June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

June 2008 (7)
May 2008 (1)

June 1st, 2008

Fino de la kurso de E-o

Hodiaŭ, 31a de majo, finis alia kurso de E-o en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko. Tiu sabata kurso komencis je la 8a de marto kaj estis gvidata de mi. La kurso estis ebla en la Jura Fakultato dank’ al la afabla kunlaboro de Luis Córdova. Kiel en kursoj pasintaj, la kurso estis malferma al ĉiuj interesuloj. La partoprenantoj, precipe universitatanoj, atingis la bazan nivelon de komunikado kaj nun pretas havi internaciajn kontaktojn.

La kurso origine daŭrus ĝis fine de aprilo, pro la okazo de la 9a Meksika Kongreso de E-o komence de majo, tamen la studantaro petis plidaŭrigi la kurson post la kongreso ĝis fine de majo.

La kurson partoprenis entute dek kvin lernantoj, tamen pro siaj ekzamenoj, ne ĉiuj povis ĉeesti dum la lasta klaso. Dum la lasta klaso la kurso ricevis la viziton de Mallely Martínez, nova prezidantino de Meksika Esperanto Federacio, kaj de Luis Córdova. La kursoj en UNAM estas tute sendependaj tamen la nova MEFestraro asertis ke ili ja apogos la kursojn en UNAM. La universitataj esperantistoj esperas fortigi la movadon per tiu nova apogo.

Fino de la kurso de Esperanto
Fino de la kurso de Esperanto

© Published at 01:20 / 2 comments / 122 visits
This post is public

June 10, 2008

Nova retpaĝo de MEF

Dank' al la laboro de la nova estraro de MEF la nova retpaĝo de la Meksika Esperanto-Federacio jam funkcias. Kompreneble la paĝo estas nun konstruata, sed iom post iom ĝi pliboniĝos.

Jen la ligo: www.esperanto-mexico.org

© Published at 20:53 / 0 comments / 79 visits
This post is public

June 12, 2008

Prelego de Maritza Gutiérrez en UNAM

Maritza, mi, Martin kaj Mario
Maritza, mi, Martin kaj Mario
La pasintan 12an de majo, antaŭ 1 monato, Maritza Gutiérrez prelegis en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko pri la lingvistika problemo kaj Esperanto.

Estis granda plezuro ricevi ŝian viziton.

© Published at 17:49 / 0 comments / 56 visits
This post is public

June 16, 2008

Esperanto en Nezahualcóyotl

La pasintan sabaton 14an de majo mi vizitis amikon kiu instruas esperanton.

Instruisto de Esperanto en Nezahualcóyotl
Instruisto de Esperanto en Nez…
Kurso de Esperanto en Nezahualcótyotl
Kurso de Esperanto en Nezahual…

© Published at 20:08 / 0 comments / 70 visits
This post is public

June 20, 2008

Mia traduko sukcesis!

Nun mi estas tre feliĉa vidante ke mia hispana traduko pri Esperanta Vikipedio ja gravas en hispana komunumo.

Kaj mi dankas al Tonyo pro sciigi tion al mi!

Jen ligiloj kiujn li sendis al mi: meneame.net/story/wikipedia-esperanto-ha-alcanzado-100.000-articulos kaj www.ipernity.com/doc/mpancorbo/2242143

La originalan tradukon oni povas trovi ĉe: www.esperanto-mexico.org/es/node/94

© Published at 22:43 / 1 comment / 81 visits
This post is public

June 23, 2008

Graveco de niaj lingvoj en mondo pli kaj pli ŝanĝiĝanta

Jen resumo de prelego kiun mi faris por prezenti dum TAKE en Montrealo:

La novaj tempoj, en kiuj ni vivas, oferas al ni pli kaj pli da eblecoj. Por vojaĝi, por loĝi, por komunikadi, por manĝi, eĉ por amuziĝi. Nuntempe ŝajnas al ni ke ĉio eblas, ni povas fari ĉion ajn kion ni deziras, ni estas ĉiopovuloj. Tamen en tiu ĉi momento ke ni povas tiel ŝanĝi nian mondon, ni devas prizorgi kaj atenti konsekvencojn de niaj agoj. Ni povas krei kaj konstrui sed ankaŭ detrui kaj ekstermi, eĉ senkonscie.
 
Devas ni atenti kaj rigardi nian nunan mondon. Kiel ĝi estas kaj estis. Kaj rimarki kiel decidoj ŝanĝis ĝin, ĉu por plibonigi aŭ plimalbonigi.
 
Malapero de lingvoj ĉiam okazis, estas natura evoluo. Problemo estas ke lastatempe tio okazas, kiel aliaj aferoj, pli kaj pli rapide. Do, ni devas pripensi se tio ankoraŭ estas natura aŭ ni devas prizorgi kaj fari ion. Ĉar ĉiu lingvo kiu malaperas prenas kun si, ne nur gramatikajn regulojn kaj aron de vortoj, sed parto de la homa pensmaniero, kutimoj kaj konoj. Ĉiu lingvo forpasinta rabis parton de nia monda kulturo.
© Published at 21:56 / 0 comments / 76 visits
This post is public

June 28, 2008

Malproksime...

vojo
vojo
Tre proksime...

   tre malproksime...

 

La kapo memoras...

   la koro doloras...

      mi suferas...

© Published at 18:56 / 0 comments / 188 visits
This post is public

( 7 posts )