Kontrau la universala uzado de unusola nacia lingvo kontraustaras multaj faktoroj, el kiuj la chefaj estas eble: (i) Tio diskriminacias la parolantojn de chiuj aliaj lingvoj, kiuj estighas malavantaghaj kompare kun indighenaj parolantoj de la elektita lingvo. Estante malavantaghaj, ili neeviteble malkontentighas, kaj pli au malpli frue (lau la politikaj eblecoj) ribelas kontrau tiu situacio. (ii) Ech indighenaj parolantoj, kiuj rilatas pli senteme al sia lingvo, malshategas la konstantan fushadon de tiu lingvo fare de eksterlandanoj. (iii) La politikaj cirkonstancoj konstante shanghighadas, kaj lingva grupo, kiu hodiau ghuas superecon politikan au komercan, morgau perdos tiun superecon favore al alia grupo kaj ties lingvo. Ekrigardo al la historio tion pruvas, kaj nur naiva optimisto supozus, ke en la estonteco estos alie. (iv) Chiuj naciaj lingvoj estas por alilandanoj tre malfacile lerneblaj. Gramatikaj neregulajhoj kaj komplikajhoj malhelpas la liberan alproprigon de fremda lingvo. Prononcado tiel diferencas de lingvo al lingvo (kaj ankau cetere enkadre de chiu lingvo), ke la korekta elparolado de nepropra lingvo estas por la plimultaj homoj praktike neebla. (v) Chiu honesta edukisto devas konstati, ke lingvo-instruado en la lernejoj de la mondo reprezentas grandegan investon de tempo kaj rimedoj kontrau vere magra kaj nekontentiga finrezulto. En unu brita lernejo — tute ne maltipa — la administrado faris kvarjaran kontrolon, kun jena konkludo: el 300 lernantoj, kiuj devige eklernis la francan lingvon komence de la kvarjaro, nur 30 ( = 10%) provis kaj sukcesis la shtatan ekzamenon pri franca lingvo fine de la kvar jaroj. Por atingi tion, oni okupis proksimume 3 200 klashorojn! — kaj tute ne estas cinike, sed simple realisme, konfesi, ke el la 30 sukcesintoj nur 2-3 efektive sciis kompreni kaj komprenighi en franca lingvo. Tio pli-malpli spegulas la situacion en almenau la plimultaj mondpartoj. Ne tiel solvighas la lingvaj problemoj. La sola konkludo el chio chi devas esti, ke la internacia uzado de iu nacia lingvo neniam povas esti io alia ol parta, tre neperfekta solvo de la lingvaj problemoj. Tial ne estas mirinde, ke iuj homoj turnis sian atenton al la kreado de nova lingvo speciale planita por internacia (au tutmonda) uzado.