Mi komencas per ligiloj. Ĉio ĉi en la 2008-a formo de la interreto estas ligiloj - retego da ili.

Laŭ kelkaj ili estas nenio krom nuloj kaj malnuloj, laŭ aliaj tre grava sociala fenomeno. Kelkaj profitas pere de la interreto aliaj tute male. Kelkaj sentas sin liberigitaj aliaj spertas malliberiĝon pro la uzo de ĝi. Aliaj interesiĝas pri la eblecoj aŭ la normoj. Aliaj pri la uzo de lingvo en ĝi aŭ ĝia potenco turni la povon de la sendintoj al la ricevintoj.

Interreto baziĝas sur ... nu kion vi opinias?

Mi opinias, ke ĝi parte baziĝas sur konektiĝemo, scivolemo kaj publikig(x)emo.

Jen la fino de la unuo. Ĉu vi per komentoj helpu al ĝia plukonstruo?