“Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon”
— Skribite ĉe la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta
Wang Chongfang

Kvalito estas la vivo de la vortaro, kiu estas norma verko por konsultado. Ĝi ne nur devas esti uzata dum longa tempo, sed ankaŭ povas elteni kontroladon de uzantoj en sennombraj fojoj. Ĉiu el ĝiaj artikoloj povas esti konsultata kaj ĉiu el ĝiaj partetoj ekzamenata, komparata, sekve ĝi neniel toleras fuŝadon, nek falsadon. Mi bone konscias tion, ke ekde la komenco de la kompilado mi prenis la altan kvaliton kiel la unuan celon alstrebatan kaj volis fari penegon por tio, tial mi estis ĉiam singarda kaj atentema dum la kompilado, kvazaŭ mi starus sur la rando de abismo, aŭ irus sur maldika glacio sur akvo. Ĉiu el la artikolo de la vortaro estis verkita senescepte nur post zorga konsultado de pluraj ĉinaj kaj alilingvaj vortaroj kaj referencaj libroj kaj foj-refoja profunda pripensado. La elektado kaj tradukado de ekzemploj estas faritaj post foj-refoja vortopesado kaj frazopolurado, por ke miaj tradukoj estu kiel eble plej adekvataj kaj bonstilaj. Sed malgraŭ tio, kvankam mi faris mian plejeblon, kvankam mi jam korektis grandan nombron da eraroj kaj senatentaj preterlasoj dum la revizioj, tamen en mia vortaro certe restas ankoraŭ ne malkovritaj eraroj kaj preterlasoj en konsiderinda nombro.

Samuel Johnson, la kompilinto de la unua anglalingva vortaro Vortaro de la Angla Lingvo, iam diris: “Vortaroj estas kiel horloĝoj; la plej malbonaj estas pli bonaj ol nenia, kaj la plej bona ne povas esti konsiderata kiel tre preciza”. Tiu ĉi diro trafe metas en lumon la esencon de vortaro. Ĝenerale dirite, la vortaro funkcias kiel konsulta libro helpanta al la uzantoj forigi dubojn. Kaj tamen, malfeliĉe, la vera fakto estas, ke ĉia vortaro estas senescepte destinita kunekzisti kun eraroj en unu tuto. Ĝis nun estas ankoraŭ neniu vortaro, kiu estus absolute senerara. Ni prenu kiel ekzemplon la enciklopedian vortaron Cihai (Vorto-Maro), kiu estas universale rekonita kiel aŭtoritata il-libro. Ekde ĝia publikiĝo ĝis nun pasis jam dekoj da jaroj, dum kiuj ĝi estis plurfoje reviziita de dekoj da fakuloj, kaj ĉiu ĝia reviziata teksto ricevis foj-refojajn kontroladojn kaj korektadojn antaŭ reeldoniĝo, kaj tamen nun en ĝi estas trovitaj ankoraŭ novaj korektindaĵoj. Same statas alia aŭtoritata vortaro Nuntempa Ĉinlingva Vortaro, kiu jam de longe ĝuas bonan reputacion. En 2004 eldoniĝis libro titolita Fokusiĝo al Nuntempa Ĉinlingva Vortaro, kiu komentarias la vortaron kaj montras centojn da laŭ la aŭtoro neĝustaĵoj aŭ neadekvataĵoj por diskutado. Ĉi-rilate ankaŭ la Esperanta vortaro PIV (kaj eĉ NPIV) ne povas fari escepton. Post kiam la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto eldoniĝis, multaj esperantistoj publikigis en Interreto kritikajn artikolojn pri ĝi, montrante multajn erarojn kaj senatentajn preterlasojn. En 2004 la ĉefredaktoro de NPIV publikigis erartabelon Nova PIV: Korektendoj, en kiu oni povas legi centojn da eraroj korektendaj. Krome, dum mia konsultado ankaŭ mi trovis en ĝi kelkajn pliajn erarojn, kiuj ankoraŭ ne estas registritaj en la erartabelo. Se la universale rekonitaj bonaj vortaroj ne povas esti liberaj de eraroj, kiel do ordinaraj vortaroj povus esti senerara? Jen kial la aserto de Samuel Johnson estas rigardata kiel ora diro.

(daŭrigota)