Jen resumo de prelego kiun mi faris por prezenti dum TAKE en Montrealo:

La novaj tempoj, en kiuj ni vivas, oferas al ni pli kaj pli da eblecoj. Por vojaĝi, por loĝi, por komunikadi, por manĝi, eĉ por amuziĝi. Nuntempe ŝajnas al ni ke ĉio eblas, ni povas fari ĉion ajn kion ni deziras, ni estas ĉiopovuloj. Tamen en tiu ĉi momento ke ni povas tiel ŝanĝi nian mondon, ni devas prizorgi kaj atenti konsekvencojn de niaj agoj. Ni povas krei kaj konstrui sed ankaŭ detrui kaj ekstermi, eĉ senkonscie.
 
Devas ni atenti kaj rigardi nian nunan mondon. Kiel ĝi estas kaj estis. Kaj rimarki kiel decidoj ŝanĝis ĝin, ĉu por plibonigi aŭ plimalbonigi.
 
Malapero de lingvoj ĉiam okazis, estas natura evoluo. Problemo estas ke lastatempe tio okazas, kiel aliaj aferoj, pli kaj pli rapide. Do, ni devas pripensi se tio ankoraŭ estas natura aŭ ni devas prizorgi kaj fari ion. Ĉar ĉiu lingvo kiu malaperas prenas kun si, ne nur gramatikajn regulojn kaj aron de vortoj, sed parto de la homa pensmaniero, kutimoj kaj konoj. Ĉiu lingvo forpasinta rabis parton de nia monda kulturo.