About this blog

  • 22 posts
  • 11 079 visits / 1 comment
October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

October 15, 2009

Back in Armenia

It's always good to go back to a familiar place. Wednesday night I arrived in Yerevan for the second time. The driver who was sent to pick me up was a guy I remembered even. He had been a driver on one of my tours last year, and the guide of that same tour, Gevorg Babayan, called him on his cell phone once we were on the road. He called to greet me and welcome me again.

It was night time, and we drove from Zvartnots Airport into Yerevan. There was a casino strip with signs in Armenian. A low-budget Armenian version of Las Vegas.

When I got into the Envoy Hostel, Gevorg was watching the soccer game between Turkey and Armenia, which Armenia lost while the presidents of both nations were attending. That evening and the following morning I met the staff at Envoy--I knew all but one of them already. Very friendly people.

Thursday I took it easy, One makes friends very quickly at Envoy, and my first night I had met Usher, a really friendly guy from Tabriz, Iran. Since I had missed a lot of sights on my first trip, I made it my project to see everything that I had missed. I took Usher up the Cascade, a staircase built into the hill (with escalators in the inside part, and sculptures and fountains all along the way), from where you get a view of the whole city. From there we crossed the street to Haghtanak Park, where they have the Mother Armenia Statue, and under it the Military Museum, which has an exhibit on the Karabagh War. In the park, which has a forlorn and neglected appearance, they had billiard tables as well as some amusement park-type rides.

I found that I was able to read many more of the Armenian letters compared to last trip. I was actually able to make out the odd word or two. I already knew that this trip would be a productive one -- I was already able to find things more easily and quickly than when I had been in Yerevan last year.

Published at 16:05 ( 10 comments / 216 visits )
This post is public

September 14, 2009

Mia 21-jaraĝa Kato Forpasis Ĉi-Frumatene

Mi ege malĝojas. Ĝis nun, Scruffy ĉiam fartis bone. Li estis tre dulĉa kaj bela kato. Ni unue kunportis lin hejmen en la aŭtumno de 1989, kiam li ankoraŭ estis katido kaj tre malgranda.

En la lastaj kelkaj jaroj li havis kelkajn sanproblemojn, sed li ankoraŭ fartis tre bone entute. Li havis kelkajn problemojn, kiel kun la renoj kaj tiroido, sed tiuj problemoj ne estis tre grandaj ĝis nun. Lia fratino Muffin forpasis en 2003 pro tiroido-problemo. Pro la tiroido-problemo Scruffy ofte kaj multe manĝis kaj kriis foje. Kelkaj da vi aŭdis tion, kiam vi parolis kun mi per Skajpo.

En la lastaj semajnoj, Scruffy grave maldikiĝis. Li foje perdis balancon kaj tombis el la tablo, sed plejparte li ankoraŭ fartis bone. Li ankoraŭ ŝajnis feliĉe. En la lasta semajno li fekis en malpravaj lokoj (antaŭe li neniam faris tion). Antaŭ du tagoj li parolis ofte kaj multe al ni kaj promenadis ĉirkaŭ la malsuba parto de la domo. Ni pensis ke tio estis stranga.

Hieraŭ Scruffy ege laciĝis. Li ploris, kaj parolis en maniero kiun ni ĝis tiam neniam estis aŭdinta. Li foje tombis kaj ne plu povis moviĝi. Mia patrino volis preni lin al la bestkuracisto hodiaŭ (lunde). Li aspektis ege strange kaj malĝoja kaj ni multe zorgis.

Ĉi-matene mia patrino trovis ke Scruffy estis morta. Mi estas tre trista, sed li havis por kato tre longan kaj ĝojan vivon. Ni ne povis ekspekti pli bonan vivon ol tio kion li havis. Li prenis ĝojon al ni kaj al multaj vizitantoj.

Published at 23:37 ( 16 comments / 352 visits )
This post is public

September 9, 2009

Stultaj Homoj IV "Mi estas lernantino!!"

Ĉi-matene venis nigrula virino al mi en la biblioteko. Ŝi petis de mi, ke mi donu al ŝi la numeron de ŝia biblioteka membreckarto, ŝajne por ke ŝi povus uzi niajn komputilojn.

Mi demandis de ŝi montri al mi identigilon. Ŝi diris ke ŝi ne havis tion. Ŝi diris, "Mi estas nur lernantino." Mi diris, "Do, bone mi devos konfirmi kelkajn informerojn kun vi."

Mi demandis de ŝi ŝian nomon. Ŝi respondis skribe! Ŝi skribis tion surpapere. Mi demandis de ŝi la adreson. Se mi nun korekte memoras, la adreso kiun ŝi donis al mi ne estis korekta. (Tio fakte ofte okazas, ĉar homoj ofte translokiĝas).

Mi ne certis kiom tiu ĉi virino aĝas. Ŝi ŝajnis al mi aĝi almenaŭ 30 jarojn, eble ŝi eĉ pli aĝis ol mi (mi aĝas 38 jarojn). En la profilo de la nomo, kiun ŝi diris al mi, la naskiĝjaro estis 1994. Sendube ŝi estis pli maljuna ol tio. Sendube ŝi uzis la profilon de alia homo.

Mi demandis de ŝi je kiu jaro ŝi naskiĝis. Ŝi diris 1994. Mi diris, "Ĉu vi VERE naskiĝis en 1994?" Mi opiniis ke estis la profilo de ŝia filo.

La ĉefino de la biblioteko hazarde estis proksima, kaj venis al mi, dirante mallaŭte, "Ĉu ĉio estas en ordo?" Mi nur faris strangan vizaĝesprimon por montri ke ne. Ŝi diris al la virino ke ŝi bezonus identigilon.

