星轨道的长半轴(即它的最长直径)为3.091天文单位,偏心率为0.078。这意味着它的运行轨道大致在火星和木星之间。

Pri Zamenhof

1462 Zamenhof estas ĉefzona asteroido malkovrita fare de la finna astronomo kaj fizikisto Yrjö Väisälä la 6-an de februaro, 1938. Ĝi havas diametron de 25,82 km. Ĝi nomiĝis tiel pro L.L. Zamenhof, la pola okulkuracisto kaj iniciatinto de Esperanto.

“1462 Zamenhof”是运行在主小行星带的一颗小行星,是由芬兰人Yrjö Väisälä于1938年二月6日发现的。它的直径为25.82 km公里。它是为纪念世界语创始人波兰眼科医生L.L.柴门霍夫而如此命名的。

© Published at 00:06 / 1 comment / 244 visits
This post is public

November 3rd, 2007

Pasero kaj Bonzo

La aglo ŝvebis super la templo por serĉi manĝaĵon. Subite li vidis paseron, kiu pepis sur la arbo antaŭ la templo.

"Jen mia manĝaĵo." Li pensis kaj ekĉasis la paseron.

La pasero treege timiĝis, ĉar li malkovris neniun lokon por sin kaŝi. Je tiu danĝera memento eliris el la templo bonzo. La pasero vidis esperon kaj tuj eniris en la manikon de la bonzo.

Sed ho ve, la bonzo kaptis la paseron kaj diris al si mem kun ĝojo: "Amitabo, la viandaĵon mi povos manĝi hodiaŭ."

Tion aŭdinte la pasero sciis, kio okazos baldaŭ.  Li fermis siajn okulojn kaj restis senmova.

La bonzo opiniis, ke la pasero jam mortis, kaj li etendis siajn fingrojn por rigardi. Apenaŭ liaj fingroj etendiĝis, la pasero tuj forflugis. La bonzo estis tre bedaŭrinda pro tio, tamen li laŭte diris al la forfluga pasero: "Amitabo, mi vin vivigas. " 

- trad Zhang Xuesong laŭ ĉina antikva rakonto

© Published at 01:41 / 0 comments / 213 visits
This post is public

November 4, 2007

《世界语自学课程》软件下载

这是笔者汉化的一款世界语自学软件,内容包括十二课基础世界语课程、世界语介绍、软件使用指南及世汉、汉世双向电子词典。有意学习的朋友不妨下载试试,很不错的哟!

软件界面
软件界面

华军软件园下载

你也可以参加网上的免费学习,在这里你还可以了解到更多世界语知识和文化,同别人交流、结交各国的世界语朋友。

 

© Published at 00:54 / 0 comments / 215 visits
This post is public

November 5, 2007

Kial mi ne povas aldoni Flash?

Mi provis multfoje sed neniam sukcesis aldoni Flash al mia blogo.

Mi provis jenan: <embed src="http://www.56.com/p_46813913.swf"  type="application/x-shockwave-flash" width="450" height="390"></embed>

kaj ankaŭ jenan: <object width="450" height="390"><param name="movie" value="http://www.56.com/p_46813913.swf"><embed src="http://www.56.com/p_46813913.swf"  type="application/x-shockwave-flash" width="450" height="390"></embed></object>

tamen tute estas vana.

Kiu scias la kialon?

© Published at 13:49 / 4 comments / 261 visits
This post is public

November 7, 2007

La Bordo

La Bordo

de Wang Shiqiang

Se en tago, la noktiĝo estas la bordo de l' tago.

Se en nokto, la tagiĝo estas la bordo de l' nokto.

Se inter viro kaj virino, la virino estas la bordo de l' viro.

Se la ama boato de l' viro povus ankriĝi en la ama tajdo de l' virino,

tiam ĝi fariĝos la bordo de l' eterna amo. 

(trad. Zhang Xuesong)
© Published at 08:58 / 1 comment / 181 visits
This post is public

November 8, 2007

La Vojo

La Vojo
De Tao Weidong

Irantoj ne eviteble falpuŝiĝis, sed neniu ĉesis la iradon pro la falpuŝiĝo.

Homojn kreante Njuŭa* ne kreis vojon por siaj idoj. La vojon eltretis de homoj mem.

La vojo povas distancon mallongigi, kaj ankaŭ ĝin longigi.

La vojo, kiel linilo mezuras homojn.

La malnova vojo ĉiam malaperas kaj ŝanĝiĝas, dum la nova vojo ĉiam aperas kaj etendiĝas.

