About this blog

  • 35 posts
  • 6 709 visits
December 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 3rd, 2009

Korpopaneo

Mi pro doloroj decidis ne plu uzi komputilojn do la sola bona maniero kontakti min estas per la subaj informoj.

Vi estas bonvena sendi al mi personan mesaĝon enhavante vian poŝtadreson por ebligi ambaŭdirektan komunikadon.

Amike

Denizo Priskorn

Norra kyrkogatan 29b

87132 hernusando, svedujo

+46 769 27 45 06

PS Esperantistaj gastoj ĉiam bonvenas ĉe ni http://www.openstreetmap.org/?lat=62.6321&lon=17.9382&zoom=13&layers=B000FTF

Published at 10:36AM ( 0 comments / 43 visits )
This post is public

July 2nd, 2009

GNU/Linuksa tradukado - jen gvidlibro

Ĝi estas libera kaj mi konsideras ĝin tradukinda.

La plej interesa parto estas laŭ mi tiun, kiu pritraktas la socialajn aspektojn.

Published at 12:14PM ( 0 comments / 213 visits )
This post is public

July 2nd, 2009

Ĉu vi ŝatus lerni kiel uzi la komandolinio?

Jen novega kaj bonkonciza libreto pri uzo de komandolinio en GNU/Linuksa operaciumo.

Elŝutebla PDF.

(Ĝi tradukindas! Ĉu vi ŝatus kuntraduki? Kontaktu min se jes...)

Published at 11:04AM ( 2 comments / 82 visits )
This post is public

July 2nd, 2009

Ĉu vi konas Plone?

Ĝi estas libera programaĵo VASTE uzata por publiki kaj redakti enhavon rete. Ĝi estas uzata de ekz. Libera Folio kaj DEJO.

Cetere ĝi estas tradukita en esperanto - sed la tradukon bezonas ĝisdatigon. Jen tasko por vi? por mi?

Jen la detaloj de la lasta tradukanto:



# Translation of plone.pot to Esperanto
# Jan Ulrich Hasecke <jan.ulrich@hasecke.com>, 2003-2007
msgid ""
msgstr ""
"Project-Id-Version: Plone\n"
"POT-Creation-Date: 2007-11-24 14:02+0000\n"
"PO-Revision-Date: 2007-08-13 16:36+0200\n"
"Last-Translator: Jan Ulrich Hasecke <jan.ulrich@hasecke.com>\n"
"Language-Team: Esperanto <plone-i18n@lists.sourceforge.net>\n"
"MIME-Version: 1.0\n"
"Content-Type: text/plain; charset=utf-8\n"
"Content-Transfer-Encoding: 8bit\n"
"Plural-Forms: nplurals=1; plural=0;\n"
"Language-Code: eo\n"
"Language-Name: Esperanto\n"
"Preferred-Encodings: utf-8 latin1\n"
"Domain: plone\n"
"X-Generator: KBabel 1.0.2\n"


Published at 10:59AM ( 0 comments / 70 visits )
This post is public

June 11, 2009

Roskilde Festivalo 2009: Eo-novaĵletero 1

Saluton karaj.

La nuntempa stato de nia parto de la laborfesto:

Ni origine prenis la respondecon por 35 homoj farante prunto-budan deĵoron ...
La 5'an de junio ni kaptis respondecon por ankoraŭ 33 homoj gardi
enirpordon ...

Tio estas entute 68 homoj.

Ĝis nun aliĝis 36 homoj, kiuj ne bezonas vizon - kaj 12 personoj
kiuj bezonas vizon.

Pro kialoj, principe mia pigreco ... kaj ke mi ne havis la lastajn 33
lokojn antaŭe ... ktp. - Mi ne sukcesis sendi vizojn al la homoj kiuj
tion bezonis - mi tion tre bedaŭras, precipe ĉar mi nun povas vidi
ke fakte aperis loko por ĉiuj. Espereble, venontjare mi ne
eraros tiel! Se vi magie iel povos veni sen mia invitletero mi donos
al vi la enirbileton ktp. por festi kun ni. Se ne, mi pardonpetas, vi
rehavos vian plenan antaŭpagon kaj kotizon! *ridetas* ŝerco - kion
fari? - Informu min se vi ne volas havi pli da novaĵleteroj!