La virino forlasis. Ŝi plendis iomete kiam ŝi forlasis. "Mi ja estas licea lernantino! Mi aĝas nur 15 jarojn!! Vi estas maljunuloj kaj vi tormentas min!! Tiu viro estas 50-jaraĝa kaj tormentas min, kaj tiu virino almenaŭ 80-jaraĝa!!! Mi devis veni el Gaithersburg per buso, kaj tio daŭris pli ol unu horo!!

(Mi fakte aĝas 38, kaj tiu ĉefino eble 64). Ŝajnas ke tiu virinaĉo konfuziĝas pri aĝoj, kaj ne nur pri ŝi mem!

Post ŝi forlasis, la kolaborantino kiu laboris kun mi kune dum tiu horo ridis kaj kriis "Ho ve!!" Kelkaj horoj poste, tiu sama kolaborantino diris al mi ke hehehe, certa alia frenezulo estis reveninta al nia biblioteko, dum tempo ke mi ne ĉeestis. Estis tiu agresivema homo kiu volis reveni por labori en nia biblioteko en la jaro 2018, kaj kiu estis daŭre demandinta pri piedpilkaj vestaĵoj al mi!!

Mi jam parolis pri li ĉi tie: http://www.ipernity.com/blog/david_dougherty/157055

Evidente ĉi-foje li demandis al bibliotekistino kiel trovi la Hot Shoppes-restoracion, kiu havas certan manĝaĵon kiel plaĉas al li. Tiu restoracio (Hot Shoppes) havis multajn branĉojn antaŭ multaj jaroj, sed malaperis entute antaŭ pli ol 20 jaroj. La bibliotekistino diris ke ankoraŭ estas branĉo en la vendeja centro preskaŭ apud la biblioteko, nur ĉar li jam enuis ŝin kaj agadis agresiveme kaj freneze. Li akceptis tiun respondon kaj forlasis!

El kie venas tiaj homoj?

Published at 22:38 ( 4 comments / 201 visits )
This post is public

August 16, 2009

Kanabo kreskas apud mia Laborejo! Tial...Stultaj Homoj!)

Do, se vi jam legis miajn antaŭajn skribaĵojn pri mia laborejo, eble ni nun havas klarigon por kial mia laborejo strangas. Nu, antaŭ unu semajno proksimume, kiam mi laboris en la publika biblioteko, gasto venis al mi. Strangan vizaĝesprimon li havis, Unue mi ektimetis, eble li koleriĝis kaj havis problemon.

Li metis la manon en la poŝon. Kiam la mano reaperis, mi rimarkis ke ĝi havis folieton en ĝi. Li rigardis direkte al mi, ankoraŭ tre serioze. Post unu aŭ du sekundoj, li ekridis. Li demandis de mi, "Ĉu vi scias, kio estas tio ĉi?". Mi respondis, "Mi ne certas." Li diris, "Mi preskaŭ certas ke ĝi estas kanabo. Mi ne estas 100% procente certa, sed kanabo havas preskaŭ unikvan aspekton. Kaj mi ja devus scii, ĉar antaŭ kelkaj jaroj mi mem kreskis kanabon. Mi trovis tiun ĉi folion ĉi tie, apud la parkejo!

Mi nur respondis, "Ha, bonege! Mi mem ne scius, sed mi supozas ke ĉio eblas tie ĉi!"

Published at 04:16 ( 16 comments / 352 visits )
This post is public

August 7, 2009

Stultaj Homoj, Parto 3

Daŭrigante la ideon, kiun mi komencis kun miaj antaŭaj blogeroj kun la sama nomo, hodiaŭ mi dufoje sukcesis trovi absurdaĵojn en la ĉiutaga vivo, en mia komunikado kun homoj.

Hodiaŭ mi devis konduki mian patrinon al la malsanulejo, por ricevi operacion (tio estas ja aparta rakonto, kaj ne por tie ĉi). Ŝi ja fartas tre bone. Kiam ni ĉi-matene atendis, mi aŭdis virinon kiu sidis antaŭ mi. Ŝi parolis en ŝian poŝtelefonon, pri iu familiano kiu estis ĵus ricevinta operacion sukcese kaj rekubriĝis.

La virino rakontis pri la afero al ŝia kunparolanto. Ŝi tre laŭte diris, "JES JA, ĈIO IRIS GLATE KAJ SUKCESE. ŜI NUN RIPOZAS. ALIFLANKE LA ANESTEZILO HAVIS STRANGAN EFIKON SUR ŜI--ŜI NE TOLERAS ĜIN TRE BONE. KIAM LA KURACISTO VOLIS DONI AL ŜI MEDIKAMENTOJN, ŜI DIRIS, 'VE!! NE DONU TION AL MI, VI OKAZIGOS AL MI LA SAMAN AFERON KIU OKAZIS AL MICHAEL JACKSON!!!' "

Mia patrino kaj mi rigardis unu la alian kaj ridis, provante kontroli nian ridadon.

Mi poste iris al mia laborejo. La publika biblioteko kutime ja estas frenezulejo, kaj hodiaŭ mi renkontis homon, kiu mem eble bezonis anestezilon. Li venis al mi, kaj demandis se li rajtus fari ion, se li ne havas lian membrokarton. Mi diris ke jes, se li kapablus montri al mi identigilon. Li serĉis dum kelkaj minutoj, kaj finfine trovis lian membrokarton. Li diris, "Ho, mi havas ĝin. Mi pardonpetas ke mi perdigis al vi tiom da tempo." Mi diris, "Ne zorgu, estas bona, mi komprenas." Li diris, "Mi foje forgesas aferojn. Estas pro la premo en la vivo. Tio ja okazas tiam, kiam oni vivas sube de totalisma reĝimo!" . Li ja loĝas en mia urbo.

