Mail

Inversigo de Homo kaj Diablo

 

――malnova ĉina rakonto

 

Iam vivis homo, li havis du filojn. Iutage kiam la filoj prilaboris kampon, venis subite ilia patro, li ilin batis kaj insultis sen ia ajn kialo. Tio vidiĝis de knabo en la vilaĝo, li kuris al ilian hejmon kaj rakontis la okazaĵon al ilia patrino. La patrino demdandis al la patro por tio. La patro surpriziĝis kaj supozis, ke tio estis faro de diablo. Li do ŝtele diris al siaj filoj: “Se revenus la diablo, mortigu lin.” De tiam ne plu aperis la diablo.

 

Post kelkaj tagoj, la patro maltrankviliĝis kaj timis ke la filoj ensorĉiĝis de la diablo, li decidis iri al la kampo por ilin rigardi. Kiam vidis la pratron, la filoj opiniis ke li estis la diablo. Malgraŭ ĉio ili kune mortigis kaj enterigis la patron.

 

En tiu ĉi momento la diablo transformiĝis en ilian patron, li iris en ilian hejmon kaj diris al la patrino, ke la filoj jam mortigis la diablon.

 

Vespere la filoj revenis de la kampo kaj la tuta familio kune celebris por la mortigo de la diablo.

Multaj jaroj pasis, la familianoj nenion sciis pri la vero.