Ne temas pri Gates, temas pri baroj

de Richard Stallman fondinto de la liberprogramara fondumo.

Tradukita de Denizo de la angla originalo la 20-23-an de julio 2008.

(Tio ĉi artikolo publikiĝis de BBC Novaĵoj en 2008.)

Uzi tiom da atento je la emeritiĝo de Bill Gates maltrafas la ĉefan punkton. Tio, kio gravas estas nek Gates nek Mikrosofto, sed la maletika sistemo de malebligaĵoj, kiujn Mikrosofto — kiel multaj aliaj programadaj firmaoj — altrudas siajn klientojn.

Tiu diraĵo eble surprizas vin ĉar la plejmulto da la homoj interesitaj je komputiloj forte sentas rilate al Mikrosofto. Komercistoj kaj iliaj malsovaĝaj politikistoj admiras ĝian sukceson pri konstruado de imperio entenante tiom da komputiluzantoj. Multaj ekster la komputila fako agnoskas Mikrosofton por la antaŭenigoj, kiujn ĝi nur avantaĝe uzis, ekz. malmultkostigo de komputiloj kaj rapidaj, afablaj grafikaj interfacoj.

La filantropio de Gates por saniĝo de malriĉaj landoj altiris positivan atenton de kelkaj homoj. La LA Times1) raportis ke lia fondaĵo elspezas 10% de ĝia mono jare kaj investas la restaĵon, kelkfoje en firmaoj kiuj laŭdire kaŭzas malpliboniĝon al la medio kaj malsanon en la samaj malriĉaj landoj.

Multaj komputiluloj specife malamas Gates kaj Mikrosofto. Ili havas multegajn kialojn. Mikrosofto persiste laboras kontraŭkonkurse kaj puniĝis tri foje. (Bush2), kiu malpunigis Mikrosofton je la dua Usona kulpigo, estis invitata al la ĉefoficejo de Mikrosofto koncerne monpetado antaŭ la prezidantbaloto en la jaro 2000(klarigu pri usonaj balotaj kampanjoj). En Britujo Mikrosofto konstruis oficejon en la elekta distrikto de Gordon Brown. Ambaŭ laŭleĝaj, sed eble koruptaj.

Ankaŭ la ciferecaj limigaj mastrumaĵoj; programartrajtoj kreitaj por “malebligi” ke vi libere aliru viajn dosierojn. (Pliigita malebligado je uzantoj ŝajnas esti la ĉefantaŭenigo de Vista3).)

Ankaŭ ekzistas la senkaŭzaj neebligaĵoj kja obstakloj koncerne interfunkciado kun alia programaro. (Pro tio la EU postulis ke Mikrosofto publikigu spefikoj pri la interfacoj.) Ĉijare Mikrosofto plenigis normkomitatoj kun ĝiaj subtenantoj por havigi ISO-aprobon4) de ĝia grandaĉa, neimplementebla kaj patentigita “malfermita normo” por dokumentoj. (La EU nun priesploras tion.)

Tiuj agoj estas netolereblaj, kompreneble, sed ili ne estas izolitaj eventoj. Ili estas sistemaj simptomoj de profunda maljusto, kiun la plejmulto de homoj ne rekonas: komerca programaro5).

Mikrosofto estas distribuita sub permesiloj kiuj tenas la uzantoj dividitaj kaj senpovaj. La uzantoj estas dividitaj pro tio, ke estas malpemesata por ili dividi kopiojn kun unu la alia. La uzantoj estas senpovaj pro tio, ke ili ne posedas la fontkodo kiun la programistoj povas legi kaj ŝanĝi.

Se vi estsa programisto kaj vi volas ŝanĝi la programaro por vi mem aŭ por aliaj, vi ne povas. Se vi estas komercisto kaj vi volas pagi al programisto igi la programaro pli bona laŭ viaj bezonoj, vi ne povas. Se vi kopias ĝin por dividi ĝin kun amiko, kiu estus simpla bonnajbareco, ili nomaĉas vin “pirato”. Mikrosofto ŝatus kredigi al ni, ke helpi nia najbaro estas morale la sama kiel ataki ŝipon.