Published at 04:31 ( 22 comments / 389 visits )
This post is public

July 26, 2009

Esperanto en la Virtuala Mondo, Parto 2

Kluba-Spaco
Kluba-Spaco

Mi decidis realiĝi al Dua Vivo. Kial? En antaŭa blogero mi klarigis kial mi ne ŝatis ĝin.

Fakte mi estas adiktemulo al videoludoj kaj similaj aferoj. Mi ŝategas tiajn aferojn. La problemo kun Dua Vivo estas ke mi lastafoje ne uzis ĝin en praktika, taŭga maniero, kaj mi ne vizitis la proprajn lokojn. Mi trovis ke:

1. Homoj agadas en DV strange, kaj ne kiel en la vera vivo. Kiel ekzemplo, mi renkontis kun virino, kun kiu mi longe parolis. Ŝi eĉ prenis min ĝis la stratosferon en ŝia spacŝipo (ne mi ne zorgas). Kaj ne, ni nek faris nek parolis ian maldecan. Ni iom amikiĝis. La venontan tagon ŝi forigis min el ŝia amikaro, ĉar ŝi ne volis esti malfida al ŝia DV-a edzo (kaj ne, ŝi ne edziĝas en la vera vivo nun).

2. Duono de la homoj al kiuj mi parolis aŭ tekstbabilis ne respondis al mi. Alia granda parto da ili respondis kun fivortoj por kialoj kiujn mi ne komprenas. Ŝajnis al mi ke homoj ne devas agadi dece kiam ili kaŝiĝas malantaŭ de avataro.

3. Kiam vi eble jam rimarkis, kelkaj homoj prenas Duan Vivon tro serioze.



Aliflanke, kaj pli grave:

1. La baza ideo de Dua Vivo tre plaĉas al mi principe. Nun mi scias kiel eviti nedezirindajn homojn.

2. Mi devas konfesi ke mi foje pasis multon da tempo kun Dua Vivo. Sed mi rimarkis kio okazas kiam homoj prenas la aferon tro serioze. Mi ne devas esti tiel.

3. Mi povas uzi Duan Vivon por helpi al Esperanto kaj al mia lokala Esperanto-klubo. Mi ĵus ekluis apartamenton kaj spacon por mia Esperanto-klubo. La kosto de tio vere estas malalta.

4. Miaj kontaktoj kun Esperantistoj en Dua Vivo ĉiam estis bonaj kaj mi tiel renkontiĝis kun sufiĉe multaj. La unuan fojon ke mi uzis Duan Vivon, la lando kiun Esperantistoj tuj malaperis. Pro tio ne multo okazis dum iom da tempo kaj nun la situacio ege pli bonas.

5. Se iu afero en Dua Vivo ne plaĉas al vi, vi mem povas ŝanĝi ĝin!

Davit
Davit

Ĉu mi ne mojosas kun mia apartamento, sunokulvitroj dumnoke kaj mia Trabant? :)

Published at 07:35 ( 10 comments / 306 visits )
This post is public

July 13, 2009

Stultaj Homoj, Parto 2

Wheaton Library
Wheaton Library

(LA STULTULARO, KIE MI LABORAS)

Hodiaŭ mi havis gaston en la biblioteko kie mi laboras, kiun mi inkludos en mia listo de "plej stultaj". Dum longa tempo mi jam opiniis ke grando kvanto da homoj emas laŭvole esti stultaj, sed nun jen ekstrema ekzemplo.

Mia biblioteko ofertas ne nur librojn. Ni ankaŭ havas kompaktdiskojn, vidbendojn, kaj DVD-ojn. Tre ofta problemo, kiun ni havas estas ke homoj pruntoprenas diskojn, kaj forgesas remeti ĝin en la skatolojn, kiam ili redonas ĝin. Ni ne enskandas tiajn materialojn, ĉar ili ne estas plene pretaj doni al aliaj homoj. Pro tio, se oni atendas tro longe, oni devos pagi, ĉar ni postulas monon kiam materialoj realvenas al la biblioteko malfrue. Se materialo ankoraŭ mankas post kelkaj semajnoj, oni ricevas skribitan leteron kiu klarigas kiom oni devos pagi pro la malfruado, kaj pri kelkaj aliaj potenciaj problemoj. En kazoj kiam diskoj ktp mankas en la skatolo, mia kolaborantino Karen ankaŭ vokas ilin telefone por peti ke ili returnu la materialojn kiuj mankas.

Hodiaŭ ni trovis ke unu DVD mankis. Ni prenis iom da tempo por trovi la virinon kiu estis redoninta la malplenan skatolon al ni. Ni klarigis al ŝi pri la problemo, dum kiam ŝi ankoraŭ estis en la biblioteko. Kiam tio eblas, estas bonega maniero solvi la problemon antaŭ ĝi pligrandiĝas. Ŝi prenis la skatolon por plenumi ĝin. Poste ŝi venis al mi, redonis la malplenan skatolon al mi, kaj diris, "Dankon, sed mi redonos ĝin al vi. Mi atendos mian avertoleteron!" Stultega virinaĉo.

Published at 23:26 ( 13 comments / 341 visits )
This post is public

June 5, 2009

Stultaj Homoj--kaj kie estas Jesuo Kristo, kiam mi bezonas lin?