Bebo komencis la vivan vojon ekde sia naskiĝo. Iom post iom kun la pliigo de siaj aĝo kaj spertaĵoj li komprenis, ke li neniel eniris sian mondon, se li iris laŭ ies spuroj.
(trad. Zhang Xuesong)
--------
*Njuŭa: La kreintino de la homaro laŭ ĉina mito.

© Published at 02:07 / 6 comments / 449 visits
This post is public

November 11, 2007

Norda Koreio parolas ankaŭ Esperanton?

 

Mi trovis jenan retejon de la Norda Koreio, kiu aperas ankaŭ en Esperanto, ĉu estas esperantistoj en Norda Koreio?

http://www.korea-dpr.com/users/esperanto/

alia ligo:

http://homepage.mac.com/mkardol/korea/

 

© Published at 06:46 / 9 comments / 359 visits
This post is public

November 13, 2007

Inversigo de Homo kaj Diablo

Mail

Inversigo de Homo kaj Diablo

 

――malnova ĉina rakonto

 

Iam vivis homo, li havis du filojn. Iutage kiam la filoj prilaboris kampon, venis subite ilia patro, li ilin batis kaj insultis sen ia ajn kialo. Tio vidiĝis de knabo en la vilaĝo, li kuris al ilian hejmon kaj rakontis la okazaĵon al ilia patrino. La patrino demdandis al la patro por tio. La patro surpriziĝis kaj supozis, ke tio estis faro de diablo. Li do ŝtele diris al siaj filoj: “Se revenus la diablo, mortigu lin.” De tiam ne plu aperis la diablo.

 

Post kelkaj tagoj, la patro maltrankviliĝis kaj timis ke la filoj ensorĉiĝis de la diablo, li decidis iri al la kampo por ilin rigardi. Kiam vidis la pratron, la filoj opiniis ke li estis la diablo. Malgraŭ ĉio ili kune mortigis kaj enterigis la patron.

 

En tiu ĉi momento la diablo transformiĝis en ilian patron, li iris en ilian hejmon kaj diris al la patrino, ke la filoj jam mortigis la diablon.

 

Vespere la filoj revenis de la kampo kaj la tuta familio kune celebris por la mortigo de la diablo.

Multaj jaroj pasis, la familianoj nenion sciis pri la vero.

 

© Published at 12:05 / 6 comments / 485 visits
This post is public

November 13, 2007

Retpoŝte publikigu artikolojn en via blogo

Laŭ la klarigo de Ipernity mi ĵus provis ĉu ĝi vere povas publikigi artikoloj per retpoŝto, haha mi sukcesis, kaj tia maniero ja estas tre rapida por la publikigo, post kelk-dek sekundoj mia artikolo "Inversigo de Homo kaj Diablo" jam aperis en mia blogo!

Ipernity ne nur povas publikigi artikolojn per retpoŝto, kaj ankaŭ aliajn dokumentojn.

Provu karaj amikoj!

© Published at 12:23 / 3 comments / 431 visits
This post is public

November 15, 2007

Ĉu vira bebo estas nomata "viro"?

En PIV “viro” estas du difinoj:
1. Homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido:  Dio kreis la homon, en formo de viro kaj virino li kreis ilin; Platono dankis la Diojn pro ke ili faris lin homo kaj ne besto, viro kaj ne virino, greko kaj ne barbaro.
2. Tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano:  Kaj preteriris Itaj kaj ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj infanoj, kiuj estis kun li.

Laŭ Reta Vortaro dinifas:
1.  Animalo de la sekso organizita por demeti en aliseksan animalon la semon de ido (kontraste kun ino): virbesto, virbovo, virŝafo; vir(seks)ulo.
2.  Virhomo (kontraste kun homino).
3.  Maturaĝa virhomo (kontraste kun infano): Li apenaŭ eniris la virecon; knabo jam viriĝanta.

Vikipedio difinas:
Viro estas la nomo donata al plenkreskinta homo de la vira sekso, kontraste al virino kaj al knabo. La vorto viro uziĝas por distingi la biologian sekson, la kulturan rolon aŭ ambaŭ.

En ĉina lingvo  “Viro” iam ne nur celas maturan viron, kaj ankaŭ celas infanon (inkluzive de bebo) en specifa cirkonstanco. la vira infano ofte estas nomata "vireto". 

Do mi volas scii:
1. En Esperanto ĉu ni povas nomi la viran bebon "viro"?
2. Ĉu la bebo ankaŭ estas nomata "viro" en via lando (en specifa cirkonstanco)?