La plej grava ago de Mikrosofto estas la antaŭenigado de tio ĉi maljusta socia sistemo. Gates persone ligas al ĝi pro sia fifama malfermita letero, kiu riproĉis mikrokoputiluzantoj pro dividado de lia programaro. Ĝi efektive tekstis: “Se vi ne lasas al mi teni vin dividitaj kaj senpovaj, mi ne programadas la programaron kaj vi nenion havos. Cedu al mi aŭ vi perdiĝos!”

Sed Gates ne inventis komerca programaro kaj miloj da aliaj firmaroj samagas. Efektive maljustas — negrave kiu agas tiel. Mikrosofto, Apple, Adobe kaj la resto overtas al vi programaron, kiu donas al ili superregon je vi. Ŝanĝado de estruloj aŭ firmaoj ne gravas. Ni bezonas ŝanĝi tio ĉi sistemo.

Pri tio temas la tuta liberprogramada movado. “Libera” ligas al libereco: ni programadas kaj publikigas probramaron kiun uzantoj povos libere dividi kaj ŝanĝi. Ni tion faras laŭ sisteme, pro libereco, kalkaj el ni pagataj, kelkaj el ni volontule. Ni jam havas komplete liberajn operaciumojn6), inklusive GNU7)/Linukso. Nia celo estas liveri kompletan amplekson de utilaj liberaj programaroj por ke neniu komputiluzanto estu allogita al cedo de sia libereco kontraŭ ekhavo de programaro.

En 1984 kiam mi komencis la liberprogramadan movadon, mi ne estis konscia pri la letero de Gates. Sed mi aŭdis similaj postuloj de aliaj kaj mi respondis: “Se via programaro tenus nin dividitaj kaj senpovaj, bonvolu ne krei ĝin. Ni plibone fartas sen ĝi. Ni trovos aliajn manierojn por uzadi niajn komputilojn kaj daŭrigi nian liberecon.”

En 1992 kiam la GNU operaciumo estis finigita per la kerno Linukso, vi devis esti magiisto por ruligi ĝin. Hodiaŭ GNU/Linukso estas uzantamika: en partoj de Hispanujo kaj Barato ĝi estas normo en la lernejoj. Dekmilionoj da homoj uzas ĝin ĉie en la mondo. Vi ankaŭ povas uzi ĝin.

Gates eble forestas, sed la muroj kaj la baroj de komerca programaro, kiun li helpis krei, restas nur nune. Malkonstrui ilin estas tasko por ni.

Kopirajto © 2008 Richard Stallman

Richard Stallman estas la fondinto de la liberprogramara fondumo [angle: Free Software Foundation, FSF]. Vi rajtas kopii kaj distribui tiu ĉi artikolo sub jena permesilo: Krea Komunaĵo Atribuo-Neniuj derivaĵoj 3.0.

1) Fama kaj malnova usona gazeto.
2) George W. Bush estas la nuna Usona prezidanto.
3) Vindozo Vista estas la nuntempe plej nova operaciumo de Mikrosofto, ĝi ekvendiĝis en 2007.
4) ISO estas internacia norma organizo kiu konsistas de normkomitatoj en multege da landoj. Ili kune interkonsentas pri ontaj internaciaj normoj.
5) Komerca programaro estas programaro kreita tiel ke la uzantoj ne havas aliron al la fontkodo nek libera dividpovo koncerne la programaron. [angle: proprietary software]
6) Operaciumo estas aro da programaro kiu funkciigas komputilon.
7) GNU estas aro de diversaj bazaj programaroj necesaj por funkciigi tiu aro da aparaturo el kiu konsistas komputiloj.