Esperanta traduko de la angla orginalo de mattl reviziita de Denizo kaj Cindio (la sagoj kaj parentezoj) en marto 2008.
Ni subtenas tiun ĉi difinon pri libera programaro por klare montri kiuj kriterioj devas esti plenumitaj por ke programaro estu konsiderita libera programaro.

Libera programaro, traduko de la angla termino Free software, vere koncernas liberecon kaj ne prezon. Por bone kompreni la koncepton, vi devas pensi pri libereco, ne pri senpageco.

Libera programaro temas pri la libereco de la uzantoj ruli, kopii, disdoni, studi, ŝanĝi kaj plibonigi la programaron. Pli precize, ĝi signifas kvar tipojn da libereco por la uzantaro:

  • La libereco ruli la programaron, por iu ajn celo (libereco n-ro 0).
  • La libereco studi kiel la programaro funkcias kaj ĝustigi ĝin laŭdezire (libereco n-ro 1). La ebleco akiri la programarofonton necesas por ĉi tio.
  • La libereco disdoni kopiojn de la programaro por helpi viajn kunulojn (libereco n-ro 2).
  • La libereco plibonigi la programaron kaj publikigi viajn plibonigojn por la profito de la tuta komunumo (libereco n-ro 3). La ebleco akiri la programarofonton estas antaŭkondiĉo por ĉi tio.

Programaro estas libera se uzantoj havas ĉiujn tiujn liberecojn. Tial, vi devus povi libere disdoni kopiojn, kun aŭ sen ŝanĝoj, senpage aŭ akcepti pagon pro la distribuado, al ĉiuj ĉie. Havante ĉi tiujn liberecojn (interalie) signifas ke vi ne devas demandi aŭ pagi pro permeso.

Vi ankaŭ devus havi la liberecon fari ŝanĝojn kaj uzi ilin private por via propra laboro aŭ amuziĝo, eĉ sen mencii ke tiuj ŝanĝoj ekzistas. Se vi publikigas viajn ŝanĝojn, vi ne estu devigita sciigi iun ajn en iu ajn maniero.

La libereco uzi la programon signifas liberecon por iu ajn persono aŭ organizaĵo uzi ĝin en iu ajn komputilsistemo, por ajna tipo de tasko aŭ celo, sen esti devigita komuniki kun la programisto nek kun iu ajn specifa institucio. En tiu ĉi libereco gravas nur la celo de la uzanto, ne la celo de la programverkinto; vi rajtas kiel uzanto libere ruli programon por viaj celoj kaj se vi disdonos al aliulo, ŝi ankaŭ libere povas ruli ĝin por ŝiaj celoj, sed vi ne postulu ke ŝi sekvu viajn celojn.

La libereco disdoni la programaron devas enhavi duuman aŭ ruleblan formon de la programaro kaj ankaŭ la fontkodon, sendepende de ĉu ĝi estas ŝanĝita aŭ neŝanĝita versio (disdoni programojn en rulebla formo estas bezonata por praktike instaleblaj liberaj operaciumoj). Estas akcepteble se ne eblas krei duuman aŭ ruleblan formon de la programaro (ĉar kelkaj programlingvoj ne permesas tion), sed tiukaze vi devas havi la liberecon disdoni tiajn formojn se vi trovas aŭ programas rimedon por krei ilin.

Por ke la liberecoj fari ŝanĝojn kaj disdoni plibonigitajn versiojn estu sencohavaj, la fontkodon de la programaro devas esti akirebla por vi. Tial, akirebleco al la fontkodo estas antaŭkondiĉo de libera programaro.

Unu grava maniero modifi programaron estas per enmeto de liberaj proceduroj kaj moduloj. Se vi laŭ la permesilo ne povas enmeti ekzistantan modulon, ekz. se vi estas postulata esti la kopirajtposedanto de ĉiu kodo enmetita, tiam la permesilo estas tro limiga por esti konsiderata libera.

Por ke ĉi tiuj liberecoj estu veraj, ili devas esti nerevokeblaj tiom longe ke vi faras nenion malbona; se la programisto de la programaro havas la povon revoki la permesilon (sen justa kaŭzo) ->, malgraŭ ke vi ne estigis ion malbonan,<- la programaro ne estas libera.

