About this blog

  • 15 posts
  • 9 540 visits
June 2010
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

June 11st, 2010

Rakonteto

Iam estis du amikoj, du grandaj amikoj, kiuj ĝojis ilian amikecon. Tiom ke unu el ili sentís sin tre bonsorta, la aliaj nomis lin la dielektito, li loĝis en granda urbo kaj la alia amiko loĝis en la loko antaŭ la sablo. Malgraŭ tio ke ili ne loĝis proksime ili ĉiam estis en kontakto kaj babilis kaj ŝercis kaj ĝojis.
Sed iam okazis granda congreso en malproksima urbo, proksime de la lando de la pluvo. Kaj ambaŭ ĝoje decidis partopreni. kiam ili estis finfine tie, tre ŝatis la kongreson kaj la etoson. Sed unufoje tiu, kiu loĝas en loko antaŭ la sablo konversaciis kun la dielektito:
—Jen ke mi metas mian monon sur la tablon. Por ke ci povu preni ĝin, se ci volas aŭ bezonas.
—Sed mi ne bezonas. — Respondis la dielektito
—Vere! Se ci volas ĝin, ci tute rajtas ĝin preni. Ci havas mian permeson fari tion. Estos nenia problemo se ci ĝin prenas. Tiu mono ja estas mia sed mi povas liveri al ci, se necese.
—Bone. Mi tre dankas al ci. Certe mi memoros tion se mi bezonas.
Tiel estis kaj ambaŭ konsciis pri la elparolado. Semajno rapide pasis kaj unu tagon la dielektito decidis akcepti favoron de sia bona amiko kaj prenis la monon por fari ekskurson. Kiel la amiko diris, tiel li simple prenis la monon kaj ekskursis feliĉe.
Sed poste tiu, kiu loĝas en la loko antaŭ la sablo rimarkis la mankantan monon kaj estis tute ĝenata pri tio. Tuj iris al la dielektito kaj plendis pri la mankanta mono. Ĉar la dielektito pensis ke li rajtis preni tiun monon, li senmalice respondis ke efektive estis li, kiu prenis tiun monon, ĉar li havis la permeson.
Tiam tiu, kiu loĝas antaŭ la sablo diris ke li permesis sed neniam imagis ke la amiko farus tion. Diris ke tiu estas vere ĝenanta ago. Diris ke ne plu volas amikecon kun la dielektito.
La dielektito diris: — Sed ci diris al mi ke mi tute rajtas preni tiun monon.
—Jes, mi diris. Sed pro tio ke mi pensis ke vi neniam prenus. Kaj nun pro tio ke vi prenis ĝin kaj ĝenis mian fidecon je vi, mi volas fini nian amikan rilaton.
—Ci diris ke ne estus nenia problemo se mi prenus la monon.
—Jes, mi diris. Sed kompreneble se vi prenus ĝin, la amikeco finus. Ĉar mi ne povas havi tian amikon, kiu profitas naivecon de la amikoj.
—Sed, kara. Se mi scius tion, kio okazus, mi neniam prenus tiun monon. Mi pardonpetas pri la mono kaj promesas ne fari denove.—diris la dielektito kun amika rideto.
—Bone, certe mi povas vin senkulpigi sed vere mi ne povas jam havi tian amikon. Mi ne estas trankvila tiel. Kaj mi bedaŭras sed tiu estas mia lasta decido.
Tiel okazis kaj nun la dielektito tre tristas. Li agis tiel ĉar li pensis kaj kredis kion diris la amiko. Sed nun li sentas sin mensogita. Li neniam agus tiel se li konscius pri tiaj konsekvencoj. Nun li nenion povas ŝanĝi kaj suferas.

Published at 12:27AM ( 3 comments / 1209 visits )
This post is public

January 20th, 2010

Nokol kipia itoĉŭan

Ĵeŭacin kipia ompoŭali toĉcicin;
istak toĉtin, tliltik toĉtin iŭan ĉokostik toĉtin.

Kampa itoĉŭan nemih?
Ĵeŭantin nemih itlal nokol,
ĵeŭantin ahmo ĉokah ŝalpan,
ĵeŭantin ahmo temoh itik temeh.

Kampa itoĉŭan kateh?
Makŭili nikan kateh,
kaŝtoli ompa kateh,
matlaktli tlalitik kateh,
ĉikoase kŭaŭitik kateh.
Toĉtin itik ikal nokol kateh.
Toĉcin meztlipan kah.

Published at 09:42PM ( 4 comments / 1044 visits )
This post is public

August 27th, 2009

Cia prizorgato



Nun, ke mi estas en fremda lando,
ke mi aŭskultas fremdan lingvon,
ke mi spertas fremdajn kutimojn.


Nun, ke mi vidas strangan lunon sur la ĉielo,
ke mi rimarkas ne normalajn tagojn,
ke mi marŝas tra ne konataj stratoj kaj domoj.


Nun, ke mi estas for de mia lando,
ke mi trovas min sola sur la vojo,
nun mi demandas al ci:


Ĉu ci akompanas min dum la vojo?
Ĉu ci restos kun mi ĝis la fino?
Ĉu ci montros al mi la pravan vojon?


