Mi reaŭskultis la fragmentojn de prelego de Claude Piron elsenditaj de Pola Radio kaj mi faris konkludon neatenditan por mi: mi eksciis la sekreton de Esperanto. Iam, kiam mi aŭdis, ke eminentaj intelektuloj denaske parolantoj la anglan, francan aŭ germanan, kaj samtempe plurlingvanoj, altetaksas Esperanton, mi iom miris. Kiel ili bezonas Esperanton? Ĉiu esperantisto scivole atendas la unuan interparolon en la Internacia Lingvo: ĉu ĝi efektive funkcios bone aŭ ripetiĝos la fenomeno spertita per naciaj lingvoj? Kaj la spertoj laŭ miaj scioj ĉiam estis mirindaj, kompeneble ankaŭ la miaj personaj. Kial? Nur la relative pli facila lernebleco ĝia tion ne povas klarigi. Por la rumanoj, ekzemple, la itala estas sufiĉe facile lernebla lingvo, sed la rezulto ne estas la sama parole. La sekreton mi eksciis de Claude Piron. La ekzemploj nombritaj de li pri la fiaskoj de eminentuloj kaj de si mem kaj lia pritrakto pri la afazio kaj la manko de tiu fenomeno ĉe la Esperanto-parolantoj, elmontris al mi, kio estas la netaksebla avantaĝo de Esperanto. TIU AVANTAĜO STARAS EN TIO, KE SE IU ELLERNIS ĜIN, TIU FUNKCIAS SIMILE KIEL SIA GEPATRA LINGVO, ĉar ĝia regularo estas relative facile encerbigebla kaj rapide elvokebla. Eble tiu mia konkludo nur por mi estas grava kaj por aliaj estas nur simpla banalaĵo. Tio faras nenion.