Saluton al ĉiuj,
mi nomiĝas MAYOMA-DIANKEMBO Théophile.
Mi naskiĝis la 28an de julio 1960 en Kinŝaso (Kongolando aŭ Demokratia Respubliko Kongo). Mi esperantiĝis en 1983 kaj de tiam mi verkas kaj kantas kanzonojn en la internacia lingvo...
Mi jam komponis 16 kantojn.
Mia franca amiko JoMo interpretis kaj registris 5 el ili.
Unu versio de la kanto "Lasu min fari la muzikon" ankaŭ estis surbendigita de David Gaines en Usono.
Mi invitas vin viziti mian ludliston por ke vi malkovru mian muzikan universon...
Ĝis tre baldaŭ, espereble !
Send a message
Search for members
Bira Fehera says:
Ĉu vi scias ke en Brazilo, ekzistas stilon muzikan kiun nomiĝas: Kongado?
Cezar pro says:
mi gratulas pri via bonega muziko, kaj mian gratulon ankaŭ al JOMO kaj Flo, kiuj rekonis vian talenton!!! Espereble ni iam povos aĉeti KD-on de vi. Mi informos en la blogo ESPERANTOMUZIKO pri vi.
Salutas Cez!
Mirna Marino says:
Kara: vi estas bonega! Sukceson! Plue kaj plie, bonvole!
Vin elkore salutas Mirna Marino