Zhang Xuesong Published on April 6, 2008
by Zhang Xuesongpro

Zhang Xuesong's blog

Browse posts
Dosieroj rilataj al Tibeto
Posted on April 9, 2008
2 comments (latest 7 months ago)
Kulturaj relikvoj atestas historion de komuna evoluado de naciecoj han-a kaj tibeta
Posted on April 8, 2008
3 comments (latest 7 months ago)
Ĉinio publikigis dosierojn rilatajn al Tibeto, atestante ke Tibeto estas nedisigebla parto de Ĉinio
Posted on April 8, 2008
9 comments (latest 7 months ago)
Nomlisto de mortintoj de Dalai-kliko ne konformas al fakto
Posted on April 8, 2008
8 comments (latest 7 months ago)
Video: Tibeta Tumulto (2)
13 comments (latest 7 months ago)
Video: Tibeta Tumulto (1)
Posted on April 6, 2008
7 comments (latest 7 months ago)
850 esperantistoj en Ipernity?
Posted on April 4, 2008
17 comments (latest 7 months ago)
李白千年复归来 Li Bai revenas
Posted on March 27, 2008
3 comments (latest 7 months ago)
10000 Vizitintoj
Posted on March 19, 2008
6 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
© Free use
  1. 452 visits

Video: Tibeta Tumulto (2)

Sunday April 6, 2008 at 12:58AM

13 Comments / add your comment?

Mike59 says:
Dankon pro via dokumento, kara Zhang! Ne estas facile kompreni perforton, kaj ne ankaŭ mi povas akcepti gxin... En mia lando, tre malmultaj bildoj estas videblaj ĉar la ĵurnalistoj ne povas eniri la landon... Mi ege bedaŭras tiun grandan malfeliĉon kaj esperas, ke tre baldaŭ revenos paco... Ankaŭ la Olimpikoj devu esti paca evento kiu eblas la tuta mondo renkontigxi! Amike el Francio, Michel. :-)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong pro replies:
Kara Mike,
>En mia lando, tre malmultaj bildoj estas videblaj ĉar la ĵurnalistoj ne povas eniri la landon...
Unue mi devas demandi, kion celas ĉi tie "la lando"? Se vi celas Tibeton, mi esperas ke vi esploru la historion. Ekde la jaro 1279 (Yuan-dinastio) Tibeto jam estis parto ĉina centra registaro!!!
En 27a marto ĵurnalistoj de eksterlandaj amaskomunikiloj jam eniris en Tibeton por reporteri pri la evento. Jen la videa raporto de CCTV:
www.xizang.gov.cn/getCommonContent.do?contentId=353846
Jen la spertaĵoj pri la evento de vojaĝantoj eksterlandaj, raportitaj de amaskominikiloj usona, franca kaj angla:
www.xizang.gov.cn/getCommonContent.do?contentId=353834
Posted 7 months ago. ( permalink )
Mephisto Diablo says:
Ne manipulu la veron Zhang. Ĉiu lando ie ajn en la mondo iam apartenis al iu alia. Usono apartenis al la indianoj sed ĉu tiu signifas ke (kiam ili ne amasege estis murdita de Usona registaro) povas nun subpremi la Usonanojn.
Ĉinio subpremas la Tibetan popolon kaj tio estas fakto. Se Ĉinio malpermesas al ĵurnalistoj viziti Tibeton signifas ke la lando kie vi loĝas ne estas libera, nek demokrata sed totalisma. Mi ne kulpigas vin evidente sed mi preferas ke vi silentas se vi timas propran registaron (kion mi komprenas, rapide kuglo trairas la kapon se oni ne obeas al registaron (plej multe de ekzekutoj el la tuta mondo). Silentu se vi timas sed bonvolu ne rakontu malveraĵojn.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong pro replies:
Ĉu vi scias, ke Tibeto ĉiam estas sub la administrado de ĉina centra registaro de la 13a jarcento ĝis la fondo de nova Ĉinio? Dum tiu longa historio Ĉinio trapasis Yuan-, Ming-, Qing-dinastiojn kaj Respublikon de Ĉinio, sed Tibeto neniam fariĝis sendependa lando, ĉu ne?
En la jaro 1949 fondiĝis nova ĉinio, kaj la nova centra registaro decidis pace liberigi Tibeton laŭ historio kaj tiama stato. En la 23a de majo 1951 la centra registaro kaj tibeta loka registaro subskribis interkonsenton pri paca liberigo de Tibeto (vidu la fotojn):