Mi ja laboras kun la publiko. Pli precize mi laboras en publika biblioteko. Plejparte respektas homoj nin kaj la bibliotekon, sed nature ekzistas kelkaj kiuj ne respektas nin. Hodiaŭ venis vere kelkaj frenezuloj, ĉiuj dum la sama tago, kaj mi aŭdis kelkaj nekredeblajn stultaĵojn de ili.

Ĉi-posttagmeze, eble je la 16.00a, venis strangaspektanta homo al mi. Dum preskaŭ 10 minutoj li demandadis pri strangaj aferoj, kiuj havis nenian klaran signifon aŭ sintenon. Li diris al mi, ke li venis ĉar li estis aŭdinta ke ni vendas ĉapelojn ĉi tie, kaj ke li bezonis ion por kovri lian kapon, ĉar ĝi tiam pluvis ekstere. Mi diris ke ni ja estas biblioteko, kaj ke li iru al vestaĵvendejo. Li enuiĝis kaj diris ke kion li volis aĉeti estis piedpilkkasko tiucele (por Usonstila piedpilko, ne por piedpilko aŭ futbalo kiel scias la resto de la mondo). Usona piedpilko iom similas al rugby, kaj la kaskoj por tiu sporto aspektas jene:

Football Helmet
Football Helmet

Por tiuj, kiuj ne scias, la respondo estas ne. Bibliotekoj tie ĉi ne vendas tiajn aferojn, kaj ni ne uzas ilin por kovri la kapon dum pluvado en Usono!

Li diris, "Vi ja vendu ilin tie ĉi! Kial vi ne vendas ilin tie ĉi?" Mi respondis ke sportvendejo havas tiajn aferojn. Li demandis, "Se mi revenos je la jaro 2018, ĉu vi tiam vendos ilin?" Mi tute ignoris la demandon kaj ne respondis. Nature, mi esperis ke li atendus almenaŭ ĝis tiu jaro por reveni denove!

Li faris similajn demandojn, tute rapide. "Kiel mi atingu laboron ĉi tie?" Mi donis al la la adreson de la ttt-ejo kie oni reĝistriĝas por fari tion. Li demandis, "Se mi venas ĉi tien je la jaro 2018, ĉu mi povas akiri laboron?".

"Kiam vi malfermos sabate?" Mi respondis, "Je la naŭa." Li diris ke li volis veni je la 6.45 matene kaj volis eniri. Mi nur respondis "Tio ne eblas." Lia tono estis iom disputetema. "Vi estu malferme ĉiam!" li diris ktp ktp. Li postulis helpon trovi libron. Mi diris ke li parolu kun la bibliotekistoj ĉe la Informejo. Ankaŭ li ŝajnis ne ŝati tiun respondon. Li demandis kie estas telefono, ktp ktp.

Mi pensis al mi mem, "Ho, Jesuo Kristo!". Tuj post tiu momento, mi pensis al mi mem, "Ho jes, mi forgesis. Jesuo Kristo ja ankaŭ vizitas mian bibliotekon!" Mi estis preskaŭ forgesinta.

http://www.ipernity.com/blog/david_dougherty/135613

Kaj nun kie estas Jesuo kiam mi vere bezonas lin? Jesuo estis tie antaŭ eble unu semajno.

Ĉi-foje savis min mia kolaborantino. Ŝi diris "Mi trovos la ĉefon kiu helpos al vi!". La homaĉo tuj malaperis.

Post unu aŭ du horoj pli venis alia frenezulo al mi kaj faris demandon. Ŝi jam alparolis min antaŭe. Kutime kiam ŝi venas, ŝi petas helpon, ĉar ŝi diras ke iuj strangodorantaj kaj strangodorantoj eksterlandanoj kiuj eĉ ne parolas la anglan forĵetis ŝin el ŝia propra domo kaj ĉu mi povas helpi al ŝi?

Ĉi-foje ne. Ŝi diris al mi, "Kiam policisto venas la vi kaj kreas problemon, la raporto de la afero estas trovebla rete, ĉu ne? Aŭ se ne, la policisto ankoraŭ mem persone posedas ĝin, ĉu ne?"

Mi respondis ke mi havas neniun ideon. Mi ankaŭ vere ne volis demandi pri la detaloj de ŝia rakonto. Ŝi tutsimple diris, "Ho, okej, vi ne scias...dankon!"

Eble Jesuo staris ekstere! La frenezulino forlasis. Kutime ŝi staras tie kaj rantas dum dudek minutoj, sed ĉi-foje mi ne devis suferi tiel!



Published at 05:04 ( 48 comments / 838 visits )
This post is public

May 21, 2009

Sankta Luiso!

En 12 horoj mi flugos al Sankta Luiso, en la mezo de Usono, por la unua fojo en mia vivo. Mi tie partoprenas en la usona nacia kongreso por Esperanto. Ankaŭ estos mia unua Esperanto-kongreso. Ĝis nun mi estis nur renkontinta Esperantojn private aŭ en malgrandaj grupoj, kune kun mia klubo tie ĉi en mia urbo, kaj kiam mi vizitis Armenion.

Published at 04:03 ( 15 comments / 433 visits )
This post is public

April 24, 2009

Genocido Memoria Tago por Armenoj

Tsitsinakaberd1
Tsitsinakaberd1

Hodiaŭ, la 24a de aprilo, estas la Tago por la Memoro de la Armena Genocido.

