En PIV “viro” estas du difinoj:
1. Homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido:  Dio kreis la homon, en formo de viro kaj virino li kreis ilin; Platono dankis la Diojn pro ke ili faris lin homo kaj ne besto, viro kaj ne virino, greko kaj ne barbaro.
2. Tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano:  Kaj preteriris Itaj kaj ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj infanoj, kiuj estis kun li.

Laŭ Reta Vortaro dinifas:
1.  Animalo de la sekso organizita por demeti en aliseksan animalon la semon de ido (kontraste kun ino): virbesto, virbovo, virŝafo; vir(seks)ulo.
2.  Virhomo (kontraste kun homino).
3.  Maturaĝa virhomo (kontraste kun infano): Li apenaŭ eniris la virecon; knabo jam viriĝanta.

Vikipedio difinas:
Viro estas la nomo donata al plenkreskinta homo de la vira sekso, kontraste al virino kaj al knabo. La vorto viro uziĝas por distingi la biologian sekson, la kulturan rolon aŭ ambaŭ.

En ĉina lingvo  “Viro” iam ne nur celas maturan viron, kaj ankaŭ celas infanon (inkluzive de bebo) en specifa cirkonstanco. la vira infano ofte estas nomata "vireto". 

Do mi volas scii:
1. En Esperanto ĉu ni povas nomi la viran bebon "viro"?
2. Ĉu la bebo ankaŭ estas nomata "viro" en via lando (en specifa cirkonstanco)?