La knabineto havis ankoraux nur kvar jarojn, siaj memoroj certe paligxis, kaj sia patrino por konsciigi en sxi la baldaux igxontan sxangxon, alportis sxin la najlodratan barilon, kaj de malproksime montris al sxi la vagonaron.
- Cxu vi ecx ne gxojas?. Cxi tiu trajno alportos nin hejmen.
- Kaj kio okazos tiam?
- Tiam ni estos hejme.
- Kio estas: hejmo? - demandis la infano.
- Tiu, kie ni logxis antauxe.
- Kaj kio estas tie?
- Cxu vi rememoras ankoraux vian ludursidon? Eble ankaux viaj pupoj ekzistas ankoraux.
- Panjo - demandis la infano. - Cxu trovigxos gardistoj ankaux hejme?
- Tie ili ne trovigxos.
- Tiam - demandis la knabineto - cxu oni povos disde tie fugxi?