Antaŭ iom da tempo mi ricevis tekstmesaĝon el unu amiko en Armenio. Li demandis de mi, se nia prezidanto Barack Obama, jam parolis pri tiu ĉi temo hodiaŭ. Mi nur trovis skribaĵon de la blankdoma media oficejo:

http://www.whitehouse.gov/the_press_office/Statement-of-President-Barack-Obama-on-Armenian-Remembrance-Day/

En lia skribaĵo elektis Obama liajn vortojn en tre pripensema maniero. Li evitis la vorton "genocidon". Li ne volas ofendi la turkojn. Mi komprenas, ke nuntempe Armenio kaj Turkio diskutas multajn aferojn, kaj eble eĉ baldaŭ faros progreson konkretan al normaligo de iliaj rilatoj. Kompreneble Obama ne volas detrui tiujn tre sensitivajn diskutojn. Mi pensas ke li skribis tre sensitive, kaj sendube li mem scias la veron kaj volas agnoski ĝin pli direkte.

Sed la turka registaro devas rigardi en la spegulon kaj agnoski tion kion ili faris, eĉ se ĝi estis 90 jaroj antaŭe. Ĝi kontinuas nei ĉion kion oni jam longe antaŭe provis. La resto de la mondo scias kio okazis. Ju pli baldaŭ la turkoj kaj la turka registaro akceptas la historion, des pli rapide ili ne aspektos kiel stultuloj.

En la mezoriento kaj en orientazio la situacio similas. Kiel la japana registaro, la turka registaro nur neas la historion. La germana registaro akceptis la veron de tio kion faris la Nazi-reĝimo, kaj ankaŭ faris gravan eforton eduki iliajn infanojn pri ĝi. La germanoj jam delonge konfrontis ilian teruran historion, kaj ni ne povas demandi multon pli da ili.

Bedaŭrinde, ŝajnas al mi ke la okcidentaj landoj "bezonas" la turkan registaron pro kialoj de geopolitiko, sed mi esperas ke Obama plenumos lian promeson al la armenoj. La turka ĵurnalisto Taner Akçam skribis pri tiaj krimoj, kaj nun devas loĝi eksterlande. Post la unua mondmilito, la brita registaro diris ke ili volis helpi al la armenoj--kaj tion ili finfine ne faris ĉar ili bezonis Atatürk politike pro aliaj kialoj.

Antaŭaj prezidantoj usonaj faris la saman promeson kiel Obama faris, kaj ankaŭ kaŝis ĝin, post la armena komunumo en Usono voĉdonis por ili. Almenaŭ G.W. Bush faris tiel. Aliflanke, mi ne ekspektas sensitivan agnoskon de genocido de landestro, kiu mem estas kulpebla por genocido!

Mi pensas ke Obama vere estas bonintenca--lia hodiaŭa skribaĵo montras tion. Mi nur esperas ke li plenumas lian promeson kaj ne faros la saman eraron kiel antaŭaj politikistoj. Hodiaŭ oni rigardas al li por fari bonan ekzemplon. Obama partoprenis hieraŭ en ceremonio por agnoski la Judan Genocidon. En Usono, tiujn kiujn subtenas la neadon de la juda genocido oni tutsimple ne akceptas kiel homoj--ili estas ignoremuloj kaj rasistoj. Kial oni pensas pri la Armena Genocido en alia maniero? Por mi estas tio tute nekomprenebla.

Mia familio estas grandparte germandivena, kaj mi vizitis koncentrejon en Germanio. Ankaŭ mi vizitis la Holocaust Memorial Museum en Vaŝintono, DK, kaj legis librojn kaj vidis filmojn pri la Juda Genocido, kiam mi estis en la universitato. Mi ankaŭ legis bonan anglalingvan libron pri la Armena Genocido "The Bleeding Tigris" de Peter Balakjan. Kial la Armena Genocido ankoraŭ ne havas ĝian propran kaj justan lokon en la historia sciaro? Judaj aktivuloj en Usono ankaŭ rifuzis lastafoje subteni la oficialan rekonon de la Armena Genocido, ĉar ili timis ke la turka registaro malbone reagus kontraŭ turkaj judoj.

Tiuj kiuj forgesas historion ripetos ĝin. Antaŭ Hitler invadis Pollandon (post tiu invado pligrandiĝis ankaŭ la genocido kontraŭ la judoj en orienteŭropo), unu el liaj generaloj diris "Kiel reagos la mondo?". Hitler respondis, "Kiu nun ankoraŭ memoras tion kio okazis kun la armenoj?". La nazioj modelis ilian genocidon parte laŭ la ekzemplo de tio kion faris la turkoj kontraŭ la armenoj.

Ankaŭ kio okazis kun Darfur aŭ Biafra?

Published at 20:26 ( 16 comments / 409 visits )
This post is public

April 10, 2009

Esperanto en la Virtuala Mondo

Dansante kun Esperantistoj en Dua Vivo
Dansante kun Esperantistoj en…

Jen mi (en la blanka ĉemizo), dansante kun Esperantistoj en Dua Vivo

En la lastaj semajnoj, mi havis la ŝancon esplori Duan Vivon. Mi kutime interesegiĝas pri la interreto, kaj pri komputiloj ĝenerale, kaj ekde mia infano-tempo mi tre ĝojis videoludumi ktp. Ekde eble unu jaroj antaŭe mi deziris ludi en la virtuala mondo de Dua Vivo, sed nur ekde unu monato antaŭe mi kapablas fari tion. Mi tuj kreis avataron, kaj preskaŭ ĉiuvespere mi esploradas ĝin.

Antaŭ kelkaj tagoj mi ekkonsciis pri kelkaj faktoj en Dua Vivo. Ĝi estas fascina afer', kaj mi devas konfesi ke mi iomete havis manion por ĝi, ĉar mi emas ŝategi video-ludojn. Oni povas renkonti "homojn", kaj eĉ viziti ilin en iliaj domoj ktp, kaj estas veraj homoj malantaŭ de la avataroj. Mi povis sekvi kelkajn interesojn tie.