Tamen, kelkaj reguloj pri disdonado de libera programaro estas akcepteblaj, kondiĉe ke ili ne konfliktas kun la ĉefaj liberecoj. Ekzemple, la principo de kopilaso [angle: "copyleft" estas vortludo kun la vorto copyright, kiu signifas "kopirajto". La vorto right ankaŭ signifas "desktre" dum left signifas "maldekstre".] (simple klarigita) estas la regulo laŭ kiu kiam programaro estas pludisdonita, oni ne eblas aldoni malpermesojn por nei al aliuloj la ĉefajn liberecojn. Ĉi tio ne konfliktas kun la ĉefaj liberecoj, male ĝi poste protektos ilin.

Eble vi pagis por ekhavi kopiojn de libera programaro, aŭ eble vi ekhavis ilin senpage. Sed sendepende de kiel vi ekhavis viajn kopiojn, vi ĉiam havas la liberecon kopii kaj ŝanĝi la programaron kaj eĉ vendi kopiojn.

Libera programaro ne signifas nekomerca. Libera programaro devas esti akirebla por komerca uzo, komerca evoluigo kaj komerca disdonado. Komerca evoluigo de libera programaro jam ne estas nekutima; tia libera komerca programaro estas tre grava.

Reguloj pri kiel paki ŝanĝitan version estas akcepteblaj, se ili ne efektive blokas la liberecon eldoni ŝanĝitajn versiojn, aŭ la liberecon verki kaj uzi ŝanĝitajn versiojn malpublike. Reguloj laŭ: "se vi igas vian version haveblan tiel, vi devas igi mian version havebla tiel ankaŭ" povas ankaŭ esti samkondiĉe akceptitaj. (Rimarku, ke tia regulo tamen lasas al vi la eblecon decidi ĉu eldoni la programaron aŭ ne.) Reguloj kiuj devigas eldonadon de la fontkodo al la uzantoj por versioj, kiujn vi publikigas, ankaŭ estas akcepteblaj. Ankaŭ estas akcepteble, ke la permesilo postuli ke, se vi disdonas ŝanĝitan version kaj pli frua programisto petas kopion de ĝi, vi sendu ĝin, aŭ ke vi videbligu kion vi ŝanĝis (enmetante vian nomon ĉe la ŝanĝoj).

En la projekto GNU, ni uzas la principon de kopilaso [angle: copyleft] por protekti laŭleĝe ĉi tiujn liberecojn por ĉiuj. Sed nekopilasa libera programaro ankaŭ ekzistas. Ni opinias, ke estas gravaj kialoj pro kiuj estas pli bone uzi la principon de kopilaso, sed se via programaro estas nekopilasa libera programaro, ni tamen povas uzi ĝin.

Vidu priskribon de kiel libera programaro, kopilasita programaro [angle: copyleft software] kaj aliaj kategorioj de programaroj rilatas al unu la alia en la kategorioj de liberprogramaro.

Foje registaraj eksportoregularoj kaj merkataj sankcioj povas limigi la liberecon disdoni kopiojn de la programaro internacie. Programistoj ne havas la potencon senigi aŭ transpaŝi tiajn altrudojn, sed tio, kion ili povas kaj devas rifuzi estas imponi ilin kiel kondiĉojn por uzi la programaron. Tiel, la altrudoj ne efikos je aktivaĵoj kaj personoj ekster la jurisdikcio de tiuj registaroj .

La plejmulto de liberaj permesiloj estas bazitaj sur kopirajteco kaj ekzistas limigoj al kiaj specoj de postuloj povas esti postulataj per kopirajto. Se kopirajtbazita permesilo respektas liberecon en la manieroj priskribitaj supre, ĝi plej verŝajne ne enhavas iun alian specon de problemo, kiun ni ne antaŭvidis (malgraŭ ke tio okazas de tempo al tempo). Sed iuj liberprogramaraj permesiloj estas kontraktobazitaj — kaj kontraktoj povas altrudi pli vastan amplekson da eblaj limigoj. Tio signifas, ke tia permesilo multmaniere povas esti neakcepteble limiga kaj mallibera.