Jen la gratula telegramo de 14a Dalai Lamao al prezidanto Mao zedong:


Nuna tibetano tute vivas trankvile kaj libere kiel ni. La vivnivelo de tibetanoj pli kaj pli altiĝas kiel ni hanoj kaj popoloj de aliaj nacioj. Tibeta popolo esperas daŭran pacon por evoluigi nian ekonomion kaj altigi nian vivnivelon! Se iu ne estas kontraŭleĝa kaj kontraŭŝtata, kial la registaro subpremas lin? Male li certe ricevos punon, malgraŭ ĉu li estas tibetano aŭ hano... Se vi havas konaton, kiu vizitis Tibeton, vi povas demandi lin, ĉu mi diras veron.

Mi konfesas ke Ĉinio ankoraŭ ne estas tiel libera kaj demokratia kiel iuj okcidentaj landoj. Libereco kaj demokratio ne havas unuecan kriterion en la mondo, ĉiu lando eĉ ĉiu havas sian komprenon pri tio, ĉu ne? Se mi ne kontraŭleĝas, mi ne sentas ke mi estas ne libera, se mi farus kontraŭleĝan aferon, la registaro certe limigas iagrade mia liberecon. Via registaro permesas vian kontraŭleĝan faron? Nuna Ĉinio rapide disvolviĝas en diversaj flankoj, kaj mi kredas ankaŭ en demokratia. La nuna registaro pli kaj pli prizorgas la vivon de la popolo, kaj aŭskultas la voĉon de la popolo, tial ĝi ne estas totalisma, kvankam kiu ja ekzistis antaŭ pli ol 30 jaroj en nia lando.

Vi eraras, mi ne timas mian registaron, kaj ankaŭ aliaj ĉinoj. Ni ankaŭ rajtas libere kritiki la registaron kiel vi, eĉ gvidanton de la ŝtato. Bedaŭrinde vi ne scipovas ĉinan lingvon, se jes, vi povas legi tiajn kritikojn en ĉinaj retejoj, kompreneble ni ne povas ĵeti ovojn al nian prezidanton libere kiel vi.^-^
Mi aprobas ekzektuton, kio estas inda kaj enda puno al ulo kulpa pri krimego!