Por ni aliaj - antaŭfesto/ĉeesto okazos sen programo ĉe mi en
Kopenhago ekde vi venos ĝis la 28'a de junio kiam la RF09 komencos
kaj ni tien translokiĝos. Mi loĝas ĉi tie:
www.findvej.dk/Upsalagade10,2100 Nomo sur pordo estas "Hazard".

Ĉar ni daŭre havas liberajn lokojn bonvolu informi viajn amikojn,
viajn eo-desendlistojn kaj aliajn eblajn interesotojn ke senpaga
semajna longa laborfesto okazos se vi kapablos vojaĝi al Danio,
espereble ili kuniros por laborfesto kun ni, aliĝilo troveblas tra
tiu ĉi paĝo: dejo.dk/agadejo/roskilde-festivalo/venu-al-roskilde-festivalo_2009/view

La oficiala listo de muzikantoj kiuj ludos ĉe RF troveblas ĉi tie:
www.roskilde-festival.dk/musik/bands

20 tagoj kaj festo ekos :) Mi antaŭĝuas - kaj esperas ke ankaŭ vi.

Amike Simono

Published at 04:29PM ( 0 comments / 110 visits )
This post is public

May 25, 2009

Nova termino bezonata: nelibera komerca programaro

(tradukoj: angle proprietary software; svede proprietär programvaro)


Dum mi tradukadis diversajn tekstojn && pri libera programaro mi rimarkis ĝeneralan terminokofuzon en aliaj lingvoj rilate al la koncepto: programaro kiu estas komercata sed ne liberea nek malfermit(koda) (ekz. programaro de Mikrosofto, Adobo, Aplo, etc.)

Mi opinias ke nelibera komerca programaro, NKP, estas trafa termino por ĝuste tiu tipo de (laŭ mi evitinda) programaro.

Aliaj terminoj samterene:
libera programaro programaro kiu sekvas la principoj pri libera programaro laŭ la liberprogramara fondumo (FSF). eng. free software, libre software
nelibera programaro programaro kiu ne estas libera laŭ la principoj de la liberprogramara fondumo (FSF) kaj ne havas permesilon listata en ties listo de liberprogramaraj permesiloj. && eng. non-free software
komerca programaro simple programaro (libera aŭ nelibera) kiu estas komercata. Ekz. MySQL aŭ Mikrosoft. eng. commercial software
nelibera limigita programaro programaro kiu kelkmaniere estas limigita pro manko de pago aŭ simile. eng. sharaware

Published at 03:32PM ( 1 comment / 118 visits )
This post is public

Published at 07:48AM ( 0 comments / 141 visits )
This post is public

April 30, 2009

Preparo de traduko de "The JavaScript Trap"

Jen interesa nova skribaĵo de Richard Stallman.

Mi nuntempe preparas traduki ĝin per mia nova ŝribmaŝino.

Ĉu eble VI ŝatus helpi min konverti ĝin poste al komputillegebla teksto?

Published at 07:38AM ( 0 comments / 86 visits )
This post is public

April 30, 2009

Kelkaj GNU/Linuksaj distribuoj rekomendataj

Dum la lastaj 5 jaroj mi okupiĝis pri operaciumaro GNU/Linukso sur mia hejma komputilaro kaj sur la
komputiloj de miaj klientoj. Mi opinias, ke GNU/Linuksaj sistemoj estas tre uzantamikaj
bonfunkiciantaj kaj stabilaj. Sekvante la principoj pri libera programaro ili amasiĝis kaj
kvalite kaj kvante ĝis pli ol 20.000 plejparte utilaj kaj uzindaj programoj senvirusaj kaj
libere ŝanĝeblaj.

Jen la distribuoj kiujn mi nuntempe preferas:

Linukso Mento 6 (Linŭ Mint 6 GNOME)

Tio ĉi distribuo estas esence Ubuntu 8.10 kun iom da kromaj programoj kaj alispeca menuo
kiun mi tre ŝatas. Ĝi defaŭlte enhavas subtenon de mopotrio (MP3), DVD, Flaŝ kaj aliaj neliberaj
dosierformoj.
Bona kaj mirinda programo inkluzivita nomiĝas GNOME DO. Ĝi ebligas rapidan kaj simplan
trovadon de programoj kaj legosignoj sur la komputilo.
Bezonata; ĉefmemoro: 256MB CPU: 0,8Ghz

(Elŝutu, torentodosiero)

Linukso Mento 6 Fluksboks (Linŭ Mint 6 Flŭbox)