Ĉu ci zorgos min kaj prenos ĉe cia sino?
Ĉu ci gvidos min tra la vojo hejmen?
Ĉu mi ankoraŭ estas cia prizorgato?


Published at 04:40AM ( 6 comments / 1079 visits )
This post is public

May 19th, 2009

Instruista tago

Je la pasinta vendredo, 15a de majo, en Meksiko oni festis la instruistojn pro sia laboro kaj sindonemo. Do, post klaso de esperanto mi kaj kelkaj lernantoj iris tagmanĝi kaj restis la tagon babilante. Post la babilo Raúl kaj mi decidis iri al mezkal-ejo por gustumi iom da mezkalo, kiu estas alkoholaĵo simila al tekilo. Tie ni daŭre babilis kaj frandis mezkalon. Por plibonigi frandadon oni gustumas per oranĝo, citrono, kafo, cinamo, ĉokolado, kaj eĉ chapulines.

Chapulines
Chapulines
P1020356
P1020356

Published at 03:40PM ( 2 comments / 528 visits )
This post is public

April 1st, 2009

Pri nia penso

Ne kontrolu niaj pensoj ĉion ĉar iam eĉ nia penso propra ankaŭ eblas erara esti. Antaŭ forgesi kaj sekvi tiun ideon pensu ege pri konsekvencoj, estonteco eble estos pli gaja se vi faras sencaĵojn kaj iras ne kutime al la facila ne konscia vojo kiel homoj stultaj faras.

Al mi tio ŝajnas stranga, imagu tion ke inteligentaj kreativaj homoj iam evitas eĉ neas ke konsekvencoj kondukas nian estontecon.

Granda rekompenco pretas por personoj lertaj inkluzivante tiajn, kiuj iamaniere ja rimarkas esencon de ĉia ago kaj pretas respondi tiel ke ĉiam honoras la agojn faritajn de ili.

Oni ne kutime invitas sin pensi tiajn eventojn kaj la estontecon aŭ venontan okazaĵon. Iam kaj nur iam efike ni vidas rezultojn mezuritaj kiel sekvo logika kaj eĉ devigita, kiel la vera enhavo de nia liberigitaj anim’ kaj spirit’. Vol’ mem, kiun ni havas kaj al ni etendas tion, kio igas nin raciaj tutplenaj diaj estaĵoj.

Published at 02:24AM ( 1 comment / 553 visits )
This post is public

March 24th, 2009

Petolema lango

Miaj lipoj sopiras viajn lipojn
kaj deziras esti sur ili nun
kaj karesi kaj malsekigi ilin per dolĉaj kisoj,
per dolĉaj kisoj kaj per petolema lango,
per petolema lango, kiu eniras vian buŝon kaj serĉas vian langon.

Kiam ĝin trovas, ĝin tuŝas kaj karesas,
kaj ĝin invitas al mia buŝo.

Ili dancas kune kaj gaje,
ili ludas kaj iras de unu buŝo al alia
mole kaj malseke, iomete maldece.
Salivkovritaj ili renkontiĝas sin por montri siajn sentojn,
siajn petolemajn sentojn...

Published at 11:59PM ( 8 comments / 870 visits )
This post is public

March 16th, 2009

Gvadalaĥar’

Memorinda estis vizito al bela zoo, kiu okazis vendrede dum promeno por koni verdurbon, vere miriga, mi pensas. Ĝi komencis, mi ne diru ĉar ne veras, frue. Kutime tiaj aferoj ni ne planas sed ili ja okazas en belmaniero, fine neforgesebla.

Komencis ni vidante kanguruojn, sciuroj ludemaj kuris inter kaĝoj, la lupoj rigardis atente, dume krokodil’ ripozis antaŭ igvan’ kaj testudoj. Vizitis ni ejon por koni pli pri vivo de granda, belega ĉiam, nia mondo. La ŝimpanzoj eme ludis kaj sub la akvo hipopotamo naĝis, ne permesis foton. Tigron vidis ni, ĝi kriis kaj marŝis, bela kaj blanka, ĝi elegantas.

Vere ĝojon ni spertis vizitante ja ĝuindan lokon. Ni amuziĝas pro l’ planad’ de venonta renkontiĝo. Scias ni ke ne forgesebla estos.
Published at 09:58PM ( 1 comment / 454 visits )
This post is public

June 28th, 2008

Malproksime...

vojo
vojo
Tre proksime...

   tre malproksime...

 

La kapo memoras...

   la koro doloras...

      mi suferas...

Published at 06:56PM ( 0 comments / 483 visits )
This post is public

June 23rd, 2008

Graveco de niaj lingvoj en mondo pli kaj pli ŝanĝiĝanta

Jen resumo de prelego kiun mi faris por prezenti dum TAKE en Montrealo:

La novaj tempoj, en kiuj ni vivas, oferas al ni pli kaj pli da eblecoj. Por vojaĝi, por loĝi, por komunikadi, por manĝi, eĉ por amuziĝi. Nuntempe ŝajnas al ni ke ĉio eblas, ni povas fari ĉion ajn kion ni deziras, ni estas ĉiopovuloj. Tamen en tiu ĉi momento ke ni povas tiel ŝanĝi nian mondon, ni devas prizorgi kaj atenti konsekvencojn de niaj agoj. Ni povas krei kaj konstrui sed ankaŭ detrui kaj ekstermi, eĉ senkonscie.
 