Vi povas ne kredi mian rakonton, mi nur volas rakonti al esperantistoj la fakton pri Tibeto:
1. Tibeto estas parto de Ĉinio, la regiono neniam fariĝis sendependa lando ekde la jaro 1279.
2. Tibetanoj ja libere vivas kiel ni, nia registaro nur punas/os kontraŭleĝajn tibetanojn. Mi kredas ke via registaro ankaŭ tiel faras/os, se la evento kiel Tibeto okazus en vian lando.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Mi bedauras, ĉar mia esperanto ankoraŭ ne estas bonega... Kiam mi diras "mia lando", mi parolas pri Francio! ... Mi volis diri, ke en Francio ni havas malmultajn bildojn el Tibeto mem ĉar la ĵurnalistoj ne povas eniri libere... Via registaro malpermesas ilian liberan laboron! En Eŭropo, la ĵurnalistoj estas tute liberaj kaj povas skribi, foti, filmi ĉion; ili povas voĵagxi libere kaj eĉ mallaŭdi la prezidanton, la registraron, ktp. Ekzistas multaj gazetoj, kie ni povas legi tre diversajn opiniojn do ni mem povas elekti kaj kontraŭargumenti ... sed la ĵurnalistoj kompreneble devas respekti legxojn. Li devas ĉefe ĉiam kontroli siajn "fontojn" (?) = la devenoj de siaj informoj.
Estas ege grave, ke oni povu vidi, legi, aŭdi ... plurajn vidpuntojn por farigxi sian opinion! En mia lando ankaŭ, kelkaj ĵurnalistoj ne diras la veron sed ni povas kontroli ilin, ĉar la vero aperas en aliaj gazetoj, aŭ en radio, televido... Ni ekzemple scias, ke pli ol okdek ĵurnalistoj estas nun en karcero en via lando, ĉar ili deziris ankaŭ labori libere... Sed bedaŭrinde, mankas la vero pri Tibeto kaj ni ne povas bone kompreni la eventoj se nur unu vidpunkton ni havas... Ne sufiĉas, ke kelkaj personoj eniras rapide en Lhassa kaj revenas, por koni la veron... Kial do ne eblas resti longe kaj esti tute libere por ke la ĵurnalistoj faru sian laboron normale???
Se vi legas la Historion de Francio, vi ankaŭ vidas, ke la popolo de mia lando ne estis libera... ke mia lando ankaŭ subpremis aliajn landojn ... ktp. Sed ni vivas nun kune kaj pace kaj libere... Mi esperas, ke via granda lando permesos tion al vi kaj al via familio kaj viaj geamikoj tre tre baldaŭ!!!
Vi estas mia amiko, kara Zhang... kaj mi tutkore deziras, ke la mondo plibonigu! (same kiel vi, ĉu ne?... Esperanto estas nia komuno idealo, ĉu ne?)
Amike, Michel
Posted 7 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong pro replies:
Mi ankaŭ scias ke ne ĉiuj ĵurnalistoj(inkluzive la ĉinaj) povas libere eniri en Tibeto, kaj mi ankaŭ esperas ke nia registaro malfermu tibetan pordon al ĉiuj ĵurnalistoj por ke scii ĉion pri la evento. Kredu la pordon finfine malfermos... Tamen ne ĉiu ĵurnalisto estas neŭtrala, justa kaj sen antaŭjuĝa, ĉu ne? Falsaj kaj antaŭjuĝaj raportoj ekzistas en ĉiu lando, eĉ en nia Esperantujo! ^_^
Jes, veraj esperantistoj ĉiam esperas pacon kaj harmonio en la mondo, same vi kaj mi.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." pro says:
Karaj Mephisto kaj Mike mi tute aprobas viajn vidpunktojn..
Sed ja povas esti danĝere por Zhang se li parolas libere pri kio li vere opinias...
Kaj certe devas esti malfacile al li havi klaran opinion se li nur konas la version de la ĉina televido..
Espereble iam li kaj ni ĉiuj povos kompreni la tutan veron ...

Almenau la olimpiaj ludoj utilis por starigi debaton kaj levi demandojn ... kiujn ni ne sciis kiel esprimi al ĉinaj samideanoj rekte
Amikajn salutojn al ĉiuj.
Flo !
Posted 7 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong pro replies:
^_^ Se antaŭ pli ol 30 jaroj, mi eble riskas la vivon por diskuti kun vi pri la temo, sed nun tute ne, ĉar demokratio ankaŭ rapide evoluas en Ĉinio. En Internacio ja ekzistas miskompreno, antaŭjuĝo eĉ kontraŭ ĉinaj fortoj, tial mi komprenas diversajn reagojn al tibeta evento el nia esperantujo. Fakte mi ne interesiĝas pri politikaj temoj, sed kiam mi legis miskomprenojn el nia esperantujo, mi volas iom diri.
Ja tempo pruvos kio estas vera.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Juvelo says:
Kara amiko Zhang,

Cxiuj homoj volas vidi/auxdi kaj kompreni verajxojn: kaj por kio, faktoj devas esti malferma. Antaux ni parolas kio estas malverajxo aux verajxo, ni povas eniri al la faktoj.

