Antaŭ ne longe, mi traveturis Belgion. La vojmontriloj de la aŭtovojoj bone montras la lingvajn problemojn de la lando.
El Dunkirko, ni unue traveturis flandrajn provincojn. Tie, la vojmontriloj estas nur en la nederlanda. Tamen, pli kaj pli, oni skribas la nomojn de la francaj urboj dulingve : Duinkerke (Dunkerque) aŭ Rijsel (Lille). Tio por la francaj urboj, ne por la valonaj urboj. Por ili, oni vidas nur la nomojn : Bergen, Namen, Luik…por Mons, Namuro, Lieĝo. Eĉ post Bruselo, oni ne trovas la vojon al Liège, sed al Luik. Subite, ni alvenas en la provinco Valona Brabanto, ni povas legi Liège sur la vojmontriloj. La aŭtovojo trairas denove la Flandran Brabanton por du km : denove vojmontrilo kun nur Luik.
Post Lieĝo, ni traveturas la germanlingvan regioneton de Belgio, apud Sankt-Vith. Tie, la vojmontriloj estas dulingvaj : en la franca kaj en la germana. Tamen, sur multaj, homoj farbaĉis la francajn nomojn, por ke estu legeblaj nur la germanaj nomoj.

En Germanio, sur la vojmontriloj, oni povas legi : Lüttich (Liège). Ankaŭ en Francio, oni skribas la nomojn de la flandrajn urbojn dulingve sur la aviztabuloj : Courtrai (Kortrijk), Ypres (Ieper)…