Tiu ĉi variaĵo enhavas la sama programaro kaj pli malpeza fenestrilo nomata Fluksboks. Ĝi
ebligas vin uzebligi malnovajn komputilojn kiuj ne eltenas la pezon de la fenestriloj GNOME
aŭ KDE.
Bezonata; ĉefmemoro: 128MB CPU: 0,5Ghz

(Elŝutu, torentodosiero)

gNeŭsense 2.2 (gNewSense 2.2 GNOME)

Tio ĉi distribuo estas sufiĉe nova. Ĝi estas rekomendata de la LPF kaj ĝi fokusas je nekompromisa libereco kaj ofertas enhave riĉan, stabilan kaj bonfunkciantan operaciumon en kiu ĉio estas libera programaro. Ĝi baziĝas sur Ubuntu 8.10.
Bezonata; ĉefmemoro: 256MB CPU: 0,8Ghz

(Elŝutu, torentodosiero)

Debiano 5.01 XFCE (Debian 5.01 XFCE)

Tio ĉi distribuo fokusas je nekompromisa libereco kaj ofertas enhave riĉan, stabilan kaj bonfunkciantan operaciumon en kiu ĉio estas libera programaro.
Bezonata; ĉefmemoro: 128MB CPU: 0,5Ghz

(Elŝutu, torentodosiero)

Published at 06:40AM ( 1 comment / 110 visits )
This post is public

April 19, 2009

Ĉefaj utilegaj GNU/linuksaj komandoj - Parto 1

Testita je Ubuntu 8.10 kaj Linukso Mento 6

Kiam la operaciumo ĥaosas

Fulmoklavoj

kiam la tuta sistemo ŝlosiĝis vi povas restarti la komputilon per tio ĉi komando: Tenu la klavoj stir + alt + sysrq (ctrl+alt+sysreq/print screen) dum vi malrapide premas REISUB. Memorilo: Rapide Ekiĝu Insistan Saltadon Umante Boate :)

kiam la fenestrilo GNOME aŭ la X-servilo ŝlosiĝis vi povas restarti ĝin per: stir + alt + retropaŝo (ctrl+alt+backspace)

premu la ĉefa ŝaltbutono sur la komputilo kaj poste premu enter por malŝalti.

Terminale

killall (proceznomo)

top → k → enter → numero de procezo kiu misfunkcias.

sudo halt (malŝaltas la sistemon tuj)

sudo shutdown -r now (restartas la sistemon tuj)


Published at 06:43PM ( 0 comments / 103 visits )
This post is public

February 4, 2009

Kiel oni nomu homojn kiuj veturigas petveturantojn?

Ĉu vi havas proponon?

Radikojn utilajn: Pet, vetur, gast, ig, anto. POVOGO?

Published at 11:21AM ( 11 comments / 399 visits )
This post is public

February 4, 2009

Raporto: Mikrokredito jam abunde haveblas por povruloj

Laŭ organizo kiu kampanjas por ke mikrokredito laŭcele estu havebla por la 175 mil. plej povraj familioj en la mondo. Plejparte doniĝas al virinoj (83.4%) ĉar ili laŭ studoj kaj spertoj de i.a. Muhammad Yunos ili estas la plej fidindaj repagantoj. Ekzistas verŝajne ankaŭ problemoj laŭ senpoviga perspektivo.

"... the whole idea of excluding husbands can be counterproductive, because of informational asymmetries which appear to lead to mistrust, increased frictions between domestic couples, and worse: a decreased participation by men in overall household expenditures. This outcome is not what we understand is a preferred outcome for women. However, such disempowerment effects should be weighed against the value that women attach to their financial independence." paĝo 20 de la antaŭa fonto.

Duono de la povruloj?

Nuntempe ĉ. la duono de la mondaj povruloj* nun 106,6 milionoj da familioj ricevadas mikrokrediton. Oni kalkulis ke tiuj monpruntoj entute efikas al 4-500 mil. da homoj (familioj ofte konsistas de 4-5 homoj) nombre pli malpli egale al la tuta popolo de Sudameriko.

Laŭ mia vidpunkto ŝuldigo de homoj povraj povas helpi al ili sed plejverŝajne ankaŭ havos negativajn efikojn al la familioj. Kial? Unue pro tio ke mikrokredito ne estas en si mem realiĝo de bono. Ĝi multe disciplinigas la homojn, tenas ilin en la sama loko kaj igas kunpruntuloj zorge (kaŝ)observi unu la aliajn. Ĝi povus grave influi negative al la sento/rajto de privateco por tiuj homoj.

