poemo de Mordechai VANUNU verkita en la malliberulejo Ashkelon, Israelo en 1987.

Mi estas la dungito, la teĥnikisto, meĥanikisto, ŝoforo.

Ili diras : faru tion kaj nun tion, ne rigardu dekstre, nek maldekstre,

Nepre ne legu la tekston. Ne alrigardu la tuton de la

maŝino. Vi

nur respondecas pri tiu ĉi bolto. Nur tiu ĉi kaŭĉuka stampilo....

Jen ĉio, kio rilatas al vi. Ne zorgu

pri tio, kio okazas super vi.

Ne provu pensi por ni. Daŭrigu, ŝoforu.

Pluiru. Antaŭen, antaŭen.

Tion pensis la plenkapuloj, la inteligentuloj, la futursciencistoj.

Pri nenio timindas. Ne maltrankviliĝu.

Ĉio okazas tute glate.

Nia eta dungito estas diligenta laboristo. Li estas

simpla meĥanikisto.

Li estas sengrava viro.

Oreloj de la sengravaj homoj ne aŭdas, iliaj okuloj

ne vidas.

Ni havas cerbojn, ili ne.

Respondu ilin, diris li al si, diris la

malgrava viro,

La viro kun proprepropra cerbo. Kiu

respondecas? Kiu scias

kien veturas la trajno?

Kie estas ilia kapo? Ankaŭ mi havas kapon.

Kial mi vidas la tuton de la maŝino?

Kial mi vidas la abismon,

Ĉu ĉeestas ŝoforo sur tiu ĉi trajno?

La dungito-ŝoforo-teĥnikisto-meĥanikisto

levis la okulojn.

Li malantaŭenpaŝis, kaj rigardis kia monstro.

Neeblas kredi. Li frotis al si la okulojn kaj jes,

Ja, ĝi ĉi tias ! Mi pravas; Ja mi vidas

monstron. Mi estas parto de la sistemo.

La oficialan dokumenton mi subskribis. Nur nun mi legas

ĝian ceteran tekston.

Tiu ĉi bolto estas peco de bombo. Tiu bolto estas mi!

Kiel

tion mi ne pli frue vidis kaj kial eblas, ke la aliaj

plu enlokigas la boltojn? Kiu alia scias?

Kiu vidis? Kiu aŭdis La imperiestro ja tute nudas.

Lin vidas mi. Kial mi? Tio ne estas afero konvena al mi. Troas por mi.

Stariĝu kaj kriu. Stariĝu kaj al la popolo diru.

Vi kapablas.

Mi, la boltulo, la teĥnikulo, meĥanikisto

Jes , vi.

Vi estas la sekreta agento de la popolo. Vi estas

La okuloj de la nacio.

Spionagento, diru al ni tion, kion vidis vi. Diru al ni

tion, kion la internuloj, la inteligentaj, al ni

Kaŝis.

Sen vi estas nur la abismo,

Nur katastrofo.

Mi ne havas elekton. Mi estas eta viro, civitano,

unu el la popolo.

Sed mi faros tion, kion mi devas fari. Mi aŭdis la voĉon de mia konscienco

Kaj nenie mi povas kaŝiĝi.

Mondo malgrandas, malgrandas por Granda frato.

Mi deĵoras laŭ mia misio. Mi plenumas mian devon. Forprenu ĝin el miaj manoj.

Venu, vidu mem. Malpezigu mian ŝarĝegon. Haltigu la trajnon.

Eltrajniĝu! La sekva haltejo: nuklea katastrofo. La sekva libro, la sekva maŝino. Ne. Tiaj aferoj ne ekzistos.



Mordechai VANUNU,
naskiĝinta en 1954 en juda familio en Maroko,. laboris inter 1976 kaj 1985 kiel teknikisto en Israelo en la sekreta nuklea esplorejo Dimona. li malkovriss , ke Israelo elfaris atombombojn. Antaŭ la publikigo de la Vananu-a artikolo en la londona SundayTimes, li estis la 30-an de septembro en 1986 far Misraela Sekreta Servo forrabita en Italio. La israela registaro neis dum 6 semajnoj, ke ili scias ion pri loko de Vananu, sed tiam Vananu sukcesis doni vivsignon al ĵurnalistoj, per vortoj markitaj sur manplato ŝtelmontrita al la gazetfotistoj. Li estisjuĝita pro spionado juĝita je 18-jara mallibejo, el kio li plenigis 11 jarojn en solĉelo. Dum tiuj jaroj li verkis tiun poemon..


Esperantigis Roland Platteau 28/4/2004 korektis Denizo la 30-an januaron 2009 laŭ la orig.