Danielo Published on June 1st, 2008
by Danielo

Danielo's blog

Browse posts
Malproksime...
Posted on June 28, 2008
Graveco de niaj lingvoj en mondo pli kaj pli ŝanĝiĝanta
Posted on June 23, 2008
Mia traduko sukcesis!
Posted on June 20, 2008
1 comment (latest 3 months ago)
Esperanto en Nezahualcóyotl
Posted on June 16, 2008
Prelego de Maritza Gutiérrez en UNAM
Posted on June 12, 2008
Nova retpaĝo de MEF
Posted on June 10, 2008
Fino de la kurso de E-o
2 comments (latest 6 months ago)
Tiu ĉi momento...
Posted on May 29, 2008

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 121 visits

Fino de la kurso de E-o

Sunday June 1st, 2008 at 01:20AM

Hodiaŭ, 31a de majo, finis alia kurso de E-o en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko. Tiu sabata kurso komencis je la 8a de marto kaj estis gvidata de mi. La kurso estis ebla en la Jura Fakultato dank’ al la afabla kunlaboro de Luis Córdova. Kiel en kursoj pasintaj, la kurso estis malferma al ĉiuj interesuloj. La partoprenantoj, precipe universitatanoj, atingis la bazan nivelon de komunikado kaj nun pretas havi internaciajn kontaktojn.

La kurso origine daŭrus ĝis fine de aprilo, pro la okazo de la 9a Meksika Kongreso de E-o komence de majo, tamen la studantaro petis plidaŭrigi la kurson post la kongreso ĝis fine de majo.

La kurson partoprenis entute dek kvin lernantoj, tamen pro siaj ekzamenoj, ne ĉiuj povis ĉeesti dum la lasta klaso. Dum la lasta klaso la kurso ricevis la viziton de Mallely Martínez, nova prezidantino de Meksika Esperanto Federacio, kaj de Luis Córdova. La kursoj en UNAM estas tute sendependaj tamen la nova MEFestraro asertis ke ili ja apogos la kursojn en UNAM. La universitataj esperantistoj esperas fortigi la movadon per tiu nova apogo.

Fino de la kurso de Esperanto
Fino de la kurso de Esperanto

2 Comments / add your comment?

Mirna Marino says:
Nome de la skipo de "Parolu, mondo!" mi deziras sukceson al via laboro tie cxe la Universitato kaj dezirante, ke pliaj klasoj alvenos!
Kaj tre bone estas vidi iliajn vizagxojn!
Gratulojn al vi,Daniel!

Kore via... antauxen! ;-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mirna Marino says:
Pluen kaj antauxen, gelernatoj! :-D

Salutojn de la skipo de "Parolu, mondo!"
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.