Aliperspektive oni povus diri ke ĝi koste de privateco helpas la homojn iom pliriĉiĝi kaj ricevi manĝaĵon ĉiutage.

Se iu de vi konas sciencajn studojn (antropoligiajn ekz.) pri la efiko (mal)pozitiva de tiuj kreditoj mi volonte kontaktiĝas. denizo ĉe opia.dk

www.microcreditsummit.org raporto legeblas sekvante: www.microcreditsummit.org/index.php?/en/state_of_the_campaign_report

* (definite de UN kiel havante malpli ol 1,25 dolaroj po tago)

Published at 09:20AM ( 1 comment / 118 visits )
This post is public

January 31, 2009

Disertacio norvega: Uzo de NUR la angla en norvega universitato kaj ties konsekvencoj

Disputats: Lingua franca, prestisjespråk og forestilt fellesskap: Om
engelsk som akademisk språk i Norge.
(eo) Disertacio: Lingua franca, prestiĝlingvo kaj imagata komunumo: Pri
la angla kiel akademia lingvo.


ENHAVAS 40-PAĜAN RESUMON EN LA ANGLA (rig. pnr 331)

Laŭ mia juĝo ĝi tre interesas por iuj (politikemaj) esperantistoj.

TIAL:

1) ŝi citas rekte de Phillipson koncerne imperiismo multflanka kaj
novliberalismo fare de anglanoj (speciale usonanojn).

"US expansionism is no longer territorial [...]. Occupation is by
economic,
technological and material means, and is increasingly ensured through
mental and electronic control, through [...] the networks of political and
scholarly collaboration that uphold an exploitative economic structure
(Phillipson 2008:38)." pnr 329
...
Når bl.a. universitetene trekkes inn i markedsideologien, og
dette framstilles som universelt og nøytralt, viser det at
anglo-amerikanske tenkemåter er i ferd med å oppnå hegemoni i bourdieusk
forstand, mener Phillipson. Engelsk som et ”nøytralt” og ”globalt” språk
er del av dette hegemoniet." pnr 329

Phillipson, R. (1992): Linguistic Imperialism Oxford: Oxford University
Press.
Phillipson, R. (2004): “Review article. English in globalization: three
approaches.” Journal of
Language, Identity and Education 3/1, januar 2004, 73–84.
Phillipson, R. (2008): “The linguistic imperialism of neoliberal empire.”
I: Critical Inquiry in
Language Studies, 5/1, 2008, 1–43.
Phillipson, R. & T. Skutnabb-Kangas (1996): “Sociopolitical factors and
languages of scientific
communication.” I: Paper from the Language Policy Conference,
Roskilde, January 29, 1996.
ROLIG-papir 56, 33–42. Roskilde: Roskilde UniversitetsCenter,
Lingvistgruppen.

2) ŝi konsideras nur la anglan kiel ebleco por internacie kundividi
akademiaĵoj. Ŝi ne konsideras ekz. tradukadon de ĉiuj publikaĵoj en
pli ol unu lingvo (ĉi ekz. ekz. de la norvega al esperanto aŭ inverse).
Laŭ tio mi juĝas ke ŝia perspektivo de internaciaj interkomunikaĵoj
estas tempe mallonga (ekz. kiu scias ĉu iu povas legi la nuntempan (uson)anglan post
200 jarojn?).

"I prinsippet fins det tre ytterpunkter for språkbruk i et
universitetsmiljø: Det ene ytterpunktet representerer muligheten for å
bruke bare et nasjonalspråk, det andre ytterpunktet representerer
muligheten for en flerspråklig løsning, og det tredje ytterpunktet
representerer muligheten for å bruke stort sett bare engelsk. " pnr 315

3) ŝi konkludas pri la motivoj malantaŭ la uzo de la angla: uzo de la
angla temas pri kubliĝo (alligiĝo). Pli prezice la elekto de angla kiel
oficiala instrulingvo (en norvega universitato) temis pri kubliĝo al
internacia edukmerkatego, kaj samtempe ekhavi la eblecon oferti siajn
ĉefkompetencojn al pli granda publiko ol ene de Norvegujo kaj Skanujo kaj
eble kontribui al positiva evoluo ie alie en la mondo.

