Hodiaŭ mi trovis pli ol 100 esperantistojn kaj aldonis ilin al mia reto, do ĝis nun estas 844 esperantistoj en mia reto.
Eble vi volas demandi, kiel mi trovis tiom da esperantistoj, tre simple:
a) de la reto de Flandra Esperanto-Ligo (laŭ Paŭl ĉiuj anoj de la reto estas esperantisto), kaj de aliaj membroj.
b) serĉi laŭ interesiĝo per esperantaj vortoj, ekz. Esperanto, muziko, sporto, naturo, lingvo, arto, literaturo, tradukado... ktp. Por scii ĉu la trovita membro estas esperantisto mi unue vizitis ties ĉefpaĝon aŭ profilon, kaj poste aldonis lin/ŝin al mia reto, se li/ŝi vere parolas Esperanton.
Kompreneble ankaŭ estas aliaj esperantistoj, kiujn mi ne trovis, tial ni povas diri, ke pli ol 850 esperantistoj membriĝis al ipernity!!!
Tamen mi rimarkis ankaŭ, ke la plejparto el la membroj restas izolita, ili ne havas kontaktojn, nek alŝutas dokumenton, nek verkas artikolon, kial? Eble ili mallertas pri ipernity! Feliĉe estas ke la Helpo de ipernity baldaŭ aperos, mi esperas ke tio helpos al ilia komunikado kun esperanta komunumo.
Mia reto konsistas al 3 grupoj:
Familio: miaj familianoj
Amikoj: nur esperantistoj (do mi facile scias kiom da esperantistoj estas en mia reto
)
Kontaktoj: aliaj anoj krom esperantistoj kaj familianoj

Send a message
Search for members
Karlo Frosto says:
Mike59 says:
Peter Bowing says:
Cindy Mckeepro says:
Zhang Xuesongpro replies:
Via ideo estas tre bona kaj provinda! Ni faru!!!
Allan FINEBERG says:
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Gratulojn ! vere bonan laboron kaj longegan laboron vi faris !
Mi ja ankaŭ pasigas multan tempon serĉante esperantistojn ... kaj invitante ilin ... sed mi timas ĝeni ilin ĉar multaj ne respondas al miaj invitoj.
Eble ankaŭ nia muzika paĝaro ne intresas ilin ... mi ne scias ...
Mi ankaŭ konstatis ke multaj aliĝis kaj de kiam ili aliĝis ne revenis de pluraj monatoj al la paĝo..
do ili eble simple provis .. kaj sufiĉis al ili ...
Alia interesa laboro kiun mi komencis kaj tio ja funkciis por pluraj amikoj.. mi klarigas...
Mi ankaŭ havas paĝojn de Vinilkosmo en Myspace kaj facebook kaj tie ankaŭ estas multaj esperantistoj kaj mi strebas instigi ilin veni al Ipernity ĉar tie ĉi estas Esperanta interfaco kio en la du alian tute ne estas..
Almenaŭ ne malpli ol deko da amikoj venis ankaŭ en Ipernity pluraj el ili estas muzikistoj plej laste Mayoma-Diankembo, La Pafklik, Alejandro Cossavella, Stefo, Tomio, DEW, Kim, ktp...
En facebook estas multaj gejunuloj... sed malgraŭ miaj instigoj ili ne jam venis ĉi tie.. eble se ankaŭ aliaj gejunuloj instigus ilin veni ĉi tie.. finfine ili faros...
kaj tio multe plijunugus la esperantistaron en Ipernity kaj certe ankaŭ pligrandigus ĝin ...
Do ja estas multo por fari..
ĉiukaze dankon Zhang .. mi uzos vian reton por serĉi novajn esperantistojn ... por nia muzika reto..
ĉion bonan al vi ..
Plej muzike salutas
Flo !
Christiane de merialpro says:
Sola estas malfacila lerni lingvojn sed iom post iom!!!
Moho says:
Karlo Frosto says:
Mi pensas ke ĉi tiu retejo fariĝos pli kaj pli utila. Ankaŭ mi disvastigas la mesaĝon, aparte ĉar mi estas vivanta en Francio kaj ofte oni ne scias la anglan sufiĉe por uzi Facebook lerte.
Laŭ mi, Facebook nur gravas por kontakti ĉiujn, kiujn (kiel mian karulinon) mi ne kutime bezonas retejon por kontakti!! (strange!)
Erzsébet Tuboly says:
Karesema says:
Mi gratulas vin pro via strebado por kolekti tiom da esperantistoj en unu sola forumo.
Brakumon
Gerardopro says:
Dankon al Zhang.. Mi komparos mian reton kaj lian..
Andreo Peetermans says:
Zhang Xuesongpro replies:
Silvia Garnero says:
Zhang Xuesongpro replies:
Mi sendos al vi mia retadreson, bovolu eniri en via "mesaĝoj".