Aliflanke, mi nun ekperdas intereson en Dua Vivo. Kial? Ofte kiam mi eniras, la landoj kiujn mi eniras estas tute malplenaj. Ankaŭ, la kvanto da homoj kiuj uzas ĝin ne estas tiom granda, ĉar oni bezonas povan komputilon kaj retkonekton.

Sed mia plej granda problemo kun Dua Vivo estas ke oni vere devas lerni tre multe por uzi ĝin bone. Kelkaj Esperantistoj helpis al mi plibonigi mian avataron, kaj por tio mi estas dankema, sed por plibonigi la avataron vere oni devas ludadi dum horoj. Ankaŭ, la Esperanto-komunumo perdis sian landon en Dua Vivo antaŭ kelkaj semajnoj, kaj nun ni okupiĝas pri la akiro de novo lando. Tio postulas tempon kaj ankaŭ monon. Ĉio por akiri "landojn" kaj "konstruaĵojn" virtualajn, sed temas pri vera mono.

Laŭ mia opinio, softvaroj kiel Dua Vivo devas helpi al homoj renkontiĝi, anstataŭ de esti obstakloj. Oni eĉ devas ellerni novan lingvon de DV-vortoj. Eble homoj kiuj ne havas la anglan kiel ilia denaska lingvo jam plendas--mi scias ke kelkaj Esperantistoj ne povas uzi DV-on en iliaj denaskaj lingvoj. Sed la angla lingvo estas mia denaska lingvo, kaj mi ankaŭ plendas, ĉar multe da DV-vortoj ankaŭ estas fremdaj por mi, aŭ almenaŭ ili havas specialajn definojn kaj mallongajn formojn.

Por mi, DV estas amuza kuriosaĵo, sed ankaŭ obstaklo. Anstataŭ de tutsimple renkontiĝi kun multe da homoj kun similaj interesoj, oni devas zorgi tro pri DV-aj aferoj. La avataro, landoj, konstruobjektoj, ktp. Ankaŭ ne temas pri tre multe da homoj finfine, kaj mi ofte eniras, rigardas, kaj forlasas. Ankaŭ, unu aŭ dufoje mi trovis ke estas protokoloj kaj reguloj, plejparte neskribitaj. DV havas kvazaŭ memstaran kulturon. Finfine, ĝi estas por mi nur trokompleksa babilejo, kun ege pli da zorgoj kaj ege malpli da homoj ol kutima babilejo. Oni devas zorgi tro multe pri DV-aferoj, ĝis la punkto ke oni preskaŭ forgesas kion oni volas promovi en ĝi, aŭ pri la tutsimpla renkontiĝo de homoj. Ĝi estas memstara lernobjekto, kaj mi bezonas la saman kvanton de tempo por lerni ĝin kiel mi bezonis lerni Esperanton.

Mi jam aŭdis ke estas ofta afero en Esperantio ke oni uzas pli da tempo reklami per Esperanto kaj paroli pri Esperanto (en aliaj lingvoj) ol tutsimple uzi la lingvon. Oni diras angle ke oni mankas la arbaron pro la arboj. En DV, la arboj estas nur komputilaj grafikoj.

Mi ne intencas ataki DV-on...ĝi estas interesa afero, sed ĝi ankoraŭ ne atingis ĝin potencialon, mi pensas. Sed havi renkontojn en DV ofte postulas preskaŭ tiom multe da eforto ol organizi renkontojn en RL (la reala vivo). Mia demando estas, ĉu Dua Vivo vere ofertas ion novan kaj valoran?

Published at 21:20 ( 11 comments / 418 visits )
This post is public

April 6, 2009

Nova konstruita lingvo

Mi ĵus malkovris novan provon krei konstruitan lingvon. Ĝi aspektas al mi tre interesa, precipe ĉar la vortoj venas el multaj diversaj lingvoj, precipe la araba, la hinda, la rusa, kaj la araba. Ĝi nomiĝas Lingwa de Planeta. Por mi ĝi estas tre interesa, ĉar mi rekonas multajn vortojn (ĝi evidente adoptis eĉ kelkajn el la japana).

Maldekstre je la hejmpaĝo vi povas sendi la paĝon al tradukilo por legi ĝin en Esperanto. Jen la ligilo al la retpaĝo:

www.lingwadeplaneta.info/en/index.shtml

Ĉu Lingwa de Planeta estas ...

1. inteligenta kaj bonsenca provo?

2. perfidilo aŭ minaco kontraŭ la Esperanto-movado? Hahahahahaah!

3. klevera ĉar ĝi uzas multajn lingvo-fontojn, aŭ ĉu malbona, ĉar ĝi uzas tro da diversaj lingvo-fontoj?

Ĝi ŝajnas esti relative juna (2 aŭ 3 jaraĝa). Ĉu vi jam aŭdis pri ĝi?

Kion vi pensas?

Published at 03:54 ( 25 comments / 707 visits )
This post is public

March 30, 2009

Kiel plej bone helpi al minoritataj kaj mortantaj lingvoj?

Mi ĵus eble esprimis tre kompleksan demandon, kaj ĉi-vespere mi ne esperas paroli pri ĉiu ebla respondo, sed mi nur volis doni al vi kelkajn pensindaĵojn. En la lastaj kelkaj jaroj, mi aŭdis kaj legis multon pri Esperanto kaj la demando de se Esperanto povas helpi al minoritataj kaj mortantaj lingvoj aŭ ne.