"Det har vist seg etter hvert som jeg har analysert materialet fra
kasusstudien at svært mye handler om å ”kople seg på” i en eller annen
forstand. En grunnleggende motivasjon for ledelsen ved kasusenheten for å
gjøre engelsk til offisielt undervisningsspråk var å kople seg
på et internasjonalt utdanningsmarked, samt å kunne tilby sin
spesialkompetanse og gi av sin kunnskap i et større område enn Norge eller
Skandinavia og slik kanskje bidra til en positiv
utvikling også andre steder i verden. Noen av studentene så for seg at de
senere skulle ut i et internasjonalt arbeidsmarked, enten ved å arbeide i
utlandet, eller ved å arbeide i internasjonalt orienterte bedrifter i
Norge. For de ansatte var det å skulle kople seg på et internasjonalt
fagmiljø en motivasjon for å skrive vitenskapelige publikasjoner på
engelsk."

Se vi trovas aliajn interesaĵojn en ĝi bv. prezenti ilin kun paĝnumeroj (pdf)
al mi en la komentoj.

PS: kontaktu min se vi volas ke mi traduku alineoj de la desertacio.

---------------------------------------------------------------

"11. Summary in English
11.1. Summary of the findings
The title of this thesis is “Lingua Franca, Prestige and Imagined Communities: On English as
an Academic Language in Norway. A Case Study in its Broader Context.” The study’s
primary objective has been to establish the main factors that influence the relationship
between the Norwegian and the English languages in the academic sector in Norway, and the
consequences of a possible change in this relationship.
Teaching through English has in recent years become more common in higher
education in Norway, as well as in most of Europe north of the Alps. English has also become
the chief language of scientific publication. Norwegian is more commonly used in related
genres such as textbooks and reports and in the dissemination of knowledge to the general
public.

A great number of factors take part in determining the relationship between English
and Norwegian in the academic sector. These consist of various aspects of globalisation,
international and national politics, university policies, internationalisation efforts and
ambitions to become “excellent”. Less tangible factors such as attitudes and the perceived
prestige of the two languages also play important roles. These various factors are explored
throughout the thesis.

Sub question 1: Who takes initiative and what incentives are there to use English, as
opposed to the national language, as a language of higher education and research
1a. on the international level (concerning Norway)?
1b.on the national level (in Norway)?
1c. at the Norwegian University of Science and Technology, Trondheim?
1d. at the departmental level of this institution?

Initiatives and incentives come both from “above” and from “below”. “English from above”
concerns political processes, signals and agreements, such as the Norwegian government’s
ambition to increase the number of courses taught through English in higher education. But it
is not just language politics that matter. Equally or perhaps more important are other types of
politics, such as international agreements concerning the opening of borders. The General
Agreement on Trade in Services introduces free trade with higher education, and the Bologna
agreement gives us free flow of students and lecturers through European universities and colleges.

The university ideal has changed from the university being an instrument for nation
building to taking on characteristics of international businesses. Universities now compete
against each other and are ranked on international ranking lists. In Norway, the Bologna
agreement has been implemented through a higher education reform called
“Kvalitetsreformen”, where internationalisation has been among the main focuses. As part of
these internationalisation efforts, however, there has been little reflection on language issues.
The Bologna agreement itself does not mention language. In Norway, however, it has been
taken as self-evident, without any further discussion, that in order to meet the Bologna goals
and increase the number of foreign students we have to offer a greater number of English-
medium courses. In most recent years, however, good initiatives have been taken by the
Norwegian Language Council, the Norwegian Association of Higher Education Institutions
and by four out of the six Norwegian universities to discuss, develop and in some cases adopt
language policies. This entails reflection on language matters, previously lacking in the
discussion of internationalisation.

“English from below” is when the initiative to use English comes from employees on
the departmental level of the university sector, such as when researchers themselves wish to
publish their works in English, or departments wish to offer English-medium courses. In this
thesis, I have carried out a case study of one university department where such an initiative
was taken: The international MSc programme in Industrial Ecology at the Norwegian
University of Science and Technology, Trondheim. Here it was decided that all tuition on the
postgraduate level should be given through the medium of English. This decision was made
without any direct orders or instructions from above. The change of instruction language was
implemented in the autumn of 2005, and in the case study I observed classes and other course-
related work in one obligatory course during the first term. I also used questionnaires and
interviews with students and staff in order to explore the reasoning behind the decision, their
attitudes to English and Norwegian as academic languages and their experiences of how the
language switch has affected them individually in their work or studies..."

