Jen mi (en la blanka ĉemizo), dansante kun Esperantistoj en Dua Vivo

En la lastaj semajnoj, mi havis la ŝancon esplori Duan Vivon. Mi kutime interesegiĝas pri la interreto, kaj pri komputiloj ĝenerale, kaj ekde mia infano-tempo mi tre ĝojis videoludumi ktp. Ekde eble unu jaroj antaŭe mi deziris ludi en la virtuala mondo de Dua Vivo, sed nur ekde unu monato antaŭe mi kapablas fari tion. Mi tuj kreis avataron, kaj preskaŭ ĉiuvespere mi esploradas ĝin.

Antaŭ kelkaj tagoj mi ekkonsciis pri kelkaj faktoj en Dua Vivo. Ĝi estas fascina afer', kaj mi devas konfesi ke mi iomete havis manion por ĝi, ĉar mi emas ŝategi video-ludojn. Oni povas renkonti "homojn", kaj eĉ viziti ilin en iliaj domoj ktp, kaj estas veraj homoj malantaŭ de la avataroj. Mi povis sekvi kelkajn interesojn tie.

Aliflanke, mi nun ekperdas intereson en Dua Vivo. Kial? Ofte kiam mi eniras, la landoj kiujn mi eniras estas tute malplenaj. Ankaŭ, la kvanto da homoj kiuj uzas ĝin ne estas tiom granda, ĉar oni bezonas povan komputilon kaj retkonekton.

Sed mia plej granda problemo kun Dua Vivo estas ke oni vere devas lerni tre multe por uzi ĝin bone. Kelkaj Esperantistoj helpis al mi plibonigi mian avataron, kaj por tio mi estas dankema, sed por plibonigi la avataron vere oni devas ludadi dum horoj. Ankaŭ, la Esperanto-komunumo perdis sian landon en Dua Vivo antaŭ kelkaj semajnoj, kaj nun ni okupiĝas pri la akiro de novo lando. Tio postulas tempon kaj ankaŭ monon. Ĉio por akiri "landojn" kaj "konstruaĵojn" virtualajn, sed temas pri vera mono.

Laŭ mia opinio, softvaroj kiel Dua Vivo devas helpi al homoj renkontiĝi, anstataŭ de esti obstakloj. Oni eĉ devas ellerni novan lingvon de DV-vortoj. Eble homoj kiuj ne havas la anglan kiel ilia denaska lingvo jam plendas--mi scias ke kelkaj Esperantistoj ne povas uzi DV-on en iliaj denaskaj lingvoj. Sed la angla lingvo estas mia denaska lingvo, kaj mi ankaŭ plendas, ĉar multe da DV-vortoj ankaŭ estas fremdaj por mi, aŭ almenaŭ ili havas specialajn definojn kaj mallongajn formojn.

Por mi, DV estas amuza kuriosaĵo, sed ankaŭ obstaklo. Anstataŭ de tutsimple renkontiĝi kun multe da homoj kun similaj interesoj, oni devas zorgi tro pri DV-aj aferoj. La avataro, landoj, konstruobjektoj, ktp. Ankaŭ ne temas pri tre multe da homoj finfine, kaj mi ofte eniras, rigardas, kaj forlasas. Ankaŭ, unu aŭ dufoje mi trovis ke estas protokoloj kaj reguloj, plejparte neskribitaj. DV havas kvazaŭ memstaran kulturon. Finfine, ĝi estas por mi nur trokompleksa babilejo, kun ege pli da zorgoj kaj ege malpli da homoj ol kutima babilejo. Oni devas zorgi tro multe pri DV-aferoj, ĝis la punkto ke oni preskaŭ forgesas kion oni volas promovi en ĝi, aŭ pri la tutsimpla renkontiĝo de homoj. Ĝi estas memstara lernobjekto, kaj mi bezonas la saman kvanton de tempo por lerni ĝin kiel mi bezonis lerni Esperanton.

Mi jam aŭdis ke estas ofta afero en Esperantio ke oni uzas pli da tempo reklami per Esperanto kaj paroli pri Esperanto (en aliaj lingvoj) ol tutsimple uzi la lingvon. Oni diras angle ke oni mankas la arbaron pro la arboj. En DV, la arboj estas nur komputilaj grafikoj.

Mi ne intencas ataki DV-on...ĝi estas interesa afero, sed ĝi ankoraŭ ne atingis ĝin potencialon, mi pensas. Sed havi renkontojn en DV ofte postulas preskaŭ tiom multe da eforto ol organizi renkontojn en RL (la reala vivo). Mia demando estas, ĉu Dua Vivo vere ofertas ion novan kaj valoran?