Laŭ mia opinio, nature se oni lernas Esperanton, oni ne minacas tiajn lingvojn. Aliflanke, ĉu Esperanto vere helpas al ili, kiel lingvo kaj kiel movado? Foje, Esperantistoj konsciigas kaj atentigas al aliaj homoj pri minoritataj lingvoj kaj dialektoj. Nature, tio estas bonega. Unu el malmultaj artikoloj kiujn mi legis pri la popolo kaj lingvo de Mari-el en Rusio estis en Esperanto-gazeto. La Esperantistaro konsistas el multaj homoj, kiuj konscias kaj interesiĝas pri tiaj aferoj.

Kelkaj da vi jam scias, ke mi foje parolas tre cinike pri la Esperanto-movado, kaj tion mi ne faros hodiaŭ. Sed verdire, oni parolas pri la neŭtraleco kaj uzebleco de Esperanto, kaj emfazas tion la plejmulte. Oni reklamas pro Esperanto. Ĉiam oni diras ke Esperanto povas helpi prezervi minoritatajn lingvojn, aŭ almenaŭ ne minaci ilin. Plejcinike elpensite, la numero da Esperantistoj ankoraŭ ne estas sufiĉe granda, kaj ilia influo ne estas sufiĉe pova, ke ili kapablus detrui alian lingvon eĉ se ĉiuj da ili aktive volus. Aliflanke, ni kiel Esperantistoj povus fari iomete pli por konservi minoritatajn lingvojn kaj dialektojn, sed ni volas. Esperanto ne vere estas la direkta solvo.

Mi scias ke lerni tian lingvon vere estas malfacila, precipe ĉar mi mem provis ellerni kelkajn. Mi lernis la irlandan gaelan lingvon en kelkaj kursoj. La literumado kaj prononcmaniero por mi estis granda bariero. Mi povas saluti gaele kaj preskaŭ diri nenion pli. Minoritataj lingvoj suferas, ĉar en antaŭaj jaroj la registaroj de la landoj en kiuj ili troviĝis ne subtenis ilin kaj ofte eĉ malpermesis ilin. Praktike, tio signifas ke oni ne instruas ilin en kutimaj lernejoj, aŭ oni nun instruas ilin post la popoloj jam forgesis la trafitajn lingvojn. Oni ne uzas, aŭ almenaŭ dumlonge ne uzis, ilin en medioj. Eĉ multe da ili ne havas propran skribitajn formojn.

Se oni lernas tiajn lingvojn, ofte oni ne lernas ilin propre--oni lernas diversajn dialektojn kaj skribmanierojn, kaj tio estas konfuza afero. La manko de subteno rezultis en la manko de normigado. Ankaŭ oni nepre bezonas skribitan formon de lingvo hodiaŭ. Alia problemo estas ke se vi ne loĝas en la okcidento de Irlando, vere vi ne kapablas renkonti kun multe da denaskaj parolantoj de la gaela. Akceso al tiaj lingvoj vere estas problemo por multe da homoj.

La solvo havas du flankojn. Mi ne proponus al ĉiu usonano ke ni nepre devus lerni la ĉerokian. Preskaŭ ĉiu Esperantisto kapablas lerni unu minoritatan dialekton de sia lando. En lingvo-instrado, oni diras ke vi komencu kun la konata, kaj iras al la nekonata.

Mi mem havas ekzemplon. Mi studis la germanan en la universitato, kaj studis ankaŭ en Germanio dum unu jaro. Mi studis en Bremeno. La indiĝena dialekto tie nomiĝas Plattdeutsch (bazgermana). Mi por aliaj kialoj faris unu kurson pri la nederlanda lingvo tie en Bremeno. Mi poste rimarkis ke la bazgermana estas ja miksaĵo de la nederlanda kaj la germana. Mi nun ne povas paroli la bazgermanan flue, sed mi lernis almenaŭ kompreni ĝin tre bone. Multe da ni kapablas fari tion. Mia avo parolis la bazgermanan denaske, kaj pro tio mi havis intereson. Aktiva intereso ankaŭ gravas, sed vi vere nur devas legi, aŭskulti, kaj fari la konektojn inter la nova lingvo aŭ dialekto, kaj al la lingvo kiun vi celas lerni. Mia rekomendo estas: Hispanoj kaj Portugaloj, se ili emas kaj volas, eble lernu Galegon. Aŭ Ladinon! Parolantoj de la germana aŭ nederlanda--la bazgermana aŭ friza (Friesisch), la jida, kaj estas aliaj eblecoj. Por parolantoj de slavidaj lingvoj kiel la pola, ĉeĥa, slovaka, ktp, vi povus lerni la sorban aŭ la vendan (kiuj estas slavidaj, eĉ se ili situas en Germanio). Se vi scipovas la francan, kial ne lernu Cajun (kejĝana), la antikva franca dialekto de la usona substato Luiziano (Louisiana)? Se vi estas japano, lernu la okinavan. Estas aliaj eblecoj. Mi proponas tion, ĉar multe da homoj kapablas fari tion, eĉ se ili ne kredas tion. Se vi volas lerni ion pli ekzotikan nature faru tion, sed mia punkto estas ke ĝi ne devas esti tro fremda por vi, kaj vi helpos al malaperanta kulturo. Mi lastatempe denove akiris librojn pri la bazgermana kaj la jida lingvo kaj ekokupiĝis pri ili.