Published at 09:08AM ( 0 comments / 132 visits )
This post is public

January 30, 2009

Omaĝe je Vanunu: MI ESTAS VIA SPIONO

poemo de Mordechai VANUNU verkita en la malliberulejo Ashkelon, Israelo en 1987.

Mi estas la dungito, la teĥnikisto, meĥanikisto, ŝoforo.

Ili diras : faru tion kaj nun tion, ne rigardu dekstre, nek maldekstre,

Nepre ne legu la tekston. Ne alrigardu la tuton de la

maŝino. Vi

nur respondecas pri tiu ĉi bolto. Nur tiu ĉi kaŭĉuka stampilo....

Jen ĉio, kio rilatas al vi. Ne zorgu

pri tio, kio okazas super vi.

Ne provu pensi por ni. Daŭrigu, ŝoforu.

Pluiru. Antaŭen, antaŭen.

Tion pensis la plenkapuloj, la inteligentuloj, la futursciencistoj.

Pri nenio timindas. Ne maltrankviliĝu.

Ĉio okazas tute glate.

Nia eta dungito estas diligenta laboristo. Li estas

simpla meĥanikisto.

Li estas sengrava viro.

Oreloj de la sengravaj homoj ne aŭdas, iliaj okuloj

ne vidas.

Ni havas cerbojn, ili ne.

Respondu ilin, diris li al si, diris la

malgrava viro,

La viro kun proprepropra cerbo. Kiu

respondecas? Kiu scias

kien veturas la trajno?

Kie estas ilia kapo? Ankaŭ mi havas kapon.

Kial mi vidas la tuton de la maŝino?

Kial mi vidas la abismon,

Ĉu ĉeestas ŝoforo sur tiu ĉi trajno?

La dungito-ŝoforo-teĥnikisto-meĥanikisto

levis la okulojn.

Li malantaŭenpaŝis, kaj rigardis kia monstro.

Neeblas kredi. Li frotis al si la okulojn kaj jes,

Ja, ĝi ĉi tias ! Mi pravas; Ja mi vidas

monstron. Mi estas parto de la sistemo.

La oficialan dokumenton mi subskribis. Nur nun mi legas

ĝian ceteran tekston.

Tiu ĉi bolto estas peco de bombo. Tiu bolto estas mi!

Kiel

tion mi ne pli frue vidis kaj kial eblas, ke la aliaj

plu enlokigas la boltojn? Kiu alia scias?

Kiu vidis? Kiu aŭdis La imperiestro ja tute nudas.

Lin vidas mi. Kial mi? Tio ne estas afero konvena al mi. Troas por mi.

Stariĝu kaj kriu. Stariĝu kaj al la popolo diru.

Vi kapablas.

Mi, la boltulo, la teĥnikulo, meĥanikisto

Jes , vi.

Vi estas la sekreta agento de la popolo. Vi estas

La okuloj de la nacio.

Spionagento, diru al ni tion, kion vidis vi. Diru al ni

tion, kion la internuloj, la inteligentaj, al ni

Kaŝis.

Sen vi estas nur la abismo,

Nur katastrofo.

Mi ne havas elekton. Mi estas eta viro, civitano,

unu el la popolo.

Sed mi faros tion, kion mi devas fari. Mi aŭdis la voĉon de mia konscienco

Kaj nenie mi povas kaŝiĝi.

Mondo malgrandas, malgrandas por Granda frato.

Mi deĵoras laŭ mia misio. Mi plenumas mian devon. Forprenu ĝin el miaj manoj.

Venu, vidu mem. Malpezigu mian ŝarĝegon. Haltigu la trajnon.

Eltrajniĝu! La sekva haltejo: nuklea katastrofo. La sekva libro, la sekva maŝino. Ne. Tiaj aferoj ne ekzistos.



Mordechai VANUNU,
naskiĝinta en 1954 en juda familio en Maroko,. laboris inter 1976 kaj 1985 kiel teknikisto en Israelo en la sekreta nuklea esplorejo Dimona. li malkovriss , ke Israelo elfaris atombombojn. Antaŭ la publikigo de la Vananu-a artikolo en la londona SundayTimes, li estis la 30-an de septembro en 1986 far Misraela Sekreta Servo forrabita en Italio. La israela registaro neis dum 6 semajnoj, ke ili scias ion pri loko de Vananu, sed tiam Vananu sukcesis doni vivsignon al ĵurnalistoj, per vortoj markitaj sur manplato ŝtelmontrita al la gazetfotistoj. Li estisjuĝita pro spionado juĝita je 18-jara mallibejo, el kio li plenigis 11 jarojn en solĉelo. Dum tiuj jaroj li verkis tiun poemon..