Devas ni atenti kaj rigardi nian nunan mondon. Kiel ĝi estas kaj estis. Kaj rimarki kiel decidoj ŝanĝis ĝin, ĉu por plibonigi aŭ plimalbonigi.
 
Malapero de lingvoj ĉiam okazis, estas natura evoluo. Problemo estas ke lastatempe tio okazas, kiel aliaj aferoj, pli kaj pli rapide. Do, ni devas pripensi se tio ankoraŭ estas natura aŭ ni devas prizorgi kaj fari ion. Ĉar ĉiu lingvo kiu malaperas prenas kun si, ne nur gramatikajn regulojn kaj aron de vortoj, sed parto de la homa pensmaniero, kutimoj kaj konoj. Ĉiu lingvo forpasinta rabis parton de nia monda kulturo.
Published at 09:56PM ( 0 comments / 322 visits )
This post is public

June 20th, 2008

Mia traduko sukcesis!

Nun mi estas tre feliĉa vidante ke mia hispana traduko pri Esperanta Vikipedio ja gravas en hispana komunumo.

Kaj mi dankas al Tonyo pro sciigi tion al mi!

Jen ligiloj kiujn li sendis al mi: meneame.net/story/wikipedia-esperanto-ha-alcanzado-100.000-articulos kaj www.ipernity.com/doc/mpancorbo/2242143

La originalan tradukon oni povas trovi ĉe: www.esperanto-mexico.org/es/node/94

Published at 10:43PM ( 1 comment / 335 visits )
This post is public

June 16th, 2008

Esperanto en Nezahualcóyotl

La pasintan sabaton 14an de majo mi vizitis amikon kiu instruas esperanton.

Instruisto de Esperanto en Nezahualcóyotl
Instruisto de Esperanto en Nez…
Kurso de Esperanto en Nezahualcótyotl
Kurso de Esperanto en Nezahual…

Published at 08:08PM ( 0 comments / 247 visits )
This post is public

June 12nd, 2008

Prelego de Maritza Gutiérrez en UNAM

Maritza, mi, Martin kaj Mario
Maritza, mi, Martin kaj Mario
La pasintan 12an de majo, antaŭ 1 monato, Maritza Gutiérrez prelegis en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko pri la lingvistika problemo kaj Esperanto.

Estis granda plezuro ricevi ŝian viziton.

Published at 05:49PM ( 0 comments / 268 visits )
This post is public

June 10th, 2008

Nova retpaĝo de MEF

Dank' al la laboro de la nova estraro de MEF la nova retpaĝo de la Meksika Esperanto-Federacio jam funkcias. Kompreneble la paĝo estas nun konstruata, sed iom post iom ĝi pliboniĝos.

Jen la ligo: www.esperanto-mexico.org

Published at 08:53PM ( 0 comments / 283 visits )
This post is public

June 1st, 2008

Fino de la kurso de E-o

Hodiaŭ, 31a de majo, finis alia kurso de E-o en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko. Tiu sabata kurso komencis je la 8a de marto kaj estis gvidata de mi. La kurso estis ebla en la Jura Fakultato dank’ al la afabla kunlaboro de Luis Córdova. Kiel en kursoj pasintaj, la kurso estis malferma al ĉiuj interesuloj. La partoprenantoj, precipe universitatanoj, atingis la bazan nivelon de komunikado kaj nun pretas havi internaciajn kontaktojn.

La kurso origine daŭrus ĝis fine de aprilo, pro la okazo de la 9a Meksika Kongreso de E-o komence de majo, tamen la studantaro petis plidaŭrigi la kurson post la kongreso ĝis fine de majo.

La kurson partoprenis entute dek kvin lernantoj, tamen pro siaj ekzamenoj, ne ĉiuj povis ĉeesti dum la lasta klaso. Dum la lasta klaso la kurso ricevis la viziton de Mallely Martínez, nova prezidantino de Meksika Esperanto Federacio, kaj de Luis Córdova. La kursoj en UNAM estas tute sendependaj tamen la nova MEFestraro asertis ke ili ja apogos la kursojn en UNAM. La universitataj esperantistoj esperas fortigi la movadon per tiu nova apogo.

Fino de la kurso de Esperanto
Fino de la kurso de Esperanto

Published at 01:20AM ( 2 comments / 502 visits )
This post is public

May 29th, 2008

Tiu ĉi momento...

Tiu ĉi momento estas la plej grava de la tuta vivo. Oni kelkfoje forgesas tion. Tiu ĉi momento estas la plej grava, pasinta momento jam pasis, pro tio oni nenion povas fari por ĝin ŝanĝi. Pri pasonta tempo oni nur povas revi sed ankoraŭ ne estas vero.

Published at 06:40AM ( 0 comments / 331 visits )
This post is public


( 15 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Danielo

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...