Saluton -

De la 25a novembro tra la 8a decembro mi estos en Barato kaj Nepalo (25a nov - 3a dec en Barato, 4a dec - 7a dec en Nepalo, 8a dec en Barato denove). La urboj estos Delhi, Jaipur, Agra, Khajuraho, Varanasi, kaj Katmanduo. Sciigu min se vi estos en iuj el tiuj urboj tiutempe por ke ni povu renkonti, konatiĝi unu la alian, kaj por ke mi povu subteni vian lokan esperanto-movadon.

Ĝis!
DG