Esperantigis Roland Platteau 28/4/2004 korektis Denizo la 30-an januaron 2009 laŭ la orig.

Published at 11:29AM ( 4 comments / 178 visits )
This post is public

December 14, 2008

Ĉu vi ŝatus ekhavi EO-vortarojn poŝtelefone?

Mi persone havas da-eo-an (40.000 vortoj kaj per ĝavo) kaj tio estas tre plezuriga kiam oni ajnsituacie bezonas koncizan tradukon de io.

  • Kion VI pensas?
  • Ĉu estus laŭ vi neceso ke ili estu liberaj kaj senkostaj? Kial/Kial ne?
Published at 12:37AM ( 4 comments / 349 visits )
This post is public

December 14, 2008

Roskilde-Festivalo 2009 - jam eblas rete aliĝi

Legu la

invito-al-roskilde-2009v3

kaj

aliĝu rete

.

Estu bonvena partopreni en la amuza festego.

——–



Venu kaj laborfestu en Roskilde, Danio

Aliĝu antaŭ novjaro al roskilde@dejo.dk aŭ ĉe dejo.dk/roskilde

despli frue despli bone via ebleco partopreni!

La Dana Esperanta Junulara Organizo organizas senpagan esperantan rekontiĝon dum la Roskilde-Festivalo, la plej granda Rokfestivalo en Nordeŭropo. Ni invitas 70 esperantistojn al festego kun ĉ. 175 musikgrupoj. Antaŭe okasos 4 festaj tagoj kun babilado, ludado, interkonado - kaj iom da laboro.

Ni promesas: Se ni akceptos vin vi forlasos nin gaje kaj plenstomake!

Datoj

Festo ekas la 28-an de junio 2009 kaj daŭrigos ĝis la 6-an julio 2009 matene (Antaŭfesto okazos en Kopenhago dum kelkaj tagoj antaŭe se vi volos, same poste)

Deĵoroj

Ĉiuj laboras 24 horoj je la DEJO-budo! Ĉiuj en 3 okhoraj periodoj.

La laboro konsistas de:

  • Redoni mono kontraŭ tasoj kaj bieroskatoloj
  • Purigado en la budo
  • Bezonataj kromdeĵoroj

Kromlaboro

Se vi pretas labori ekster la budo gajeblas multe da mono (ĝis almenaŭ 400€) per kolektado de skatoloj kaj kruĉoj en la festivalejo.

Loĝado

Senpage, sur la festivalejo, en tendaro. DEJO havas kelkajn prunteblajn tendojn. Tamen se vi volas sole dormi kunporti propran tendon.

Manĝaĵo

Senpaga vegetara manĝaĵo haveblas je la budo. Alie, bona manĝaĵo aĉeteblas en la festivalejo.

Loko

La festivalejo estas sur kamparo ekstere de Roskilde, kiu troviĝas 35 km okcidente de Kopenhago, facile atingebla kaj trajne kaj petveturante.


Kultura Esperanto-Festivalo la 7-an ĝis la 12-an de julio 2009

La naŭan KEF-on okazos venontsomere en Elsinoro, Danujo tuj post la fino de la Roskilde-Festivalo 2009. Ĉi-foje ĝi revenas al Danio kaj la ĉarmega urbo de Hamlet.

Simple venu kaj kulturumi…

Legu pli pri ambaŭ aranĝoj:

http://dejo.dk/roskilde kef.saluton.dk

Angle kaj dane: http://www.roskilde-festival.dk

Published at 12:27AM ( 0 comments / 115 visits )
This post is public

October 23, 2008

Esperanto-vortaroj kolektiĝas kaj malfermiĝas

Esperanto-vortaroj nuntempe malfermiĝas unu post pliaj alia. Laste, la grandega tradukvortaro (angla-esperanto) de traduku.net afable doniĝis al la projekto Apertiumo laŭ peto de Jacob Nordfalk. La projekto celas provizi "malfermitkodan" maŝintradukilon inter Esperanto kaj aliaj lingvoj. Nuntempe haveblas t.n. stabilaj rezultoj kun la tradukoj eo-es kaj eo-ca. Jacob entreprenis funkciigi eo-en kaj en-eo (eble poste eo-da kaj inverse) kaj li bezonas vian helpon.