Ni ne povas listigi ĉiuj la manieroj pere de kiuj tio povas okazi. Se kontraktobazita permesilo altrudas la uzanton en nekutima maniero tiel, kiel kopirajtobazitaj permesiloj ne povas, kaj laŭ maniero, kiu ne estas menciita tie ĉi kiel legitima ->(laŭrajta?), ni devos pensi pri tio, kaj ni verŝajne konkludos, ke ĝi estas nelibera.

Parolante pri libera programaro, estas plej bone eviti uzi terminojn kiel fordoni aŭ senpaga, ĉar tiuj terminoj implicas ke la afero temas pri tarifo, ne pri libereco. Kelkaj kutimaj terminoj kiel pirateco enhavas opiniojn, kiujn ni esperas ke vi ne subtenos. Vidu Konfuzaj Vortoj kaj Frazoj Kiujn Indas Eviti por diskuto de tiaj terminoj. Ni ankaŭ havas liston kun la termino "libera programaro" tradukita en diversajn lingvojn.

Fine, rimarku ke kriterioj kiel tiuj klarigitaj en tiu difino de libera programaro postulas zorgan pripenson por sia interpretado. Por decidi ĉu specifa programara permesilo kvalifikiĝas kiel liberprogramara permesilo, ni juĝas ĝin bazite sur ĉi tiuj kriterioj por decidi ĉu ĝi taŭgas kaj laŭ la spiriton kaj laŭ la precizajn vortojn. Se permesilo enhavas senkonsciencajn malpermesojn, ni rifuzas ĝin, eĉ se ni ne anticipe sciis pri ĉi tiuj kriterioj. Kelkfoje permesilopostulo bezonas pripensadon, inkluzive diskutojn kun advokato, antaŭ ol ni povas decidi ĉu la postulo de la permesilo estas akceptebla. Kiam ni alvenis al konkludo pri nova problemo, ni ofte ĝisdatigas ĉi tiujn kriteriojn por ke estu pli facile vidi kial certaj permesiloj kvalifikas aŭ ne.

Se vi scivolas ĉu specifa permesilo kvalifikas kiel liberprogramara permesilo, vidu nian liston de permesiloj. Se vi ne trovas la permesilon tie, vi povas peti al ni pri tio sendante al ni retmesaĝon ĉe <licensing@gnu.org>.

Se vi konsideras verki novan permesilon, bonvolu kontakti la FSF, skribante al tiu retadreso. La plimultigado de malsamaj liberaprogramaraj permesiloj implicas pli da laboro por la uzantoj, por ke ili povu kompreni la permesilojn; ni certe kapablas helpi vin por trovi ekzistantan liberaprogramaran permesilon, kiu kongruas kun viaj bezonoj.

Se tio ne eblas, se vi vere bezonas novan permesilon, kun nia helpo vi povas certiĝi ĉu la permesilo vere estos liberprogramara permesilo kaj eviti diversajn praktikajn problemojn.

Preter programaro
Programaraj manlibroj devas esti liberaj pro la samaj kialoj ke programaroj estu. Krome la manlibroj efektive estas parto de la programaro.

La samaj argumentoj ankaŭ validas por aliaj verkoj praktike uzeblaj — tio inkludas verkojn kiuj enhavas utilan scion, ekz. edukigaj kaj referencverkoj. La Vikipedio estas la plej bona ekzemplo.

Ĉia verko povas esti libera kaj la difino de libera programaro estis vastigita por inkluzivi liberajn kulturajn verkojn, tial estas aplikebla al ĉia verko.

Malfermita fonto?
Alia grupo ekuzis la terminon "malfermita fonto" [angle: open source] celante ion similan (sed malsaman) al "libera programaro". Ni preferas la terminon "libera programaro" [angle: free software] ĉar, kiam vi ekscias ke ĝi temas pri libereco kaj ne pri tarifo, ĝi enmensigas liberecon. La vorto "malfermita" neniam enmensigas liberecon.

Copyright (C) 1996, 1997, 1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004 Free Software Foundation, Inc., 51 Franklin St, Fifth Floor, Boston, MA 02110, USA
Reproduktado kaj disvastigado de neŝanĝitaj kopioj de ĉi tiu artikolo estas permetitaj en iu ajn formo senpage kondiĉe ke ĉi tiu atentigo restas.