© Published at 13:05 / 10 comments / 652 visits
This post is public

November 17, 2007

Mia Sperto unuafoje kuŝi kun VIRO krom mia edzo

Patrino kaj filo
Patrino kaj filo
Mi finfine havis viron, kiu ne estas mia edzo!

Tiuvespere li malkvietiĝis dum la tuta horo kaj fine endormis pro tro laceco, dum mi neniel endormiĝis, la hormontrilo direktis je la dua.

Estis la plej malfacile pasiga meznokto post la patoso( aŭ emocio?).

Mi ŝaltis la tablolampon kaj pririgardis la homon apud la kapkuseno sub la milda lumo.

Ĉiuj kiuj lin vidis, diris ke li estas centprocenta belulo, precipe liaj okuloj entenantaj ĉiam ridon, havis ne rezisteblan  allogon. Tamen en la koro mi preferas lian aspekton en profunda dormo, tiam li serene aspektas sankta, precipe kiam li subite ridetas aŭ brovoj kunŝoviĝas en la sonĝo, mia koro ebriĝas kaj disiĝas de la subita dolĉo kaj sentimentaleco.

Mi nereteneble kisetis lian frukton, kaj li eĉ manlevis por forviŝi la kisaĵon, ŝajne li ne ĝojas pro mia ĝeno  al lia sonĝo. Mi kaj ridetis kaj koleretis, kaj intence lin ĝenetis daŭre. Mi karesis lian korpon, tia glita man-sensivo - ne komparebla eĉ de senmakula brokaĵo, dubigas min ke tiu estas vira korpo,  kiun mi priskribi eĉ per "delikata haŭto" ankaŭ ne troiĝis , kvankam tia vorto  ofte uzas por kanbino. Sub la haŭto estas semetria elast(iv)a karno. Tian perfektan korpon mi neniam povos renkonti la duan dum mia tuta vivo, mi pensis.

Pensante tie, mi ekpensis, ke li  min forlasos pli-malpli frue kaj sin ĵetos al brakumo de alia virino, tio min kontraŭvoligas kaj sentimentaligas, mi lin brakumis subkonscie.

Li sentis mian brakumon en la sonĝo, kaj eĉ kunlabore apogetis la vizaĝon sur mia brusto, tia varmeco kaj obeemo ondetigis nedireblan feliĉon en mia koro, miaj larmoj neatendite malsekigis la kapkusenon.

Tiel mi interapogetis kun li kaj malrapide duondormis.

Subite li forte baraktis en mia brusto kaj ekploregis.

Mi tuj elsidiĝis el la litkovrilo, kaj krakumis lin: "Filo, mia trezoro (la originalo uzis "mia prauleto", ĉu kompreneblas por vi?), vi repisis, mi petus, ke vi lasu vian panjon dormi senĝene!" (trad. Deodaro)

***** La Originalo *****

我第一次和老公以外的男人上床的感觉

我终于有了一个不是我老公的男人!

那晚,他折腾了足足一个小时,终于倦极而眠。我却怎么也睡不着了,时针指在两点上

是激情之后最难熬的深夜。 

我扭亮台灯,在柔和的灯光下,打量着我的枕边人。

见过他的人都说是十成的帅哥,尤其是那一双总是含笑的眼睛有着所向披靡的魅力。可我心底里却更喜欢他熟睡的样子,安详得近乎于圣洁,尤其是当他突然在梦里笑一下或皱皱眉的时候,那突如其来的甜蜜和伤感让我心醉又心碎。

我不禁轻轻地在他的额上吻了一下,他居然抬手拂了一下额头,好象不高兴我打扰了他的梦一样。我又好笑又好气,偏偏要打扰他一下。我轻轻抚摸他的身体,那种毫无瑕疵的锦缎也不能比拟的光滑手感,让我怀疑这是男性的躯体,既使是用“肤如凝脂”这种形容女孩子的词来形容也不为过,皮肤之下,是匀称的极富弹性的骨肉,这么完美的躯体我想我一辈子也不可能再遇到第二个。

想到这儿,就想到早晚他会离开我,投入另一个女人的怀抱,这使我无奈而神伤,下意识地搂住了他。

梦中的他感到了我的拥抱,竟然配合地把脸深深地偎在我的胸口,那种温暖和贴服使我心底荡漾着无比的幸福,泪水不经意地打湿了枕头.