Se Cxinanoj parolas nur pri kion ili esperas kaj kredas en cxi tiu situacio, gxi sonas malproksima de auxdi la "vero", kiun vi kaj ni alcelas. Mi vidis videojn kiujn cxinanoj parolas ke ili estas verajxoj, kaj mi povis auxdi kiun Cxinanoj esperas kaj kiel ili vidas la situacion. Gxi estus fakto ne necese vero. Tie en multaj videoj estas kelkaj demandoj, kiuj ne povas esti respondita de homoj kiuj enposxtigas la videojn. Plej grave, ni devas auxdi klare kion Tibetanoj volas. La videoj parolas nur pri kiel Cxinanoj pensas pri Tibeto kaj pri kio Cxinanoj kredas .

En historio estis malfelicxaj okazoj kie iu popolo ekigis bataladon nur por lia gloro, ignorante la fundamentaj rajtoj de aliaj homaroj. Tamen cxi tiu okazis nur kiam tiuj popoloj estas/kredas ke ili estas 'fizike' suficxe forta senhavigi la aliajn. (Estas la plej honta!) Kontraue, kiam homaroj kontrauxbatalas oferante ilian vivon, gxi devas esti por io valora al li. Do, ni devas auxdi kion ili volas paroli al la mondo kaj por kio ili batalas!

Mi esperas ke vi povas raporti pri "Kion Tibetanoj proponas kaj kial gxi estas grava al ili". Nur post cxi tio, ni povus priparoli viajn verajxojn. Cixuj havas lia/sxia verajojn kvankam ili eble kontrauxdiras unu la alia. Neniu verajxo estas pli grava ol la alia.

Amike, Juvelo
Posted 7 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong pro says:
>kiam homaroj kontrauxbatalas oferante ilian vivon, gxi devas esti por io valora al li. Do, ni devas auxdi kion ili volas paroli al la mondo kaj por kio ili batalas!
Mi konsentas kun vi. Se plej parto de tibetanoj opinias ke ili vivas malfeliĉe, ili indas kontraŭbatali, kaj mi ankaŭ subtenas tian batalon. Se nur tre malmultaj homoj kiel Dalai Lamao nur por sia gloro, sub falsaj paco kaj libereco, senĉese faras eventojn en Tibeto, ĉu vi subtenas lin?
Mi proponas ke vi vizitu jenan blogon, kiu prezentas falsajn raportojn de okcidentaj amaskomunikiloj:
www.ipernity.com/blog/31409/56459
Posted 7 months ago. ( permalink )
Karulo replies:
Mi multajn argumentojn legis sed mi ankoraŭ vidis neniun dokumenton, bildan aŭ tekstan, kiu pruvas ke Dalai lamao subtenas kaj instigas al tumultoj. Estas sufiĉe malfacile kredi je tiaj akuzoj ekzamenante lian biografion.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jairo Del Rio says:
Neniu lando permesus la disigon de sia teritorio. Historie, Tibeto estis dum longe parto de la
Ĉina nacio. En multaj landoj tra la mondo nuntempa ,estas kelkaj grupoj dezirantaj disiĝi el sia lando,sed historie tio nur eblus per militaj rimedoj. Ĉu, ĉe demokratikaj landoj, tiu eblus per paca
balotado.? Estas alia vojo, kaj Gandi montris ĝin kiam invitis al sia popolo sidiĝi silente kaj pace.
Urbo povus disiĝi de sia lando. Kvartalo de sia urbo. familio de sia kvartalo, pesone de sia familio ... Ni loĝas en malgranda planedo,,,, estus pli bone fari el ĝi unu grandan nacion
Posted 7 months ago. ( permalink )
maria luno pro says:
ankaux ni ne forgesu pri la kara Cipro
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.