- Hölderlin ist ihnen unbekannt?* - demandis d-ro K. H. G., dume li fosis la tombejon por cxevalkadavro.
- Kiu estis tiu? - demandis la germana gardisto.
- Tiu, kiu verkis ''Hyperiono"-n - klarigis d-ro K. H. G.. Li tre sxatis klarigi. - La plej granda figuro de la germana romantiko. Kaj cxu ekzemple Heine?
- Kiuj estas tiuj? - demandis la gardisto.
- Poetoj - diris d-ro K. G. H. - Cxu vi ne konas ankaux la nomon de Schiller?
-Jes ja, mi konas tiun - diris la germana gardisto.
- Kaj cxu Rilke-n?
- Ankaux tiun - diris la germana gardisto, kaj paprikrugxigxis, kaj mortpafis d-ron K. H. G.

* Cxu Hölderlin estas al vi nekonata ?