我这样和他依偎着,慢慢地朦胧起来。

突然,他使劲儿地在我的怀里挣扎一下,并放声大哭起来。

我一下从被窝里坐起来,抱起他:儿子,我的小祖宗,又尿了, 求你让娘睡个安稳觉吧!

********

1. Por allogi legantojn la aŭtoro elektis tian titolon.

2. Mia traduko laŭeble fidelas al la originalo, por ke vi decidu, ĉu "viro" uzeblas en tiu ĉi verko.

3. Bonvolu legi ankaŭ "Ĉu vira bebo estas nomita 'Viro'?"

4. La verkon tradukis ankaŭ mia amiko Minosun, jen la diskutoj en Ĉina Esperanta Forumo:

S-ro Wang Chongfang komentis: Pri la neĝusta uzo de la vortoj “viro” kaj “li”

Mi ne komentas pri la enhavo de tiu ĉi rakonteto, mi montras nur la neĝustan uzon de la vorto “viro”. En PIV “viro” signifas “tia homo rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano”, kaj tial, laŭ tia difino la vorto “viro” en la rakonteto estas misuzita. Krome, en Esperanto la vorto “infano” kutime estas anstataŭigebla per la pronomo “ĝi”, kio signifas, ke koncerne la infanon la sekso ne estas grava.

Mia reago al lia komento: “Viro” neĝusta?

S-ro Wang opinias ke “viro” estas neĝusta uzo en la traduko de Minosun, pri tio mi ne samopinias kun li.
En PIV “viro” estas du difinoj:
La unua estas “homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido” , ekz. Dio kreis la homon, en formo de viro kaj virino li kreis ilin; Platono dankis la Diojn pro ke ili faris lin homo kaj ne besto, viro kaj ne virino, greko kaj ne barbaro.

La dua estas “tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano”, ekz. Kaj preteriris Itaj kaj ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj infanoj, kiuj estis kun li.
Evidente laŭ la unua senco “viro” inkluzivas ĉiujn virhomojn, malgraŭ novnaskito aŭ maturulo, kontraste kun homino; la dua nur kontrastas kun infano.
En ĉina lingvo la esprimo “男人(viro)” same ne nur celas maturan viron, kaj ankaŭ celas infanon (inkluzive de bebo) en specifa cirkonstanco, ekz. kiam knabo malpaciĝas kun knabino pro io, oni ofte diris “你一个大男人还和女孩儿计较!(Vi viro disputas ankaŭ kun knabino!)”, “小男子汉(vireto)” ankaŭ ofte aŭdiĝas. Por allogi legantojn la aŭtoro elektis“老公以外的男人(viro krom mia edzo)” kaj “不是我老公的男人(viro, kiu ne estas mia edzo)”, tio estas komprenebla, kvankam ni ne aprobas la esprimaĉon. Same por kapti legantojn la tradukinto uzas “li” anstataŭ “ĝi” por la bebo, laŭ mi tio estas pli fidela al la originalo.

S-ro Wang reagis al mi:

1. Antaux cxio mi devas montri, ke mi onipias, ke la uzo de la vorto "viro" estas negxusta, sed ne malgxusta.
2. La traduko rakontas pri infaneto, kiu kutime estas rigardata kiel senseksa "gxi" en Esperanto, tial laux mi se la infaneto estas tradukita kiel "viro", tio certe ne estas gxusta, cxar en Esperanto gxi neniel estas rigardata kiel "viro" aux "homo apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido", alie la "virigxi" perdus sian signifon (kiam la bebo atingos la agxon de "virigxi").

Do, mi volas scii: Ĉu "viro" povas uzi en tiu ĉi verko?

Donu al mi vian opinion!  Antaŭdankon!

© Published at 14:24 / 5 comments / 452 visits
This post is public

November 21, 2007

Adoro

Se estus monto alta al nuboj, ĉu la fluanta akvo ĉirkaŭos ĝin kiel bendon?

Se estus arbego tuŝebla al ĉielo, ĉu birdoj venos de malproksimo por kanti por ĝi mildajn kantojn?

Se la maro sin sentus sola, kaj tiam ĉu ĝin akompanos uragano, fulmotondro kaj torenta pluvo?

Se ne estus malgranda, ĉu estos ankoraŭ granda?

Rigardu la buntajn floretojn en la kampo de l’ vivo,

se ne estus kontrasto de l' adoraj folioj, ĉu ili povos pompi tiel ĉarme?

© Published at 11:34 / 4 comments / 463 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 32 posts )