Kolektoj de vortaroj (rilate al Esperanto):

ĉu ekzistas pliaj? sciigu min denizo ... opia.dk
Published at 11:45AM ( 3 comments / 324 visits )
This post is public

October 5, 2008

GNU.org ĉefpaĝo tradukita en Esperanto

La GNU-operaciumo

Historio
Filosofio
Permesiloj
Elŝutaĵoj
Helpu al GNU
Aliĝu al la LPF!

------------

Aliĝu al la Free Software Supporter

Ĉiumonata ĝisdatigo pri GNU kaj la LPF
--------------
Serĉu:........
Richard Stallman anoncis en septembro 1983 la planon evoluigi liberprogramaran uniksosimilan operaciumon nomita GNU. GNU estas la nura operaciumo kiu defunde evoluiĝis kun la celo fortigi la liberecon de la uzantoj.

[...]
Kio estas GNU?
La GNU-projekto startiĝis en 1984 kun la celo evoluigi kompletan uniksosimilan operaciumon konsistante de libera programaro : La GNU-sistemo.
La kerno de GNU ne estas finita, pro tio GNU estas uzata kun la linuksa kerno. La kombino de GNU kaj linukso estas la GNU/linuksa operaciumo kiun milionoj da homoj nuntempe uzadas.
Kelkfoje tiu kombinaĵo estas neĝuste nomita linukso. Ekzistas multaj specoj aŭ "distribuoj" de GNU/linukso.
Ni rekomendas la GNU/linuksajn distribuojn kiuj konsistas 100% de libera programaro ; dirite alimaniere : tutrespektantaj je libereco.
La nomo "GNU" estas memreferencanta mallongigo kun la signifo "GNU's Not Unix".

Kio estas libera programado?
Libera programaro, traduko de la angla termino Free software, vere koncernas liberecon kaj ne prezon. Por bone kompreni la koncepton, vi devas pensi pri libereco, ne pri senpageco.

Libera programaro temas pri la libereco de la uzantoj ruli, kopii, disdoni, studi, ŝanĝi kaj plibonigi la programaron. Pli precize, ĝi signifas kvar tipojn da libereco por la uzantaro:

  • La libereco ruli la programaron, por iu ajn celo (libereco n-ro 0).
  • La libereco studi kiel la programaro funkcias kaj ĝustigi ĝin laŭdezire (libereco n-ro 1). La ebleco akiri la programarofonton necesas por ĉi tio.
  • La libereco disdoni kopiojn de la programaro por helpi viajn kunulojn (libereco n-ro 2).
  • La libereco plibonigi la programaron kaj publikigi viajn plibonigojn por la profito de la tuta komunumo (libereco n-ro 3). La ebleco akiri la programarofonton estas antaŭkondiĉo por ĉi tio.


Kio estas la Libera Programara Fondaĵo?
La Libera Programara Fondaĵo (LPF) (angle: Free Software Foundation) estas la ĉefa organiza subtenanto de la GNU-projekto.
La LPF ricevas tre malmulte da mono de fimaoj aŭ monsubtenantaj fondaĵoj sed dependas de homoj kiel vi.

Bonvolu konsideri helpi la LPF per iĝo de subtenmembro, aĉeto de manlibrojn kaj aĵojn aŭ per donacado de mono. Se vi uzas LPF en via firmao, vi ankaŭ povas konsideri firmaan patronadonluksegan distribuon kun GNU-programaro por subteni la LPF.

La GNU-projekto subtenas la misio de la LPF; protekti la liberecon uzi, studi, kopii, ŝanĝi kaj redistribui komputilan programaron kaj por defendi la rajtojn de LPF-uzantoj.

Ni subtenas la liberecon paroli, gazeti kaj asociigado ĉe la interreto, la rajton uzi cifrecan programaron por privata komunikado kaj la rajton verki programaron nemalhelpita de privataj monopoloj. Vi povas ankaŭ lerni pri tiaj problemoj en la libro Libera programaro, libera socio.

La LPF ankaŭ havas fratorganizoj en Eŭropo, Sud-Ameriko kaj Barato.

Published at 11:35AM ( 1 comment / 225 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 35 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Denizo

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...