Ĝis nun, mi neniam tro uzis tiujn ĉi komunumojn, preferante enmeti fotoj en mia oficiala retejo (www.pecorElettriche.it). Sed kiam mi eksciis pri Ipernity, mi decidis almenaŭ provi ĝin.

Do, mi komencis enŝuti fotojn, kaj eĉ movi al ĝi tiuj kiuj antaŭe troviĝis ĉe Flickr, kiun mi ne plu subtenas kaŭze de la danĝeraj kontraŭliberemaj elektoj de Yahoo (kiu posedas Flickr).

Antaŭ 3 tagoj, mi ekrimarkis ke iu alia Ipernitulo estis uzanta portretan bildeton kiun mi uzas ek de 2005, nur ŝanĝante ion (li aldonis steleton, kaŝante la Teron ĉe la supra maldekstra angulo) kaj ne petante ajnan permeson. Mi kontaktis lin, kaj post iom da nenecesa babilado (li unue klopodis konvinki min ke tiu estis tuta hazarda misokazintaĵo... bonvolu juĝi vi, mi aldonas la du portretojn) mi sukcesis halti lian uzadon de tiu bildo.

Tio tamen pensigis min, pri la misuzo kaj eĉ ŝtelado de alies fotoj... ĉu mi daŭre enmetu fotojn en tiaj ĉi serviloj? Aŭ ĉu aldoni kopirajtan skribaĵon?

Mi atendas viajn komentojn...