La dua flanko estas -- uzado, eĉ se pasive. Kiam mi loĝis en Germanio, mi trovis en Bremeno la Bazgermanan Instituton, kiu havas librojn. Tio estis 10 jaroj antaŭ mi ekuzis Esperanton. La samaj registaroj kiuj antaŭe malhelpis al tiaj lingvoj nun ofte provas helpi al ili, eĉ se ĝi estas preskaŭ tro malfrue. Mi petis de la laborantoj ke ili legu kelkajn frazojn por mi, kaj ili tre ĝojis pri mia intereso. Nuntempe, kiel neniam antaŭe, oni povas uzi la interreton. Mi trovis podkastojn en la bazgermana kaj eĉ en la jida, kaj mi nun abonas ilin! Eĉ ekzistas vidbendoj pri la bazgermana sur YouTube! La samaj medioj kiuj nun donas novan vivon al Esperanto kaj ĝia kulturo faras simile por multe da minoritataj lingvoj kaj dialektoj.

Nur mia penseto...kaj mi mem en malgranda maniero faris kaj nun denove faras tion. Aŭskultu la voĉojn de tiuj ĉi lingvoj kaj dialektoj, antaŭ ili daŭre silentiĝos.

Published at 02:23 ( 14 comments / 347 visits )
This post is public

March 12, 2009

Mi persone renkontis Jesuon Kriston en mia laborejo!!

Mi tute ne mensogas aŭ troigas. Li evidente uzas la publikan bibliotekon, kie mi laboras. Kion vi pensas?

Iu homo venis al mia stacio en la publika biblioteko vendrede lastsemajne. Mi skanis lian membrokarton, kaj la nomo estis (la famila nomo unue) "Christ, Jesus". Li aĝas proksimume kvindek jarojn, kaj ironike, li ankaŭ havas barbon kaj iom longajn harojn. Li estis sufiĉe afabla homo. Li prenis liajn librojn kaj foriris.

Por mi estas tute nekredebla, ke liaj gepatroj donis tiun nomon al li. Mi nur povas imagi, kiom kaj kiel oni mokis lin en la lernejo, kiam li estis pli juna.

Tiu tago estis ege malfacila tago por mi, kaj mi ne certis se mi vidis korekte aŭ ne. Ankaŭ mi ne volis moki lin, kaj mi diris nenion apartan de la normalaj aferoj al li. Hodiaŭ, kiam mi revenis al la biblioteko, mi ankaŭ trovis, ke li estis rezervita kelkajn vidbendojn -- lia nomo staras starita sur la rezervpapereto.

Kiel reagus viaj kolaborantoj, se vi dirus al ili, "Mi ĵus helpis al Jesuo Kristo, ĉar li estas nia gasto ĉi tie"? Miaj kolaborantoj ridis, kaj mi devis diri, ke mi ne ŝercis!

Published at 01:12 ( 19 comments / 638 visits )
This post is public

January 30, 2009

Pli bona Esperanto-Reklamo

Mi hazarde trovis la jenan vidbendon, kaj mi tre ĝojis vidi ĝin. Jen la ligilo.

www.youtube.com/watch?v=5swk95Fg1fM

Mi devas diri ke estas kelkaj eraroj en la vidbendo - ĝi ne estas perfekta, sed ĝia spirito estas laŭ mi tre bona. La spirito de inkluziveco.

Published at 04:32 ( 7 comments / 515 visits )
This post is public

January 24, 2009

Amuza vidbendo pri Esperanto-Reklamo

Rigardu ĉi tiun vidbendon!

www.youtube.com/watch?v=GGnPifhAi3E

Kial oni faris tiun ĉi vidbendon? Eble eĉ pli taŭga demando- Kial necesas fari tiun ĉi vidbendon? Mi taksas ĝin simile kiel tiu filmo kiu klarigis al mi finfine ke Zamenhof fakte ne estas dio! Jen tiu vidbendo kaj sekvanta diskuto.

www.ipernity.com/blog/andyflorida/112953

Mi ŝokiĝis finfine lerni tiun veron. HAHAHAHAHAHAH

Vere kelkaj Esperantistoj prenas Esperanton tro serioze.

Published at 05:03 ( 2 comments / 313 visits )
This post is public

January 19, 2009

Finfine miaj fotoj de mia Vojaĝo al Armenio estas videblaj rete....

Saluton al ĉiuj!

Mi nur volis inviti vin vidi miajn fotojn el mia vojaĝo al Armenio lastaŭtumne. Mi havas multajn fotojn en aparta albumo, kaj ankaŭ unu vidbendo.

Tiu ĉi vojaĝo estis ja tre speciala por mi. Ĝi estas ne nur belega lando kun tre afablaj homoj, ĝi estis la unua fojo ke mi havis la oportunon vojaĝi uzante Esperanton.

Daĉjo

Published at 07:00 ( 2 comments / 299 visits )
This post is public

January 18, 2009

Vojaĝo-Podkasto pri Armenio (en la angla)

En Septembro kaj Oktobro mi vojaĝis al Armenio. Baldaŭ mi metigos miajn fotojn al mia spaco ĉi tie. Sed unu semajno antaŭe, mi estis intervuata por podkasto kiu temas pri internacia vojaĝado. Mi parolis tiam pri mia mirinda vojaĝo al Armenio, kaj ankaŭ pri mia uzado de Esperanto dum tiu vojaĝo.

Mi pardonpetas ke ĝi aperas nur anglalingve, sed se vi komprenas la anglan, mi invitas vin aŭskulti. Mi iomete reklamis por Esperanto, kaj eble la podkasto estos interesa por kelkaj de vi...

amateurtraveler.com/2009/01/17/travel-to-armenia-episode-169



Published at 02:26 ( 1 comment / 228 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 22 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of David Dougherty

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...